Kredu al mi, rezistu energie al tiuj impresoj, kiuj malfortigas vian volon. Tiuj aspiroj al pli bona vivo estas denaskaj en la Spirito de ĉiu homo, sed ne serĉu ĝin sur la tero; kaj nun, kiam Dio sendas al vi Siajn Spiritojn, por instrui vin pri la feliĉo, kiun Li destinas por vi, atendu pacience la anĝelon de la liberigo, kiu venas helpi vin rompi la ligilojn, kiuj tenas vian Spiriton en kaptiteco. Pensu, ke vi devas plenumi, dum via provo sur la tero, mision, pri kiu vi neniel konscias, aŭ dedi- ĉante vin al via familio, aŭ plenumante diversajn devojn, kiujn Dio konfidis al vi. Kaj se, dum la daŭro de tiu provo, kvitigante vin de via tasko, vi vidas la zorgojn, la maltrankvilojn, la ĉagrenojn torente fali sur vin, estu fortaj kaj kuraĝaj, por ilin elteni. Brave kontraŭ- staru ilin; ili estas nedaŭraj kaj kondukos vin al la amikoj, kiujn vi priploras kaj kiuj, ĝojante pro via alveno inter ilin, etendos al vi la brakojn, por konduki vin al loko, kien ne eniras la surteraj ĉagrenoj. (Francisko de Ĝenevo. Bordeaux.)
Memvolaj provoj. La vera punvesto
26. Vi demandas, ĉu estas permesate al la homo mildigi siajn provojn. Tiu ĉi demando kondukas nin al la jena: Ĉu estas permesate al dronanto klopodi por savi sin? ĉu al iu, en kiun penetris dorno, ĝin eltiri? ĉu al malsanulo voki kuraciston? La celo de la provoj estas ekzercadi la intelekton tiom, kiom la paciencon kaj la rezignacion; iu homo povas naskiĝi en peniga kaj em- barasa pozicio, speciale por trudi al si la serĉadon de rimedoj, por venki la malfacilaĵojn. La merito konsistas en tio, ke oni eltenu sen murmuro la sekvojn de la neeviteblaj malbonaĵoj, ke oni persistu en la batalado, ke oni ne malesperu antaŭ fiasko, sed ne en ia senkuraĝiĝo, kiu estus pli mallaboremo ol virto.
Tiu demando kondukas nin al alia. Se Jesuo diris: "Feliĉaj la afliktitoj", ĉu estas merito serĉi afliktojn por fari pli doloraj siajn provojn per memvolaj suferoj? Al tio mi respondas tute klare: Jes, ĝi estas granda merito, kiam la suferoj kaj la seniĝoj havas la bonon de la proksimulo kiel celon, ĉar tio estas karito per sinofero; ne, kiam la celo estas la suferanto mem, ĉar tio estas egoismo pro fanatikeco.
Tie ĉi estas necese fari gravan distingon: koncerne vin mem, kontentiĝu per la provoj, kiujn Dio sendas al vi, kaj ne pligrandigu la ŝarĝon kelkfoje jam tiel pezan. Akceptu ilin sen murmuro kaj kun fido: nur tion Li postulas de vi. Ne malfortigu vian korpon per senu- tilaj seniĝoj kaj sencelaj torturoj, ĉar vi bezonas ĉiujn viajn fortojn, por plenumi vian mision de laboro sur la tero. Memvole torturi kaj martirigi vian korpon estas malrespekti la leĝon de Dio, kiu donas al vi rimedojn por ĝin subteni kaj fortikigi; senbezone ĝin malfortigi estas vera memmortigo. Uzu, sed ne trouzu: tia estas la leĝo; la trouzo de la plej bonaj aferoj alportas al la homo punon per siaj neeviteblaj sekvoj.
Estas alie pri la suferoj, kiujn la homo trudas al si, por mildigi la suferojn de sia proksimulo. Se vi suferas malvarmon kaj malsaton, por varmigi kaj satigi iun, kiu bezonas varmon kaj nutraĵon, kaj se via korpo suferas, jen la memofero benata de Dio. Vi, kiuj lasas viajn parfumitajn buduarojn, por iri en la haladzan mansardon porti konsolon; vi, kiuj malpurigas viajn delikatajn manojn kuracante vundojn; vi, kiuj maldormas por garde sidi ĉe la lito de malsanulo, kiu estas via frato nur per Dio; fine, vi, kiuj konsumas vian sanon en la praktikado de bonaj agoj, jen via punvesto, vere benata punvesto, ĉar la mondumaj ĝuoj ne sekigis vian koron; vi ne malvi- gliĝis en la sino de la forkonsumantaj plezuroj de la riĉeco, sed vi ja fariĝis konsolantaj anĝeloj de la sen- havaj malriĉuloj.
