10. Tiujn parolojn oni povas apliki ankaŭ al la adeptoj kaj propagandistoj de Spiritismo. La sistemaj nekredantoj, la obstinaj mokantoj, la kontraŭuloj kun personaj interesoj rilatas al la spiritistoj same, kiel la nacianoj al la apostoloj. Laŭ la ekzemplo de ĉi tiuj, ili serĉu do unue prozelitojn inter la bonvolemaj personoj, kiuj deziras la lumon, en kiuj sin trovas fekunda ĝermo, kaj kies nombro estas granda, ne perdante tempon kun homoj, kiuj rifuzas vidi kaj aŭdi, kaj pro fiero des pli firme kontraŭstaras, ju pli ŝatinta ŝajnas ilia konvertiĝo. Pli bone estas malfermi la okulojn al cent blinduloj, kiuj deziras klare vidi, ol al unu sola, kiu plezuras en mallumo, ĉar tiel oni multe plinombrigas la subtenantojn de l' afero. Lasi la aliajn trankvilaj ne estas indiferenteco, sed bona politiko; ilia vico venos, kiam ili estos superregataj de la ĝenerala opinio kaj aŭdos la saman aferon senĉese ripetata ĉirkaŭe; tiam ili kredos, ke ili memvole akceptis la ideon, kaj ne sub la premo de iu individuo. Cetere kelkaj ideoj similas semojn: ili ne povas ĝermi antaŭ la oportuna sezono, kaj nur sur preparita grundo ili ĝermas; tial estas preferinde atendi favoran tempon kaj unue kulturi tiujn jam ĝermantajn, por ne abortigi la aliajn pro troa instigado.
En la tempo de Jesuo, pro la malvastaj kaj materi- alaj ideoj de l' epoko, ĉiu afero estis ĉirkaŭlimigita kaj okupis apartan lokon; la domo de Izrael estis malgranda popolo; la Nacianoj estis malgrandaj popoloj, ĝin ĉir- kaŭantaj; hodiaŭ la ideoj universaliĝas kaj malmate- riiĝas. La nova lumo estas privilegio de neniu nacio; kontraŭ ĝi staras neniaj baroj; ĝi havas sian fokuson ĉie kaj ĉiuj homoj estas fratoj. Tiel ankaŭ la Nacianoj jam ne estas iu popolo, sed opinio, kiun oni trovas ĉie kaj kiun la vero iom post iom venkas, kiel Kristanismo venkis la idolanismon.
Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la
malsanuloj
Kaj dum li sidis ĉe manĝo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidis tie kun Jesuo kaj liaj disĉiploj. Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj disĉiploj: Kial via instruisto manĝas kun impostistoj kaj pekuloj? Kaj aŭdinte tion, li diris: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj. ( Mateo, 9: 10-12)
Jesuo alproksimiĝis precipe al la homoj mal- riĉaj kaj nefavoritaj de la sorto, ĉar ĉi tiuj plej multe bezonas konsolojn; al la mildaj kaj konfidantaj blinduloj, ĉar ĉi tiuj petas vidkapablon, kaj ne al la fieruloj, kiuj pretendas posedi la tutan lumon kaj nenion bezoni. (Vidu en la Enkonduko la artikolojn Impostistoj, Pordistoj.)
Tiu parolo, same kiel tiom da aliaj, trovas sian ĝustan aplikon en Spiritismo. Oni ofte miras, ke me- diumeco estas donata al personoj nedignaj, kapablaj ĝin uzi por la malbono; ŝajnas, ke tia altvalora kapablo devus aparteni ekskluzive al la plej meritaj.
Ni diru unue, ke la mediumeco dependas de l' organisma strukturo, kiun ĉiu homo povas posedi, same kiel la kapabloj vidi, aŭdi, paroli. Ĉiujn siajn kapablojn senescepte la homo povas misuzi, dank' al sia libera volo, kaj se Dio donus, ekzemple, la parolon nur al tiuj, kiuj ne kapablas diri malbonajn aferojn, ekzistus pli da mutaj, ol da parolkapablaj homoj. Dio donis kapablojn al la homo kaj lasas ĉi tiun libera ilin uzi; sed Li ĉiam punas tiun, kiu ilin misuzas.
