Ĉu la Kristo ne diris al vi ĉion, kio koncernas la ka- pablojn de karito kaj de amo? Kial oni flanke lasas liajn diajn instruojn? Kial oni fermas la orelon al liaj paroloj? Mi volus, ke oni donu pli da intereso, pli da fido al la evangeliaj legaĵoj; sed oni forlasas tiun libron, oni konsideras ĝin ia kolekto da vanaj vortoj, ia fermita letero; oni lasas en forgeso tiun mirindan kodon; viaj malfeliĉoj venas nur de tio, ke vi memvole forlasas tiun resumon de la diaj leĝoj. Legu do tiujn paĝojn, ardantajn de la sinofero de Jesuo, kaj meditu pri ili.
Homoj fortikaj, armu vin; homoj malfortaj, faru al vi armilojn el via mildeco, el via fido; estu pli konvinkaj, pli konstantaj en la disvastigado de via nova doktrino; nur kuraĝigon ni venis doni al vi, nur por stimuli vian fervoron kaj viajn virtojn Dio permesas al ni manifestiĝi al vi; sed, se oni volus, oni bezonus nur la helpon de Dio kaj sian propran volon; la spiritaj manifestiĝoj okazas nur por la fermitaj okuloj kaj la malmolaj koroj.
Karito estas la fundamenta virto, kiu devas subteni la tutan konstruaĵon de la surteraj virtoj; sen ĝi la aliaj ne ekzistas. Sen karito estas nenia espero pri pli bona sorto, nenia morala intereso, gvidanta nin; sen karito ne estas fido, ĉar fido estas nur radio, kiu briligas kariteman animon.
Karito estas la eterna ankro de la savo en ĉiuj globoj: ĝi estas la plej pura emanaĵo el la Kreanto mem; ĝi estas Lia propra virto, kiun Li donas al Sia kreito. Kiel ignori tiun superegan bonecon? Kun tiu penso, kiu koro estus tiel malvirta, ke ĝi subpremus kaj forpuŝus tiun tute dian senton? Kiu infano estus tiel malica, ke li ribelus kontraŭ tiu dolĉa kareso: la karito?
Mi ne kuraĝas paroli pri tio, kion mi faris, ĉar Spiritoj ankaŭ havas modestecon pri siaj laboroj; sed mi opinias, ke la laboro, komencita de mi, estas unu el tiuj, kiuj plej efike kunutilos al la mildigo de la vivo de viaj similuloj. Mi ofte vidas Spiritojn peti kiel mision daŭrigi mian taskon; mi vidas ilin poste kiel miajn dolĉajn kaj karajn fratinojn, en ilia pia kaj dia laborado; mi vidas ilin praktiki la virton, kiun mi rekomendas al vi, kun la tuta ĝojo, kiun donas ekzistado de sindonemo kaj sinofero; estas por mi granda feliĉo vidi, kiel ilia karaktero estas honesta, kiom ilia misio ilin honorigas kaj kiel amata kaj protektata ĝi estas. Virtaj homoj, homoj bonvolemaj kaj firmvolaj, unuiĝu, por daŭrigi grandskale la disvastigadon de la karito; vi trovos la rekompencon de tiu virto en ĝia praktikado mem; ĉiujn spiritajn ĝojojn, senescepte, ĝi donas ekde la nuna vivo. Estu unuigitaj; amu unuj aliajn laŭ la instruoj de la Kristo. Tiel estu. (Sankta Vincento de Paŭlo. Parizo, 1858)
13. Mi estas nomata Carita, mi sekvas la precipan vojon, kiu kondukas al Dio; akompanu min, ĉar mi konas la celon, al kiu vi ĉiuj devas iri.
Mi faris hodiaŭ matene mian kutiman rondiradon, kaj korpremite mi venas diri al vi: Ho! miaj amikoj, kiom da mizero, kiom da larmoj, kaj kiom vi devas fari por ilin ĉiujn forviŝi! Mi vane penis konsoli kompatindajn patrinojn, flustrante al ili en la orelojn: "Kuraĝon! bonaj koroj zorgas pri vi; oni ne forlasos vin; paciencu! Dio estas tie ĉi; vi estas Liaj amataj, vi estas la elektitaj."
Ili ŝajnis aŭdi min kaj turnis al mia flanko grandajn delirajn okulojn; mi legis en iliaj vizaĝoj, ke iliaj korpoj, tiuj tiranoj de la Spirito, malsatas, kaj ke, se miaj paroloj iom trankviligis iliajn korojn, tamen ili ne plenigis la stomakojn. Mi ripetadis: "Kuraĝon! Kuraĝon!" Tiam kompatinda patrino ankoraŭ tre juna, kiu mamnutris infaneton, prenis ĝin en siajn brakojn kaj ĝin etendis al la malplena spaco, kvazaŭ por peti, ke mi protektu tiun malfeliĉan estuleton, kiu el sensuka mamo prenis nur nesufiĉan nutraĵon.
