Выбрать главу

La antaŭjuĝoj de la mondo pri tio, kion oni konvencie nomas honorsento, aperigas tiun malserenan ofendiĝemon, naskitan de la fiero kaj de l' ekzaltiĝo de la personeco, kiu igas la homon pagi ofendon per ofendo, vundon per vundo; tia konduto ŝajnas konforma al la justeco en la okuloj de homo, kies moralo ne leviĝas super la surteraj pasioj; tial la Mosea leĝo diris: okulon pro okulo, denton pro dento, leĝo en harmonio kun la tempo, kiam vivis Moseo. Venis la Kristo kaj diris: Pagu per bono la malbonon. Li diris plu: "Ne rezistu al la malbono: sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian." Al fierulo, tiu maksimo ŝajnas malkuraĝaĵo, ĉar li ne komprenas, ke estas pli granda kuraĝo elteni insulton, ol venĝi, kaj li tion ne komprenas, ĉar lia vidpovo ne atingas trans la nunan tempon. Tamen, ĉu oni prenu tiun maksimon laŭlitere? Ne; tiel same, kiel tiun alian, kiu ordonas, ke oni elŝiru sian okulon, se ĉi tiu skandalas; pelita ĝis siaj lastaj konsekvencoj, tiu instruo donus kiel rezulton, ke oni kondamnu ĉian, eĉ laŭleĝan, malhelpon al la perforto, kaj ke oni lasu kampon libera al la maliculoj, kiuj havus do jam nenian motivon por timo. Se oni ne bridus iliajn perfortojn, baldaŭ ĉiuj bonuloj estus iliaj viktimoj. La instinkto de memkonservado, kiu estas leĝo de la naturo, admonas ĉiun ne volonte etendi sian kolon al la murdisto. Per tiuj paroloj do Jesuo ne malpermesas la defendon, sed kondamnas la venĝon. Dirante, ke oni turnu la alian vangon, kiam unu estas frapita, li diris, en alia formo, ke oni ne pagu la malbonon per malbono; ke la homo humile akceptu ĉion, kio utilas por lin malfierigi; ke estas pli glore al li esti frapita, ol frapi, elteni pacience maljustaĵon, ol fari mem ĝin; ke estas pli bone esti trompita, ol trompi, esti ruinigita, ol ruinigi la aliajn. Tio estas samtempe la kondamno de la duelo, kiu estas nur manifestiĝo de la fiero. Nur la fido al la estonta vivo kaj al la justeco de Dio, kiu neniam lasas senpuna la malbonon, povas doni la forton, por pacience elteni la atencojn al niaj interesoj kaj al nia memamo; tial ni diras senĉese: direktu viajn rigardojn antaŭen; ju pli alte vi levos vin per la penso super la materia vivo, des malpli vin ofendos la surteraj aferoj.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

La vengo

9. La venĝo estas unu el la lastaj restaĵoj de la barbaraj moroj , kiuj iom post iom forviŝiĝas el inter la homoj. Ĝi estas, kune kun la duelo, unu el la lastaj postesignoj de tiuj sovaĝaj moroj, sub kiuj baraktis la homaro ĉe la komenco de la kristana epoko. Tial la venĝo estas certa signo de la neprogresinta stato de la homoj, kiuj ĝin praktikas, kaj de la Spiritoj, kiuj povas ankoraŭ inspiri ĝin. Do, miaj amikoj, tiu sento neniam devas vibrigi la koron de iu ajn, kiu diras kaj deklaras sin spiritisto. Venĝi estas, vi tion scias, tiel kontraŭa al tiu preskribo de la Kristo: "Pardonu viajn malamikojn!", ke tiu, kiu rifuzas pardoni, ne nur ne estas spiritisto, sed ankaŭ ne estas kristano. La venĝo estas inspiro des pli pereiga, ĉar la falseco kaj la malnobleco estas ĝiaj konstantaj akompanantoj. Efek- tive, kiu forlasas sin al tiu fatala kaj blinda pasio, tiu preskaŭ neniam venĝas malkaŝe. Se li estas la pli forta, li ĵetas sin kiel rabobesto sur tiun, kiun li nomas sia malamiko, kiam la vido de tiu flamigas lian pasion, lian koleron kaj lian malamon. Sed plej ofte li kovras sin per hipokrita ŝajno, kaŝante en la fundo de sia koro la malbonajn sentojn, kiuj lin animas; li ekprenas malrektajn vojojn, sekvas en la ombro sian malamikon, kiu nenion suspektas, kaj atendas la taŭgan momenton, por sendanĝere frapi; li sin kaŝas de sia kontraŭulo kaj ĉi tiun senĉese spionas; li faras abomenajn kaptilojn kaj en oportuna momento verŝas ve- nenon en lian kalikon. Kiam lia malamo ne iras ĝis tiaj ekstremoj, li atakas sian viktimon en ties honoro kaj korinklinoj; li ne hezitas eĉ antaŭ la kalumnio, kaj liaj perfidaj sugestoj, lerte dissemitaj per ĉiuj ventoj, iom post iom amasiĝas sur la vojo. Sekve, prezentante sin en la lokoj, kie pasis la venena blovado de la hipokritulo, la persekutato miras, tie trovante nur malvarmajn vizaĝojn, kie li antaŭe vidadis amikajn kaj bonvolemajn mienojn; li konsterniĝas, kiam la manoj, kiuj iam serĉadis la lian, nun rifuzas ĝin premi; fine li sentas sin neniigita, vidante, ke liaj plej karaj amikoj kaj parencoj deturniĝas de li kaj lin evitas. Ha! la fiulo, kiu tiel venĝas, estas centoble pli kulpa, ol tiu, kiu alfrontas sian malamikon kaj lin insultas rekte en la vizaĝon.

