Выбрать главу

19. Kion ni pensu pri la personoj, kiuj, ricevinte maldankon por siaj komplezoj, ne plu faras bonon pro timo renkonti aliajn sendankulojn?

Tiuj personoj havas pli da egoismo ol da karito; ĉar, fari la bonon, nur por ricevi montrojn de danko, ne estas fari bonon abnegacie, kaj bono sen kaŝita intereso estas la sola plaĉa al Dio. Ili havas egoismon kaj ankaŭ fieron, ĉar ili plezuras ĉe la humileco de la ŝuldanto, kiu venas meti sian dankon al iliaj piedoj. Kiu serĉas sur la tero rekompencon por la bono, kiun li faras, tiu ne ricevos rekompencon en la ĉielo; sed Dio dece estimos tiun, kiu ĝin ne sopiras sur la tero.

Vi devas ĉiam helpi la malfortulojn, kvankam vi antaŭscias, ke la personoj, al kiuj vi faras bonon, vin ne dankos. Sciu, ke, se la persono, al kiu vi faras ian servon, ĉi tiun forgesas, Dio pli alkalkulos ĝin al viaj meritoj, ol se vin jam rekompencus la danko de via favorito. Dio permesas, ke vi kelkfoje estu pagitaj per maldanko, por provi vian persiston en la farado de la bono.

Kiu el vi, cetere, scias, ĉu tiu bonfaro, momente forgesita, iam ne donos bonajn fruktojn? Kontraŭe, estu certaj, ke ĝi estas semo, kiu ĝermos kun la kreskado de la tempo. Bedaŭrinde, vi nur vidas la nunecon; vi laboras por vi kaj ne celante la aliajn. La bonfaroj fine moligas la plej hardiĝintajn korojn; ili povas esti forgesitaj sur la tero, sed, kiam la Spirito demetos sian karnan envolvaĵon, li memoros, kaj tiu memoro estos lia puno; tiam li bedaŭros sian nedankemon; li volos ripari sian kulpon, pagi sian ŝuldon en alia ekzistado, ofte eĉ akceptante vivon de sindonado al sia bonfarinto. Tiel, sen ia konscio pri tio, vi estos kunlaborintaj por lia morala progreso, kaj poste vi rekonos la tutan verecon de jena maksimo: Bonfaro neniam estas perdita. Sed vi estos laborintaj ankaŭ por vi, ĉar vi havos la meriton, esti farintaj bonon abnegacie, ne lasinte, ke elreviĝoj senkuraĝigu vin.

Ha! miaj amikoj, se vi konus ĉiujn ligilojn, kiuj kunigas vian nunan vivon kun viaj antaŭaj ekzistadoj; se vi povus ampleksi la multegon da rilatoj, kiuj alproksimigas la estulojn unujn al aliaj, por la reciproka progreso, vi multe pli admirus la saĝecon kaj la bonecon de la Kreanto, kiu permesas al vi revivi, por alproksimiĝi al Li. (Protektanta Gvidanto. Sens, 1862.)

20. Cu la bonfarado estas vere komprenata, se praktikata ekskluzive inter personoj de sama opinio, de sama kredo, aŭ de sama partio?

Ne, ĝuste la spirito de sekto kaj de partio devas esti ekstermita, ĉar ĉiuj homoj estas fratoj. La vera kristano vidas nur fratojn en siaj similuloj, kaj antaŭ ol helpi iun en necesbezono, li ne demandas ties kredon nek opinion pri io ajn. Ĉu la kristano sekvus la instruon de Jesuo Kristo, kiu konsilis, ke oni amu eĉ siajn malamikojn, se li forpelus malfeliĉulon, ĉar tiu ĉi havas alian kredon? Li helpu do, ne demandante ties konsciencon, ĉar, se tiu estas malamiko de la religio, tia estas la rimedo igi lin ami ĝin; forpelante lin, oni igos lin malami la religion. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)

Ĉapitro XIV

respektu vian patron kaj vian patrinon

Fila amo.

Kiu estas mia patrino kaj kiuj estas miaj fratoj?

Korpa parenceco kaj spirita parenceco.

Instruoj de la Spiritoj:

Maldankemo de l' infanoj kaj ligiloj de familio.

Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon. (Marko, 10:19)

Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la eternulo, via Dio, donas al vi. (Eliro, 20:12.)

Fila amo

La ordono "Respektu vian patron kaj vian patrinon" estas sekvo de la ĝenerala leĝo de karito kaj amo al la proksimulo, ĉar ne povas ami sian proksimulon la homo, kiu ne amas sian patron kaj sian patrinon; sed la vorto respektu enhavas ankoraŭ unu devon kontraŭ ili, nome la devon de fila amo. Dio volis mon- tri per tio, ke al amo estas necese aldoni respekton, indulgon, submetiĝon kaj komplezemon, kio kuntrenas la devon pli seve­re plenumi por la gepatroj ĉion, kion karito ordonas por la proksimulo. Kompreneble, tiu devo rilatas ankaŭ la per- sonojn, kiuj anstataŭas patron kaj patrinon kaj kiuj havas tiom pli da merito, kiom malpli deviga estas ilia sindo- nemo. Dio ĉiam severe punas ĉian malobeon al tiu ordono.

Honori siajn gepatrojn estas ne nur respekti ilin, sed ankaŭ ilin helpi en necesbezono; havigi al ili ripozon en maljuneco; ĉirkaŭigi ilin per zorgoj, kiel ili faris al ni en nia infaneco.

Precipe al la gepatroj sen monrimedoj montriĝas la vera fila amo. Ĉu sekvas tiun ordonon la filoj, kiuj opinias, ke ili faras grandan servon, donante al siaj gepatroj nur la nepre necesajn rimedojn, por ke ĉi tiuj ne mortu pro malsato, dum al si mem ili nenion rifuzas? forpelante ilin en la plej mizerajn loketojn de la domo, nur por ilin ne forlasi sur la strato, dum al si mem ili rezervas ĉion plej bonan kaj plej komfortan? Ne tute malbone estas, kiam ili tion faras ne malvolonte kaj ne devigas la gepatrojn pagi por la tempo, kiun tiuj ankoraŭ vivos, per la ŝarĝo de la mastrumado! Ĉu do la gepatroj maljunaj kaj lacaj devas esti servistoj de la gefiloj junaj kaj fortaj? Ĉu ilia patrino marĉandis sian lakton, kiam ili estis en la lulilo? Ĉu ŝi domaĝis siajn sendormajn noktojn, kiam ili estis malsanaj, siajn paŝojn por havigi al ili tion, kion ili bezonis? Ne, ne nur la nepre necesajn aĵojn la filoj ŝuldas al siaj gepatroj malriĉaj; ili ŝuldas ankaŭ, tiom kiom ili povas, la bagatelajn agrablaĵojn de la superfluo, komplezemon, delikatajn zorgojn, kiuj estas nur la procentoj de tio, kion ili ricevis, pago de sankta ŝuldo. Nur tia fila amo plaĉas al Dio.

Ve al tiu, kiu forgesas sian ŝuldon al tiuj, kiuj sub- tenis lin en lia malforteco, kiuj kun la materia vivo donis al li la moralan vivon, kiuj ofte trudis al si seniĝojn, por certigi al siaj filoj komfortecon; ve al la sendankulo, ĉar li estos punita per maldanko kaj forlaso, vundita je siaj plej karaj inklinoj, kelkfoje jam en la nuna vivo, sed certe en alia ekzistado, kiam li suferos tion, kion li suferigis al aliaj.

Kelkaj gepatroj, vere, ne rekonas siajn devojn kaj ne estas por siaj filoj, kio ili devus esti; sed nur Dion, ne la filojn, koncernas puni ilin; al la filoj ne decas riproĉi siajn gepatrojn, ĉar eble ili mem meritis, ke tiel estu. Se karito starigas kiel leĝon pagi bonon por mal­bono, esti indulgema por la malperfekta]oj de aliaj, ne klaĉi kontraŭ sia proksimulo, forgesi kaj pardoni la maljustaĵojn, ami eĉ siajn malamikojn, kiom pli grandaj estas tiuj devoj de filoj al siaj gepatroj! La filoj devas do preni, kiel regulon por sia konduto rilate al la gepa­troj, ĉiujn ordonojn de Jesuo koncerne la proksimulon, bone teni en la menso, ke ĉiu riproĉinda ago kontraŭ aliaj estas ankoraŭ pli riproĉinda kontraŭ la gepatroj, kaj tio, kio povas esti nur kulpo en la unua okazo, povas esti konsiderata krimo en la dua, ĉar tiam krom manko de karito estas ankaŭ maldankemo.