Выбрать главу

En la sfero de la sentoj, la devo estas tre malfacile plenumebla, ĉar ĝi kontraŭas la allogojn de l' intereso kaj de la koro; ĝiajn venkojn neniu atestas kaj ĝiajn fiaskojn la socio ne punas. La intima devo de la homo estas lasita al lia libera volo; la instigilo de la konscienco, tiu gardanto de l' interna honesteco, ĝin avertas kaj subtenas, sed ofte la konscienco estas senpova antaŭ la sofismoj de la pasio. Fidele observata, la devo de la koro altigas la homon; sed kiel precizigi tiun devon? Kie ĝi komenciĝas? kie ĝi finiĝas? La devo komenciĝas ĝuste ĉe la punkto, kie estas minacata la feliĉo aŭ la ripozo de la proksimulo; ĝi finiĝas ĉe la limo, kiun ni volus ne vidi transpaŝita kontraŭ ni mem.

Dio kreis ĉiujn homojn egalaj por la doloro; grandaj aŭ malgrandaj, malkleraj aŭ kleraj, suferas pro la samaj kaŭzoj, por ke ĉiu klare juĝu la malbonon, kiun li povas fari. Tia kriterio ne validas pri la bono, kies diverseco de esprimoj estas senlima. La egaleco antaŭ la doloro estas sublima antaŭvidemo de Dio, kiu volas, ke Liaj filoj, instruitaj per komuna sperto, ne faru malbonon pro nescio de ties efikoj.

La devo estas la praktika resumo de ĉiuj moralaj teorioj; ĝi estas braveco de l' animo, kiu alfrontas la angorojn de la batalo; ĝi estas severa kaj fleksebla; preta kurbiĝi al la diversaj komplikaĵoj, ĝi restas nefleksebla antaŭ la tentoj. La homo, kiu plenumas sian devon, amas Dion pli ol la kreitojn, kaj la kreitojn pli ol sin mem; li estas samtempe juĝisto kaj sklavo en sia propra afero.

La devo estas la plej bela floro de la racio; ĝi naskiĝas de la racio, kiel filo devenas de sia patrino. La homo devas ami la devon, ne tial, ke ĝi antaŭgardas lin kontraŭ la malbonaĵoj de la vivo, kiujn la homaro ne povas eviti, sed tial, ke ĝi havigas al la animo la energion necesan por ties elvolviĝo.

La devo grandiĝas kaj radias sub nova formo pli alta en ĉiu el la superaj stadioj de la homaro; neniam ĉesas la morala ŝuldo de la kreito al Dio; la homo devas speguli la virtojn de l' Eternulo, kiu ne akceptas simplan skizon, ĉar Li volas, ke la beleco de Lia verko brilegu antaŭ Li. (Lazaro. Parizo, 1863.)

La virto

8. La virto, en sia plej alta grado, estas la tuto de ĉiuj esencaj kvalitoj, kiuj konsistigas la virtan homon. Esti bona, karitema, laborema, sobra, modesta, tiaj estas la kvalitoj de la virta homo. Bedaŭrinde ili ofte estas akompanataj de moralaj neperfektaĵoj aŭ kriplaĵoj, kiuj ilin malbeligas kaj malgrandigas. Kiu paradas pro sia virto, tiu ne estas virta, ĉar al li mankas la ĉefa kvalito: la modesteco, kaj li havas la plej kontraŭan malvirton: la fieron. La virto vere inda je tiu nomo ne amas fanfaronadon; oni ĝin divenas, sed ĝi sin kaŝas en la ombron kaj evitas la admiradon de la vulgarularo. Sankta Vincento de Paŭlo estis virta; virtaj estis la digna parohestro de Ars kaj multaj aliaj, apenaŭ konataj de la mondo, sed tre konataj de Dio. Ĉiuj tiuj bonaj homoj ne sciis, ke ili estas virtaj; ili lasis sin peli de la fluo de siaj sanktaj inspiroj kaj faradis la bonon tute abnegacie kaj tute forgesante sin mem.

Al la virto tiel komprenata kaj praktikata mi admo- nas vin, miaj infanoj; al tiu virto vere kristana kaj vere laŭspiritisma mi konsilas, ke vi vin dediĉu; sed forpuŝu de viaj koroj ĉian penson pri fiero, vantamo aŭ memamo, kiuj makulas ĉiam la plej bonajn kvalitojn. Ne imitu la homon, kiu prezentas sin kiel modelon kaj distrumpe- tas siajn proprajn kvalitojn ĉe ĉiuj komplezemaj oreloj. Tiu virto, kiu tiel fanfaronas, ofte kaŝas amason da abomenaj mallojalaĵoj.

Principe, la homo, kiu altigas sin mem, kiu starigas statuon honore al sia propra virto, nuligas per tiu ago mem, la efektivan meriton, kiun li povas havi. Kion mi diros do pri tiu, kies tuta valoro estas ŝajnigi, kio li ne estas? Mi ja konsentas, ke la homo, kiu faras la bonon, sentas en la fundo de sia koro intiman kontentecon, sed se tiu kontenteco manifestiĝas, por rikolti laŭdojn, ĝi degeneras en memamon.

