Выбрать главу

Aŭskultu do tiun respondon de Jesuo, kaj, kiel Petro, apliku ĝin al vi mem; pardonu, estu indulgemaj, estu karitemaj, grandanimaj, eĉ malŝparemaj pri via amo. Donu, ĉar la Sinjoro redonos al vi; pardonu, ĉar la Sinjoro pardonos al vi; malaltiĝu, ĉar la Sinjoro relevos vin; humiliĝu, ĉar la Sinjoro sidigos vin ĉe Sia dekstra flanko.

Iru, miaj tre amataj, studu kaj komentariu tiujn ĉi parolojn, kiujn mi adresas al vi en la nomo de tiu, kiu, el la supro de la ĉiela brilego, rigardas ĉiam al vi kaj daŭrigas amplene la sendankan taskon, komencitan antaŭ dek ok jarcentoj. Pardonu do viajn fratojn, kiel vi bezonas, ke ili pardonu vin. Se iliaj agoj estis al vi persone malutilaj, tio estas ankoraŭ unu motivo, por ke vi estu indulgemaj, ĉar la merito de la pardono estas proporcia al la graveco de la malbono; ne estus merito forgesi la maljustaĵojn de viaj fratoj, se tiuj estus nur malgravaj vundetoj.

Spiritistoj, neniam forgesu, ke tiel per vortoj, kiel per agoj, la pardono je l' ofendoj ne devas esti ia vana vorto. Se vi diras vin spiritistoj, estu vere tiaj; forgesu la malbonon faritan al vi, kaj nur pri unu afero pensu: pri la bono, kiun vi povas fari. Kiu ekiris tiun vojon, tiu eĉ per penso ne devas de ĝi deflankiĝi, ĉar ĉiu respondas por siaj pensoj, kiujn senmanke Dio konas. Zorgu do, ke viaj pensoj entenu nenian venĝosenton; Dio scias, kio loĝas en la fundo de ĉiu koro. Feliĉa do tiu, kiu povas ĉiunokte ekdormi, dirante: Mi havas nenion kontraŭ mia proksimulo. (Simeono. Bordeaŭ, 1862.)

15. Pardoni siajn malamikojn estas peti por si mem pardonon; pardoni siajn amikojn estas doni pruvon de amikeco al ili; pardoni la ofendojn estas montri pliboniĝon. Pardonu do, miaj amikoj, por ke Dio vin pardonu, ĉar, se vi estas malmolkoraj, postulemaj, neflekseblaj, se vi estas rigoraj eĉ kontraŭ malgrava ofendo, kial vi volas, ke Dio memoru, ke ĉiutage vi pli bezonas da indulgo? Ve al tiu, kiu diras: "Mi neniam pardonos", ĉar li formulas sian propran kondamnon. Kiu scias cetere, ĉu, enprofundiĝante en vin mem, vi ne estis la ofendinto? Kiu scias, ĉu en tiu batalo, kiu komenciĝas per piko de pinglo kaj finiĝas per rompo, vi mem ne donis la unuan pikon? ĉu iu vundanta vorto ne elglitis el vi? ĉu vi uzis la tutan necesan moderon? Sendube via kontraŭulo estis malprava montrante sin tro ofendiĝema, sed tio estas ankoraŭ unu motivo, por ke vi estu indul- gema kaj ne meritu la riproĉon, kiun vi faras al li. Ni supozu, ke vere vi estas la ofendito en iu cirkonstanco; tamen, kiu diras, ke vi ne venenigis la aferon per revenĝoj kaj ne degenerigis en seriozan malpacon ion, kio povus facile fali en forgeson? Se de vi dependis eviti la sekvojn de la fakto, kaj se vi tion ne faris, vi estas ja kulpa. Ni akceptu fine, ke vi rekonas nenion kiel riproĉindan en vi: en ĉi tiu okazo, vi ekhavos pli da merito, se vi montriĝos pardonema.

Sed estas du manieroj tre malsimilaj pardoni: la pardono el la lipoj kaj la pardono el la koro. Multaj personoj diras pri sia kontraŭulo: "Mi lin pardonas", dum interne ili sentas ian sekretan plezuron pro la malbono okazanta al li, kaj murmuras, ke li ricevas tion, kion li meritas. Kiom da personoj diras: "Mi pardonas kaj aldonas: "sed mi neniam reamikiĝos kun li; mi volas neniam plu vidi lin." Ĉu tiu pardono estas laŭ la Evan- gelio? Ne; la vera pardono, la kristana pardono, ĵetas vualon sur la pasintecon; kaj nur tiu pardono estos kalkulita favore al vi, ĉar Dio ne kontentiĝas per ŝajnoj: Li sondas la fundon de la koroj kaj la plej sekretajn pensojn; oni ne sin trudas al Li per paroloj kaj vanaj ŝajnigoj. La forgeso plena kaj absoluta pri l' ofendoj estas esence propra al la grandaj animoj; la venĝemo estas ĉiam signo de malalteco kaj malsupereco. Ne forgesu, ke la vera pardono montriĝas pli bone per agoj ol per vortoj. (Paŭlo, la apostolo. Lyon, 1861.)

La indulgemo

16. Spiritistoj, ni volas paroli al vi hodiaŭ pri l' indulgemo, pri tiu sento tiel dolĉa, tiel frateca, kiun ĉiu homo devas porti por siaj fratoj, sed kiun tre malmultaj uzas.

