Выбрать главу

15. Miaj karaj amikoj, ĉiutage mi aŭdas inter vi: "Mi estas malriĉa, mi ne povas fari kariton", kaj ĉiutage mi vidas, ke mankas ĉe vi indulgemo por viaj similuloj; vi nenion pardonas al ili, kaj vi arbitre pretendas fariĝi juĝistoj, ofte severaj, ne demandante, ĉu vi estus kontentaj, se oni same kondutus kontraŭ vi. Ĉu ankaŭ indulgemo ne estas karito? Se vi ne povas fari alian kariton, ol la indulgemon, faru almenaŭ ĝin, sed faru ĝin grandskale. Pri la materia karito, mi volas rakonti al vi historion el la transtombo.

Du homoj jus mortis. Dio iam diris: Dum tiuj du homoj vivados, oni metos en du apartaj sakojn ĉiun el iliaj bonaj agoj, kaj ĉe ilia morto oni pesos tiujn sakojn. Kiam la du homoj venis al sia lasta horo, Dio ordonis, ke oni portu al Li la du sakojn. Unu estis dika, granda, plenŝtopita, kaj en ĝi sonoris la metalo, pleniganta ĝin; la dua estis treege malgranda, kaj tiel mizera, ke tra ĝi oni vidis la malmultajn cendojn, kiujn ĝi enhavis; kaj ĉiu el la homoj rekonis sian sakon: jen la mia, diris la unua; mi rekonas ĝin; mi estis riĉa kaj multe disdonis. Jen la mia, diris la alia; mi ĉiam estis malriĉa, ve! Mi havis preskaŭ nenion por doni. Sed, ho surprizo! Kiam oni metis la du sakojn sur la pesilon, la pli granda montriĝis malpeza, kaj la malgranda pezis tiel multe, ke la telero, sur kiu ĝi staris, tute malaltiĝis kontraŭ la alia. Tiam Dio diris al la riĉulo: Ci multe donis, estas vere, sed ci donis por sinmontrado kaj por vidi cian nomon en ĉiuj temploj de la fiero, kaj cetere, por doni, nenian mankon ci suferis; iru maldekstren kaj estu kontenta, ke ciaj almozoj ricevas iom da valoro. Poste, Li diris al la malriĉulo: Ci tre malmulte donis, mia amiko; sed ĉiu cendo, kiu estas sur tiu ĉi pesilo, reprezentas por ci seniĝon; ci ne donis almozon, sed faris kariton, kaj, kio estas la plej bona, ci faris kariton nature, ne pensante, ĉu oni alkalkulos ĝin al viaj meritoj; ci estis indulgema; ci ne juĝis vian similulon, kontraŭe, ci senkulpigis liajn agojn: pasu dekstren kaj iru ricevi cian rekompencon. (Protektanta Spirito. Lyon. 1861).

16. Ĉu virino riĉa, feliĉa, kiu ne bezonas uzi sian tempon en mastrumado, ne povas dediĉi kelkajn horojn al la laboroj utilaj por siaj similuloj? Per la superfluo de siaj plezuroj, ŝi aĉetu ion por kovri la malfeliĉulojn tremantajn de frosto; ŝi faru, per siaj delikataj manoj, maldelikatajn, sed varmajn vestojn; ŝi helpu patrinon kovri sian naskotan infanon; se ŝia infano havos malplie kelkajn puntojn, la infano de la malriĉulino havos pli da varmo. Labori por malriĉulo estas labori en la vin- berejo de la Sinjoro.

Kaj ci, malriĉa laboristino, kiu ne havas superfluaĵojn, sed kiu volas, plena de amo al viaj fratoj, doni ankaŭ ion el la malmulto, kiun ci posedas, oferu kelkajn horojn de cia tago, de cia tempo, cia sola trezoro; faru tiujn elegantajn manlaboraĵojn, kiuj tentas la feliĉulojn; vendu la laboron de cia vespero kaj ci ankaŭ povos helpi ciajn fratojn; ci eble havos malplie kelkajn rubandojn, sed ci donos ŝuojn al iu nudpieda.

Kaj vi, virinoj dediĉitaj al Dio, laboru ankaŭ por Lia verko; sed viaj delikataj kaj altvaloraj laboraĵoj estu farataj ne nur por ornami viajn kapelojn, por altiri atenton al via lerteco kaj via pacienco; laboru, miaj filinoj, kaj la prezo de viaj ellaboraĵoj estu oferita al helpo je viaj fratoj per Dio; la malriĉuloj estas Liaj filoj tre amataj; labori por ili estas glori Lin. Estu por ili la providenco, kiu diras: "Al la birdoj de la ĉielo Dio donas nutraĵon". Oro kaj arĝento, teksataj per viaj fingroj, transformiĝu en vestojn kaj nutraĵojn, mankantajn al kelkaj homoj. Faru tion, kaj via laboro estos benita.

Kaj vi ĉiuj, kiuj povas produkti, donu; donu vian genion, donu viajn inspirojn, donu vian koron, kiun Dio benos. Poetoj, beletristoj, kiuj estas legataj nur de la mondumaj personoj, kontentigu ilian libertempon, sed la monon, kiun havigos al vi kelkaj el viaj verkoj, destinu al la helpo je la mizeruloj; pentristoj skulptistoj, artistoj ĉiaspecaj, via inteligento venu ankaŭ helpe de viaj fratoj; pro tio vi ne havos malpli da gloro, kaj estos kelkaj suferoj malplie.

