Выбрать главу

Redonu al Cezaro tion, kio apartenas al Cezaro

Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiliĝis, kiel ili povus impliki lin per interparolado. Kaj ili sendis al li siajn disĉiplojn kun la Herodanoj, por diri: Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laŭ la vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj. Diru do al ni, kiel ŝajnas al vi? Cu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?

Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris: Kial vi min provas, hipokrituloj? Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron. Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Ili diris al li: De Cezaro. Tiam li diris al ili: Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. Kaj aŭdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris. (Mateo, 22:15-22; Marko, 12:13-17.)

La demando prezentita al Jesuo havis kiel motivon la cirkonstancon, ke la Judoj, abomenante la tributon al ili truditan de la Romanoj, estis farintaj el la pago de tiu tributo religian aferon; granda partio estis starigita kontraŭ tia imposto; la pago de la tributo estis do por ili koleriga temo de la momento, kaj, se tiel ne estus, la demando farita al Jesuo: "Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?" havus nenian sencon. Tiu demando estis kaptilo; ĉar, laŭ la respondo, ili esperis instigi kontraŭ li la roman aŭtoritaton, aŭ la skismajn Judojn. Sed "Jesuo, sciante ilian ruzecon", lerte sin elturnis el la malfacilaĵo, donante al ili lecionon de justeco per tio, ke al ĉiu estu donata, kio estas al li ŝuldata. (Vidu en la enkonduko de tiu ĉi verko la artikolon: Impostistoj.)

Ĉi tiu maksimo: "Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro" ne devas esti komprenata en limiga kaj absoluta senco. Kiel ĉiuj instruoj de Jesuo, tie kuŝas ĝenerala principo, resumita sub praktika, komunuza formo, kaj deduktita el aparta cirkonstanco. Tiu principo estas sekvo de tiu alia, laŭ kiu ni devas konduti kontraŭ la aliaj tiel same, kiel ni volus, ke la aliaj kondutu kontraŭ ni; ĝi kondamnas ĉian materian kaj moralan malprofiton, kiun oni povus fari al aliulo, ĉian atencon kontraŭ la rajtoj de aliaj; ĝi ordonas la respekton al ĉies rajtoj, kiel ĉiu deziras, ke oni respektu la liajn; ĝi etendiĝas eĉ al la plenumado de la devoj al la familio, al la socio, al la aŭtoritato, same kiel al la individuoj ĝenerale.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ La Leĝo de Amo

8. La amo resumas la tutan doktrinon de Jesuo, ĉar ĝi estas la plej altgrada sento, kaj la sentoj estas la instinktoj, levitaj al la nivelo de la plenumita progreso. Ĉe sia deirpunkto, la homo havas nur instinktojn; pli progresinta kaj koruptita, li havas nur sensaciojn; instruita kaj purigita, li jam havas sentojn; kaj la delikatega punkto de la sento estas la amo, ne la amo en la vulgara senco de la vorto, sed tiu interna suno, kiu centrigas kaj kunigas ĉe sia ardanta fokuso ĉiajn aspirojn kaj ĉiajn revelaciojn superhomajn. La leĝo de amo anstataŭigas la personecon per la kunfandiĝo de l' estuloj; ĝi nuligas la sociajn afliktojn. Feliĉa tiu, kiu, superante sian homecon, amas per larĝa amo siajn dolorfratojn! Feliĉa tiu, kiu amas, ĉar li ne konas angorojn de l' animo, nek de la korpo; liaj piedoj estas malpezaj, kaj li vivas kvazaŭ transportita ekster sin mem. Kiam Jesuo eldiris tiun dian vorton "amo", tiu vorto skuis la popolojn, kaj la martiroj, ekzaltite de espero, malsupreniris en la cirkon.

Spiritismo siavice venas eldiri duan vorton el la dia alfabeto; estu atentaj, ĉar tiu vorto levas la ŝtonon de la tomboj malplenaj, kaj la reenkarniĝo, triumfante super la morto, revelacias al la homo duonblindigita lian intelektan heredan posedaĵon; jam ne al la turmentoj ĝi kondukas lin, sed al la konkero de lia memo, altigita kaj transfigurita. La sango elaĉetis la Spiriton, kaj la Spirito devas hodiaŭ elaĉeti la homon el la materio.

