Выбрать главу

En la praktikado de la pardono kaj ĝenerale en la farado de la bono, estas pli ol morala efiko: estas ankaŭ materia efiko. La morto, oni scias, ne liberigas nin de niaj malamikoj; la venĝemaj Spiritoj ofte persekutas en transtombo tiujn, kontraŭ kiuj ili konservas malamon; tial la proverbo, kiu tekstas: "Serpento post morto - veneno sen forto" , estas malvera, kiam aplikata pri la homo. La malica Spirito atendas, ke tiu, al kiu li deziras malbonon, estu enkatenita en sia korpo kaj tial malpli libera, por pli facile turmenti lin, por lin trafi ĉe liaj interesoj aŭ ĉe liaj plej karaj korinklinoj. En tiu fakto kuŝas la kaŭzo de la plimulto el la okazoj de obsedo, precipe el tiuj iel gravaj, kiaj la subjugado kaj la posedado. La obsedito kaj la posedito estas preskaŭ ĉiam viktimoj de venĝo, al kiu kredeble ili mem donis kaŭzon per sia konduto en antaŭa enkarniĝo. Dio per- mesas tion, por puni ilin pro la malbono, kiun ili mem faris, aŭ, se ili ne faris malbonon, pro ilia manko de indulgemo kaj de karito, ke ili ne pardonis ricevitajn ofendojn. El la vidpunkto de l' estonta trankvileco, gravas do, ke ĉiu riparu plej baldaŭ la maljustaĵojn, kiujn oni faris al sia proksimulo, pardonu siajn malamikojn, por estingi, antaŭ ol morti, ĉiujn kaŭzojn de malpaco, ĉiujn kaŭzojn de postmorta malamikeco; tiamaniere el sangsoifa malamiko, en tiu ĉi mondo, oni povas fari al si amikon en la alia; almenaŭ tiu, kiu tiel agas, tiras la bonan rajton en sian flankon, kaj Dio ne permesas, ke la pardoninto estu celo de venĝo. Kiam Jesuo admonas la homon paciĝi kiel eble plej baldaŭ kun sia kontraŭulo, li celas ne nur fini la malpacon dum la nuna ekzistado, sed eviti, ke la malpaco eterniĝu en estontaj ekzistadoj. Vi neniel eliros el tie, el la malliberejo, li diras, ĝis vi pagos la lastan kodranton, tio estas, ĝis vi plene kvitiĝos al la dia justeco.

La ofero plej agrabla al Dio

Tial, se vi prezentas vian oferon ĉe l' altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi, lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon. (Mateo, 5:23-24.)

Kiam Jesuo diras: "Foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon", li instruas, ke la ofero plej agrabla al la Sinjoro estas la ofero de la propra resento; ke antaŭ ol prezenti sin al Li, por esti pardonita, oni mem devas pardoni, kaj ke, se oni faris ian maljustaĵon al sia frato, estas necese ĝin ripari; nur tiam la ofero estos akceptita, ĉar ĝi venos el pura koro, liberigita de ĉia malbona penso. Li materiigis tiun instruon, ĉar la Judoj faradis materiajn oferojn; li devis konformigi siajn parolojn al iliaj kutimoj. La kristano ne faras materiajn donacojn, ĉar li malmateriigis la oferon; sed el tio la instruo ekhavis pli da forto. Li oferas sian animon al Dio, kaj tiu animo devas esti purigita; enirante en la templon de la Sinjoro, li devas lasi ekstere ĉian senton de malamo kaj de malbonvolemo, ĉian malbonan penson kontraŭ sia frato; nur tiam lia preĝo estos portata de l' anĝeloj al la piedoj de l' Eternulo. Jen, kion instruas Jesuo per tiuj paroloj: Lasu vian oferon, antaŭ la altaro kaj unue iru paciĝi kun via frato, se vi volas plaĉi al la Sinjoro.