Vi ĉiuj povas doni; al kiu ajn klaso vi apartenas,

vi havas ion, kion vi povas dividi; kion ajn Dio donis al vi, de tio vi ŝuldas parton al iu, al kiu mankas la necesaĵoj de la vivo, ĉar en lia loko vi estus feliĉaj, se

alia dividus kun vi. Viaj trezoroj sur la tero iom malpliiĝos, sed viaj trezoroj en la ĉielo kreskos; en la ĉielo

vi rikoltos la centoblon de via semado en tiu ĉi mondo. (Johano. Bordeaux, 1861).

La kompato

17. La kompato estas la virto, kiu plej alproksimigas vin al la anĝeloj; ĝi estas la fratino de karito, kiu kondukas vin al Dio. Ha! lasu, ke vian koron tuŝu la malfeliĉoj, la suferoj de viaj similuloj; viaj larmoj estas balzamo, kiun vi verŝas sur iliajn vundojn, kaj kiam per dolĉa simpatio vi sukcesas redoni al ili esperon kaj rezignacion, kian ĉarmon vi ĝuas! Tiu ĉarmo vere havas ian amarecon, ĉar ĝi naskiĝas apud la malfeliĉo; sed kvankam ĝi ne havas la akrecon de la mondaj ĝuoj, ĝi ne alportas la korŝirajn elreviĝojn de la malpleneco, kiujn tiuj aliaj lasas post si; penetras ĝin ia dolĉeco, kiu ĝojigas la animon. La kompato, la tre funde sentata kompato, estas amo; amo estas sindonemo; sindonemo estas la forgeso pri si mem; kaj tiu forgeso, tiu abnegacio favore al la malfeliĉuloj, estas la virto en sia plej alta grado, la virto, kiun praktikadis dum sia tuta vivo la dia Mesio, kaj kiun li instruadis en sia doktrino, tiel sankta kaj sublima. Kiam tiu doktrino reakiros sian primitivan purecon, kiam ĝi estos akceptita de ĉiuj popoloj, ĝi faros feliĉa la teron, igante tie fine reĝi kondordon, pacon, amon.

La sento plej taŭga por vin progresigi, fleksante vian egoismon kaj vian fieron, preparante vian animon al humileco, al bonfarado kaj al amo al via proksimulo, estas la kompato; tiu kompato, kiu emociigas vin ĝis la fundo de la koro antaŭ la suferoj de viaj fratoj, kiu instigas vin etendi al ili helpan manon kaj fluigas al vi larmojn de simpatio. Neniam sufoku do en viaj koroj tiun ĉielan emocion, ne kondutu kiel la ŝtonkoraj egoistoj, kiuj foriras de l' afliktitoj, ĉar la vido de ties mizero inter- rompus dum momento ilian ĝojan ekzistadon; timu resti indiferentaj, kiam vi povas esti utilaj. La trankvileco, aĉetita koste de kulpa indiferenteco, estas la trankvileco de la Maro Morta, kiu kaŝas en la fundo de siaj akvoj haladzan ŝlimon kaj putrecon.

Tamen la kompato neniel kaŭzas la konfuzon kaj la enuon, kiuj teruras egoiston! Sendube la animo sentas, ĉe la kontakto de aliula malfeliĉo kaj reenirante en sin mem, naturan konsterniĝon profundan, kiu vibrigas la tutan organismon kaj dolore ĉi tiun skuas. Sed granda estas la kompenso, kiam vi sukcesas doni kuraĝon kaj esperon al malfeliĉa frato, kiun tuŝas la premo de amika mano, kaj kies rigardo, malseka samtempe de emocio kaj de danko, sin turnas dolĉe al vi, antaŭ ol fiksiĝi sur la ĉielon por danki, ke ĝi sendis iun kun konsolo kaj protekto. La kompato estas la melankolia, sed ĉiela pioniro de la karito, de tiu ĉi unua el la virtoj, kies fratino ĝi estas kaj kies bonfarojn ĝi preparas kaj nobligas. (Miĥael. Bordeaux, 1862.)

La orfoj

18. Miaj fratoj, amu la orfojn; se vi scius, kiel malgaje estas resti sola kaj forgesita, precipe en la infaneco! Dio permesas, ke ekzistu orfoj, por ke ni fariĝu iliaj gepatroj. Kia dia karito estas helpi malgrandan kreiton forlasitan, eviti, ke li suferu malsaton kaj malvarmon, direkti lian animon, por ke ĝi ne dekliniĝu en malvirton! Kiu etendas la manon al forlasita infano, tiu plaĉas al Dio, ĉar tiu komprenas kaj praktikas Lian leĝon. Pensu ankaŭ, ke ofte la infano, kiun vi helpas, estis al vi kara en alia enkarniĝo; se vi povus memori tiun tempon, vi jam ne farus kariton, sed plenumus devon. Do, miaj amikoj, ĉiu suferanta estulo estas via frato kaj rajtas vian kariton, ne tiun kariton, kiu vundas la koron, ne tiun almozon, kiu bruligas la manon, sur kiun ĝi falas, ĉar viaj donetoj ofte estas tre amaraj! Kiel ofte ĉi tiuj estus rifuzitaj, se en la mansardo la malsaneco kaj nudeco ne atendus ilin! Donu afable, aldonu al la bonfaro la plej valoran el ĉiuj favoroj: bonan parolon, kareson, amikan rideton; detenu vin de tiu patrona tono, kiu turnas la pikilon en la sanganta koro, kaj pripensu, ke, farante la bonon, vi laboras por vi kaj viaj fratoj. (Familiara Spirito, Parizo, 1860.)