Выбрать главу

12. Sendube, la duelo en iuj okazoj povas esti pruvo de fizika kuraĝo, de malŝato je la vivo, sed ĝi estas neneigebla pruvo de morala malkuraĝeco, kia la memmortigo. La memmortiganto ne havas la kuraĝon alfronti la sortovicojn de la vivo: la duelanto ne havas la kuraĝon kontraŭstari la ofendojn. Ĉu la Kristo ne diris, ke estas pli honore kaj kuraĝe turni la maldekstran vangon al tiu, kiu frapis al vi la dekstran, ol venĝi ofendon? Ĉu la Kristo ne diris al Petro en la ĝardeno de l' Olivarboj: "Remetu vian glavon en ĝian ingon, ĉar, kiu per glavo mortigos, tiu per glavo pereos"? Ĉu per tiuj vortoj Jesuo ne kondamnis por ĉiam la duelon? Efektive, miaj filoj, kio estas tiu kuraĝo, naskita de perfortema, sangavida temperamento, ekflamanta ĉe l' unua ofendo? Kie estas do la grandanimeco de tiu, kiu ĉe la plej malgranda ofendo, volas ĝin lavi en sango? Sed li tremu! ĉar ĉiam en la fundo de lia konscienco voĉo krios: Kain! Kain! kion ci faris el cia frato? Mi bezonis sangon por savi mian honoron, li diros al tiu voĉo; sed ĝi kontraŭrespondos al li: Ci volis savi ĝin antaŭ la homoj por kelkaj momentoj, kiuj restis al vi sur la tero, kaj ci ne ekpensis savi ĝin antaŭ Dio! Kompatinta frenezulo! kiom da sango do la Kristo petus de vi por ĉiuj ofendoj, kiujn li ricevis! Vi ne nur vundis lin per la dornoj kaj la lanco, vi ne nur lin alnajlis al malhonora kruco, sed ankaŭ, meze de sia agonio, li povis aŭdi la mokojn, per kiuj li estis superŝutita. Kian kompenson post tiom da ofendoj li petis de vi? La lasta krio de la ŝafido estis preĝo por liaj turmentantoj. Ho! kiel li, pardonu kaj preĝu por viaj ofendantoj.

Amikoj, rememoru jenan ordonon: "Amu unuj aliajn", kaj al bato de la malamo vi respondos per rideto, kaj al ofendo per pardono. La mondo sendube ekstaros furioza kaj nomos vin malkuraĝuloj; sed levu alten la kapon, kaj montru, ke via frunto ankaŭ ne timus esti kronita per dornoj, laŭ la ekzemplo de la Kristo, sed ke via mano ne volas esti kulpa pri murdo, laŭdire pravigita de ia honorŝajno, kiu estas ja nenio krom fiero kaj memamo. Ĉu, kreinte vin, Dio donis al vi la rajton de vivo kaj morto, unuj sur aliajn? Ne, Li donis tiun rajton nur al la naturo, por sin reformi kaj rekonstrui; sed al vi Li ne permesas, ke vi disponu eĉ je vi mem. Same kiel la memmortiginto, la duelinto estos markita per sango ĉe sia prezento al Dio, kaj al ambaŭ la Suverena Juĝisto destinos akran, longan punon. Se Li minacis per Sia justeco tiun, kiu diros al sia frato Raka, kiom pli severa estos la puno je tiu, kiu aperos antaŭ Li kun la manoj ruĝaj de la sango de sia frato! (Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1862.)

13. La duelo, kiel tio, iam nomata "juĝo de Dio", estas unu el tiuj barbaraj institucioj, kiuj regas ankoraŭ la socion. Kion vi tamen dirus, se vi vidus du antagonistojn enigitajn en bolantan akvon aŭ submetatajn al kontakto de ardanta fero, por ke estu decidita ilia kverelo favore al tiu, kiu pli bone eltenus la provon? tiajn kutimojn vi konsiderus malsaĝaj. La duelo estas ankoraŭ pli malbona, ol ĉio tio. Por la lerta duelanto, ĝi estas murdo farita malvarmsange, kun plena antaŭ- decido, ĉar li estas certa pri la frapo, kiun li donos; por lia kontraŭulo, preskaŭ certa pri sia pereo pro siaj malforteco kaj mallerteco, ĝi estas memmortigo, farita kun la plej malvarma pripensado. Mi scias, ke oni ofte penas eviti tiun egale kriman alternativon, konfidante la decidon al la hazardo; sed ĉu tio ne estas ia reveno, sub alia formo, al la mezepoka "juĝo de Dio?" Kaj en tiu epoko la kulpo estis multege malpli granda; la esprimo mem juĝo de Dio tradukis fidon, ja naivan, tamen fidon al la justeco de Dio, kiu ne povus lasi senkulpulon perei, dum en la duelo la juĝanto estas la perforto, kaj ofte pereas la ofendito.

