Efektive, la Spiritoj mem faras la propagandon, kun la helpo de sennombraj mediumoj, kiujn la Spiritoj instigas en ĉiuj lokoj. Se ili havus unu solan interpretiston, eĉ se tiu estus tre favorata, Spiritismo estus apenaŭ konata; tiu sama interpretisto, al kiu ajn klaso li apartenus, estus objekto de malfavoro por multaj personoj; ne ĉiuj nacioj akceptus lin, dum la Spiritoj, komunikiĝante ĉie, ĉe ĉiuj popoloj, en ĉiuj sektoj kaj partioj, estas akceptataj de ĉiuj. Spiritismo ne havas naciecon; ĝi troviĝas ekster ĉiuj apartaj kultoj; ĝi ne estas trudata de iu socia klaso, ĉar ĉiu povas ricevi mem instruojn de siaj parencoj kaj amikoj el la posttombejo. Estas necese, ke estu tiel, por ke ĝi povu voki ĉiujn homojn al frateco; se ĝi ne estus sur neŭtrala kampo, ĝi nutrus, anstataŭ kvietigi, la malkonsentojn.
Tiu universaleco de l' instruado de la Spiritoj faras la forton de Spiritismo; ĝi estas ankaŭ la kaŭzo de ĝia tiel rapida disvastiĝo; dum la voĉo de unu sola homo, eĉ kun la helpo de la presarto, postulus jarcentojn, antaŭ ol atingi la orelojn de ĉiuj, jen miloj da voĉoj, samtempe aŭdataj sur ĉiuj punktoj de la tero, por proklami la samajn principojn kaj ilin egale transdoni al la malplej, kiel al la plej kleraj, por ke neniu estu nefavorita. Neniu el la aliaj doktrinoj, aperintaj ĝis hodiaŭ, ĝuis tian superecon. Se do Spiritismo estas vero, ĝi ne timas la malbonan volon de la homoj, nek la moralajn revoluciojn, nek la materiajn renversegojn de la globo, ĉar neniu el tiuj aferoj povas atingi la Spiritojn.
Sed tiu ne estas la sola supereco, rezultanta el ĝia escepta pozicio; Spiritismo en tio trovas ĉiopovan garantion kontraŭ la skismoj, kiujn povus naski ĉu la ambicio de iuj homoj, ĉu la reciprokaj kontraŭdiroj de iuj Spiritoj. Tiuj kontraŭdiroj certe estas rifo, sed ĝi portas en si mem la kuracilon apud la malsano.
Oni scias, ke la Spiritoj, sekve de la diferencoj, ekzistantaj en iliaj kapabloj, neniel posedas individue la tutan veron; ke ne estas permesite al ĉiuj penetri en iujn misterojn; ke ilia scio estas proporcia al ilia puriĝogrado; ke la ordinaraj Spiritoj ne scias pli ol la homoj, kaj eĉ scias malpli ol iuj homoj; ke ekzistas inter ili, same kiel inter la homoj, vantuloj kaj falsaj kleruloj, kiuj opinias, ke ili scias, kion ili ja ne scias; estas sistememuloj, kiuj prenas siajn personajn ideojn kiel la veron; fine, ke nur la Spiritoj de la plej alta ordo, kiuj estas plene elmateriiĝintaj, tute seniĝis je la surteraj ideoj kaj antaŭjuĝoj; sed oni scias ankaŭ, ke la trompemaj Spiritoj ne havas la skrupulon ŝirmi sin sub prunteprenitaj nomoj, por trudi siajn utopiojn. El tio rezultas, ke pri ĉio, kio estas ekster la ekskluzive morala instruado, la malkaŝoj, kiujn ĉiu povas ricevi, havas individuan karakteron sen ia aŭtentikeco; tiaj revelacioj devas esti konsiderataj personaj opinioj de tiu aŭ tiu alia Spirito, kaj estus malprudente ilin facilanime akcepti kaj disvastigi kiel absolutajn veraĵojn.
Sen kontraŭdiro, la unua kontrolo estas la racio, al kiu estas necese submeti senescepte ĉion, kio venas de la Spiritoj; ĉiu teorio en evidenta kontraŭdiro kun la komuna saĝo, kun severa logiko kaj kun pozitivaj certaĵoj, kiujn oni jam posedas, kvankam subskribita de tre respektinda nomo, devas esti forĵetata. Sed tiu kontrolo en multaj okazoj estas nekompleta, sekve de la nesufiĉa klereco de iuj personoj kaj de l' inklino de multaj akcepti sian propran opinion kiel unikan juĝanton de la vero. En tia okazo, kion faras la homoj, ne havantaj en si mem absolutan fidon? Ili prenas la opinion de la plej granda nombro; la opinio de la plimulto estas ilia gvidilo. Tiel oni devas agi koncerne la instruadon de la Spiritoj, ĉar ili mem liveras al ni la rimedojn por tio.
