Ni supozu do, ke plaĉus al iuj Spiritoj dikti, sub iu ajn titolo, libron en kontraŭa senco; ni eĉ supozu, ke kun malamika intenco kaj por la celo senkreditigi la doktrinon, la malicemo aperigus apokrifajn komunikaĵojn; kian influon povus havi tiuj skribaĵoj, se ili estas el ĉiuj lokoj kontraŭdirataj de la Spiritoj? Unue oni devas sekuriĝi per la aliĝo de la Spiritoj, antaŭ ol lanĉi sistemon en ilia nomo. De la sistemo de unu sola ĝis la sistemo de ĉiuj, estas tia sama distanco, kia de l' unuo ĝis la senfino. Kion povas ĉiuj argumentoj de la kalumniantoj kontraŭ la opinio de l' amasoj, kiam milionoj da amikaj voĉoj, elirantaj el la spaco, venas al ĉiuj punktoj de la globo kaj en la sinon de ĉiu familio, por fervore kontraŭataki la misfamigantojn? Ĉu jam la sperto pri tio ne konfirmis la teorion? Kio fariĝis el ĉiuj tiuj publikigaĵoj, kiuj devis, laŭdire, neniigi Spiritismon? Kiu el ili sukcesis haltigi ĝian marŝon? Ĝis la hodiaŭa tago oni ne rigardis la temon el tiu vidpunkto, nediskuteble unu el la plej gravaj; ĉiu kalkulis je si mem, ne kalkulante je la Spiritoj.
La principo de interkonformeco estas ankaŭ garantio kontraŭ la modifoj, kiujn la sektoj, dezirantaj alproprigi al si Spiritismon por sia profito, povus trudi al ĝi, por konformigi ĝin al sia plaĉo. Kiu provos deturni ĝin de ĝia providenca celo, tiu malsukcesos, pro la tre simpla motivo, ke la Spiritoj, per la universaleco de sia instruado, faligos ĉian modifon kontraŭan al la vero.
El ĉio tio eliras la jena ĉefa vero: iu ajn, kiu volus meti sin kontraŭ la fluo de l' ideoj starigitaj kaj sankciitaj, povus certe okazigi malgrandan lokan konfuzon dum momento, sed neniam regi la tutaĵon, eĉ en la nuna tempo, kaj des malpli en la estonteco.
El tio eliras la kompreno, ke la instruoj, donataj de la Spiritoj pri punktoj ankoraŭ ne klarigitaj de la doktrino, ne povas esti leĝo, dum ili restas izolitaj; sekve, ke tiuj instruoj devas esti akceptataj kun ĉiuj rezervoj kaj nur kiel informoj.
Tial estas necese uzi la plej grandan singardon en la publikigo de tiuj instruoj; kaj se oni opinias konsilinde ilin publikigi, oni devas prezenti ilin nur kiel individuajn opiniojn, pli aŭ malpli akcepteblajn, sed iel ajn bezonantajn konfirmon. Tiun konfirmon estas necese atendi, antaŭ ol prezenti iun principon kiel absolutan veraĵon, se oni ne volas esti akuzata pri facilanimeco aŭ pri senpripensa kredemo.
La superaj Spiritoj en siaj malkaŝoj agas kun grandega saĝo; ili pritraktas la grandajn demandojn de la doktrino nur iom post iom, laŭmezure kiel la intelekto estas kapabla kompreni veraĵojn de pli alta ordo, kaj kiam la cirkonstancoj estas favoraj al la publikigo de nova ideo. Tial ili ne ĉion diris en la komenco, kaj ne ĉion diras ankoraŭ hodiaŭ, neniam cedante al la senpacienco de la personoj, kiuj volas rikolti la fruktojn antaŭ ties maturiĝo. Estus do senutile voli anticipi la tempon, difinitan de la Providenco por ĉiu afero, ĉar tiam la vere seriozaj Spiritoj tute rifuzas sian kunlaboradon; sed la frivolaj Spiritoj, malmulte zorgante pri la vero, al ĉio respondas; tial, pri ĉiuj antaŭtempaj demandoj, stariĝas ĉiam kontraŭdiraj respondoj.
La supraj principoj neniel rezultas el ia persona teorio, sed ili estas la nepra sekvo de la kondiĉoj, en kiuj la Spiritoj manifestiĝas. Estas evidente, ke, se iu Spirito diras ion en iu loko kaj milionoj da Spiritoj diras la kontraŭon en aliaj lokoj, la probableco de la vero ne povas sidi ĉe tiu, kiu estas sola aŭ preskaŭ sola en sia opinio; nu, pretendi esti prava, sola kontraŭ ĉiuj, estus tiel mallogike ĉe unu Spirito, kiel ĉe unu homo. La vere saĝaj Spiritoj, kiam ili ne sentas sin sufiĉe informitaj pri iu demando, neniam fermas ĝin en abso- luta maniero; ili deklaras, ke ili traktas la temon nur el sia vidpunkto, kaj ili mem konsilas atendi konfirmon.
