Выбрать главу

Eble vi diros, ke tio estas komprenebla, se nur ĝi rilatas al heredita havo, sed ne al havo akirita per laboro.

Sendube, legitima riĉeco estas nur tiu honeste akirita, ĉar propraĵo estas laŭleĝe akirita nur tiam, kiam el ĝia ekposedo rezultas nenia malutilo al iu ajn. Kalkulo estos postulita pri ĉiu monereto malbone gajnata, tio estas, malprofite por alia persono. Sed, tial ke iu ŝuldas sian riĉecon al si mem, ĉu, pli ol aliaj, li kunportus ĝin ĉe la morto? Ĉu ofte ne estas vanaj la zorgoj, kiujn li prenas, por lasi ĝin al siaj idoj? certe, ĉar, se Dio ne volas, ke ĝi apartenu al ili, nenio sukcesas kontraŭ Lia superega volo. Ĉu la homo povus dum sia vivo, trafe aŭ maltrafe uzadi sian riĉecon, senpune, devante prezenti kalkulra- porton al neniu? Ne; permesante al li akiri ĝin, Dio volis rekompenci lin, dum tiu ĉi vivo, pro liaj penoj, kuraĝo, persistemo; sed, se li uzas ĝin nur por kontentigi siajn sentumojn aŭ sian fieron; se ĝi fariĝas falilo en liaj manoj, pli bone estus, se li ĝin ne havus; li perdas unuflanke tion, kion li gajnas aliflanke, kaj tiel nuligas la meriton de sia laboro; kiam li forlasos la teron, Dio diros al li, ke li jam ricevis sian rekompencon. (M., pro- tektanta Spirito. Bruxelles, 1861.)

Uzado de la riĉeco

11. Vi ne povas servi Dion kaj Mamonon; memoru bone ĉi tion, vi, kiujn la amo al la mono mastras, vi, kiuj vendus vian animon, por posedi trezorojn, ĉar ili povas levi vin super la aliajn homojn kaj doni al vi la ĝuojn de la pasioj; ne, vi ne povas servi Dion kaj Mamonon! Se do vi sentas vian animon potencata de l' avideco de la karno, rapidu forskui la jugon, kiu vin subpremas, ĉar Dio, justa kaj severa, diros al vi: Kion ci faris, malfidela administranto, el la bonaĵoj, kiujn mi konfidis al ci? Tiun potencan instigilon de la bonaj verkoj ci uzis por cia persona kontentigo.

Kia estas do la plej bona uzado de la riĉeco? serĉu en jenaj vortoj: "Amu unuj aliajn" la solvon de tiu demando; en ili kuŝas la sekreto por la bona utiligo de la riĉaĵoj. Kiu estas animata de amo al la proksimulo, tiu trovas en ili, klare difinitan, sian kondutregulon; la utiligo de la riĉaĵoj, plej plaĉanta al Dio, estas karito; ne tiu malvarma, egoista karito, kiu konsistas en disdonado de superfluaĵoj de orumita ekzistado, sed tiu karito plena de amo, kiu serĉas la malfeliĉulon, kiu lin restarigas sen humiligo. Riĉulo, donu el cia superfluo; faru pli bone: donu iom el ciaj necesaĵoj, ĉar ciaj necesaĵoj estas mem superfluaj, sed donu saĝe. Ne forpelu la plendanton, pro timo, ke li trompos cin, sed iru al la fonto de la malbono; unue helpu, poste informiĝu, kaj vidu, ĉu la laboro, la konsiloj, la amo mem ne estos pli efikaj, ol cia almozo. Abunde disverŝu ĉirkaŭ cin amon al Dio, amon al la laboro, amon al la proksimulo. Investu cian kapitalon en entreprenon, kiu neniam trompos cin kaj donos al ci grandajn profitojn: en la bonajn agojn. La riĉeco de l' intelekto servu al ci same kiel la oro; disdonu ĉirkaŭ ci la trezorojn de l' instruado; disdonu inter ciaj fratoj la trezorojn de cia amo, kaj tiuj ĉi fruktos. (Cheverus. Bordeaux, 1861.)

