Se vi atente legos tiun ĉi libron, espereble vi konsentos kun mi, ke la Esperanta literaturo devas posedi tian verkon.
Rio-de-Janejro, la 14an de Julio 1947.
(60a datreveno de la apero de Esperanto.)
La Tradukinto
Antaŭparolo1
La Spiritoj de l' Eternulo, kiuj estas la Anĝeloj de la ĉielo, kvazaŭ grandega armeo, kiu ekmoviĝas, kiam ĝi ricevas ordonon por tio, disvastiĝas sur la tuta supraĵo de la tero2; similaj al steloj, kiuj falas el la ĉielo, ili venas lumigi la vojon kaj malfermi la okulojn al la blindaj. Laŭ la vero, mi diras al vi, alvenis la tempo, kiam ĉiuj aferoj devas esti restarigataj en sia vera senco por disigi la mallumon, konfuzi la fierulojn kaj glori la justulojn.
La grandaj voĉoj de la ĉielo estas kvazaŭ sono de trumpeto, kaj la ĥoroj de l' anĝeloj kunvenas. Homoj, ni invitas vin al la dia koncerto; viaj manoj tenu la liron; viaj voĉoj unuiĝu, kaj en sankta himno ili etendiĝu kaj vibradu de unu al la alia ekstremo de l' universo.
Homoj, fratoj, kiujn ni amas, ni estas apud vi; amu vi ankaŭ unuj aliajn, kaj diru el la fundo de via koro, kontentigante ĉiun volon de la Patro, kiu estas en la ĉielo: Sinjoro! Sinjoro! kaj vi povos eniri en la regnon de la ĉielo.
La Spirito de Vero
Enkonduko
CELO DE TIU ĈI VERKO
Oni povas dividi la enhavaĵon de l' Evangelioj en kvin partojn: I. La ordinaraj agoj de la vivo de la Kristo;
La mirakloj; III. La antaŭdiroj; IV. La paroloj, prenitaj de la Eklezio por fundamento de ĝiaj dogmoj; V. La morala instruado. Se la kvar unuaj partoj estis temoj de kontraŭdiroj, la lasta restis neskuebla. Antaŭ tiu dia kodo eĉ la nekredanto kliniĝas; ĝi estas la kampo, kie ĉiaj kultoj povas kolektiĝi, standardo, sub kiu ĉiuj povas stari, kiaj ajn estas iliaj kredoj, ĉar ĝi neniam estis temo por la religiaj disputoj, ĉiam kaj ĉie naskitaj el demandoj pri dogmoj. Se la sektoj estus diskutintaj la moralan instruadon de l' Evangelioj, ili tie trovus sian propran kondamnon, ĉar ili alligiĝas pli al la mistika ol al la morala parto, kiu postulas de ĉiu homo la reformon de si mem. Por la homoj individue, ĝi estas regularo de konduto, ampleksanta ĉiujn cirkonstancojn de la privata aŭ de la publika vivo, la principon de ĉiuj sociaj interrilatoj, fonditaj sur la plej severa justeco; ĝi estas, fine, kaj super ĉio, la sekura gvidilo al la estonta feliĉo, angulo de la vualo levita de sur la estonta vivo. Tiu parto estas la ekskluziva objekto de tiu ĉi verko.
Ĉiuj admiras la evangelian moralon; ĉiuj proklamas ĝiajn sublimecon kaj neceson, sed multaj tion faras sen antaŭekzameno, nur laŭ tio, kion ili aŭdis, aŭ pro fido al iuj maksimoj, kiuj fariĝis proverboj; sed malmultaj konas ĝian fundon, pli malmultaj ankoraŭ ĝin komprenas kaj scias ĉerpi ĝiajn konsekvencojn. La kaŭzo de tio kuŝas grandaparte en la malfacileco, kiun prezentas la legado de l' Evangelio, nekom- prenebla por la plej granda nombro. La alegoria formo, la intenca mistikeco de la parolmaniero, igas la plimulton el la homoj legi la Evangelion nur pro konscienca devo, same kiel ili legas preĝojn sen kompreno, tio estas, senfrukte. La maksimoj de moralo dissemitaj tie ĉi kaj tie, envolvitaj en la amaso da aliaj temoj, preterpasas nerimarkate; tial estas neeble preni ilian tutecon kaj fari ilin objekto de apartaj legado kaj meditado.
Vere oni verkis traktatojn de evangelia moralo, sed ilia aranĝo en moderna literatura stilo senigas la Evangelion je la primitiva naiveco, kiu faras samtempe ĝiajn ĉarmon kaj aŭtentikecon. La samo okazas pri l' eltranĉitaj maksimoj, reduktitaj al la plej simpla formo de proverboj; ili fariĝas tiam nuraj aforismoj, kiuj perdas parton de siaj valoro kaj intereso, pro manko de l' akcesoraĵoj kaj de la cirkonstancoj, en kiuj ili estis diritaj.
