Kial tia simpla vesto? Si ne volas per lukso ofendi la mizeron. Kial ŝi igas sian filinon akompani ŝin? Por instrui al la junulino, kiel oni devas praktiki la bon- faradon. Sia filino ankaŭ volas fari kariton, sed la patrino diras al ŝi: "Kion ci povas doni, mia filino, se ci nenion posedas? Se mi donos al ci ion, por ke ci ĝin transdonu al aliaj, kian meriton ci havos? Efektive, mi mem farus kariton kaj ci havus nenian meriton; tio ne estus justa. Kiam ni vizitas la malsanulojn, ci helpas al mi flegi ilin; nu doni flegadon estas doni ion. Ĉu tio ne ŝajnas al ci sufiĉa? nenio pli simpla; lernu fari utilajn laboraĵojn, kaj ci faros vestojn por tiuj infanoj; tiamaniere ci donos ion venantan de ci." Tiel, tiu vere kristana patrino edukas sian filinon por la praktikado de la virtoj instruitaj de la Kristo. Ĉu ŝi estas spiritistino? Tio ne gravas!
Hejme, ŝi estas monduma virino, ĉar ŝia pozicio tion postulas; sed oni ne scias, kion ŝi faras, ĉar ŝi volas nenian alian aprobon, ol tiun de Dio kaj de sia konscienco. Tamen unu tagon neantaŭvidita cirkonstanco kondukas al ŝia hejmo unu el ŝiaj protektatinoj, kiu alportas al ŝi laboraĵon; tiu virino ŝin tuj rekonas kaj volas danki sian bonfarantinon. "Silentu!" ŝi diras al la virino: "al neniu tion diru". Tiele instruadis Jesuo.
La kodranto de la vidvino
5. Kaj sidante kontraŭ la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enĵetas monerojn en la monkeston; kaj multaj riĉuloj enĵetis multon. - Kaj venis unu malriĉa vidvino, kaj enĵetis du leptojn, kiuj faras kodranton. - Kaj alvokinte al si siajn disĉiplojn, li diris al ili: Vere mi diras al vi, ke tiu malriĉa vidvino enĵetis pli ol ĉiuj ĵetantoj en la monkeston, ĉar ili ĉiuj enĵetis el sia abundo, sed ŝi el sia senhaveco ĵetis ĉion, kion ŝi havis, sian tutan vivrimedon. (Marko, 12:41-44; Luko, 21: 1-4)
6. Multaj personoj bedaŭras, ke ili ne povas fari tiom da bono, kiom ili volus, pro manko de sufiĉaj rimedoj, kaj ke, se ili deziras riĉecon, tio celas, ili diras, ĝin bone uzadi. La intenco estas laŭdinda, sendube, kaj povas esti tre sincera ĉe iuj; sed ĉu oni estas tre certa, ke tiu deziro ĉe ĉiuj enhavas nenian kaŝitan intereson? Ĉu al kelkaj, ja dezirantaj fari bonon al aliaj, ne plaĉas ĝin fari unue al si mem, permesi al si iom pli da ĝuoj, havigi al si iom da superfluaĵoj, kaj doni al la malriĉuloj nur la restaĵon? Tiu kaŝita penso, kiun tiuj eble vualas antaŭ si mem, sed kiun ili trovus en la fundo de sia koro, se ili volus elesplori ĝin, nuligas la meriton de l' intenco, ĉar la vere karitema homo pensas pri l' aliaj, antaŭ ol pensi pri si mem. La sublimeco de la karito, en tiu okazo, kuŝus en tio, ke la homo serĉu per sia laboro, per la uzado de siaj fortoj, de sia inteligento, de sia multforma talento, la rimedojn, kiujn li bezonas por efektivigi siajn malavarajn intencojn; tia estus la ofero plej agrabla al la Sinjoro. Bedaŭrinde, la plimulto revas pri la plej facilaj rimedoj riĉiĝi subite kaj senpene, kurante post ĥimerojn, kiaj la eltrovo de trezoroj, ia duba favora bonŝanco, ricevo de neatenditaj heredaĵoj, ktp. Kion pensi pri tiuj, kiuj esperas trovi, inter la Spiritoj, helpantojn, kiuj kun ili kunlaborus en tia serĉado? Certe ili ne konas, nek komprenas, la sanktan celon de Spiritismo, kaj des malpli la mision de la
Spiritoj, al kiuj Dio permesas komunikiĝi kun la homoj; tial ili estas punataj per trompiĝoj. (La Libro de la Mediumoj, §§ 294 kaj 295).
