Tamen vi estas pravaj asertante, ke la feliĉo estas destinita al la homo en tiu ĉi mondo, se li ĝin serĉas, ne ĉe la materiaj ĝuoj, sed ĉe la bono. La historio de la Kristanismo parolas pri martiroj, kiuj ĝoje paŝadis al la turmentoj; hodiaŭ, en via socio, por esti kristano la homo jam ne bezonas submetiĝi al la martireco, nek oferi sian vivon, sed necesa estas nur kaj simple la ofero de via egoismo, de via fiero kaj de via vantemo. Vi venkos, se la karito inspiros vin kaj la fido vin subtenos. (Protektanta Spirito. Krakovo, 1861.)
Karito al la krimuloj
14. La vera karito estas unu el la plej sublimaj instruoj, kiujn Dio donis al la mondo. Inter la veraj disĉiploj de Lia doktrino devas regi perfekta frateco. Vi devas ami la malfeliĉulojn, la krimulojn, kiel kreitojn de Dio, al kiuj la pardono kaj la favoro estas konsentataj, se ili pentas, kiel ankaŭ al vi, por la kulpoj, kiujn vi faras kontraŭ Lia leĝo. Meditu, ke vi estas pli riproĉindaj, pli kulpaj, ol tiuj, al kiuj vi rifuzas pardonon kaj kompaton, ĉar plej ofte ili ne konis Dion kiel vi Lin konas, kaj el ili estos postulate malpli, ol el vi.
Ne juĝu, ho! neniel juĝu, miaj karaj amikoj, ĉar la juĝo, kiun vi eldiros, estos pli severe aplikata al vi, kaj vi bezonas indulgon por la pekoj, kiujn vi senĉese faras. Ĉu vi ne scias, ke multaj agoj estas krimoj en la okuloj de Dio, la pureco mem, kaj tamen tiujn la mondo ne rigardas kiel eĉ malgravajn kulpojn?
La vera karito ne konsistas nur en la almozo, kiun vi donas, nek ankaŭ en la konsolaj vortoj, kiujn vi tiam aldiras; ne, ne nur tion Dio postulas de vi. La sublima karito, instruita de Jesuo, konsistas ankaŭ en la bonvolemo, kiun vi en ĉiuj okazoj kaj pri ĉiuj aferoj uzos por via proksimulo. Vi povas praktiki tiun subliman virton por la bono de multaj homoj, bezonantaj nenian almozon, sed kiujn paroloj de amo, de konsolo, de kuraĝigo gvidos al la Sinjoro.
La tempo estas proksima, mi tion rediras, kiam la granda frateco reĝos sur tiu ĉi globo; kiam la leĝo de la Kristo regos la homojn: nur ĝi estos la brido kaj la espero, kaj kondukos la animojn al la feliĉaj loĝejoj. Amu do unuj aliajn kiel idoj de la sama Patro; neniel distingu inter la aliaj malfeliĉuloj, ĉar Dio volas, ke ĉiuj estu egalaj; neniun do malŝatu; Dio permesas, ke grandaj krimuloj estu inter vi, por ke ili estu por vi kiel instruaĵo. Baldaŭ, kiam la homojn kondukos la veraj leĝoj de Dio, tiaj instruoj jam ne estos necesaj, kaj ĉiuj Spiritoj malpuraj kaj ribelemaj estos forpuŝitaj en la malsuperajn mondojn, konformajn kun ties inklinoj.
Al tiuj, pri kiuj mi parolas, vi ŝuldas la helpon de viaj preĝoj: tio estas la vera karito. Oni neniel devas diri pri krimulo: "Li estas fiulo; estas necese elpurigi la teron el tiaj homoj; la morto, kiun oni donas al li, estas nur tro milda por tiaspeca estulo." Ne, ne tiel vi devas paroli. Rigardu vian modelon, Jesuon; kion li dirus, se li vidus tian malfeliĉulon apud si? Jesuo kompatus lin; Jesuo konsiderus lin tre kompatinda malsanulo; li etendus la manon al tia homo. Vere vi ne povas tiel agi, sed vi povas almenaŭ preĝi por li, helpi lian Spiriton dum la malmultaj momentoj, kiujn li devas ankoraŭ pasigi sur la tero. La pento povos tuŝi lian koron, se vi preĝos kun fido. Li estas via proksimulo, same kiel la plej bona el la homoj; lia animo, devojiĝinta kaj ribelinta, estas kreita kiel la via, por perfektiĝi;
helpu lin do eliri el la ŝlimo kaj preĝu por li. (Elizabeta de Francujo. Le Havre, 1862.)