La akordo inter la instruoj de la Spiritoj estas do la plej bona kontrolo; sed estas ankaŭ necese, ke ĝi efektiviĝu en difinitaj kondiĉoj. La malplej sekura el ĉiuj estas tiu, en kiu la sama mediumo demandas plurajn Spiritojn pri iu duba punkto; estas evidente, ke se li troviĝas sub la influo de obsedo, aŭ se li rilatas kun iu mistifikanta Spirito, tiu Spirito povas doni al li la saman instruon kaj subskribi diversajn nomojn. Ne estas ankaŭ sufiĉa garantio la unuformeco, kiun oni povas ricevi per la mediumoj de unu sola grupo, ĉar ili povas esti sub la sama influo.
La sola serioza garantio de l' instruado de la Spiritoj estas la akordo, ekzistanta inter la malkaŝoj spontanee faritaj, pere de granda nombro da mediumoj fremdaj inter si, kaj en diversaj landoj.
Oni komprenas, ke ni ne parolas tie ĉi pri komunikaĵoj, koncernantaj negravajn interesojn, sed pri tio, kio estas ligita kun la principoj mem de la doktrino. La sperto pruvas, ke, kiam iu nova principo devas esti eldirata, ĝi estas spontanee instruata samtempe en diversaj lokoj kaj en maniero egala, se ne laŭ la formo, almenaŭ laŭ la fundo. Se do plaĉas al iu Spirito formuli strangan sistemon, bazitan nur sur liaj ideoj kaj ekster la vero, oni povas esti certa, ke tiu sistemo restos ĉirkaŭlimigita kaj falos antaŭ la instruoj, donataj ĉie en aliaj lokoj; pri tio oni havas jam plurajn ekzemplojn. Tiu konsento faligis ĉiujn partiajn sistemojn, aperintajn ĉe l' origino de Spiritismo, kiam ĉiu klarigis la fenomenojn laŭ sia maniero, kaj antaŭ ol oni konis la leĝojn, laŭ kiuj fariĝas la rilatoj inter la mondo videbla kaj la mondo nevidebla.
Tia estas la bazo, sur kiu mi apogas min, kiam mi formulas iun principon de la doktrino; ne tial, ke io estas konforma al miaj ideoj, mi ĝin rigardas kiel veran; mi ne arogas al mi esti la superega arbitracianto de la vero, kaj al neniu mi diras: "Kredu je tiu afero, ĉar mi tion asertas al vi". Mia opinio ne estas en miaj propraj okuloj pli ol persona opinio, kiu povas esti ĝusta aŭ falsa, ĉar mi ne estas malpli erarema ol iu ajn alia. Ne ankaŭ tial, ke iu principo estas al mi instruita, ĝi estas por mi vero, sed tial, ke ĝi ricevis la sankcion de la konsento ĝenerala.
En mia pozicio, ricevante la komunikaĵojn de preskaŭ mil seriozaj spiritistaj grupoj, dissemitaj sur la plej diversaj punktoj de la globo, mi kapablas vidi la principojn, sur kiuj tiu akordo sidas; tiu observado min gvidis ĝis la hodiaŭa tago, kaj ankaŭ ĝi min gvidos en la novaj kampoj, kiujn Spiritismo estas vokita esplori. Efektive, jam de kelka tempo mi rimarkas, en la komunikaĵoj venantaj el diversaj flankoj, tiel el Francujo kiel el aliaj landoj, ke Spiritismo estas ironta novan vojon per malkaŝoj de tute speciala naturo kaj ke sonis la horo, ke ĝi faru paŝon antaŭen. Tiuj malkaŝoj, ofte faritaj per duonvortoj, forpasis nerimarkitaj de multaj el tiuj, kiuj ilin ricevis; multaj aliaj kredis sin ties solaj posedantoj. Se mi prenus ilin izolitaj, ili estus por mi senvaloraj, sed ilia koincido donas al ili altan gravecon, kiun oni povos juĝi poste, kiam estos veninta la momento doni ilin en la grandan lumon de la publikiĝo, ĉar tiam ĉiu memoros, ke li ricevis instruojn en la sama senco. Ĝuste tiu ĝenerala movado, kiun mi observas kaj kiun mi studas kun la helpo de miaj spiritaj gvidantoj, helpas min juĝi la oportunecon fari ion aŭ deteni min.
Tiu universala kontrolo estas garantio por la estonta unueco de Spiritismo kaj nuligos ĉiajn reciproke kontraŭajn teoriojn. En ĝi estonte oni serĉos la kriterion de la vero. Kio faris la sukceson de la doktrino formulita en "La Libro de la Spiritoj" kaj en "La Libro de la Mediumoj", estas tio, ke ĉiu povas ĉie ricevi rekte de la Spiritoj la konfirmon pri tio, kion ili enhavas. Se de ĉiuj lokoj la Spiritoj estus venintaj ilin kontraŭdiri, tiuj libroj jam de longe havus la sorton de ĉiuj fantaziaj ideoj. Eĉ la apogo de la gazetaro ne estus savinta ilin de pereo, dum sen tiu apogo, ili tamen rapide trabatis al si vojon, ĉar ili havis la apogon de la Spiritoj, kies bonvolemo kompensis, eĉ superis la malvolonton de la homoj. Tiel okazos kun ĉiuj ideoj, venantaj de la Spiritoj aŭ de la homoj, kaj kiuj ne povas elteni la provon de tiu kontrolo, kies potencon neniu povas nei.