La potenco de Dio manifestiĝas en la plej malgrandaj aferoj same, kiel en la plej grandaj; Li ne metas la lumon sub la grenmezurilon, ĉar Li ĉien disverŝas ĝin torente; blindaj estas do tiuj, kiuj ne vidas ĝin. Dio ne volas perforte malfermi iliajn okulojn, ĉar plaĉas al ili teni la okulojn fermitaj. Ilia vico venos, sed estas necese, ke antaŭe ili sentu la angorojn de la mallumo kaj agnosku Dion, ne la hazardon, en la mano, kiu frapas ilian fieron. Dio uzas, por venki la nekredemon, la rimed- ojn, kiuj konvenas al Li, laŭ la individuoj; la nekred- antoj ne rajtas ordoni, kion Dio devas fari, kaj diri al Li: Se Vi volas konvinki min, Vi devas agi en tia aŭ en tia alia maniero, en tiu momento preferinde, ol en tiu alia, ĉar tiu momento estas pli oportuna al mi.
La nekredantoj ne miru do, se Dio kaj la Spiritoj, kiuj estas la plenumantoj de Lia volo, ne submetiĝas al iliaj postuloj. Ili demandu sin mem, kion ili dirus, se la lasta el iliaj servistoj volus ion ajn ordoni al ili.
Dio trudas kondiĉojn kaj ne akceptas tiujn, kiujn oni volus altrudi al Li. Dio favore aŭskultas la homojn, kiuj humile sin turnas al Li, sed ne tiujn, kiuj opinias sin superaj ol Li.
10. Ĉu Dio, oni demandas, ne povus frapi ilin per- sone per tondraj signoj, antaŭ kiuj eĉ la plej obstina nekredanto devus kliniĝi? Sendube Li tion povus, sed kian meriton ili havus, kaj cetere ĉu tio utilus? Ĉu oni ne vidas ilin ĉiutage rifuzi la evidentecon kaj ja diri: eĉ se mi vidus, mi ne kredus, ĉar mi scias, ke tio ne estas ebla? Se ili rifuzas rekoni la veron, iliaj Spiritoj ne estas do maturaj por kompreni ĝin, nek iliaj koroj por senti ĝin. La fiero estas la katarakto, kiu malklarigas ilian vidadon; al kio utilas prezenti la lumon al blindulo? Unue estas necese forigi la kaŭzon de la malsano; tial, kiel lerta kuracisto, Dio punas unue la fieron. Li ne forlasas tamen Siajn devojiĝintajn infanojn; Li scias, ke pli malpli baldaŭ iliaj okuloj malfermiĝos, sed Li volas, ke la homoj tion faru memvole; kaj tiam, venkite de la turmentoj de la nekredemo, ili per si mem ĵetiĝos en Liajn brakojn, kaj, kiel la erarinta filo, petos de Li pardonon.
INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ Fiero kaj humileco
11. La paco de la Sinjoro estu kun vi, miaj karaj amikoj! Mi venas al vi, por kuraĝigi vin sekvi la bonan vojon.
Al la mizeraj Spiritoj, kiuj iam loĝis sur la tero, Dio donis la mision veni instrui vin. Li estu glorata pro la favorkoreco, kiun Li faras al ni, permesante, ke ni helpu vian pliboniĝon. La Sankta Spirito lumigu al mi kaj helpu min fari mian parolon komprenebla por ĉiuj! Vi, enkarniĝintoj, kiuj estas elprovataj kaj serĉas lumon, la volo de Dio helpu min por ĝin briligi antaŭ viaj okuloj!
La humileco estas virto tre forgesita inter vi; la grandaj ekzemploj de humileco, kiuj estas donitaj al vi, estas tre malofte sekvataj, kaj tamen, ĉu sen humileco vi povas esti karitemaj al via proksimulo? Ho ne, ĉar tiu sento samniveligas la homojn; ĝi diras al ili, ke ili estas fratoj, ke ili devas ami unuj aliajn, kaj admonas ilin al la bono. Sen humileco, vi ornamas vin per virtoj, kiujn vi ne havas, kvazaŭ vi portus veston, por kaŝi kriplaĵojn de via korpo. Pensu pri tiu, kiu savis nin; pensu pri lia humileco, kiu faris lin tiel granda kaj kiu lokis lin super ĉiuj profetoj.
La fiero estas la terura kontraŭulo de la humileco. Se la Kristo promesis la regnon de la ĉielo al la plej malriĉaj, tio estas tial, ke la surteraj granduloj pre- tendas, ke titoloj kaj riĉaĵoj estas rekompencoj donitaj al iliaj meritoj kaj ke ilia esenco estas pli pura, ol tiu de malriĉulo; ili kredas, ke tio estas ŝuldata al ili, kaj tial, kiam Dio reprenas tion de ili, ili akuzas Lin pri maljusteco. Ho! ridindeco kaj blindeco! Ĉu Dio distingas inter vi laŭ la korpoj? Ĉu la envolvaĵo de malriĉulo ne estas la sama, kia tiu de riĉulo? Ĉu la Kreanto faris du specojn de homoj? Ĉio, kion Dio faras, estas granda kaj saĝa; ne atribuu al Li la ideojn, kiujn naskas viaj malhumilaj cerboj.