La homoj, kies intenco havas nenian personan karakteron, devas konsoliĝi pri sia senpoveco fari tiom da bono, kiom ili volus, per la penso, ke la monereto de la malriĉulo, kiu donas senigante sin je la plej necesa, pezas pli en la pesilo de Dio, ol la oro de la riĉulo, kiu donas senigante sin je io ajn. Sendube oni sentus sin plej feliĉa, se oni povus helpi la mizerulojn; sed se oni ne povas ĝui tian feliĉon, oni submetiĝu kaj limigu sin al tio, kion oni povas fari. Cetere, ĉu nur per oro oni povas forviŝi larmojn, kaj ĉu oni restu senaga, se oni ne posedas oron? Kiu sincere volas esti utila al siaj fratoj, tiu trovas mil okazojn; li serĉu, kaj li trovos tiujn okazojn; se ne en ia maniero, li helpos en alia, ĉar neniu persono, plene ĝuanta siajn fakultojn, ne kapa- blas fari iun servon, doni iun konsolon, mildigi iun korpan aŭ moralan suferon, fari iun utilan klopodon; ĉu, manke de mono, ĉiu ne havas sian kapablon, sian tempon, sian ripozon, de kiuj li povas doni parton al sia proksimulo? Tie ankaŭ troviĝas la monereto de la malriĉulo, la kodranto de la vidvino.
Inviti la malriĉulojn kaj la kriplulojn. Fari
servon, ne atendante rekompencon
7. Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis: Kiam vi faras tagmanĝon aŭ vespermanĝon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn riĉajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaŭ invitos vin, kaj vi ricevos renkompencon. Sed kiam vi faras festenon, invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn; kaj vi estos feliĉa, ĉar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompenciĝos en la releviĝo de la justuloj.
Kaj aŭdinte tion, unu el la kunsidantoj diris al li: Feliĉa estas tiu, kiu manĝos panon en la regno de Dio. (Luko, 14:12-15).
8. "Kiam vi faras festenon, diris Jesuo, ne invitu viajn amikojn, sed la malriĉulojn kaj kriplulojn." Tiuj vortoj, absurdaj, se oni ilin prenas laŭlitere, estas sublimaj, se oni serĉas ilian spiriton. Jesuo ne povus intenci diri, ke anstataŭ siaj amikoj oni devas kunvenigi ĉe sia tablo la stratajn almozulojn; lia parolmaniero estis preskaŭ ĉiam figura, kaj por homoj, nekapablaj kompreni la delikatajn nuancojn de la pensado, fortaj bildoj estis necesaj, por produkti la efektojn de tranĉaj koloroj. La fundo de lia penso montriĝas en jenaj vortoj: "Vi estos feliĉa, ĉar ili ne povos rekompenci vin"; tio signifas, ke oni faru bonon ne celante repagon, sed por la sola plezuro fari ĝin. Por fari frapantan komparon, li diras: Invitu al viaj festenoj la malriĉulojn, ĉar vi scias, ke ili nenion povos redoni al vi; kaj kiel festenojn oni komprenu ne ĝustadirajn manĝojn, sed la partoprenon en la abundo, kiun oni ĝuas.
Tia admono povas tamen esti komprenata en pli laŭlitera senco. Kiom da personoj invitas al sia tablo nur tiujn, kiuj povas, kiel ili diras, fari al ili honoron, aŭ kiuj povas siavice inviti ilin! Aliaj, kontraŭe, trovas plezuron akceptante ĉe si malpli feliĉajn parencojn kaj amikojn; nu, kiu ja ne havas tiajn parencojn kaj amikojn malpli feliĉajn? Kelkfoje tio estas granda, kvankam tute ne ŝajna servo. Tiuj, kvankam ne alvokante blindulojn kaj kriplulojn, praktikas la maksimon de Jesuo, se nur ili tion faras pro bonvolemo, sen vantamo, kaj se ili scias kaŝi la bonfaron per sincera afableco.
INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ Materia karito kaj morala karito
9. "Ni amu unuj aliajn kaj faru al aliaj tion, kion ni volus, ke ĝi estu farata al ni." La tuta religio, la tuta moralo troviĝas enfermitaj en tiuj du reguloj; se ili estus sekvataj sur la tero, vi ĉiuj estus feliĉaj: ne plu malamoj, ne plu malkonsentoj; mi diros ankoraŭ: ne plu malriĉeco, ĉar per la superfluo de la tablo de ĉiu riĉulo multaj malriĉuloj nutrus sin, kaj vi ne plu vidus, en la mallumaj kvartaloj, kie mi loĝis dum mia lasta enkarniĝo, malriĉajn virinojn, kiuj trenadis post si mizerajn infanojn, al kiuj ĉio mankis.