Mi diris, ke en sia komenco la homo havas nur instinktojn; do tiu, kies instinktoj regas lin, estas pli proksime de sia elirpunkto, ol de la celo. Por antaŭenpaŝi al la celo, la homo devas venki la instinktojn profite de la sentoj, tio estas, perfektigi ĉi tiujn lastajn, sufokante la latentajn ĝermojn de la materio. La instinktoj estas la ĝermado kaj la embrioj de la sento; ili portas en si la progreson, same kiel la glano kaŝgardas la kverkon; la malplej progresintaj estuloj estas tiuj, kiuj, nur iom post iom senvestiĝante de sia krizalido, restas sklavigitaj al siaj instinktoj. La Spirito devas esti kulturata kiel kampo; ĉia estonta riĉeco dependas de la nuna laboro, kaj pli, ol la surterajn bonojn, tiu laborado alportos al vi gloran altiĝon; kaj tiam, komprenante la leĝon de amo, kiu unuigas ĉiujn estulojn, vi ektrovos la trankvilajn plezurojn de l' animo, kiuj estas la antaŭĝuado de la ĉielaj ĝojoj. (Lazaro. Parizo, 1862.)

9. La amo estas el dia esenco, kaj ekde la unua ĝis la lasta, vi ĉiuj posedas en la fundo de la koro ian eron de tiu sankta fajro. Tiun fakton vi povis plurfoje konstati: la plej malnobla, la plej malŝatinda, la plej krima, havas al iu estulo aŭ iu objekto vivan, ardan estimon elprovitan kontraŭ ĉio, kio pretendus ĝin malgrandigi, kaj ne malofte plej grandiozan.

Al estulo aŭ objekto, mi diris, ĉar ekzistas inter vi individuoj, kiuj elspezas trezorojn da amo, je kiu ilia koro superabundas, por animaloj, plantoj kaj eĉ materiaj objektoj: speco de mizantropoj, plendantaj ĝenerale kontraŭ la homaro, kontraŭstarantaj la naturan inklinon de sia animo, kiu serĉas ĉirkaŭ si amon kaj simpation; ili malaltigas la leĝon de amo ĝis la stato de instinkto. Tamen, kion ajn ili faras, ili ne povas sufoki la vivantan ĝermon, kiun Dio metis en ilian koron ĉe ilia kreo; tiu ĝermo disvolviĝas kaj kreskas samtempe kun la moraleco kaj la intelekto, kaj, kvankam kelkfoje premite de l' egoismo, ĝi estas la fonto de sanktaj kaj dolĉaj virtoj, kiuj naskas la sincerajn kaj daŭrajn korinklinojn, kaj helpas la homon venki la krutan kaj sekan vojon de l' ekzistado.

Al iuj personoj la provo de la reenkarniĝo forte malplaĉas, en la senco, ke aliaj partoprenas en la amikaj simpatioj, pri kiuj ili estas ĵaluzaj. Kompatindaj fratoj! via amo faras vin egoistaj; via amo estas limigita en intima rondo el parencoj, aŭ amikoj, kaj ĉiuj aliaj estas al vi indiferentaj. Nu! por praktiki la leĝon de amo tiel, kiel Dio ĝin komprenas, vi devas iom post iom ami sendistinge ĉiujn viajn fratojn. La tasko estos longa kaj malfacila, sed ĝi estos elplenumita: Dio tion volas, kaj la leĝo de amo estas la unua kaj la plej grava regulo de via nova doktrino, ĉar ĝi estas la leĝo, kiu iam mortigos egoismon, kia ajn la formo, en kiu ĝi montriĝos; ĉar, krom la persona egoismo, estas ankaŭ la egoismo de familio, de kasto, de nacieco. Jesuo diris: "amu vian proksimulon kiel vin mem"; nu, kia estas la limo inter mi kaj la proksimulo? ĉu la familio, la sekto, la nacio? Ne, ĝi estas la tuta homaro. En la superaj mondoj la reciproka amo harmoniigas kaj direktas la progresintajn Spiritojn tie loĝantajn, kaj via planedo, destinita al proksima progreso, per sia socia transformiĝo, vidos siajn loĝantojn praktiki tiun subliman leĝon, refiguraĵon de Dio.

La efikoj de la leĝo de amo estas la morala pliboniĝo de la homa genro kaj la feliĉo dum la surtera vivo. La plej ribelemaj kaj la plej malvirtaj korektos sin, vidante la profitojn el la praktikado de jena konsilo : Ne faru al la aliaj tion, kion vi ne volas, ke ĝi estu farata al vi, sed faru al ili, kontraŭe, ĉian bonon, kiun estos en via povo fari.