12. Kiam mi konsideras la mallongecon de la vivo, mi estas dolore tuŝita de la senĉesa zorgado pri la materia vivofacileco, kiu estas via celo, dum vi alligas tiel malmulte da graveco kaj dediĉas neniom da tempo al via morala perfektiĝo, kiu devas interesi vin por eterne. Oni kredus, vidante vian aktivecon, ke en tio estas afero de la plej alta intereso por la homaro, kaj tamen ĝi preskaŭ ĉiam celas havigi al vi la eblon kontentigi vant- amon kaj troigitajn bezonojn, aŭ fordoni vin al ekscesoj. Kiom da penoj, da zorgoj, da turmentoj oni kreas al si, kiom da sendormaj noktoj, por pligrandigi riĉecon ofte pli ol sufiĉan! Pro ekstrema blindeco, oni ne malofte vidas homojn, kiujn sklavigas senbrida amo al riĉeco kaj al ties ĝuoj, submetitaj al peniga laborado, trenantaj vivon laŭdire plenan de sinofero kaj de merito, kvazaŭ ili laborus por aliaj kaj ne por si mem. Malsaĝuloj! vi kredas do reale, ke estos kalkulataj favore al vi la zorgoj kaj klopodoj, kies instigilo estas egoismo, avideco aŭ fiero, dum vi malzorgas vian estontecon, same kiel la devojn, kiujn la frata solidareco postulas de ĉiuj, kiuj ĝuas profitojn el la socia vivo! Vi pensis nur pri via korpo; ĝia bonfarto, ĝiaj plezuroj estis la sola celo de via egoista diligenteco; pro ĝi, kiu mortos, vi neglektis vian Spiriton, kiu vivos ĉiam. Tiamaniere, tiu mastro tiel dorlotita kaj karesita fariĝis via tirano; ĝi regas vian Spiriton, kiu fariĝis ĝia sklavo. Ĉu estas tiu la celo de l' ekzistado, kiun Dio donis al vi? (Protektanta Spi­rito. Krakovo, 1861.)

13. Ĉar la homo estas depongardanto, administran- to de la havaĵoj, kiujn Dio metas en liajn manojn, tial estos postulitaj severaj kalkuloj pri l' uzado, kiun li faros el ili laŭ sia libera volo. La malbona uzado kon- sistas en ilia aplikado nur al persona kontentigo; kon- traŭe, la uzado estas ĝusta ĉiam, kiam el ĝi rezultas iu ajn bono por aliaj; la merito estas proporcia al la ofero, kiun oni trudas al si. La bonfarado estas nur unu el la manieroj uzadi la riĉecon; ĝi helpas la nunan mizeron; ĝi satigas, ĝi gardas kontraŭ malvarmo kaj donas rifuĝejon al iu, kiu ne havas ĝin; sed devo ankaŭ nepra kaj same merita estas antaŭforigi la mizeron; jen la precipa misio de la grandaj riĉecoj, plenumata per la ĉiaspecaj laboroj, kiujn ili povas ebligi. Kaj eĉ se el tiaj laboroj la riĉuloj tirus justan profiton, la bono tamen ja ekzistus; ĉar la laboro plifortigas la intelekton kaj altigas la dignon de homo, kiu ĉiam fieras, povante diri, ke li perlaboras sian panon, dum, kontraŭe, la al- mozo humiligas kaj malnobligas. La riĉeco koncentrita en unu manon devas esti kiel fonto de viva akvo, kiu disverŝas fekundecon kaj komforton ĉirkaŭ sin. Ho vi, riĉuloj, kiuj ĝin uzos laŭ la planoj de la Sinjoro, via koro la unua sensoifiĝas ĉe tiu bonfarema fonto; vi havos jam en tiu ĉi vivo neesprimeblajn ĝuojn de l' animo, anstataŭ la materiaj ĝuoj de l' egoisto, kiuj lasas malplenaĵon en la koro. Viaj nomoj estos benataj sur la tero, kaj kiam vi ĝin forlasos, la suverena Mastro aplikos al vi la parabolon de la talantoj: "Bona kaj fidela servisto, envenu en la ĝojon de via Sinjoro." En tiu para­bolo, ĉu la servisto, kiu kaŝis en la tero la monon kon- fiditan al li, ne estas figuro de l' avaruloj, en kies manoj la riĉeco restis senfrukta? Tamen Jesuo parolas precipe pri almozoj nur tial, ke en tiu tempo kaj en la lando, kie li vivis, oni ne konis la laborojn, kiujn la artoj kaj industrio poste kreis kaj en kiujn la riĉeco povas esti utile investita por la ĝenerala bono. Al ĉiuj, kiuj povas doni, multe aŭ malmulte, mi diros do: Donu almozon, kiam ĝi estos bezona, sed kiel eble ŝanĝu almozon en salajron, por ke tiu, kiu ĝin ricevas, ne ruĝiĝu de honto. (Fenelon. Alger, 1860.)