Sed vi, kiu foriras for de la mondo, por eviti ĝiajn tentojn kaj vivadi en izoleco, kia estas via utileco sur la tero? kie estas via kuraĝo en viaj provoj, se vi fuĝas el la batalo, forkuras el la milito? Se vi volas punveston, surmetu ĝin sur vian animon kaj ne sur vian korpon; humiligu vian Spiriton kaj ne vian karnon; skurĝu vian fieron; ricevu senplende la humiligojn; batu vian mem- amon; rigidiĝu kontraŭ la doloro de l' insulto kaj de la kalumnio, pli korŝira ol la fizika doloro. Jen la vera punvesto, kies vundoj estos konsiderataj favore al vi, ĉar ili atestos vian kuraĝon kaj vian submetiĝon al la volo de Dio. (Unu Gardanĝelo. Parizo, 1863.)
Ĉu oni devas meti finon al la provoj de sia proksimulo?
27. Ĉu oni devas meti finon al la provoj de sia proksimulo, kiam oni povas, aŭ ĉu oni devas, pro res- pekto al la planoj de Dio, lasi al la provoj liberan kuron?
Ni jam diris kaj rediris al vi tre ofte, ke vi estas sur tiu ĉi planedo por kulpelaĉeto, por kompletigi viajn provojn, kaj ke ĉio, kio okazas al vi, estas sekvo de viaj antaŭaj ekzistadoj, rento de la ŝuldo, kiun vi devas pagi. Sed tiu penso naskas ĉe iuj personoj pripens- ojn, kiujn estas necese kontraŭbatali, ĉar ili povas havi pereigajn efikojn.
Iuj pensas, ke, se oni estas sur la tero por kulpelaĉeti, estas necese, ke la provoj iru sian vojon. Iuj eĉ kredas, ke ne nur oni nenion devas fari por mildigi ilin, sed ke, kontraŭe, oni devas kunlabori por ilin fari pli profitaj, intensigante ilin. Tio estas granda eraro. Jes, viaj provoj devas ja sekvi la vojon, kiun Dio difinis por ili, sed ĉu vi konas tiun vojon? Ĉu vi scias, ĝis kiu punkto ili devas iri, kaj ĉu via favorkora Patro ne diris al la sufero de tiu aŭ de tiu alia el viaj fratoj: "Ci ne iros plu!"? Ĉu vi scias, ĉu Lia providenco ne elektis vin, ne kiel turmentilon, por pligravigi la suferojn de la kulpulo, sed kiel balzamon, por cikatrigi la vundojn, kiujn Lia justeco malfermis? Ne diru do, kiam vi vidas unu el viaj fratoj frapita: Tio estas la justeco de Dio, estas necese, ke ĝi sekvu sian vojon; sed kontraŭe diru: Ni vidu, kiajn rimedojn nia kompatema Patro metis en miajn manojn, por mildigi la suferadon de mia frato. Ni vidu, ĉu miaj moralaj konsoloj, mia materia apogo, miaj konsiloj, povos helpi lin venki tiun provon kun pli da energio, da pacienco kaj da rezignacio. Ni ja vidu, ĉu Dio metis en miajn manojn la rimedojn por ĉesigi tiun suferon; ĉu Li donis al mi ankaŭ kiel provon, eble kiel kulpelaĉeton, haltigi la malbonon kaj ĝin anstataŭigi per la paco.
Helpu do ĉiam unu alian en viaj respektivaj provoj, kaj neniam rigardu vin mem kiel turmentilojn; kontraŭ tiu penso vigle staru ĉiu sentema homo, precipe ĉiu spiritisto; ĉar spiritisto, pli bone ol aliaj, devas kom- preni la senliman bonecon de Dio. La spiritisto estu ĉiam konvinkita, ke lia tuta vivo devas esti praktikado de amo kaj de sindonemo; ke, kion ajn li faros, por kon- traŭi la decidojn de la Sinjoro, tiuj decidoj plenumiĝos. Li povas do sentime fari ĉiujn klopodojn, por mildigi la amarecon de la kulpelaĉeto, sed li estu certa, ke nur Dio povas ĝin haltigi aŭ ĝin plilongigi, laŭ tio, kiel Dio mem juĝas oportune.
Ĉu la homo ne montrus treegan fieron, se li pre- tendus havi la rajton, por tiel diri, turni la armilon en la vundo? pligrandigi la dozon da veneno en la internaĵo de la suferanto, sub preteksto, ke tia estas lia kulpelaĉeto?
Ho! rigardu vin mem ĉiam kiel instrumenton, ele- ktitan por ĝin ĉesigi. Ni resumu tie ĉi: vi estas sur la tero por elaĉeti kulpojn; sed vi ĉiuj, senescepte, devas fari ĉiajn klopodojn, por mildigi la kulpelaĉeton de viaj fratoj, laŭ la leĝo de amo kaj karito. (Bernardeno, protektanta Spirito. Bordeaux, 1863.)
Ĉu estas permesate mallongigi la vivon de malsanulo, kiu suferas sen espero de resaniĝo?