Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili: Aŭs- kultu kaj komprenu: Ne tio, kio eniras en la buŝon, profanas la homon; sed kio eliras el la buŝo, tio profanas la homon. Tiam veninte, la disĉiploj diris al li: Ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron?
Sed li responde diris: Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita. Lasu ilin; ili estas blindaj kondukan- toj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon.
Kaj Petro responde diris al li: Klarigu al ni tiun parabolon.
Kaj li diris: Ĉu vi ankaŭ estas eĉ ankoraŭ sen kom- preno? Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta en la buŝon, pasas en la ventron kaj estas elĵetata en apartan lokon? Sed tio, kio eliras el la buŝo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon. Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, falsatestoj, blasfemoj: jen tio, kio profanas la homon, sed manĝi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon. (Mateo, 15:1-20.)
Kaj dum li parolis, unu Fariseo invitis lin maten- manĝi kun li; kaj li eniris kaj sidiĝis. Kaj la Fariseo, ekvidinte, miris, ke li ne lavis sin antaŭ la matenmanĝo. Kaj la Sinjoro diris al li: Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko kaj plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto. Malsaĝulo! Ĉu Tiu, kiu faris la eksteron, ne faris ankaŭ la internon? (Luko, 11:37-40.)
La Judoj estis neglektintaj la verajn ordonojn de Dio, por alligi sin al la praktikado de la reguloj sta- rigitaj de la homoj, kaj pri la streĉa observado de tiuj reguloj ili faris al si skrupulon; la fundo, tre simpla, fine estis malaperinta sub la komplikeco de la formo. Tial, ke estis pli facile observi eksterajn agojn, ol morale reformi sin mem, lavi al si la manojn, ol purigi sian koron, la homoj kreis al si iluzion kaj opiniis sin kvitaj al Dio, ĉar ili konformiĝis al tiuj formalaĵoj, tamen res- tante tute samaj, kiaj ili estis, ĉar oni instruis al ili, ke Dio ne postulas pli ol tion. Tial la profeto diris: "Sed vane ili min adoras, instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj."
Tiel okazis ankaŭ pri la morala doktrino de la Kristo, kiu fine estis metita en duan rangon; el tio rezultas, ke multaj kristanoj, laŭ la ekzemplo de la antikvaj Judoj, kredas, ke ilia savo estas pli certa per la eksteraj agoj, ol per la praktikado de la moralo. Al tiuj aldonoj, faritaj de la homoj, Jesuo aludas per jenaj vortoj: "Ciu kresk- aĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita."
La celo de la religio estas konduki la homon al Dio; nu, la homo venos al Dio nur tiam, kiam li estos perfekta; do, ĉia religio, kiu ne plibonigas la homon, ne atingas sian celon; la religio, pri kiu oni kredas, ke oni povas sur ĝi apogi sin por fari la malbonon, aŭ estas falsa aŭ falsita pri sia fundamento. Tia estas la rezultato en ĉiuj religioj, kies formo superas la fundon. La kredo al la efikeco de l' eksteraj signoj estas senvalora, se ĝi ne antaŭhaltigas murdojn, adultojn, ŝtelojn, kalumniojn, iajn ajn malutilojn al la proksimulo en iu ajn maniero.
Tiaj religioj faras superstiĉajn, hipokritajn aŭ fa- natikajn, sed ne faras bonajn homojn.
Ne sufiĉas do havi la ŝajnojn de la pureco; estas necese havi la purecon de la koro.
Skandaloj. Se via mano estas objekto de
skandalo, fortranĉu ĝin
Ve al la mondo pro la faliloj! Ĉar estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas! Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi: estas bone por vi eniri en la vivo kripla aŭ lama prefere ol, havante du manojn aŭ du piedojn, esti enĵetita en eternan fajron. Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin kaj forĵetu ĝin de vi; estas bone por vi eniri en la vivon unuoku- la prefere ol, havante du okulojn, esti enĵetita en Gehenan de fajro. (Mateo, 18:7-9.)
En vulgara senco, skandalo[12] signifas ĉian agon, kiu frapas la moralon aŭ la dececon en videbla maniero. La skandalo implikas ĉiam la ideon pri ia bruado. Multaj personoj kontentiĝas per tio, ke ili evitas la skandalon, ĉar ilia fiero suferus pro ĝi, ilia ŝatateco defalus ĉe la homoj; se nur iliaj hontindaj agoj ne estas konataj, tio sufiĉas, por ke ilia konscienco estu trankvila. Tiuj estas, laŭ la paroloj de Jesuo: "tomboj blankigitaj ekstere, sed plenaj de putraĵo en la interno; vazoj pu- rigitaj ekstere, sed interne malpuraj".
