Riĉuloj! pensu iom pri tio; helpu, kiom vi povos, la malriĉulojn; donu, por ke Dio iam redonu al vi la bonon, kiun vi estos farintaj, por ke, kiam vi demetos vian surteran envolvaĵon, aro da dankemaj Spiritoj vin akceptu ĉe la sojlo de mondo pli feliĉa.
Se vi povus kompreni la ĝojon, kiun mi spertis, retrovante en la Transtombo tiujn, kiujn mi komplezis en mia lasta ekzistado!. . .
Amu do vian proksimulon; amu lin kiel vin mem, ĉar vi scias nun tion ĉi: tiu malfeliĉulo, kiun vi forpelas, eble estis iam via frato, patro, amiko; kaj do, kia estos via ĉagreno, kiam vi rekonos lin en la mondo de la Spiritoj!
Mi deziras, ke vi komprenu bone, kio estas la morala karito, tiu karito, kiun ĉiu povas praktiki; ĝi nenion materian kostas kaj tamen ĝi estas la plej malfacila.
La morala karito konsistas en la reciproka tolerado, kaj tion vi plej malmulte faras en tiu malsupera mondo, kie vi estas enkarniĝintaj dum la nuna momento. Estas granda merito, kredu min, scii silenti, por lasi iun pli stultan paroli; tio estas ankaŭ unu el la specoj de karito. Scii esti surda, kiam malrespekta vorto elglitas el mokema buŝo; ne vidi la malestiman rideton, per kiu akceptas vin personoj, kiuj, ofte malprave, kredas sin pli altaj ol vi, dum en la spirita vivo, la sola reala vivo, kelkfoje ili estas ja malsuperaj; jen merito, ne laŭ la humileco, sed laŭ karito; ĉar ne atenti la malbonan konduton de aliulo estas morala karito.
Tamen tiu karito ne devas malhelpi la alian; sed precipe zorgu ne malŝate trakti vian similulon; rememoru ĉion, kion mi diris al vi: Neniam forgesu, ke malriĉulon, kiun vi forpelas, eble animas Spirito, kiu iam estis al vi tre kara kaj kiu, en tiu momento, staras pli malalte ol vi. Mi renkontis tie ĉi unu el viaj malriĉuloj, kiun mi kelkfoje povis bonŝance helpi kaj kiun, miavice, mi devas nun petegi pri helpo. Memoru, ke Jesuo diris, ke ni estas gefratoj, kaj pensu ĉiam pri tio, antaŭ ol forpuŝi leprulon aŭ almozulon. Adiaŭ; pensu pri la suferantoj kaj preĝu. (Fratino Rozalia. Parizo, 1860).
10. Miaj amikoj, mi ĉiam aŭdas plurajn el vi diri: Kiel mi faru kariton, se mi mem ofte havas nenian porvivaĵon?
Kariton, miaj amikoj, oni faras en multaj manieroj; vi povas fari kariton per pensoj, per paroloj kaj per agoj. Per pensoj: preĝante por la forlasitaj kompatinduloj, kiuj mortis, eĉ ne vidinte la lumon; preĝo elkora konsolas ilin. Per paroloj: donante al viaj ĉiutagaj kunuloj bonajn konsilojn; diru al la homoj, kies humoron acidigis malespero kaj necesbezonoj kaj kiuj blasfemas kontraŭ la nomo de la Plejalta: "Mi estis kiel vi; mi suferis, mi estis malfeliĉa, sed mi kredis al Spiritismo, kaj vidu, nun mi estas feliĉa." Al la maljunuloj, kiuj diros al vi: " Tio estus senutila; mi troviĝas ĉe la fino de mia irado; mi mortos, kiel mi vivis", diru tamen: "Dio uzas por ni ĉiuj egalan justecon; memoru la laboristojn de la dek-unua horo." Al la infanoj jam malvirtigitaj de sia kunularo, sencele vagantaj kaj tuj falontaj, delogite de malbonaj tentoj, diru: "Dio vidas vin, miaj karaj etuloj", kaj senlace ripetu al ili tiujn dolĉajn vortojn, kiuj fine ĝermos en ilia juna intelekto, kaj anstataŭ fiuloj, vi faros el ili homojn. Tio ankaŭ estas karito.
Pluraj inter vi diras ankaŭ: "Ba! Ni estas tiom multaj sur la tero, ke Dio ne povas vidi nin ĉiujn." Aŭskultu bone tion ĉi, miaj amikoj: Kiam vi estas sur la supraĵo de monto, ĉu via rigardo ne ampleksas la miliardojn da sableroj kovrantaj la monton? Nu! same Dio vidas vin; Li lasas vian liberan volon agi, kiel vi lasas tiujn sablerojn iri laŭ la plaĉo de la vento, kiu ilin disigas; la sola diferenco estas, ke Dio, per Sia senfina favorkoreco, metis en la fundon de via koro vigle atentan gardostaranton, kiun vi nomas konscienco. Aŭskultu ĝin: ĝi donos al vi nur bonajn konsilojn. Kelkfoje vi malvigligas ĝin, kontraŭmetante al ĝi la senton de la malbono; tiam ĝi silentas; sed estu certaj, ke la kompatinda forlasito aŭdigos sian voĉon tuj, kiam vi permesos al ĝi percepti ian ombron da riproĉo. Aŭskultu ĝin, demandu ĝin, kaj ofte vi sentos vin konsolitaj per la ricevita konsilo.