Kvankam iu ideo estas granda, bela kaj justa, ne estas tamen eble, ke tuj de la komenco ĝi kunvenigu ĉiujn opiniojn. La rezultantaj konfliktoj estas eĉ necesaj, por pli klare aperigi la veron, kaj estas utile, ke ili okazu en la komenco, por ke la falsaj ideoj estu flanken metitaj. La spiritistoj, kiuj havis ioman timon pro la konfliktoj, estu do trankvilaj. Ĉiaj izolaj pretendoj falos per la forto de l' okazantaĵoj, antaŭ la granda kaj potenca kriterio de l' universala kontrolo.
Ne al la opinio de unu sola homo oni aliĝos, sed al la unuanima voĉo de la Spiritoj; ne unu homo, ĉu mi, aŭ alia, fondos la spiritisman ortodoksecon; ne ankaŭ unu Spirito, trudanta sin al iu ajn, sed ja la tuto de la Spiritoj, manifestiĝantaj sur la tuta tero laŭ ordono de Dio; tie estas la esenca karaktero de la spiritisma doktrino; tie kuŝas ĝia forto, tie ĝia aŭtoritateco. Dio volis, ke Lia leĝo sidu sur neskuebla bazo, kaj tial Li ne ripozigis ĝin sur la malforta kapo de unu sola homo.
Antaŭ tiu potenca areopago, kiu ne konas intrigojn, ĵaluzajn konkurojn, sektojn, aŭ naciojn, rompiĝos ĉiaj kontraŭaĵoj, ĉiaj ambicioj, ĉiaj pretendoj je individua superregado, kaj ni mem ankaŭ rompiĝus, se ni volus anstataŭigi ĝiajn superegajn dekretojn per niaj propraj ideoj; nur ĝi fermos ĉiujn diskutatajn demandojn, silentigos ĉiujn skismetojn, rekonos pravecon ĉe tiu, kiu pravas, aŭ kontraŭe. Antaŭ tiu impona akordo de ĉiuj voĉoj el la ĉielo, kiom valoras la opinio de unu homo aŭ de unu Spirito? Malpli ol guto da akvo, kiu perdiĝas en la oceanon, malpli ol infana voĉo, sufokita de l' uragano.
La universala opinio estas la superega juĝisto, kiu eldiras la lastan decidon; ĝi estiĝas el ĉiuj individuaj opinioj. Se unu el ĉi tiuj estas vera, ĝi influas sur la pesilon nur per sia pezo propra. Se unu el ili estas falsa, ĝi ne povas pezi pli, ol ĉiuj aliaj. En tiu vastega kontribuado, la individuoj forviŝiĝas, kaj tie estas nova malsukceso por la homa fiero.
Tiu harmonia tutaĵo jam bildiĝas; nu, tiu ĉi jarcento ne forpasos, antaŭ ol ĝi elstaros kun sia tuta brilego, por forviŝi ĉiajn necertaĵojn, ĉar de nun ĝis tiam potencaj voĉoj estos ricevintaj la mision esti aŭdataj, por kunvenigi la homojn sub la saman standardon, kiam la kampo estos sufiĉe antaŭpreparita. Ĝis tiam, iu, kiu ŝanceliĝas inter du kontraŭaj sistemoj, povas observi, kiun direkton iras la ĝenerala opinio: tio estas certa signo de la direkto, elektita de la plimulto el la Spiritoj pri la diversaj punktoj, pri kiuj ili komunikiĝas; tio estas ne malpli certa signo, montranta, kiu el ambaŭ sistemoj venkos.
III. HISTORIAJ NOTOJ
Por bone kompreni iujn pecojn de l' Evangelioj, estas necese koni la signifon de pluraj vortoj, kiuj ofte estas tie uzataj kaj kiuj karakterizas la staton de la moroj de la juda socio en tiu epoko. Jam ne havante por ni la saman sencon, tiuj vortoj ofte estas misinterpretataj kaj ĝuste ili lasas ian necertecon. La kompreno de ilia signifo cetere klarigas la veran sencon de kelkaj maksimoj, kiuj unuavide ŝajnas strangaj.
Esenianoj, juda sekto fondita proksimume en la jaro 150 antaŭ Jesuo Kristo, en la tempo de la Makabeoj, kaj kies membroj, loĝantaj en kvazaŭaj monakejoj, formis inter si ian moralan kaj religian asocion. Ili distingiĝis per dolĉaj moroj kaj severaj virtoj, instruadis la amon al Dio kaj al la proksimulo, la senmortecon de l' animo, kaj kredis je la reviviĝo. Ili vivadis en fraŭleco, malaprobis la sklavecon kaj la militon, havis komunajn havaĵojn kaj laboradis en la terkulturo. Kontraŭaj al la voluptamaj Sadukeoj, kiuj neis la senmortecon, kaj al la Fariseoj, rigoraj pri l' eksteraj formalaĵoj, ĉe kiuj la virto estis nur ŝajno, la Esenianoj neniun partion prenis en la kvereloj, kiuj dividis tiujn du sektojn. Ilia maniero de vivado alproksimiĝis al la vivo de l' unuaj kristanoj, kaj la principoj de moralo, kiujn ili praktikis, igis multajn personojn pensi, ke Jesuo apartenis al tiu sekto antaŭ la komenco de sia publika misio. Certe li konis ĝin, sed nenio pruvas, ke li estis ĝia membro, kaj ĉio, kion oni skribis pri tiu temo, estas hipoteza[5].