Ĉu oni devas riski sian vivon por malbonfaranto?
15. Homo estas en danĝero de morto; por savi lin alia devas riski sian vivon; sed oni scias, ke tiu homo estas maliculo, kaj ke, se li saviĝos, li povos fari novajn krimojn. Cu tiu alia devas tamen riski sian vivon, por savi lin?
Tiu demando estas tre grava kaj povas prezenti sin al la spirito tre nature. Mi respondas laŭ mia morala progreso, ĉar ni ne scias sufiĉe, por diri, ĉu oni devas riski sian vivon eĉ por malbonfaranto. La sindonemo estas blinda: oni helpas malamikon; oni devas do helpi ankaŭ malamikon de la socio, unuvorte malbonfaranton.
Ĉu vi kredas, ke oni tiam kuras por savi la malfeliĉulon nur de la morto? eble oni savas lin de lia tuta pasinta vivo. Efektive, pripensu, ke en tiuj rapidaj momentoj, kiuj reprezentas la lastajn minutojn de lia vivo, la perdita homo revenas al sia pasinta vivo, aŭ, pli precize, lia pasinta vivo stariĝas antaŭ li. Eble la morto alvenas tro frue al li; lia reenkarniĝo povos esti terura; an- taŭensaltu do, homoj! vi, al kiuj spiritisma scienco portis lumon; antaŭensaltu, kaj forprenu lin de lia kondamno, kaj eble tiu homo, kiu mortus blasfemante kontraŭ vi, ĵetos sin en viajn brakojn. Tamen ne demandu, ĉu li tion faros aŭ ne, sed iru lin helpi, ĉar savante lin, vi obeas la voĉon de via koro, kiu diras al vi: "Ci povas lin savi, savu lin!" (Lamennais. Parizo, 1862)
Ĉapitro XII
amu viajn malamikojn
Pagi por bono la malbonon.
La elkarniĝintaj malamikoj.
Se iu frapas al vi la dekstran vangon, turnu al li ankaŭ la alian.
Instruoj de la Spiritoj:
La venĝo.
La malamo.
La duelo.
Pagi per bono la malbonon
1. Vi aŭdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon; sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas sian sunon sur la malbonulojn kaj la bonulojn, kaj sendas pluvon sur justulojn kaj maljustulojn. Car se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj? Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj? Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta. ( Mateo, 5:43-48.)
Car mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la ĉielo. (Mateo, 5:20)
Kaj se vi am as tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas. Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj tiel same faras. Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? eĉ pekuloj pruntas al pekuloj, por egale ricevi. Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; ĉar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj. Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. (Luko, 6:32-36)
Se la amo al la proksimulo estas la principo de karito, ami siajn malamikojn estas la plej sublima apliko de tiu principo, ĉar la posedo de tiu virto estas unu el la plej grandaj venkoj kontraŭ egoismo kaj fiero.
Tamen oni ofte miskomprenas la sencon de la vorto ami en ĉi tiu okazo; Jesuo neniel pretendis, per tiuj vortoj, ke oni havu por siaj malamikoj tian dolĉan inklinon, kian oni havas por iu frato aŭ amiko; korinklino supozigas konfidon; nu, neniu povas konfidi iun, sciante, ke tiu deziras lian malfeliĉon; neniu povas fari al tiu persono amikajn korelverŝojn, sciante, ke la persono estas kapabla ilin misuzi; inter homoj, kiuj malfidas unuj je aliaj, ne povas okazi tiaj elmontroj de simpatio, kiaj ekzistas inter homoj, vivantaj en komuneco de pensoj; fine, neniu povas havi tian saman plezuron ĉe malamiko, kian ĉe amiko.