Miaj amikoj, al ĉiu nova regimento la generalo donas novan standardon; al vi mi donas kiel devizon tiun ĉi maksimon de la Kristo: "Amu unuj aliajn." Praktiku tiun ĉi maksimon; kunvenu vi ĉiuj ĉirkaŭ tiu standardo, kaj el ĝi vi ricevos feliĉon kaj konsolon. (Protektanta Spirito. Lyon, 1860).
La bonfarado
11. La bonfarado, miaj amikoj, donos al vi en tiu ĉi mondo la plej dolĉajn kaj la plej purajn ĝuojn, la ĝojojn de la koro, kiujn malkvietigas nek konsciencriproĉoj nek indiferenteco. Ho! Se vi povus kompreni ĉion grandan kaj dolĉan, kion enhavas la malavareco de la belaj animoj, tiu sento, kiu igas la homon rigardi alian tiel same, kiel li rigardas sin mem, kaj ĝoje demeti sian veston, por kovri sian fraton! Se vi povus, miaj amikoj, ne havi okupon pli dolĉan, ol fari aliajn feliĉaj! Kiaj estas la mondumaj festoj, kiujn vi povus kompari kun tiuj fariĝantaj, kiam, kiel reprezentantoj de Dio, vi portas ĝojon al mizeraj familioj, konantaj de la vivo nur suferojn kaj amaraĵojn; kiam vi vidas tiujn velkintajn vizaĝojn radii pro espero, ĉar, sen pano, tiuj malfeliĉuloj aŭdadis siajn infanojn, nesciantajn, ke vivi estas suferi, senĉese kriegi, en ploro, jenajn vortojn, kiuj enprofundiĝis, kiel akra ponardo, en la patrinan koron: Mi malsatas!. . . Ho! Komprenu, kiel agrablaj estas la impresoj de tiu, kiu vidas renaskiĝi la ĝojon tie, kie antaŭ unu momento li vidis nur malesperon! Komprenu viajn devojn por viaj fratoj! Iru, iru renkonte al la malfeliĉuloj; iru helpi precipe la kaŝitan mizeron, ĉar tia estas la plej dolora. Iru, tre amataj, kaj tenu en via memoro jenajn vortojn de la Savanto: "Kiam vi vestas unu el tiuj malgranduloj, sciu, ke vi tion faras al mi mem!" Karito! sublima vorto, kiu resumas ĉiujn virtojn, ci estas la sola, kio kondukos la popolojn al la feliĉo; praktikante cin, ili kreos al si senfinajn ĝuojn por la estonteco, kaj dum ilia ekzilo sur la tero, ci estos ilia konsolo, la antaŭĝuado de la ĝojoj, kiujn ili iam spertos, kuniĝinte en la sino de amanta Dio. Ci, dia virto, havigis al mi la solajn momentojn da feliĉo, kiujn mi ĝuis sur la tero. Kredu, miaj enkarniĝintaj fratoj, la voĉon de amiko, kiu parolas kaj diras al vi: En la karito vi devas serĉi la pacon de la koro, la ĝojon de l' animo, la rimedon kontraŭ la afliktoj de la vivo. Ho! kiam vi eksentos la deziron akuzi Dion, ĵetu rigardon malsupren de vi; vidu kiom da mizeroj atendas mildigon; kiom da kompatindaj infanoj sen familio; kiom da maljunuloj, kiuj ne havas amikan manon, por ilin helpi kaj fermi iliajn okulojn, kiam la morto prenos ilin! Kiom da bono por fari! Ho! ne plendu; sed, kontraŭe, danku Dion, kaj plenmane malŝparu vian simpation, vian amon, vian monon al ĉiuj, kiuj, ne ricevinte la bonaĵojn de tiu ĉi mondo, konsumiĝas en sufero kaj en soleco. Vi rikoltos sur la tero tre dolĉajn ĝojojn, kaj poste... nur Dio scias, kio okazos! (Adolfo, episkopo de Alger. Bordeaux, 1861).
12. Estu bonaj kaj karitemaj: jen estas la ŝlosilo de la ĉielo, kiun vi tenas en viaj manoj; la tuta eterna feliĉo estas enfermita en ĉi tiu maksimo: Amu vin reci- proke. La animo povas altiĝi en la spiritajn regionojn nur per sinofero por la proksimulo; ĝi trovas feliĉon kaj konsolon nur en la ekmovoj de la karito; estu bonaj, subtenu viajn fratojn, flanke lasu tiun teruran kanceron, egoismon; kiam ĝi estos plenumita, tiu devo malfermos al vi la vojon al la eterna feliĉo. Cetere, kiu el vi ne sentis iam sian koron eksalti de ĝojo, sian internaĵon kvazaŭ krevi de raviteco ĉe la raporto pri ia bela sindono, pri ia vera karitaĵo? Se vi serĉus nur la plezuron, kiun donas bona ago, vi restus ĉiam sur la vojo de la spirita progreso. Ekzemploj ne mankas al vi; malofta estas nur volonto. Vidu la amason da bonaj homoj, kies memoron via historio pie konservas.