Ho, stulta memestino, malsaĝa vantamo kaj freneza fiero, kiam vi estos anstataŭita de la kristana karito, de l' amo al la proksimulo kaj de la humileco, pri kiuj la Kristo donis ekzemplon kaj regulon? Nur tiam malaperos tiuj monstraj antaŭjuĝoj, kiuj ankoraŭ regas la homojn kaj kiujn la leĝoj estas senpovaj eviti, ĉar ne sufiĉas malpermesi la malbonon kaj preskribi la bonon: estas necese, ke la principo de la bono kaj la abomeno al la malbono loĝu en la koro de la homo. (Protektanta Spirito. Bordeaux, 1861)

14. Kia oni juĝos min, vi ofte diras, se mi rifuzos la kontentigon, pri kiu mi estas petata, aŭ se mi ne postulos kontentigon de tiu, kiu ofendis min? La frenezuloj, kiaj vi, la malprogresintaj homoj riproĉos vin; sed tiuj, al kiuj lumigas la torĉo de intelekta kaj morala progreso, diros, ke vi agas laŭ la vera saĝeco. Iom pripensu; pro iu frivola aŭ tute ne ofenda vorto, dirita de unu el viaj fratoj, via fiero ofendiĝas, sentas sin vundita, vi respondas akre, kaj el tio naskiĝas provoko. Antaŭ ol veni al la decida momento, ĉu vi demandas vin, ĉu vi agas kiel kristano? kiajn kalkulojn vi ŝuldas al la socio, senigante ĝin de unu el siaj membroj? Ĉu vi pensas pri la konsciencriproĉo pro tio, ke vi forprenas de virino ŝian edzon, de patrino ŝian filon, de infanoj ilian patron kaj subtenanton? Certe, kiu faris ofendon, tiu ŝuldas kontentigon; sed ĉu ne estas pli honore por li ĝin doni propravole, rekonante siajn erarojn, ol riski la vivon de tiu, kiu rajtas plendi? Pri la ofendito, mi konsentas, ke li kelkfoje ĝin rajtas, ĉar li konsideras sin grave atingita, aŭ je sia persono aŭ je siaj karuloj, kiuj intime koncernas lin; ne nur la memamo estas ofendita, ankaŭ la koro estas vundita kaj suferas; sed ĉu ne estas stultaĵo riski sian vivon, ĵetante sin sur malŝatindulon kapablan al fiaĵoj, kaj cetere, se tiu ĉi estus mortigita, ĉu la ofendo - kia ajn ĝi estis - forviŝiĝus? Ĉu la sango disverŝita ne donas pli da famo al la fakto, kiu, se falsa, devas fali per si mem, kaj kiun, se ĝi estas vera, pli bone vualus silento? Restas do nur la kontentigo, kiu ofte jam de la nuna vivo naskas ŝirantajn ĉagrenojn. Kaj se tiu estas la ofendito, kiu pereas, kie estas la kompenso?

Kiam la karito estas regulo de konduto de la homoj, ili konformigos siajn agojn kaj vortojn al tiu ĉi maksimo: "Neniel faru al aliaj tion, kion vi ne volus, ke oni faru al vi"; tiam malaperos ĉiuj kaŭzoj de malkonsento kaj kun ili la kaŭzoj de dueloj kaj militoj, kiuj estos duelo de popolo kontraŭ popolo. (Francisko Xavier. Bordeaux, 1861.)

15. Monduma homo, homo feliĉa, kiu, pro malplaĉa vorto, pro ia negrava kaŭzo, riskas la vivon, kiun li ricevis de Dio, kaj riskas la vivon de sia similulo, kiu apartenas nur al Dio, estas centoble pli kulpa ol sendignulo, kiu, puŝate de l' avideco, kelkfoje de la bezono, enŝoviĝas en loĝejon por ŝteli, kion li soifas, kaj mortigas tiujn, kiuj kontraŭstaras lian planon. Tiu lasta preskaŭ ĉiam estas homo ne edukita kaj havanta nur malperfektajn nociojn pri bono kaj malbono, dum la duelanto apartenas preskaŭ ĉiam al la klera klaso; unu mortigas brute, la dua metode kaj gentile, kaj tial la socio senkulpigas lin. Mi eĉ aldiras, ke la duelanto estas senlime pli kulpa, ol la malfeliĉulo, kiu, cedante al sento de venĝemo, mortigas en momento de kolerego. La duelanto ne havas kiel senkulpigon la torenton de la pasio, ĉar inter la insulto kaj la kontentigo estas ĉiam tempo por pripensado; li agas do malvarme kaj kun antaŭdecidita plano; ĉion li studas kaj kalkulas, por pli certe mortigi sian kontraŭulon. Li ankaŭ ja riskas sian vivon, kaj tio rajtigas la duelon antaŭ la okuloj de la mondo, ĉar oni vidas en ĝi kuraĝon kaj malestimon je la propra vivo; sed, ĉu tiu estas ja kuraĝa, kiu estas certa pri sia lerteco? La duelo, restaĵo de la tempoj barbaraj, kiam la rajto de la plej forta faris la leĝon, malaperos kun pli ĝusta kompreno de la vera digno kaj laŭmezure kiel la homo havos pli vivan fidon al la estonta vivo. (Aŭgusteno. Bordeaux, 1861)