Submetiĝu al la impulso, kiun ni venas doni al viaj Spiritoj; obeu la grandan leĝon de la progreso, kiu estas la vorto de via generacio. Ve al la malagema Spirito, kiu ĉirkaŭbaras sian komprenpovon! ĉar ni, kiuj estas gvidantoj de la marŝanta homaro, ni frapos lin per vipo kaj subpremos lian ribeleman volon per la duobla agado de brido kaj sprono; ĉiu fiera kontraŭstaro pli aŭ malpli baldaŭ devos cedi; sed feliĉaj tiuj, kiuj estas dolĉaj, ĉar ili klinos mildan orelon al la instruoj. (Lazaro. Parizo, 1863.)
La Kolero
9. La fiero instigas vin al la supozo, ke vi valoras pli, ol kiom reale vi valoras; igas vin ne elteni komparon, kiu eble malaltigus vin; konsideri vin mem, kontraŭe, tiel super viaj fratoj, ĉu laŭ inteligenteco, ĉu laŭ socia pozicio, ĉu laŭ personaj kapabloj, ke eĉ la plej malgranda komparado vin incitas kaj ĉagrenas; kaj kio tiam okazas? vi fordonas vin al la kolero.
Serĉu la originon de tiuj atakoj de nedaŭra frenezeco, kiuj vin similigas al bruto, per la perdo de la flegmo kaj prudento; serĉu, kaj vi preskaŭ ĉiam trovos kiel bazon la vunditan fieron. Ĉu ne la fiero igas vin forĵeti pravajn observojn, forpeli kun kolero la plej saĝajn konsilojn? Eĉ la malpaciencaj gestoj, kiujn kaŭzas ĉagrenoj ofte infanecaj, venas de la graveco, kiun oni atribuas al sia personeco, antaŭ kiu oni opinias, ke ĉio devas fleksiĝi.
En sia furiozeco, la kolerema homo atakas ĉion, la bestojn, la senvivajn objektojn, kiujn li frakasas, ĉar ili ne obeas lin. Ha! se en tiuj momentoj li povus malvarmsange vidi sin, li timus sin aŭ trovus sin tre ridinda! Li juĝu do laŭ tio la impreson, kiun li ja faras sur aliajn. Eĉ se ne pro respekto al si mem, li devus tamen penadi venki inklinon, kiu faras el li objekton de kompato.
Se li pripensus, ke la kolero neniom helpas, malutilas lian sanon, endanĝerigas eĉ lian vivon, li konstatus, ke li mem estas ĝia viktimo; sed precipe alia konsidero devus lin reteni, nome la penso, ke li malfeliĉigas siajn samrondanojn. Se li estas bonkora, ĉu ne estas por li motivo de konsciencriproĉo suferigi la homojn, kiujn li plej amas? Kaj kia profunda bedaŭro tio estus, se, dum koleratako, li farus ian agon, pri kiu li devus plori dum sia tuta vivo!
Resume, la kolero ne esceptas iujn kvalitojn de la koro; se ĝi malebligas la faradon de multe da bono kaj povas konduki al la farado de multe da malbono. Tio devas sufiĉi, por instigi la homon klopodi por ĝin bridi. La spiritiston cetere instigas al tio alia motivo, nome, ke la kolero estas kontraŭa al la kristanaj karito kaj humileco (Protektanta Spirito. Bordeaux, 1863.)
10. Laŭ la tre falsa ideo, ke li ne povas refari sian propran naturon, la homo opinias, ke li ne bezonas fari penojn por korekti siajn mankojn, ĉe kiuj li volonte plezuras aŭ kiuj postulas fortan persistadon, por esti elradikitaj; tial, ekzemple, la homo inklina al la kolero preskaŭ ĉiam senkulpigas sin, atribuante ĝin al sia tem- peramento; anstataŭ konfesi sin kulpa, li ĵetas la kulpon sur sian organismon, kaj tiel li akuzas Dion pri siaj propraj malbonagoj. Tio estas ankaŭ sekvo de la fiero, ekzistanta meze en ĉiuj homaj malperfektaĵoj.
Sen ia dubo, estas temperamentoj, kiuj pli bone ol aliaj taŭgas por perfortaj agoj, same kiel estas muskoloj pli elastaj, kiuj pli bone taŭgas por agoj de la forto; sed ne kredu, ke tie kuŝas la unua kaŭzo de la kolero, kaj estu konvinkitaj, ke pacama Spirito, eĉ se en korpo incitiĝema, estas ĉiam pacama; kaj ke perfortema Spirito, en malfortika korpo, ne estas tamen pli milda; okazas nur tio, ke la perfortemo prenas alian formon: ne dis- ponante je organismo, kiu ĝin taŭge helpus ĉe perfortaj agoj, la kolero reteniĝas, dum en kontraŭa okazo ĝi plene elverŝiĝas.