Ho vi ĉiuj, kiujn la spiritisma fido varmigas per siaj radioj kaj kiuj scias, kiel malproksime de la perfekteco la homo staras, neniam falu en tian eraron. La virto estas graco, kiun mi deziras al ĉiuj sinceraj spiritistoj; tamen mi diros al ili: Pli bone malmultaj virtoj kun modesteco, ol multaj kun fiero. Ĝuste pro fiero sinsekvaj generacioj perdiĝis; nur per humileco la homaro iam elaĉetos siajn kulpojn. (Francisko-Nikolao-Magdalena. Parizo, 1863).

Superuloj kaj malsuperuloj

9. La aŭtoritato, same kiel la riĉeco, estas delego, pri kiu devos raporti kalkulon la homo, kiu ĝin ricevis; ne pensu, ke ĝi estas donita al li, por krei al si la vantan plezuron ordonadi, nek, kiel malĝuste kredas la plejmulto el la surteraj potenculoj, kiel ia rajto, ia propraĵo. Efektive, Dio ofte pruvas, ke ĝi estas nek rajto, nek propraĵo, ĉar Li ĝin reprenas, kiam tio plaĉas al Li. Se la aŭtoritato estus privilegio esence propra al la persono, ĝi estus neforigebla. Neniu povas diri, ke io apartenas al li, kiam ĝi povas esti forprenita sen lia permeso. Dio donas la aŭtoritaton kiel mision aŭ kiel provon, kiam al Li plaĉas, kaj same ĝin reprenas.

Kiu ajn tenas aŭtoritaton, kiel ajn ampleksa ĝi estas, ekde la mastro super sia servanto ĝis la suvereno super sia popolo, tiu ne devas forgesi, ke li respondas pri la bona aŭ malbona direktado, kiun li estos doninta al siaj subuloj, kaj ke la kulpoj, kiujn tiuj ĉi povos fari, la malvirtoj, al kiuj ili estos trenitaj sekve de tiu direktado aŭ de malbonaj ekzemploj, refalos sur lin, same kiel li rikoltos la fruktojn de sia prizorgado, se li ilin gvidos al la bono. Ĉiu homo havas sur la tero mision, ĉu grandan, ĉu malgrandan; kia ajn ĝi estas, ĝi estas ĉiam donita por la bono; ĝin falsi pri ĝia esenco estas do malsukcesi ĉe ĝia plenumado.

Kiel Li demandas riĉulon: Kion ci faris el la riĉeco, kiu en ciaj manoj devus esti fonto disverŝanta fekundecon ĉirkaŭen? tiel Dio demandos iun, kiu havas ian aŭtoritaton: kian uzadon ci faris el tiu aŭtoritato? Kian malbonon ci antaŭforigis? kian progreson ci ebligis? Mi donis al ci subulojn, ne por ke ci faru el ili sklavojn de cia volo, nek molajn ilojn de ciaj kapricoj aŭ de cia avideco; Mi faris cin forta kaj Mi konfidis al ci malfort- ulojn, por ke ci ilin subtenu kaj helpu suprenveni al Mi.

La superulo, kiu estas konvinkita pri la paroloj de la Kristo, malŝatas neniun el tiuj, kiuj troviĝas sub lia estreco, ĉar li scias, ke la sociaj distingoj neniom valoras antaŭ Dio. Spiritismo instruas al li, ke se ili obeas hodiaŭ, ili eble estris super li, aŭ povos estri poste, kaj ke tiam li estos traktata tiel same, kiel li mem traktis ilin.

Se la superulo havas devojn por plenumi, la mal- superulo siaflanke havas ne malpli sanktajn devojn. Se ĉi tiu lasta estas spiritisto, lia konscienco diros al li, des pli prave, ke li ne estas liberigita el siaj devoj, eĉ se la superulo ne plenumas la siajn, ĉar li scias, ke oni ne devas pagi malbonon por malbono, kaj ke la kulpoj de unuj ne pravigas kulpojn de aliaj. Se li suferas pro sia pozicio, li rekonas, ke sendube li meritas ĝin, ĉar eble li mem iam misuzis sian aŭtoritaton, kaj ke li devas senti siavice la ĝenojn, kiujn li trudis al aliaj. Se li estas devigata toleri tiun pozicion, ĉar li ne trovas alian pli bonan, Spiritismo instruas al li elteni ĝin kiel provon por sia humileco, necesan al lia progreso. Lia kredo direktas lian konduton kaj admonas lin agi tiel, kiel li volus, ke liaj subuloj agu kontraŭ li, se li estus ĉefo. Ĝuste pro tio, li pli skrupule plenumas siajn devojn, ĉar li komprenas, ke ĉia malzorgo en la laboro, konfidita al li, estas malprofito por tiu, kiu lin pagas kaj al kiu li ŝuldas sian tempon kaj siajn penojn; unuvorte, instigas lin devosento, naskita el lia kredo, kaj la certeco, ke ĉia deflankiĝo for de la rekta vojo estas ŝuldo, kiun li devos pagi pli aŭ malpli baldaŭ. (Francisco-Nikolao- Magdalena, kardinalo Morlot. Parizo, 1863).