La indulgemo neniel vidas la neperfektaĵojn de aliulo, aŭ, se ĝi vidas ilin, ĝi evitas paroli pri ili, diskonigi ilin; ĝi eĉ kaŝas ilin, por ke ili estu konataj nur de ĝi sola, kaj se la malbonvolemo ilin eltrovas, ĝi havas ĉiam pretan senkulpigon por ilin malgravigi, tio estas, akceptindan, seriozan senkulpigon, ne el tiuj, kiuj, ŝajnante malgravigi la kulpon, reliefigas ĉi tiun kun perfida intenco.

La indulgemo neniam okupiĝas pri la malbonaj agoj de aliulo, escepte por fari ian servon, kaj eĉ tiam ĝi zorgas, ke ĝi kiel eble malgravigu ilin. Ĝi ne faras frapan rimarkon, ne havas riproĉojn sur la lipoj, sed nur konsilojn, plej ofte vualitajn. Kiam vi ĵetas ian kritikon, kian konsekvencon oni eltiru el viaj paroloj? ke vi, la riproĉanto, ne farus tion, kion vi riproĉas, ke vi valoras pli ol la kulpulo. Ho homoj! kiam vi juĝos viajn proprajn korojn, viajn proprajn pensojn, viajn proprajn agojn, ne okupante vin pri viaj fratoj? Kiam vi malfermos viajn severajn okulojn nur sur vin mem?

Estu do severaj kontraŭ vi mem, indulgemaj por la aliaj. Pensu pri Tiu, kiu juĝas lastinstance, kiu vidas la sekretajn pensojn de ĉiu koro, kaj kiu, sekve, ofte pardonas kulpojn, kiujn vi riproĉas, aŭ kondamnas tion, kion vi indulgas, ĉar Li konas la motivojn de ĉiuj agoj. Pensu, ke vi, kiuj laŭte krias: "anatemo!", eble faris kulpojn pli gravajn.

Estu indulgemaj, miaj amikoj, ĉar la indulgemo altiras, kvietigas, relevas, dum la rigoro malkuraĝigas, forpuŝas kaj kolerigas. (Jozefo, protektanta Spirito. Bordeaux, 1863.)

17. Estu indulgemaj por la kulpoj de aliulo, kiaj ajn ili estas; juĝu kun severeco nur viajn proprajn agojn, kaj la Sinjoro uzos indulgon por vi, samgrade kiel vi ĝin uzos por la aliaj.

Subtenu la fortulojn: admonu ilin al la persistado; fortikigu la malfortulojn, montrante al ili la bonecon de Dio, kiu konsideras eĉ la plej malgrandan penton; montru al ĉiuj la anĝelon de pento, kiu etendas sian blankan flugilon sur la kulpojn kaj kiu tiel vualas la homajn kulpojn antaŭ Tiu, kiu ne povas vidi malpuraĵon. Komprenu vi ĉiuj la senfinan kompatemon de via Patro, kaj neniam forgesu diri al Li per via penso kaj precipe per viaj agoj: "Pardonu al ni niajn ofendojn, kiel ni pardonas tiujn, kiuj ofendis nin." Komprenu bone la valoron de ĉi tiuj superbelaj paroloj; ne nur la litero tie estas admirinda, sed ankaŭ la instruo, kiun ili enhavas.

Kion vi petas de la Sinjoro, kiam vi petas Lian pardonon? Ĉu nur la forgeson pri viaj ofendoj? forgeson, kiu lasus vin en la nenieco, ĉar se Dio kontentiĝus forgesi viajn kulpojn, Li ne punus, sed ankaŭ ne rekompencus. La rekompenco ne povas esti premio por bono, kiun oni ne faris, kaj des malpli por malbono, kiun oni faris, eĉ se tiu malbono estas forgesita. Petante de Li pardonon por viaj malobeoj, vi petas la helpon de Lia graco por ne plu refali; la forton, por ekiri novan vojon, vojon de submetiĝo kaj de amo, kie vi povos aldoni al la pento la riparadon.

Kiam vi pardonas viajn fratojn, ne kontentiĝu etendante la vualon de la forgeso sur iliajn kulpojn; tiu vualo ofte estas tro travidebla por viaj okuloj; alportu al ili, samtempe kiel la pardonon, la amon; faru por ili tion, kion vi petus de via ĉiela Patro fari por vi. Anstataŭigu la koleron, kiu makulas, per la amo, kiu purigas. Prediku per la ekzemplo tiun ageman, senlacan kariton, kiun Jesuo instruis al vi; prediku ĝin kiel li mem, videbla por la okuloj de la korpo, faris dum la tuta tempo, kiam li vivadis sur la tero, kaj kiel li ĝin predikas senĉese, kiam li jam ne estas videbla, escepte por la okuloj de la spirito. Sekvu tiun dian modelon; marŝu sur liaj postesignoj: tiuj postesignoj gvidos vin al la rifuĝejo, kie vi trovos ripozon post la penado. Kiel li, portu vi ĉiuj vian krucon kaj surgrimpu pene, sed kuraĝe, vian Kalvarion: sur ĝia supro estas la glorado. (Johano, episkopo en Bordeaux, 1862.)