28. Homo estas en agonio, potencata de kruelaj suferoj; oni scias, ke lia stato estas senesperiga; ĉu estas permesate ŝpari al li kelkajn momentojn da angoro, pli- rapidigante lian finon?
Kiu donus al vi la rajton antaŭjuĝi la decidojn de Dio? Ĉu Li ne povas konduki iun al la bordo de fosaĵo, el kie Li fortiros la homon, por devigi tiun ĉi reveni al si mem kaj havi aliajn pensojn? Kvankam la vivo de mortonto atingis sian ekstremon, neniu povas diri kun certeco, ke ties lasta horo venis. Ĉu la scienco neniam eraris pri tiuj antaŭdiroj?
Mi bone scias, ke estas okazoj, kiujn oni povas rigardi kiel senesperigajn; sed, se oni havas nenian fonditan esperon de definitiva reveno al la vivo kaj al la sano, ĉu oni ne konas sennombrajn ekzemplojn de tio, ke en la momento ellasi la lastan spiron, la malsanulo revigliĝas kaj reakiras siajn kapablojn dum kelkaj momentoj? Nu! tiu horo de graco, kiu estas donata al li, povas esti por li la plej grava; ĉar vi ne scias la pripensojn, kiujn lia
Spirito eble faris dum la agonio, kaj kiajn turmentojn povas al li ŝpari ekfulmo de pento.
La materialisto, kiu vidas nur la korpon kaj neniel alkalkulas la animon, ne povas kompreni tiujn aferojn; sed la spiritisto, kiu scias, kio okazas post la tombo, konas la prezon de la lasta penso. Mildigu la lastajn suferojn tiom, kiom estos al vi eble; sed gardu vin, ke vi ne mallongigu la vivon, eĉ por unu minuto, ĉar tiu minuto povos ŝpari multajn larmojn en la estonteco. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)
Memofero de la vivo
29. Ĉu tiu, kiu estas naŭzita de la vivo, sed ne volas tranĉi ĝin, estas kulpa, se li serĉas la morton sur batalkampo, kun la penso fari sian morton utila?
Ĉu la homo sin mem mortigas, aŭ donas al alia la okazon mortigi lin, la celo estas ĉiam mallongigi la vivon, kaj sekve estas memmortigo en la intenco, se ne en la ago. La penso, ke lia morto servos al io, estas iluzio; tio estas nur preteksto, por kolorigi lian agon kaj sen- kulpigi ĝin antaŭ liaj propraj okuloj; se li serioze havus la deziron servi sian landon, li klopodus vivi, ĝin defend- ante, kaj ne morti, ĉar, kiam li mortas, li neniel povas servi ĝin. La vera sindonemo konsistas en tio, ke li ne timu la morton, kiam lia vivo devas esti utila, spitu la danĝeron, faru antaŭe kaj sen bedaŭro la oferon de sia vivo, se tio estas necesa; sed la antaŭdecidita intenco serĉi la morton, malŝirmante sin antaŭ danĝero, eĉ por fari servon, nuligas la meriton de l' ago. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)
Homo elmetas sin al minaca danĝero, por savi la vivon al unu el siaj similuloj, antaŭsciante, ke li mem pereos; ĉu tio povas esti rigardata kiel memmortigo?
Se lia ago ne kuntrenas intencon serĉi la morton, ĝi ne estas memmortigo, sed sindonemo kaj abnegacio, eĉ se li havus la certecon perei. Sed, kiu povas havi tiun certecon? Kiu diras, ke la Providenco ne rezervas ne- atenditan rimedon de savo por la plej danĝera momento? Ĉu Li ne povas savi eĉ tiun, kiu estas en la faŭko de kanono? Ofte la Providenco povas voli, ke la provo de rezignacio estu puŝata ĝis la lasta limo, kaj tiam ia neatendita cirkonstanco deturnas la fatalan frapon. (Sankta Ludoviko.)
Profito el la suferoj por aliulo
Ĉu tiuj, kiuj akceptas siajn suferojn kun rezignacio pro submetiĝo al la volo de Dio kaj celante sian estontan feliĉon, ne laboras nur por si mem, kaj ĉu ili povas fari siajn suferojn utilaj al aliaj?