La lignereto kaj la trabo en la okulo

Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo? Kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo? Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato. (Mateo, 7:3-5)

Unu el la malsaĝaĵoj de la homaro estas vidi la mizeraĵon de aliulo, antaŭ ol vidi tiun, kiu estas en ni mem. Por juĝi sin mem, la homo devus povi rigardi en spegulo, iamaniere eliri eksteren de si mem, konsideri sin kiel alian personon, kaj demandi sin: Kion mi pensus, se mi vidus iun fari tion, kion mi faras? Sendube, nenio alia ol la fiero igas la homon kaŝi de si mem siajn proprajn malperfektaĵojn, ĉu moralajn, ĉu fizikajn. Tiu malbona kutimo estas tute kontraŭa al la karito, ĉar la vera karito estas modesta, simpla, indulgema; fiera karito estas sensencaĵo, ĉar tiuj du sentoj nuligas unu alian. Ĉu efektive, homo tiel vanta, ke li kredus la gravecon de sia personeco kaj la superecon de siaj kvalitoj, povus samtempe havi sufiĉe da abnegacio por fari elstara en alia la bonaĵon, kiu povus mallumigi lin, anstataŭ la malbonaĵon, kiu povus plialtigi lin, la juĝanton? Ĝuste tial, ke fiero estas la patro de multe da malvirtoj, ĝi estas ankaŭ la negacio de multe da virtoj; oni trovas ĝin en la fundo kaj kiel motivon de preskaŭ ĉiuj agoj. Tial Jesuo senĉese ĝin kontraŭbatalas kiel ĉefan baron al la progreso.

Ne jugu, por ke vi ne estu juĝata. Kiu estas

senpeka, tiu jetu la unuan ŝtonon

Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku. (Johano, 8:3-11.)

13. "Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon", diris Jesuo. Tiu maksimo starigas por ni la indulgemon kiel devon, ĉar neniu persono estas, kiu ne bezonas indulgemon por si mem. Ĝi instruas al ni, ke ni ne devas juĝi la aliajn pli severe, ol ni juĝas nin mem, nek kondamni ĉe aliaj tion, pri kio ni absolvas nin mem. Antaŭ ol riproĉi iun, ni vidu, ĉu la sama riproĉo ne povas fali sur nin.

Riproĉo, ĵetita sur la konduton de alia, povas havi du celojn: bridi la malbonon, aŭ malŝatindigi la personon, kies agojn oni kritikas; ĉi tiu lasta celo neniam estas pardoninda, ĉar tie ekzistas nur malbondiremo kaj mal- bonvolemo. La unua povas esti laŭdinda kaj estas eĉ devo en iuj okazoj, ĉar el ĝi devas rezulti bono, kaj sen tio la malbono neniam estus subpremata en la socio; cetere, ĉu la homo ne devas helpi la progreson de sia similulo? Oni do ne prenu laŭ ĝia absoluta senco jenan principon: "Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝata", ĉar la litero mor- tigas kaj la spirito vivigas.

Jesuo ne povus malpermesi, ke oni kondamnu ion malbonan, ĉar li mem donis al ni ekzemplon de tia kondamno en plej energia parolmaniero; li volis diri, ke la aŭtoritateco de la riproĉo estas proporcia al la morala aŭtoritateco de tiu, kiu ĝin faris; fariĝi kulpa pri tio, kion oni kondamnas ĉe alia, estas rezigni tiun aŭtoritatecon, estas perdi la rajton korekti. Cetere la intima konscienco rifuzas ĉian respekton kaj memvolan submetiĝon al iu, kiu, ricevinte iun ajn povon, malrespektas la leĝojn kaj la principojn, kiujn li devas apliki. En la okuloj de Dio ekzistas unu sola vera aŭtoritato, nome tiu, kuŝanta sur la ekzemplo, kiun ĝi donas pri la bono; tio ankaŭ elfluas el la paroloj de Jesuo.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ Pardono je l' ofendoj

14. Kiom da fojoj mi pardonu mian fraton? Pardonu lin ne sep fojojn, sed ĝis sepdekoble sep fojoj. Jen unu el tiuj paroloj de Jesuo, kiuj plej forte devas frapi vian intelekton kaj plej laŭte paroli al via koro. Komparu tiujn parolojn de kompatemo kun la preĝo tiel simpla, tiel mallonga, sed tiel granda laŭ siaj aspiroj, kiun Jesuo donis al siaj disĉiploj, kaj vi trovos ĉiam la saman penson. Jesuo, la modela justulo, respondas al Petro: Pardonu, sed sen iaj limoj; pardonu ĉiun ofendon tiom da fojoj, kiom ci ĝin ricevos, instruu al ciaj fratoj tiun forgeson pri si mem, kiu faras la homon nevundebla kontraŭ la atakoj, la malicaj agoj kaj la kalumnioj; estu dolĉa kaj humila laŭ koro, neniam mezurante cian indulgemon; faru fine tion, kion ci deziras, ke la ĉiela Patro faru por ci; ĉu Li ofte ne pardonas cin, kaj ĉu Li kalkulas kiom da fojoj Lia pardono venas, por forviŝi ciajn kulpojn?