Por eviti tiujn maloportunaĵojn, mi kunigis en tiun ĉi verkon la artikolojn, kiuj povas formi, por precize diri, ian universalan moralan kodon, sen distingo de kulto; en la citaĵoj, mi konservis ĉion, kio estis utila al la disvolviĝo de l' ideo, kaj fortranĉis nur la aferojn fremdajn al la temo. Krome, ni skrupule respektis la originalan tradukon de Sacy, same kiel la dividon en paragrafojn[3]. Sed, anstataŭ ligi nin al ia kronologia ordo, neebla kaj sen reala utilo en tia temo, ni grupigis kaj metode klasigis la maksimojn laŭ ilia naturo, en tia maniero, ke ili venas kiel eble unuj el la aliaj. La mencio de la numeroj de la ĉapitroj kaj paragrafoj permesas konsulti la ordinarajn klasifikojn, se oni tion deziras.
Se tiu ĉi estus nur materiala laboro, ĝi tamen estus utila; la ĉefa afero estus ĝin fari komprenebla por ĉiuj per la ekspliko de la malklaraj esprimoj kaj ia elvolviĝo de ĉiuj sekvoj, por la celo apliki la instruojn al ĉiaj situacioj de la vivo. Tion mi provis fari kun la helpo de la bonaj Spiritoj.
Multaj punktoj en la Evangelio, en la Biblio kaj ĝenerale en la religiaj verkoj, estas nekompreneblaj; multaj ŝajnas eĉ neraciaj, nur pro manko de la ŝlosilo por kompreno de ilia vera senco; tiu ŝlosilo estas tuta en Spiritismo, kiel jam povis konvinkiĝi tiuj, kiuj ĝin serioze studis, kaj kiel oni rekonos ankoraŭ pli bone en la estonteco. Spiritismo troviĝas ĉie en la antikva tempo
kaj en ĉiuj aĝoj de la homaro. Ĉie oni trovas ĝiajn postsignojn: en la skribaĵoj, en la kredoj kaj sur la monumentoj; tial, se ĝi malfermas novajn horizontojn por la estonteco, ĝi ĵetas lumon ne malpli vivan sur la misterojn de la pasinteco.
Kiel kompletigaĵon de ĉiu regulo, ni aldonis iujn instruojn elektitajn el inter la instruoj, diktitaj de la Spiritoj en diversaj landoj kaj per malsamaj mediumoj. Se tiuj instruoj estus elirintaj el unu sola fonto, ili povus suferi personan influon aŭ influon de la medio, dum la diverseco de l'originoj pruvas, ke la Spiritoj donas siajn instruojn ĉie, kaj ke por tio neniu havas privilegion[4].
Tiu ĉi verko estas por la uzado de ĉiuj; ĉiu povas el ĝi ĉerpi la rimedojn, por alkonformigi sian konduton al la moralo de la Kristo. La spiritistoj cetere tie trovos aplikojn, kiuj koncernas speciale ilin. Dank'al la komunikiĝoj, starigitaj de nun en konstanta maniero inter la homoj kaj la nevidebla mondo, la evangelia leĝo, instruata de la Spiritoj mem al ĉiuj nacioj, ne plu estos morta litero, ĉar ĉiu ĝin komprenos kaj estos senĉese instigata
ĝin praktikadi laŭ la konsiloj de la gvidantaj Spiritoj.
La instruoj de la Spiritoj estas vere la voĉo el la ĉielo, kiu venas porti lumon al la homoj kaj ilin inviti al la plenumado de l' Evangelio.
II. AŬTORITATECO DE LA SPIRITISMA DOKTRINO
Universaleco de l' instruado de la Spiritoj
Se la spiritisma doktrino estus pure homa koncepto, ĝi havus kiel garantion nur la klerecon de tiu, kiu ĝin estus konceptinta; nu, neniu sur la tero povus havi pravan pretendon posedi sola la absolutan veron. Se la Spiritoj, kiuj revelaciis ĝin, estus manifestiĝintaj al unu sola homo, nenio garantius ĝian originon, ĉar estus necese kredi je la vorto de tiu, kiu diris, ke li ricevis de ili la instruojn. Akceptante de lia flanko perfektan sincerecon, li povus plej multe konvinki la personojn de sia ĉirkaŭaĵo; li povus havi sektanojn, sed li neniam povus kunvenigi la tutan mondon.
Dio volis, ke la nova Revelacio alvenu al la homoj per vojo pli rapida kaj pli aŭtentika; tial Li komisiis al la Spiritoj porti ĝin de unu poluso al la alia, manifestiĝante ĉie, donante al neniu la ekskluzivan privilegion aŭdi ilian parolon. Unu homo povas esti trompata, povas trompi eĉ sin mem; sed ne tiel povas esti, kiam milionoj vidas kaj aŭdas la samon : tio estas garantio por ĉiu kaj por ĉiuj. Cetere oni povas malaperigi unu homon, sed oni ne povas malaperigi amasojn; oni povas bruligi librojn, sed oni ne povas bruligi Spiritojn; nu, se oni bruligus ĉiujn librojn, la fonto de la doktrino restus tamen neelĉerpebla, tial ke ĝi ne estas sur la tero, ke ĝi elŝprucas ĉie, kaj ĉiu povas ĉerpi el ĝi. Se mankus homoj por ĝin disvastigi, restus ĉiam la Spiritoj, kiuj atingas ĉiujn, dum neniu homo povas ilin atingi.