La malsameco de tiuj sentoj, laŭ la cirkonstancoj, rezultas el fizika leĝo: la leĝo de l' altiro de la similaj kaj de la repuŝo de la malsimilaj fluidoj; la penso malica disĵetas ian emanaĵon1, kies impreso estas peniga; la bonvolema penso ĉirkaŭvolvas nin per emanaĵo agrabla; el tio la diferenco de la sensaco, kiujn oni spertas ĉe l' alproksimiĝo de iu amiko aŭ de iu malamiko. Ami siajn malamikojn povas do signifi nur, ke oni ne distingu inter malamikoj kaj amikoj; ĉi tiu regulo ŝajnas malfacila, eĉ ne plenumebla, nur tial ke oni erare kredas, ke ĝi ordonas asigni al amikoj kaj malamikoj la saman lokon en la koro. Se la malriĉeco de la homaj lingvoj devigas uzi la saman vorton por esprimi diversajn nuancojn de sentoj la racio devas fari ties diferencon laŭ la okazoj.
Ami siajn malamikojn neniel estas do porti por ili korinklinon, kiu ne estas en la naturo, ĉar la kontakto kun malamiko batigas nian koron en maniero tute alia, ol la kontakto kun amiko ; ĝi signifas, porti kontraŭ ili nenian malamon, resenton, deziron je venĝo; pardoni al ili sen kaŝita penso kaj senkondiĉe la malbonon, kiun ili faras al ni; neniel malhelpi la reamikiĝon; deziri al ili bonon,
anstataŭ deziri malbonon; ĝoji, anstataŭ afliktiĝi pro la
bono, kiu okazas al ili; etendi al ili helpeman manon en okazo de bezono; deteni sin, ĉu per paroloj aŭ per agoj, de ĉio, kio povas malutili al ili; ĝi estas fine pagi al ili ĉiam per bono la malbonon ricevitan, sen intenco humiligi ilin. Kiu tion faras , tiu plenumas la kondiĉojn de l' ordono: Amu viajn malamikojn.
4. Ami siajn malamikojn estas sensencaĵo por nekredanto; la homo, por kiu la nuna vivo estas ĉio, vidas en sia malamiko nur malutilan estulon, kiu ĝenas lian ripozon, kaj de kiu, li kredas, nur la morto povas lin liberigi: el tio la deziro je venĝo; nenian intereson li havas pardoni, krom por kontentigi sian fieron en la okuloj de la mondo; pardoni en iuj okazoj ŝajnas al li eĉ malfortaĵo ne inda de li; se li ne venĝas, li tamen konservas venĝemon kaj ian sekretan deziron malutii sian malamikon.
Por kredanto, precipe por spiritisto, la vidmaniero estas tute alia, ĉar li ĵetas sian rigardon en la pasintecon. kaj en la estontecon, inter kiuj la nuna vivo estas nur punkto; li scias, ke pro la destino mem de la tero li tie nepre renkontos malvirtajn, malicajn homojn; ke la malicaĵoj, lin ĉiam celantaj, estas parto de provoj, kiujn li devas suferi, kaj la alta vidpunkto, el kiu li rigardas, faras la sortobatojn malpli amaraj, egale ĉu ili venas de la homoj aŭ de l' aĵoj; se li ne murmuras kontraŭ la provoj, des malpli li murmuru kontraŭ la homoj, ties instrumentoj; se, anstataŭ plendi, li dankas Dion pro la provo, li devas ankaŭ danki la manon, kiu donas al li okazon montri sian paciencon kaj rezignacion. Tiu ĉi pensmaniero lin nature antaŭinklinigas al pardono; cetere li scias, ke ju pli noblanima li estas, des pli li grandiĝas en siaj propraj okuloj kaj des pli malproksime li staras de la malbonintencaj sagoj de sia malamiko.