En la evangelia senco, la signifo de la vorto skandalo, tiel ofte uzata, estas multe pli ampleksa; tial oni ne komprenas ĝian sencon en iuj okazoj.
Ĝi estas ne nur tio, kio ofendas la konsciencon de aliaj, sed ankaŭ ĉio, rezultanta el la malvirtoj kaj mal- perfektaĵoj de la homoj, ĉiu malbona reago de individuo al individuo kun aŭ sen postsekvoj. La skandalo, en tiu ĉi okazo, estas la efektiva rezultato de la morala malbono.
Estas necese, ke venu faliloj en la mondon, diris Jesuo, ĉar la homoj, pro tio ke ili estas malperfektaj sur la tero, estas inklinaj fari malbonon, kaj malbonaj arboj donas malbonajn fruktojn. Per tiuj vortoj oni komprenu do, ke la malbono estas sekvo de la malperfekt- eco de la homoj, sed ne, ke ili havas la devon fari ĝin.
Estas necese, ke la falilo venu, ĉar, estante en kulpelaĉetado sur la tero, la homoj punas sin mem per la kontakto kun siaj malvirtoj, kies unuaj viktimoj ili mem estas, kaj tiel ili fine komprenas la malbonaĵojn de la malvirtoj. Kiam ili estos lacaj de suferado pro la malbono, ili serĉos rimedon ĉe la bono. La reagado de tiuj malvirtoj sufiĉos do kiel puno por unuj kaj kiel provo por la aliaj; tiel Dio eltiras la bonon el la malbono, kaj la homoj mem utiligas la malbonajn aŭ forĵet- indajn aĵojn.
Se tiel estas, oni diros, la malbono estas necesa kaj daŭros ĉiam; ĉar, se ĝi malaperus, Dio jam ne dis- ponus povan rimedon por puni la kulpulojn; estas se- nutile peni plibonigi la homojn. Sed, se ne estus plu kulpuloj, punoj jam ne estus necesaj. Ni supozu, ke la homaro aliformiĝos kaj ekkonsistos el virtaj homoj, neniu penos fari malbonon al sia proksimulo, kaj ĉiuj estos feliĉaj, ĉar ili estos bonaj. Tia estas la stato de la progresintaj mondoj, el kiuj la malbono estas forigita; tia estos la stato de la tero, kiam ĝi estos sufiĉe pro- gresinta. Sed dum unuj mondoj progresas, aliaj estiĝas, loĝataj de primitivaj Spiritoj, kaj tiuj novaj mondoj estas ankaŭ uzataj kiel loĝejo, ekzilejo kaj kulpelaĉetejo por la neperfektaj Spiritoj ribelemaj, obstinantaj en la malbono, elpelitaj el la mondoj, kiuj fariĝis feliĉaj.
Ve al tiu homo, per kiu la falilo venas! Tio signifas, ke, ĉar malbono estas ĉiam malbono, tiu, kiu kontraŭvole servis kiel instrumento de la dia justeco, tiu, kies malbonaj instinktoj estis utiligitaj, eĉ tiel praktikis la malbonon kaj devas esti punata. Tial, ekzemple, sendanka infano estas puno aŭ provo por la patro, kiu suferas pro tio, ĉar tiu patro mem eble estis malbona filo kaj suferigis sian patron; tial li ricevas egalan repunon; sed pro ĉi tiu fakto la filo ne estas pardoninda kaj devos esti punata siavice per siaj propraj infanoj aŭ alimaniere.
Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, de- tranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi. Energia figuro, kiu estus absurda, se prenita laŭlitere, kaj kiu simple signifas, ke estas necese detrui en si mem ĉian kaŭzon de skandalo, tio estas, de malbono; elradiki el sia koro ĉian senton malpuran kaj ĉian malvirtan inklinon; tio ankaŭ signifas, ke pli bone estus por homo havi unu manon fortranĉita, ol se tiu mano estus por li instru- mento por malbona ago; se li estus senigita je la vidpovo, prefere ol se la okuloj alportus al li malbonajn pensojn. Jesuo nenion diris absurdan por iu ajn, kiu kaptas la alegorian kaj profundan sencon de liaj paroloj; sed multaj esprimoj ne povas esti komprenataj sen la ŝlosilo, kiun Spiritismo proponas por ilia deĉifrado.