Выбрать главу

Prenante ĉi tiun libron en la manon, oni konstatas unuavice ĝian dikecon kaj ĝian bonkvalitecon: la bindo estas fortikega, kvazaŭ destinita por la eterneco, la papero bona, la preso klara kaj agrabla al la okulo. Kaj eklegante, oni tuj estas surprizata ankaŭ de la bonega lingvo. Jen denove nia samideano kaj lingvakomitatano Prof. Porto Carreiro Neto faris laŭdindan laboron.

La libro enhavas "la principojn de la spiritisma doktrino pri la senmorteco de la animo, la naturo de la spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro, laŭ la instruado de la superaj spiritoj pere de pluraj mediumoj". La temo ne estas simpla, ĉar religie-filozofia, kaj por ordinara leganto tia volumego jam pro sia amplekso povas ŝajni nedigestebla kaj teda. Sed, dank' al la klara aranĝo, kaj precipe dank' al la divido de la ĉefa parto en (1018!) demandoj kaj respondoj, la legado ne lacigas. Kompreneble oni legos tian verkon ne seninterrompe de la komenco ĝis la fino, kiel emocian amrakonton aŭ kiel streĉan kriminalan romanon, sed ĉapitro post ĉapitro, demando post demando, daŭrigante nur post profunda primedito kaj spirita digesto de la antaŭe legita.

Nenion mi diros pri la spiritualisms filozofio kaj spiritisms doktrino, pri kiuj oni povas same tiom diskuti kaj disputi kiom pri iu alia filozofia aŭ religia sistemo. La komunumo de la spiritistoj estas sufiĉe multnombra en nia tempo; sed pri la esenco kaj veraj celoj de spiritismo regas multloke tre strangaj opinioj kaj miskomprenoj. "La Libro de la Spiritoj" bonege taŭgas por ĝustigi tiujn opiniojn kaj por forigi la miskomprenojn. En tiu senco la libro povas utili al ĉiu, egale ĉu li konsentas aŭ rifuzas la doktrinojn en ĝi pritraktitajn.

M.

"Esperanto Internacia", en Septembro 1946, diris:

Allan Kardec estis sciencisto, kiu interesiĝis pri la kuriozaj kaj ŝajne neklarigeblaj fenomenoj, kiuj multloke sin manifestis kaj ofte terurigis la homojn, kiuj nomis ilin supernaturaj. Al tiu esploro li dediĉis sian analizemon kaj sian kompetenton, kaj ĉi tiu verko estas la rezulto. Ĝi estis la unua vere grava verko pri la temo kaj servis siatempe kiel unuiga faktoro kaj deirpunkto por la posta elvolviĝo de la movado, kiu akceptis ĝin kiel gravan inspiritan verkon. Por milionoj da homoj en ĉiuj mondpartoj ĉi tiu verko ankoraŭ estas akceptata, flanke de la Biblio, kiel morala apogo kaj fonto de inspiro. En tiu rilato ĝi rajtas rekonon kiel grava religia verko kaj ni povas saluti ĝian aperon en Esperanto.

Angla amiko mia, kiu loĝis kelkan tempon en monaĥejo en Tibeto por tie ricevi instruon pri la Budhisma doktrino, miris pri la intereso kaj - kelkrilate - admiro, kiujn la monaĥoj montris pri la Kristanismo kaj oni admonis lin, ke inter religioj ne povas esti konkuro, ĉar ĉiuj vojoj kondukas al la Vero. Mi memoris tion legante ĉi tiun verkon, ĉar en ĝi troviĝas iom de tiu grandanimeco, de tiu toleremo kaj kompreno pri la vasta horizonto de la homa vivo. La aŭtoro ne predikas dogmojn nek ritojn, sed prezentas en formo de dialogo - demandoj kaj respondoj - inter si kaj, laŭ pretendo, estuloj en la spirita mondo, sufiĉe klaran superrigardon super la tutan kampon de la homaj rilatoj kun komentario pri la etikaj valoroj de tiuj rilatoj

Sekve de miaj antaŭaj recenzoj pri spiritismaj libroj, iu korespondanto, erare kredante ke mi estas spiritisto, skribis por averti min pri tiu "verko de la diablo". Precipe post tralego de ĉi tiu verko, mi devos ŝanĝi mian opinion pri lia Satana Moŝto. Li nepre devas esti stultulo, ĉar obeante la saĝajn admonojn kaj sekvante la alte moralajn principojn de "La Libro de la Spiritoj", oni tute certe ne trafus en la diablan reton!