La homo, kiu okupas altan rangon en la mondo, ne sentas sin ofendita de l' insultoj de tiu, kiun li rigardas kiel sian malsuperulon; tio sama estu dirita pri tiu, kiu en la morala mondo leviĝas super la materia homaro; li komprenas, ke malamo kaj venĝemo lin malnobligus kaj malaltigus; nu, por esti supera ol sia kontraŭulo, li devas havi animon pli grandan, pli noblan, pli indulgeman.
La elkarniĝintaj malamikoj
5. La spiritisto havas ankoraŭ aliajn motivojn por indulgi al siaj malamikoj. Unue li scias, ke la malboneco ne estas ia konstanta stato de la homoj; ke ĝi estas esence propra al nedaŭra malperfekteco, kaj ke, same kiel infano korektas siajn mankojn, tiel maliculo iam komprenos siajn erarojn kaj fariĝos bona.
Li scias ankaŭ, ke la morto nur materie lin liberigas de lia malamiko, ĉar tiu ĉi povas persekuti lin per sia malamo, eĉ post sia foriro de la tero; ke tiel la venĝo ne atingas sian celon; ke ĝi kontraŭe havas kiel efikon naski pli grandan inciton, kiu povas daŭri plu en sekvanta ekzistado. Estis rezervite al Spiritismo pruvi per la sperto kaj per la leĝo, laŭ kiu fariĝas la rilatoj inter la videbla kaj la nevidebla mondoj, ke la esprimo: Estingi malamon per sango estas fundamente falsa, kaj ke vero estas, ke sango nutras malamon eĉ post la tombo; sekve, doni efektivan pravon de ekzisto kaj praktikan utilecon ne nur al la pardono, sed ankaŭ al la sublima maksimo de la Kristo: Amu viajn malamikojn. Neniu koro estas tiel malvirtema, ke, eĉ senscie, ĝi ne estas tuŝita de bona konduto kontraŭ ĝi; per milda konduto, oni forigas almenaŭ ĉian pretekston por ia revenĝo; el malamiko oni povas ja fari al si amikon antaŭ aŭ post lia morto. Per malbona konduto oni incitas sian malamikon kaj tiam ĉi tiu fariĝas instrumento, kiun la justeco de Dio uzas, por puni tiun, kiu ne pardonis.
6. Oni povas do havi malamikojn, tiel inter la enkarniĝintoj, kiel inter la elkarniĝintoj; la malamikoj el la nevidebla mondo manifestas sian malicemon per obsedoj kaj subjugigo, kontraŭ kiuj baraktas tiom da personoj, kaj kiuj estas unu el la specoj de provoj de la vivo; tiuj provoj, kiel ĉiuj aliaj, helpas la progreson kaj devas esti akceptataj rezignacie kaj kiel konsekvenco de la malsupera naturo de la terglobo; se ne ekzistus malbonaj homoj sur la tero, ne troviĝus malbonaj Spiritoj ĉirkaŭ ĝi. Se do oni devas havi indulgemon kaj bonvolemon por la enkarniĝintaj malamikoj, oni samajn sentojn portu ankaŭ por tiuj liberigitaj el la karno.
Oni iam oferadis sangantajn viktimojn, por senkolerigi la inferajn diojn, kiuj estis neniuj aliaj, ol la malbonaj Spiritoj. Post la inferaj dioj venis la demonoj, kiuj estas la samo. Spiritismo venas pruvi, ke tiuj demonoj estas nenio krom la animoj de malicaj homoj, ankoraŭ ne seniĝintaj je materiaj instinktoj; ke oni ilin ne mildigas krom per ofero de sia malamo, tio estas, per karito; ke la karito havas kiel efikon ne nur malebligi al ili fari malbonon, sed ankaŭ rekonduki ilin al la vojo de la bono kaj kunhelpi ilian savon. Tial la maksimo: Amu viajn malamikojn ne limiĝas je la mallarĝa rondo de la tero kaj de la nuna vivo, sed ĝi estas parto de la granda leĝo de l' universala frateco.
Se iu frapas al vi la dekstran vangon,
turnu al li ankaŭ la alian
Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento; sed mi diras al vi: Ne rezistu al la malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon. Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du. Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi. (Mateo, 5: 38-42)