Fariseoj (el la hebrea lingvo Parasch = divido, apartigo). La tradicio formis gravan parton de la juda teologio; ĝi konsistis el kolekto da sinsekvaj interpretoj, donitaj pri la senco de la Sanktaj Skriboj kaj kiuj fariĝis nepre kredindaj dogmoj. Tio estis, inter la leĝistoj, temo de senfinaj diskutadoj, plej ofte nur pro demandoj pri vortoj aŭ pri formoj, laŭ la maniero de la teologiaj disputoj kaj subtilaĵoj de la mezepoka skolastiko. El tiuj interpretoj naskiĝis pluraj sektoj, el kiuj ĉiu pretendis havi la monopolon de la vero; kiel preskaŭ ĉiam okazas, tiuj sektoj funde malamis unuj aliajn. Inter tiuj sektoj, la plej influhava estis tiu de la Fariseoj, kiuj havis kiel ĉefon Hillel2, judan leĝiston, naskitan en Babilono, fondinton de fama skolo, kie oni instruadis, ke nur al la Skribaĵoj oni ŝuldas fidon. Lia naskiĝo estis
proksimume en la jaro 200 aŭ 180 antaŭ la Kristo. La
Fariseoj estis persekutataj en diversaj epokoj, precipe dum la regadoj de Hirkan, ĉefpastro kaj reĝo de la judoj, de Aristobulo kaj de Aleksandro, reĝo de Sirio; tamen tiu ĉi lasta redonis al ili iliajn honorojn kaj havaĵojn, kaj tiel ili reakiris sian potencon kaj ĝin konservis ĝis la ruino de Jerusalem, en la jaro 70 de la kristana erao, kiam ilia nomo malaperis pro la disiĝo de la judoj.
La Fariseoj aktive partoprenis en la religiaj disputoj; sklavemaj observantoj de l' ekstera plenumado de la kulto kaj de la ceremonioj, plenaj de arda zorgo por prozelitismo, malamikoj de reformoj, ili paradis grandan severecon de principoj; sed sub ŝajno de zorgega pieco, ili kaŝis diboĉajn kutimojn, multan fieron kaj, super ĉio, grandegan amon al regado. La religio estis por ili pli ĝuste rimedo por alveni al superregado, ol objekto de sincera kredo. Ili havis nur la eksteraĵojn kaj la paradon de la virto; sed per tio ili havis grandan influon super la popolo, al kiu ili aspektis kvazaŭ sanktaj homoj; tial ili estis tre potencaj en Jerusalem.
Ili kredis, aŭ almenaŭ deklaris kredi, al la Providenco, al la senmorteco de l' animo, al la eterneco de la suferoj kaj al la reviviĝo de la mortintoj (Ĉap. IV, § 4). Jesuo, kiu ŝatis antaŭ ĉio la simplecon kaj la kvalitojn de la koro, kiu preferis, en la leĝo, la spiriton, kiu vivigas, ol la literon, kiu mortigas, diligente penadis dum sia tuta misio, por senmaskigi ilian hipokritecon kaj sekve havis ĉe ili furiozajn malamikojn; tial la Fariseoj alligiĝis al la ĉefpastroj, por ribeligi la popolon kontraŭ li kaj lin pereigi.
Impostistoj. Oni tiaj nomis, en la antikva Romo, la kavalirojn de la regnaj farmimpostoj, komisiitajn por la enkasigo de l' impostoj kaj ĉiuspecaj rentoj, tiel en Romo mem, kiel en la aliaj partoj de l' Imperio. Ili estis similaj al la ĝeneralaj farmuloj kaj trajtantoj de l' antikva reĝimo en Francujo, kiaj ekzistas ankoraŭ en kelkaj landoj. La riskoj, al kiuj ili estis elmetataj, igis ignori la riĉecon, kiun ofte ili akiris kaj kiu, ĉe multaj el ili, estis produkto de kontraŭleĝaj postuloj kaj de skandalaj profitoj. La nomo "impostisto" etendiĝis poste al ĉiuj, kiuj administris ŝtatajn financojn kaj al la malsuperaj agentoj. Hodiaŭ tiu vorto estas uzata en malbona senco, por nomi la neskrupulajn financistojn kaj agentojn de negocoj; oni diras kelkfoje: "Avida kiel impostisto; riĉa kiel impostisto", parolante pri fiorigina riĉeco. Sub la roma superregado, la imposto estis tio, kion la judoj plej malfacile akceptis, kaj tio, kio kaŭzis ĉe ili la plej grandan koleron; ĝi okazigis plurajn ribelojn kaj oni faris ĝin religia demando, ĉar oni rigardis ĝin kiel ion kontraŭan al la leĝo. Oni eĉ formis potencan partion, ĉe kies kapo estis iu Jehuda, alnomita la Gaŭlonido, kaj kiu starigis la rifuzon al la impostopago kiel principon. La judoj do abomenis la impostopagon kaj sekve ĉiujn homojn, komisiatajn por ricevi ĝin; tial ilia abomeno kontraŭ la impostistoj ĉiurangaj, inter kiuj oni povis trovi personojn tre estimindajn, sed kiuj, pro siaj funkcioj, estis malestimataj, same kiel tiuj, kiuj vizitadis ilin kaj kiuj estis konfuzataj en la sama mallaŭdo. La altrangaj judoj opiniis kompromiti sin, havante kun ili intimajn rilatojn.