Se la povo komunikiĝi kun la Spiritoj estus kon- sentata nur al la plej dignaj, kiu kuraĝus pretendi ĝin? Cetere, kie la limo de la digno aŭ de la maldigno? La mediumeco estas donata sendistinge, por ke la Spiritoj povu porti lumon en ĉiujn rangojn, en ĉiujn klasojn de la socio, tiel al malriĉulo, kiel al riĉulo; al la saĝaj, por fortikigi ilin ĉe la bono, al la malvirtaj por ilin korekti. Ĉu tiuj ĉi lastaj ne estas la malsanuloj, be- zonantaj kuraciston? Kial Dio, kiu ne volas la morton de la pekulo, rifuzus al ĉi tiu la helpon, kiu povas eltiri la homon el la ŝlimejo? La bonaj Spiritoj venas do helpe al la pekulo, kaj iliaj konsiloj, kiujn li ricevas, multe pli vive impresas lin, ol se li ilin ricevus tra ne- rektaj vojoj. Dio, per Sia boneco, por ŝpari al li la penon iri malproksimen serĉi la lumon, ĝin metas en lian manon; ĉu li ne estas multe pli kulpa, se li ĝin ne rigardas? Ĉu li povos senkulpiĝi pretekstante nescion, kiam li mem skribis, vidis per siaj okuloj, aŭdis per siaj oreloj, kaj eldiras el sia propra buŝo sian kondamnon? Se li ne profitas, tiam li estos punita per la perdo aŭ difektiĝo de sia kapablo, kiun la malbonaj Spiritoj ekuzas, por lin obsedi kaj trompi, krom per la realaj afliktoj, per kiuj Dio frapas Siajn malindajn servantojn kaj la korojn malmoliĝintajn pro fiero kaj egoismo.
La mediumeco ne signifas nepre kutimajn rilatojn kun superaj Spiritoj; ĝi estas simpla kapableco, por servi kiel instrumento pli aŭ malpli fleksebla al la Spiritoj ĝenerale. La bona mediumo ne estas do tiu, per kiu la Spiritoj facile komunikiĝas, sed tiu, kun kiu simpatias la bonaj Spiritoj kaj nur de tiuj ĉi estas helpata. Nur laŭ ĉi tiu senco la eminenteco de la moralaj kvalitoj estas ĉiopova super la mediumeco.
Kuraĝo de la kredo
Ciun do, kiu konfesos min antaŭ la homoj, mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Sed kiu malkonfesos min antaŭ homoj, tiun mi ankaŭ malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. (Mateo, 10:32-33)
Car kiu hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj anĝeloj. (Luko, 9:26.)
La kuraĝo de la propra opinio estis ĉiam ŝatata de la homoj, ĉar estas merito alfronti danĝerojn, persekutojn, kontraŭdirojn, eĉ simplajn sarkasmojn, al kiuj preskaŭ ĉiam elmetas sin ĉiu, kiu ne timas konfesi ideojn ne komunajn al la publiko. Pri tio, same kiel pri ĉio, la merito estas proporcia al la cirkonstancoj kaj al la graveco de la rezultato. Estas ĉiam malforteco retroiri antaŭ sekvoj de sia opinio kaj ĉi tiun malkonfesi, sed estas okazoj, kiam tio estas malkuraĝo tiel granda, kiel fuĝi en la momento de la batalo.
Jesuo riproĉas tiun malkuraĝon el la speciala vid- punkto de sia doktrino, dirante, ke, se iu hontos pri liaj paroloj, li ankaŭ hontos pri tiu; ke li malkonfesos tiun, kiu malkonfesos lin; ke, kiu konfesos lin antaŭ homoj, tiun li konfesos antaŭ sia Patro, kiu estas en la ĉielo; alivorte: kiuj timos konfesi sin disĉiploj de la vero, tiuj ne indas esti akceptataj en la regnon de la vero. Ili perdos la bonaĵojn de sia kredo, ĉar ĝi estas egoista kredo, kiun ili konservas por si mem, sed kiun ili kaŝas pro timo, ke ĝi portus al ili malprofiton en tiu ĉi mondo; tiuj, kontraŭe, kiuj, metante la veron super siajn materi- alajn interesojn, ĝin malkaŝe proklamas, laboras sam- tempe por sia kaj por la estonteco de aliaj.
16. Tion saman ni diras pri l' adeptoj de Spiritismo; ĉar ilia doktrino estas nenio alia, ol la disvolv- iĝado kaj aplikado de l' Evangelia doktrino, tial al ili ankaŭ aplikiĝas la paroloj de la Kristo. Ili semas sur la tero tion, kion ili rikoltos en la spirita vivo; en ĉi tiu lasta ili rikoltos la fruktojn de sia kuraĝo aŭ de sia malforteco.
Porti sian krucon. Kiu volos savi sian
animon, tiu gin perdos
Feliĉaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riproĉos, kaj elĵetos vian nomon kiel malbonan, pro la Filo de homo. Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu, ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo; ĉar tiel same faris iliaj patroj kontraŭ la profetoj. (Luko, 6: 22-23.)