La korpo ne havigas koleron al iu, ne havanta emon al kolero, tute same, kiel ĝi ne havigas la ceterajn mal- virtojn. Ĉiaj virtoj kaj ĉiaj malvirtoj estas esence propraj al la Spirito; se ne estus tiel, kiaj estus la merito kaj la respondeco? Kriplulo ne povas fariĝi sendifekta, ĉar la Spirito havas nenion komunan kun la kripleco; sed li povas modifi tion, kio apartenas al la Spirito, kiam li havas por tio firman volon. Ĉu la observado ne montras al vi, spiritistoj, ĝis kie povas iri la potenco de la volo, per la aliformiĝoj vere miraklaj, kiujn vi vidas? Diru do, ke la homo restas malvirta nur tial, ke li ja volas resti malvirta; sed ke tiu, kiu volas korekti sin, povas ĉiam tion fari; alimaniere la leĝo de la progreso ne ekzistus por la homo. (Hahnemann. Parizo, 1863.)
Ĉapitro X
FELlCAJ TlUJ, KlUJ ESTAS KOMPATEMAJ
Pardonu por ke Dio pardonu vin.
Interkonsenti kun siaj kontraŭuloj.
La ofero plej agrabla al Dio.
La lignereto kaj la trabo en la okulo.
Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝata. Kiu estas senkulpa, tiu ĵetu la unuan ŝtonon.
Instruoj de la Spiritoj:
Pardonu je l' ofendoj.
La indulgemo.
Ĉu estas permesate admoni aliajn; rimarki la neperfektaĵojn de aliaj; diskonigi la malfortan flankon de aliulo?
Pardonu, por ke Dlo pardonu vin
Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton. (Mateo, 5:7.)
Car se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi. Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaŭ ne pardonos viajn kulpojn. (Mateo,6:14-15.)
Kaj se via frato pekos kontraŭ vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li aŭskultos vin, vi gajnos vian fraton. Tiam Petro venis kaj diris al li: Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu lin? ĝis sep fojoj? Jesuo diris al li: Mi ne diras al vi: Ĝis sep fojoj; sed: Ĝis sepdekoble sep fojoj. (Mateo, 18:15, 21-22.)
La kompatemo estas alplenigaĵo de la mildeco; ĉar, kiu ne estas kompatema, tiu ne povas esti milda kaj pacama; ĝi konsistas en la forgeso kaj pardono je l' ofendoj. La malamo kaj la venĝemo signas animon sen supereco kaj grandeco; la forgeso pri l' ofendoj estas kvalito de alte staranta animo, ŝvebanta super la atencoj, kiujn oni povas fari kontraŭ ĝi; unu estas ĉiam maltrankvila, suspektema, acidhumora; la alia estas trankvila, plena de indulgemo kaj karito.
Ve al tiu, kiu diras: Mi neniam pardonos, ĉar, se li ne estos kondamnita de la homoj, li nepre estos kondamnita de Dio; kun kia rajto li petos pardonon por siaj propraj kulpoj, se li mem ne pardonas la aliulajn? jesuo instruas al ni, ke la kompatemo ne devas havi limojn, kiam li diras, ke oni pardonu sian fraton, ne sep fojojn, sed ĝis sepdekoble sep fojoj.
Sed estas du tre malsimilaj manieroj pardoni: la unua, alta, nobla, vere grandanima, sen ia kaŝita penso, kiu delikate sin detenas vundi la memamon kaj la sentemon de la kontraŭulo, eĉ se ĉi tiu lasta estas tute malprava; la dua, per kiu la ofendito, aŭ tiu, kiu sin kredas ofendita, trudas al la alia humiligajn kondiĉojn kaj sentigas la pezon de iu pardono, kiu kolerigas, anstataŭ trankviligi;
se li aletendas sian manon, li tion faras ne kun bonvolemo, sed kun sinmontremo, por povi distrumpeti al ĉiuj: Vidu kiel grandanima mi estas! en tiaj cirkonstancoj, reamikiĝo sincera estas neebla. Ne, en tio ne ekzistas grandanimeco, sed maniero kontentigi la fieron. En ĉiuj disputoj, kiu montriĝas pli akordiĝema, kiu montras pli da sindonemo, da karito kaj da vera grandeco de animo, tiu ĉiam ricevas la simpation de senpartiaj personoj.
Interkonsenti kun siaj kontraŭuloj
Konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu ĵetita en malliberejon. Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, ĝis vi pagos la lastan kodranton.(Mateo, 5: 25-26.)