Nazoreoj, nomo donita, laŭ la antikva leĝo, al judoj, kiuj jure promesis konservi perfektan purecon, aŭ dum la tuta vivo, aŭ dum difinita tempo. Ili devis gardi ĉastecon, abstini je likvoroj kaj konservi sian hararon. Ŝimŝon, Samuel kaj Johano, la Baptisto, estis nazoreoj.
Poste la judoj donis tiun nomon al la unuaj krist- anoj, por aludi al Jesuo el Nazaret. Ĝi estis ankaŭ nomo de hereza sekto dum la unuaj jarcentoj de la kristana erao, sekto, kiu, same kiel la Ebionidoj, el kiuj ĝi akceptis kelkajn principojn, miksis la formalaĵojn de Moseismo kun la kristanaj dogmoj. Tiu sekto malaperis en la kvara jarcento.
Pordistoj estis impostkolektistoj de malalta ran- go, precipe komisiataj por ricevi la impostojn de eniro en la urbojn. Iliaj funkcioj estis pli-malpli la samaj, kiel tiuj de niaj doganistoj kaj ricevistoj de akcizoj; ili partoprenis en la ĝenerala malestimo al ĉiuj impostistoj. Tial en la Evangelio oni ofte trovas la nomon impostisto, ligitan kun la ideo pri personoj de malbona vivo; sed tiu kvalifiko neniel kuntrenis la ideon pri diboĉuloj aŭ pri fiuloj; ĝi estis esprimo de malestimo, sinonimo de malbonmoruloj, ne indaj kunvivi ĉe honestaj homoj.
Sadukeoj, juda sekto, kiu formiĝis proksimume en la jaro 248 antaŭ la Kristo; tiel nomita laŭ la nomo de ĝia fondinto Cadok. La sadukeoj ne kredis al la sen- morteco de l' animo, nek al la reviviĝo, nek al bonaj kaj malbonaj anĝeloj. Tamen ili kredis al Dio, sed, nenion atendante post la morto, ili servis al Dio nur celante materiajn rekompencojn, ĉar laŭ ilia kredo la
Providenco limiĝis nur al tio; ankaŭ la kontentigo de la sentumoj estis en iliaj okuloj la precipa celo de la vivo. Koncerne la Skribaĵojn, ili tenis sin nur al la antikva leĝo, ne akceptante la tradicion nek ian ajn interpretadon. Ili lokis la bonajn agojn kaj la puran kaj simplan plenumadon de la leĝo pli alten, ol la eksteraĵojn de la kulto. Ili estis, kiel oni vidas, la materialistoj, la deistoj kaj la sensualistoj de tiu epoko. Tiu sekto estis ne multnombra, sed ĝi enkalkulis gravajn personojn kaj fariĝis politika partio ĉiam kontraŭa al la Fariseoj.
Samarianoj. Post la skismo de la dek triboj, Samario fariĝis la ĉefurbo de la apartiĝinta reĝolando de Izrael. Detruita kaj rekonstruita plurfoje, ĝi estis, sub regado de la romanoj, la ĉefurbo de Samario, unu el la kvar ŝtatoj de Palestino. Herodo, alnomita la Granda, beligis ĝin per luksaj monumentoj kaj, por flati Aŭguston, donis al ĝi la nomon Augusta, en greka lingvo Sebaste.
La samarianoj estis preskaŭ ĉiam en milito kontraŭ la reĝoj de Judujo. Profunda malamo, ekde la disiĝo, konstante regis inter la du popoloj, kiuj evitis ĉiajn interrilatojn. La samarianoj, por fari la disecon pli profunda kaj ne bezoni veni al Jerusalem por la solenado de la religiaj festoj, konstruis sian propran templon kaj enkondukis iujn reformojn; ili akceptis nur la Pentateŭkon[6], kiu enhavas la leĝon de Moseo, kaj malakceptis ĉiujn ceterajn librojn, poste aldonitajn al ĝi. Iliaj sanktaj libroj estis skribataj per hebreaj literoj de la plej malproksima antikveco. En la okuloj de l' ortodoksaj judoj, ili estis herezuloj, kaj tial malestimataj, anatemataj kaj persekutataj. La antagonis- mo de la du nacioj havis do kiel solan principon la malakordon de la religiaj opinioj, kvankam iliaj kredoj havis la saman originon; ili estis la tiamaj protestantoj.