Aliloke mi vidis, miaj amikoj, kompatindajn maljunulojn sen laboro kaj baldaŭ sen rifuĝejo, baraktantajn en ĉiuj suferoj de la necesbezono, kaj, hontante pro sia mizero, ne kuraĝantajn - ili, kiuj neniam almozis - petegi karitan agon de la preterpasantoj. Prenite de kompato, mi, kiu nenion posedas, mi fariĝas almozulino por ili kaj iras ĉien stimulante la bonfaradon, blovante bonajn pensojn en la malavarajn kaj sentemajn korojn. Tial mi venas al vi, miaj amikoj, kaj diras: Tie kaj aliloke vivas malfeliĉuloj, kies pankesto estas malplena, en kies forno ne ardas fajro kaj kies liton ornamas nenia kovrilo. Mi ne diras, kion vi faru; mi lasas la iniciaton al viaj bonaj koroj; se mi diktus al vi regulon por via konduto, vi ne havus la meriton de via bona ago; mi nur diras al vi: Mi estas karito kaj mi etendas al vi la manon por viaj suferantaj fratoj.
Sed, se mi petas, mi ankaŭ donas, kaj mi donas multon; mi invitas vin al granda bankedo kaj liveras la arbon, el kiu vi ĉiuj satiĝos! Vidu, kiel bela ĝi estas, kiel ŝarĝita ĝi estas per floroj kaj fruktoj! Iru, iru, rikoltu, prenu ĉiujn fruktojn el tiu bela arbo, kies nomo estas bonfaremo. Al la punktoj, kie elkreskos la branĉoj, kiujn vi deŝiros, mi alligos ĉiujn bonajn agojn, kiujn vi faros kaj mi portos tiun arbon al Dio, por ke Li ĝin reprovizu, ĉar la bonfaremo estas neelĉerpebla. Sekvu min do, miaj amikoj, por ke mi alkalkulu vin al tiuj, kiuj rekrutiĝas sub mia standardo; nenion timu; mi gvidos vin sur la vojo al la savo, ĉar mi estas Karito. (Carita, martirigita en Romo. Lyon, 1861).
14. Estas pluraj manieroj fari kariton, kiun multaj konfuzas kun almozo; tamen estas inter ili granda diferenco. La almozo, miaj amikoj, kelkfoje estas utila, ĉar ĝi helpas la malriĉulojn; sed preskaŭ ĉiam ĝi estas humiliga, ne nur por la faranto, sed ankaŭ por la ricevanto. Kontraŭe, la karito ligas la bonfaranton al la helpato, kaj cetere ĝi vualiĝas en tiom da manieroj! Oni povas esti karitema, eĉ por siaj parencoj kaj siaj amikoj, se unuj indulgas al aliaj, se ĉiuj pardonas la reciprokajn kulpetojn, se oni evitas ofendi la memamon de iu ajn; vi, spiritistoj, per via konduto kontraŭ la homoj, ne pensantaj same kiel vi; kondukante la malplej klarvidajn al la kredo, ne vundante ilin, ne atakante iliajn konvinkojn, sed tre dolĉe altirante ilin al viaj kunvenoj, kie ili povos aŭdi nin, kaj kie ni ja scios trovi en la koroj la breĉon, tra kiu ni penetros. Jen unu el la flankoj de la karito.
Aŭskultu nun, kio estas karito por la malriĉuloj, tiuj nenion ricevintaj sur la tero, sed rekompencitaj de Dio, se ili sen murmuro akceptas siajn dolorojn; tio de vi dependas. Mi komprenigos mian penson per ekzemplo.
Plurfoje en la semajno mi vidas kunvenojn de diversaĝaj sinjorinoj; al ni, vi tion scias, ili ĉiuj estas fratinoj. Kion ili faras? Ili laboras rapide, rapide, kaj la fingrojn lerte movas; vidu ankaŭ, kiel gajaj estas la vizaĝoj kaj kiel harmonie batas la koroj! sed kia estas ilia celo? ili vidas alproksimiĝi la vintron, kiu estos kruela por la malriĉaj loĝejoj; la formikoj ne povis amasigi en la lasta somero la grajnon necesan al sia provizo, la plimulto el la vestaĵoj estas garantie donita; la malriĉaj patrinoj maltrankviliĝas kaj ploras, pensante pri siaj infanetoj, kiuj dum la venonta vintro suferos malvarmon kaj malsaton! Sed paciencu, kompatindaj virinoj! Pri tio Dio inspiris aliajn pli favoritajn de la sorto, ol vi; ili kune laboras kaj preparas malgrandajn vestojn; poste, en unu el tiuj tagoj, kiam la neĝo estos kovrinta la teron kaj vi murmuros: "Dio ne estas justa" - via ordinara parolo, kiam vi suferas -, vi vidos veni al vi unu el la infanoj de tiuj bonkoraj laborantinoj, kiuj, nur por vi penante, fariĝis la laboristinoj por la malriĉuloj; kaj tiam via murmurado ŝanĝiĝos en benon, ĉar en la koro de la malfeliĉuloj amo sekvas tuj post malamo.
Ĉar tiuj laborantinoj bezonas kuraĝigon, mi vidas komunikiĝojn de bonaj Spiritoj, venantajn al ili el ĉiuj lokoj; la viroj, apartenantaj al tiu societo, alportas ankaŭ sian kunlaboradon, farante unu el tiuj laŭtlegadoj, kiuj tiel multe plaĉas; kaj ni, por rekompenci la fervoron de ĉiuj kaj de ĉiu aparte, ni promesas al tiuj diligentaj laboristinoj bonan klientaron, kiu pagos kontante per benoj, la sola mono, havanta kurson en la ĉielo; krom tio, mi asertas al ili, ne timante riskon, ke tia klientaro neniam trompos ilin. (Carita. Lyon, 1861).