Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj disĉipl- oj, li diris al ili: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min. Car kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu ĝin savos. Car kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? (Marko, 8: 34-36; Luko, 9: 23-25; Mateo, 10: 38-39; Johano, 12: 25-26.)
Ĝoju, diras Jesuo, kiam la homoj vin malamos kaj vin persekutos pro mi, ĉar vi estos rekompencataj en la ĉielo. Tiujn vortojn oni povas jene traduki: Estu feliĉaj, kiam la homoj, pro sia malbonvolo kontraŭ vi, liveros al vi okazon pruvi la sincerecon de via kredo, ĉar la malbono, kiun ili faras al vi, rezultigos vian profiton. Bedaŭru do ilian blindecon, kaj ne malbenu ilin.
Poste li aldonas: "Kiu volos sekvi min, tiu portu sian krucon", tio estas, li kuraĝe eltenu la ĉagrenojn, kiujn lia kredo portos al li; ĉar, kiu volos savi sian vivon kaj siajn havaĵojn, forlasante min, tiu perdos la favoraĵojn de la regno de la ĉielo, dum tiuj, kiuj ĉion perdos en tiu ĉi mondo, eĉ la vivon, por la venko de la vero, ricevos la premion de sia kuraĝo, de sia persistemo kaj de sia abnegacio en la estonta vivo; sed al tiuj, kiuj oferas la ĉielajn bonaĵojn por la surteraj ĝuoj, Dio diras: Vi jam ricevis vian rekompencon.
Ĉapitro XXV
sercu, kaj vi trovos
Helpu cin mem, la ĉielo cin helpos.
Rigardu la birdojn de la ĉielo.
Ne afliktiĝu por posedi oron.
Helpu cin mem, la ĉielo cin helpos
Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite. Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon; aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton? Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li? (Mateo, 7:7-11.)
El la surtera vidpunkto, la maksimo: Serĉu, kaj vi trovos, estas analoga al tiu ĉi: Helpu cin mem, kaj la ĉielo cin helpos. Tio estas la principo de la lego de laboro, kaj sekve de la lego de progreso, ĉar la progreso estas filo de la laboro, ĉar la laboro ekscitas la aktivecon de l' intelekto.
En la infaneco de la homaro, la homo uzas sian intelekton nur por serĉi nutraĵon, rimedojn por ŝirmi sin kontraŭ veteraj ŝanĝiĝoj kaj por defendi sin kon- traŭ malamikoj; sed al li Dio donis plie ion, kion la besto ne posedas, nome: la senĉesan deziron je io pli bona; tiu deziro pelas lin al la serĉado de rimedoj, por plibonigi sian situacion, kaj instigas lin al eltrovoj, al elpensoj, al la perfektigo de la scienco, ĉar la scienco ja havigas tion, kio mankas al li. Per liaj esploroj lia intelekto kreskas, lia moralo puriĝas; la bezonojn de la korpo sekvas la bezonoj de la spirito; post la materia nutraĵo, li bezonas la spiritan nutraĵon, kaj tiel la homo pasas de la sovaĝeco al la civilizacio.
Sed la progreso, plenumata de ĉiu homo individue, dum la vivo, estas tre malgranda, eĉ nerimarkebla ĉe granda nombro da homoj; kiamaniere do la homaro povus progresi sen antaŭekzistado kaj reekzistado de l' animo? Se la animoj ĉiutage forirus por ne plu reveni, la homaro renoviĝus do senĉese per la primitivaj ele- mentoj, havante ĉion por fari, ĉion por lerni; ne estus do klarigeble, kial la homo estus pli progresinta hodiaŭ, ol en la unuaj aĝoj de la mondo, ĉar ĉe ĉiu naskiĝo la tuta intelekta laboro devus ĉiam denove komenciĝi. Kon- traŭe, revenante kun sia jama progreso, kaj ĉiufoje akirante ion plian, la animo pasas iom post iom de la barbareco al la materiala civilizacio, kaj de ĉi tiu al la civilizacio morala. (Vidu Ĉap. IV, § 17.)
3. Se Dio sendevigus la homon de la korpa laboro, la membroj de la homo atrofiiĝus; se de l' intelekta laboro, la homa spirito restus en sia infaneco, en stato de besta instinkto. Tial Dio trudis al la homo laboron, kiel ion necesan, kaj diris al li: Serĉu, kaj ci trovos; laboru, kaj ci produktos; tiamaniere ci estos filo de ciaj verkoj, ci havos la meriton, ke ci estas ilia aŭtoro, kaj ci estos rekompencita laŭ tio, kion ci faris.
Aplikante ĉi tiun principon, la Spiritoj ne alkuras mem ŝpari al la homo la laboron de l' esploroj, alportante al li eltrovaĵojn kaj elpensaĵojn plene faritajn kaj pret- ajn por uzado, en tia maniero, ke li nur devus preni tion, kion oni enmetus en lian manon, sen la peno klini sin por kapti, aŭ eĉ pripensi. Se estus tiel, la plej mallaborema povus riĉiĝi, la plej malklera povus senpene fariĝi kler- ulo, kaj ambaŭ opinius sin meritaj pri tio, kion ili efektive ne faris. Ne, la Spiritoj ne venas liberigi la homon de la leĝo de laboro, sed nur montri al li la celon, kiun li devas atingi, kaj la vojon, kiu tien kondukas, dirante al li: Marŝu, kaj ci alvenos. Ci trovos ŝtonojn sub ciaj piedoj; rigardu, kaj ilin forigu mem; ni donos al ci la necesan forton, se ci volas ĝin uzi. (La Libro de la Mediu- moj, ĉap. XXVI, §§ 291 kaj sekvantaj.)
El la morala vidpunkto, tiuj paroloj de Jesuo signifas: Petu la lumon, kiu heligus vian vojon, kaj ĝi estos donita al vi; petu forton por malcedi al la malbono, kaj vi ĝin havos; petu helpon de la bonaj Spiritoj, kaj ili venos akompani vin, kaj, kiel la anĝelo de Tobija, ili servos al vi kiel gvidantoj; petu bonajn konsilojn, kaj tiuj ne estos al vi rifuzitaj; frapu nian pordon, ĝi estos al vi malfermita; sed petu sincere, kun fido kaj fervoro; prezentu vin kun humileco, ne kun aroganta mieno, alie vi estos forlasitaj al viaj propraj fortoj, kaj viaj faloj estos la puno por via fiero.
Tia estas la senco de tiuj vortoj: Serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos al vi malfermite.
Rigardu la birdojn de la ĉielo
6. Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas; sed provizu trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas; ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.
Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo?
Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili? Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
Kaj kial vi zorgas pri vestaĵo? Pri pensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; tamen ni diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj. Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estas ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?
Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni trinku? aŭ: Kion ni surmetu? Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacianoj; ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion.