Выбрать главу

Sankta Paŭlo tiel bone komprenis ĉi tiun grandan veron, ke li diras: "Se mi parolus la lingvojn de la homoj kaj anĝeloj; se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn; se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri: kaj la plej granda el ili estas amo." Li do, sen ia dubo, lokas la kariton super eĉ la fidon; efektive la kariton ĉiuj povas praktiki: kleraj kaj malkleraj, riĉaj kaj malriĉaj, kaj ĝi dependas de nenia privata kredo.

Li faras pli ol tion: li difinas la veran kariton; li montras ĝin, ne nur en la bonfarado, sed ankaŭ en la kolekto de ĉiuj kvalitoj de la koro, en la boneco kaj la bonvolemo por la proksimulo.

Ekster la Eklezio, nenia savo. Ekster la

vero, nenia savo

8. Dum la maksimo: Ekster karito, nenia savo, apogita sur universala principo, malfermas al ĉiuj filoj de Dio la enirejon al la superega feliĉo, la dogmo: Ekster la Eklezio, nenia savo, estas bazita, ne sur la fundamenta fido al Dio kaj kredo je la senmorteco de l' animo, fido komuna al ĉiuj religioj, sed sur speciala fido al privataj dogmoj; ĉi tiu lasta estas ekskluziva kaj absoluta; ans- tataŭ kunigi la filojn de Dio, ĝi disigas ilin; anstataŭ instigi ilin al amo por siaj fratoj, ĝi subtenas kaj aprobas la koleron inter la sektanoj de la diversaj kultoj, kiuj rigardas unuj aliajn kiel kondamnitojn por la eterna tempo, eĉ se tiuj estus parencoj kaj amikoj en tiu ĉi mondo; ĝi ne rekonas la grandan leĝon de l' egaleco antaŭ la tombo kaj apartigas la homojn inter si eĉ en la kampo de ilia ripozo. La maksimo: Ekster karito, nenia savo, estas konfirmo de la principo de egaleco antaŭ Dio kaj de la libereco de konscienco; kun tiu maksimo kiel regulo, ĉiuj homoj estas fratoj, kaj kia ajn estas ilia maniero adori la Kreanton, ili etendas la manon unuj al aliaj kaj preĝas unuj por la aliaj. Kun la dogmo: Ekster la Eklezio, nenia savo, ili sin reciproke anatemas kaj persekutas, vivas kiel malamikoj; la patro ne preĝas por la filo, nek la filo por la patro, nek la amiko por la amiko, ĉar ili juĝas unuj aliajn senrimede kondamnitaj al la infero. Tiu dogmo estas do fundamente kontraŭa al la instruoj de la Kristo kaj al la evangelia leĝo.

Ekster la vero, nenia savo estus ekvivalenta aclass="underline" Ekster la Eklezio, nenia savo, kaj tute same ekskluziva, ĉar ekzistas nenia sekto, kiu ne pretendas havi la pri- vilegion de la vero. Kiu homo povus flati al si, ke li posedas la tutan veron, se la sfero de la konoj grandiĝas senĉese kaj la ideoj reĝustiĝas ĉiutage? La absoluta vero estas propraĵo nur de la Spiritoj de la plej alta ordo, kaj la surtera homaro ne povus pretendi al ĝi, ĉar ĉion scii ne estas permesite al la homaro; ĉi tiu povas aspiri nur al ia vero relativa kaj proporcia al la homa progresado. Se Dio estus farinta el la posedo de l' absoluta vero la nepran kondiĉon de l' estonta feliĉo, Li eldonus verdikton de ĝenerala kondamno, dum la karito, eĉ en sia plej ampleksa signifo, povas esti praktikata de ĉiuj. Spiritismo, konforme kun la Evangelio, kaj akceptante, ke ĉiu povas esti savata, kiel ajn lia kredo, kondiĉe, ke li plenumu la leĝon de Dio, neniel diras: Ekster Spiritismo, nenia savo; kaj tial, ke ĝi ne pretendas instrui ankoraŭ la tutan veron, ĝi ne diras ankaŭ: Ekster la vero, nenia savo, maksimo, kiu disigas, anstataŭ kunigi, kaj eternigus la antagonismojn.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ Ekster karito, nenia savo

Miaj infanoj, en la maksimo: Ekster karito, nenia savo, estas entenataj la destinoj de la homoj sur la tero kaj en la ĉielo; sur la tero, ĉar en la ombro de tiu standaro ili vivos en paco; en la ĉielo, ĉar tiuj, kiuj ĝin praktikis, trovos gracon ĉe la Sinjoro. Tiu devizo estas la ĉiela torĉo, la luma kolono, kiu gvidas la homon tra la dezerto de la vivo al la Promesita Lando; ĝi brilas en la ĉielo kiel sankta aŭreolo sur la frunto de l' elektitoj, kaj sur la tero ĝi estas gravurita en la koro de tiuj, al kiuj Jesuo diros: Iru dekstren, vi, benitoj de mia Patro. Vi rekonos ilin per la parfumo de karito, kiun ili disvastigas ĉirkaŭ si. Nenio pli ĝuste esprimas la pen- son de Jesuo, nenio pli bone difinas la devojn de la homoj, ol tiu maksimo de dia naturo; Spiritismo ne povus pli trafe pruvi sian originon, ol donante tiun maksimon kiel regulon, ĉar tiu devizo estas ia refiguraĵo de la plej pura Kristanismo; kun tia gvidilo, la homo neniam devojiĝos. Diligentu do, miaj amikoj, por kompreni ĝian profundan sencon kaj ĝiajn konsekvencojn, por trovi mem ĉiujn ĝiajn aplikojn. Submetu ĉiujn viajn agojn al la kontrolo de la karito, kaj via konscienco respondos al vi; ĝi ne nur evitos, ke vi faru malbonon, sed ĝi igos vin fari bonon; ĉar ia negativa virto ne sufiĉas, estas necesa virto agema; por fari bonon, estas ĉiam necesa la agado de la volo; por ne fari malbonon, ofte sufiĉas inerteco kaj malzorgemo.

Miaj amikoj, danku Dion, ke Li permesis al vi ĝui la lumon de Spiritismo; ne tial, ke povas esti savataj nur la homoj, kiuj posedas tiun lumon, sed tial, ke ĝi helpas vin pli bone kompreni la instruojn de la Kristo kaj faras vin pli bonaj kristanoj. Klopodu do, por ke, vin vidante, oni diru, ke vera spiritisto kaj vera kristano estas unu sama homo, ĉar ĉiuj, kiuj praktikas kariton, estas disĉiploj de Jesuo, al kiu ajn sekto ili apartenas. (Paŭlo, apostolo. Parizo, 1860.

Ĉapitro XVI

oni ne povas servi dion kaj mamonon

Savo de la riĉuloj.

Gardi sin kontraŭ avareco.

Jesuo ĉe Zakĥeo.

Parabolo de la malbona riĉulo.

Parabolo de la talantoj.

Providenca utileco de la riĉeco. Provoj de la riĉeco kaj de la mizero.

Malegaleco de la riĉeco.

Instruoj de la Spiritoj:

La vera posedaĵo.

Uzado de la riĉego.

Seninteresiĝo pri la surteraj havaĵoj.

Heredigo de la ricaĵoj.

Savo de la riĉuloj

1. Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono! (Luko, 16:13.)

Kaj unu reganto demandis al li, dirante: Bona Majstro, kion mi faru por heredi eternan vivon? - Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. Vi scias la ordonojn: Ne adultu; Ne mortigu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patri­non. - Kaj li diris: Ĉion tion mi observis detempe de mia juneco. - Kaj Jesuo, aŭdinte, diris al li: unu mankon vi havas: vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj vi havos tre- zoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.

Sed aŭdinte tion, li fariĝis tre malĝoja; ĉar li estis tre riĉa. - Kaj Jesuo, lin rigardante, diris: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio! Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio1. (Luko, 18:18-25.)