La demandoj kaj respondoj faras tre stimulan debaton kaj iuj eble miros, ke verko pri spiritismo dediĉas tiom da spaco al aferoj materiaj, teraj, precipe el la fakoj fizika kaj biologia. Interese estas legi, ekzemple, ke en 1857 (la dato de la unua eldono) mediumo en tranco povis respondi, ke la materio konsistas ne el pluraj elementoj, sed "El unu sola primitiva elemento", kaj ke la diversaj proprecoj de la ma­terio "...estas modifoj, kiujn la molekuloj ricevas ĉe sia kuniĝo kaj en difinitaj kondiĉoj". Ankaŭ: "...nenio estas malplena: kion vi kredas malplenaĵo, tio estas okupita de materio, kiun ne atingas viaj sentumoj kaj viaj aparatoj:"! Kiom da fojoj en la lastaj jardekoj ni aŭdis niajn fizikistojn diri similan!

Kiel okazis ĉe aliaj religioj kaj doktrinoj, simile ĉe la spiritismo; kun la tempo okazis devojiĝoj kaj skismetoj, kaj la studanto rimarkos, ke la doktrino de Kardec estas pli parenca al tiu de Teozofio ol multaj sektoj de spiritistoj nuntempe akceptas. Precipe tio estas vera pri la Brita skolo, kiu ne akceptas la doktrinon pri ripetataj enkorpiĝoj por la perfektiĝado de la animo, sed kredas, ke la animo atingas perfektecon per plenumo de diversaj laboroj en la spirita mondo mem[1].

Tamen la verko traktas detale pri la senmorteco de la animo, la naturo de la spiritoj, la naturaj leĝoj, la nuntempa vivo kaj la estonta, kaj la estonteco de la homaro, do, iom vasta tereno!

La rimarkigoj, kiujn mi faris en antaŭa recenzo pri la aparte eldonita "Enkonduko" ankaŭ ĉi tie validas[2]. Mi senhezite diras, ke laŭ vidpunkto pure lingva, ĉi tiu verko estas la plej kontentiga verko, kiun mi ĝis nun legis en Esperanto. La stilo estas simpla kaj klare komprenebla, kaj la frazoj portas la stampon de instruiteco kaj ŝato pri la plej ĝusta vorto por atingi la bezonatan nuancon. Mi ne dubas, ke la tradukado postulis kompetenton preter la ordinara, kaj rigoran kontroladon por tiel brile sukcesi. La rezulto estas libro, pri kiu iu ajn literaturo povus esti fiera. Por la Esperanta, ĝia valoro estas netaksebla. La preso kaj papero estas bonaj kaj la tuto faras belan imponan volumon.

Mason Stuttard

Franca Esperantisto, en Aprilo de 1947:

Jen alia tradukaĵo, kiun mi emas recenzi nur laŭ lingva vidpunkto. Ĉiuj spiritistoj konas la libron, pli ĝuste libregon, ĝi estas kvazaŭ la biblio de la spiritisma doktrino. Ĉiu samideano scivolema pri la transmondo aĉetu ĉi tiun libron, li certe ne bedaŭros tion eĉ se li decide malkonsentos kun la opinioj tie esprimitaj. Sed kiu deziras starigi esperantan bibliotekon konsistantan nur el lingve modelaj, plej pure zamenhofaj verkoj, tiu nepre akiru al si ĉi tiun tradukon pri kiu mi faras senrezervan laŭdon.

La aktivaj brazilaj eldonistoj sciigis, ke tiu teksto estis elektita, sekve de konkurso, el la tri plej bonaj tradukoj prezentitaj, post zorga komparado de ĉiu frazo kun la originalo.

Per kia magio, niaj brazilaj amikoj sukcesis eldonigi je supre menciita malmultekosta prezo, tiom valoran, fakan verkon?

Marcel Delcourt

Post tiuj seriozaj opinioj de eminentaj recenzistoj pri l' unua libro de Allan Kardec, aperinta en Esperanto, oni facile komprenos, kial mi tradukis tiun ĉi mondfaman verkon kaj ĝin prezentas nun al miaj samideanoj. Mi rigardas ĝin kiel gravan tutmondan religian verkon, destinitan al granda estonteco ankaŭ en nia lingvo. Eble mi ŝajnas tro kuraĝa pro tia entrepreno, tasko ja ne facila por mi, sed mi havis la paciencan helpadon de du eminentaj samideanoj, kiuj perfekte posedas ambaŭ lingvojn kaj kuraĝigis min, nome S-ro A. Caetano Coutinho kaj Prof. Porto Carreiro Neto. Tiuj kleraj esperantistoj pacience korektis mian tradukon en komparado kun la originala teksto.