Tiuj homoj povas esti materie kaj morale utilaj al aliaj. Materie, se, per laboro, rezignoj kaj memofero, kiujn ili trudas al si, ili kunlaboras por la materia komforteco de siaj proksimuloj; morale, per la ekzemplo, kiun ili donas, de sia submetiĝo al la volo de Dio. Tiu ekzemplo de la potenco de la spiritisma fido povas instigi la malfeliĉulojn al rezignacio, ilin savi de la malespero kaj de ties estontaj pereigaj sekvoj. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)
Ĉapitro VI
la konsolanta kr1sto
La malpeza jugo.
La promesita Konsolanto.
Instruoj de la Spiritoj:
Regado de la Spirito de Vero.
La malpeza jugo
Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Car mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza. (Mateo, 11:28-30)
Ĉiuj suferoj: mizeroj, elreviĝoj, fizikaj doloroj, perdo de karaj estuloj, trovas sian konsolon en la fido al la estonteco, en la konfido al la justeco de Dio, kiujn la Kristo venis instrui al la homoj. Kontraŭe, la homon, kiu nenion atendas post tiu ĉi vivo, aŭ simple dubas, la afliktoj trafas per sia tuta pezo, kaj nenia espero venas mildigi ties amarecon. Jen, kio igis Jesuon diri: Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.
Tamen Jesuo metas kondiĉon al sia helpo kaj al la feliĉo, kiun li promesas al la afliktitoj; tiu kondiĉo trov- iĝas en la leĝo, kiun li instruas; lia jugo estas la obser- vado de tiu leĝo; sed tiu jugo estas malpeza kaj tiu leĝo estas dolĉa tial, ke la leĝo de Jesuo trudas kiel devon la amon kaj la kariton.
La promesita Konsolanto
Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn. Kaj mi petos la Patron kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi. Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi. (Johano, 14:15-17, 26.)
Jesuo promesas alian konsolanton: tiu estas la Spirito de Vero, kiun la mondo ankoraŭ ne konas, ĉar ĝi ne estas matura por lin kompreni. La Patro lin sendos, por instrui ĉiujn aferojn kaj por rememorigi tion, kion la Kristo diris. Se do la Spirito de Vero estis venonta poste, por instrui ĉiujn aferojn, ni konkludas, ke la Kristo ne ĉion diris; se li venas rememorigi tion, kion la Kristo diris, oni do ĝin forgesis aŭ miskomprenis.
Spiritismo venas, en la difinita tempo, plenumi la promeson de la Kristo: la Spirito de Vero prezidas ĝian starigon; ĝi revokas la homojn al la obeado je la leĝo; ĝi instruas ĉiujn aferojn, komprenigante tion, kion la Kristo instruis nur per paraboloj. La Kristo admonis: "Kiuj havas orelojn por aŭdi, tiuj aŭdu"; Spiritismo venas malfermi la okulojn kaj la orelojn, ĉar ĝi parolas sen figuroj kaj sen alegorioj; ĝi levas la vualon, intence lasitan sur iuj misteroj; ĝi venas fine alporti superegan konsolon al la mizeruloj de sur la tero kaj al ĉiuj suferantoj, donante pravan kaŭzon kaj utilan celon al ĉiuj doloroj.
La Kristo diris: "Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj"; sed kiel senti sin feliĉa pro la sufero, se oni ne scias, kial oni suferas? Spiritismo montras la kaŭzon de la suferoj en la antaŭaj ekzistadoj kaj en la misio de la tero, kie la homo elaĉetas sian pasintecon; ĝi montras la celon de la suferoj, kiujn ĝi prezentas kiel utilajn krizojn, kiuj alportas la resaniĝon, kaj kiel pu- rigorimedon, kiu certigas la feliĉon dum la estontaj ekzistadoj. La homo komprenas, ke li meritis suferi, kaj li trovas la suferon justa; li scias, ke tiu sufero helpas lian progreson, kaj li ĝin akceptas senmurmure, kiel laboristo akceptas la laboron, kiu certigas al li la salajron. Spiritismo donas al li neskueblan fidon al la estonteco, kaj la korŝira dubo ne plu havas povon sur lia animo; ĝi igas la homon vidi la aferojn de tiel alte, ke la surteraj suferoj perdiĝas en la vasta kaj belega horizonto, kiun li ampleksas, kaj la perspektivo de la feliĉo, kiu lin atendas, donas al li paciencon, rezignacion kaj kuraĝon iri ĝis la fino de la vojo.