Ho riĉulo, dum ci dormas sub ciaj orumitaj baldake- noj, ŝirmite kontraŭ la malvarmo, ĉu ci ne scias, ke miloj el ciaj fratoj, kiuj valoras tiom, kiom ci, kuŝas sur pajlo? Ĉu la malfeliĉulo, kiu suferas pro malsato, ne estas cia egalulo? Ĉe tiu ĉi vorto, cia fiero ribelas, mi ja scias; ci konsentos doni al li almozon, sed premi al li frate la manon, neniam! "Kio! ci diras; mi, nobel- sanga, grandulo sur la tero, mi estus egala al tiu mizerulo kovrita per ĉifonaĵoj! Vana utopio de laŭdiraj filozofioj!
Se ni estus egalaj, kial Dio lokis lin tiel malalte kaj min tiel alte?"
Vere, viaj vestoj neniel similas; sed vi ambaŭ sen- vestigu vin: kia diferenco estos tiam inter vi? La no- beleco de la sango, ci diros; sed la ĥemio neniam trovis diferencon inter la sango de grandsinjoro kaj tiu de plebano; inter la sango de mastro kaj tiu de sklavo. Kiu diras al ci, ke ankaŭ ci jam ne estis mizerulo, kiel li? Ke ci iam ne petis almozon? Ke ci neniam ĝin petos al tiu sama, kiun ci malŝatas hodiaŭ? Ĉu la riĉaĵoj estas eternaj? Ĉu ili ne finiĝas samtempe kun la korpo, pereema envolvaĵo de cia Spirito? Ho! revenu la hu- mileco al ci! ĵetu fine rigardon al la realaĵoj de tiu ĉi mondo, al tio, kio faras la grandiĝon kaj malaltiĝon en la alia mondo; memoru, ke la morto ne indulgos cin, kiel ĝi indulgas neniun; ciaj titoloj ne gardos cin kontraŭ la morto; ĝi povos frapi cin morgaŭ, hodiaŭ, post unu horo; kaj se ci enprofundiĝas en cian fieron, ho! tiam mi bedaŭras cian sorton, ĉar ci estos kompatinda!
Malhumiluloj! kio vi estis, antaŭ ol esti nobeloj kaj potenculoj? Eble vi estis pli malaltaj, ol la lasta el viaj servistoj. Klinu do viajn fierajn fruntojn, kiujn Dio povas malaltigi en la momento, kiam vi ilin levas plej alten. Ĉiuj homoj estas egalaj en la dia pesilo; nur la virto distingas ilin antaŭ la okuloj de Dio. Ĉiuj Spiritoj estas el unu sama esenco, kaj el sama pasto estas kneditaj ĉiuj korpoj; ĉi tiujn viaj titoloj kaj viaj nomoj neniom ŝanĝas; la korpo restas en la tombo; titoloj kaj nomoj neniel kontribuas al tio, ke vi ĝuu la feliĉon promesitan al la elektitoj; karito kaj humileco estas la titoloj de nobeleco de l' elektitoj.
Kompatinda kreito! ci estas patrino, ciaj infanoj suferas; ili havas malvarmon; ili malsatas; ci iras, kurbigite sub la pezo de cia kruco, humiliĝi por havigi al ili pecon da pano. Ho! mi kliniĝas antaŭ ci; kiel noble sankta kaj granda ci estas antaŭ miaj okuloj! Esperu kaj preĝu; la feliĉo ne apartenas ankoraŭ al tiu ĉi mondo. Al la kompatindaj subpremitoj, fidantaj al Li, Dio donas la regnon de la ĉielo.
Kaj ci, junulino, kompatinda infano ĵetita al la laboro, al la manko de vivnecesaĵoj, kial ci havas tiajn malgajajn pensojn? kial plori? Cia rigardo leviĝu pie kaj serene al Dio: al la birdetoj Li donas nutraĵon; fidu al Li, kaj Li ne forlasos cin. La bruo de la festoj, la plezuroj de la mondo batigas cian koron; ci ankaŭ volus ornami per floroj cian kapon kaj miksiĝi kun la feliĉuloj de sur la tero; ci diras al ci mem, ke ci povus, kiel tiuj virinoj pasantaj preter ci senzorgaj kaj ridantaj, esti ankaŭ riĉa. Ho! silentu, infano! Se ci scius, kiom da larmoj kaj doloroj estas kaŝitaj sub tiuj broditaj vestoj, kiom da ploroj estas sufokitaj sub la bruado de tiu gaja orkestro, ci preferus cian modestan rifuĝejon de la mal- riĉeco. Restu pura antaŭ la okuloj de Dio, se ci ne volas, ke cia gardanĝelo resupreniru al Li, kun la vizaĝo kaŝita sub la blankaj flugiloj, kaj lasu cin kun ciaj konscienc- riproĉoj, sen gvidanto, sen subtenanto en tiu ĉi mondo, kie ci estos perdita, atendante cian punon en la alia.