For do tiujn sovaĝajn kutimojn! For tiujn morojn de aliaj tempoj! Ĉiu spiritisto, kiu pretendus hodiaŭ havi la rajton venĝi, ne indus plu esti ano de la falango, kiu prenis kiel devizon: "Ekster karito, nenia savo!" Sed ne, mi ne povus reteni min ĉe la penso, ke iu membro de la granda spiritista familio iam kuraĝos atenti pri ricevita ofendo, krom por pardoni. (Julio Olivier. Parizo, 1862.)

La malamo

10. Amu unuj aliajn, kaj vi estos feliĉaj. Prenu precipe kiel taskon ami tiujn, kiuj inspiras al vi indiferentecon, malamon kaj malŝaton. La Kristo, kiun vi devas fari via modelo, donis al vi ekzemplon de tiu sindonemo; misiisto de amo, li amis en tia grado, ke li fordonis sian sangon kaj sian vivon. La ofero, kiu vin devigas ami la homojn, kiuj vin insultas kaj persekutas, estas dolora; sed ĝuste ĝi lokas vin super ili; se vi ilin malamus, kiel ili malamas vin, vi ne valorus pli ol ili; tia amo estas la senmakula hostio, kiun vi oferas al Dio sur la altaro de viaj koroj, hostio de agrabla odoro kaj kies parfumo suprenflugas al Li. Kvankam la leĝo de amo ordonas, ke ĉiu amu sendistinge ĉiujn siajn fratojn, ĝi tamen ne kirasas la koron kontraŭ la malbonaj agoj; ĝi, kontraŭe, trudas la plej do- loran provon, kaj mi tion ja scias, ĉar en mia lasta surtera ekzistado mi spertis tian torturon; sed Dio estas ĉie kaj punas en la nuna kaj en la alia vivo tiujn, kiuj malobeas la leĝon de amo. Ne forgesu, miaj karaj filoj, ke la amo proksimigas al Dio, kaj la malamo malproksimigas de Li. (Fenelon. Bordeaux, 1861.)

La duelo

11. Vere granda estas nur la homo, kiu, konsiderante la vivon kiel vojaĝon, kiu kondukos lin al difinita celo, preterlasas la malglataĵojn de la vojo; li neniam eĉ dum momento permesas al si deflankiĝi de la rekta vojo; lia rigardo estas konstante turnita al la celo, kaj do nemulte gravas al li, ke rubusujoj kaj dornoj minacas gratvundi lin; ili apenaŭ lin tuŝas, sed ne difektas, kaj li tamen daŭrigas sian iradon. Riski siajn vivtagojn, por venĝi ofendon, estas retroiro antaŭ la provoj de la vivo, estas ĉiam krimo en la okuloj de Dio; kaj se vi ne estus tiel trompitaj, kiel vi estas, de viaj antaŭjuĝoj, tio estus ridinda kaj grandega frenezaĵo en la okuloj de la homoj.

Estas krimo ĉe la hommortigo per duelo; via leĝaro mem ĝin rekonas; neniu rajtas, en ia ajn okazo, atenci kontraŭ la vivo de sia similulo; ĝi estas krimo en la okuloj de Dio, kiu starigis vian kondutregulon; en la duelo, pli ol en ĉio alia, vi estas juĝantoj en via propra afero. Memoru, ke vi estos pardonitaj nur tiel, kiel vi mem pardonos; per pardono vi alprokisimiĝas al Dio, ĉar pardonemo estas frato de potenco. Dum guto da homa sango, verŝita per mano de la homoj, fluos sur la tero, la vera regno de Dio ankoraŭ ne estos alveninta, tiu regno de pacigo kaj de amo, kiu por ĉiam forpelos de via planedo malamon, malkonkordon, militon. Tiam la vorto duelo ekzistos en via lingvo nur kiel malproksima, nepreciza rememoro pri iu fora pasinteco; la homoj konos inter si nenian alian antagonismon, ol la noblan konkuradon en la farado de la bono. (Adolfo, episkopo de Alger. Marmande, 1861.)