Выбрать главу

Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi. Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgas pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono. (Mateo, 6:19-21 kaj 25-34.)

7. Prenite laŭlitere, tiuj ĉi vortoj estus deadmono de ĉia antaŭvidemo, de ĉia laboro kaj, sekve, de ĉia progreso. Laŭ tia principo, la homo limigus sin je ia pasiva atendado; liaj korpaj kaj intelektaj fortoj restus neaktivaj; se li farus el tia kondiĉo sian normalan vivon sur la tero, li neniam estus elirinta el la primitiva stato, kaj se li farus el ĝi sian nunan leĝon, li estus devigita al nenio, krom vivi senfare. La penso de Jesuo ne povus esti tia, ĉar ĝi estus kontraŭa al tio, kion li diradis ĉe aliaj okazoj, eĉ al la leĝoj de la naturo. Dio kreis la homon sen vestoj kaj sen ŝirmejo, sed donis al li intelek- ton, por ke la homo mem ilin fabriku. (Ĉ. XIV, § 6; ĉ. XXV, § 2.)

En tiuj vortoj oni devas do vidi nur poezian ale- gorion de la Providenco, kiu neniam forlasas la homojn, fidantajn al Li, sed Li volas, ke ili siaflanke laboru. Se Li ne ĉiam venas kun materiala helpo, Li tamen inspiras la ideojn, per kiuj ili trovus la rimedojn, por eliri el sia embaraso. (Ĉ. XXVII, § 8.)

Dio konas niajn bezonojn kaj provizas laŭnecese; sed la homo, nekontentigebla pri siaj deziroj, ne ĉiam scias kontentigi per tio, kion li havas; la necesaĵo ne sufiĉas al li, li bezonas la superfluaĵon; tiam la Provi- denco lasas lin al si mem; ofte la homo estas malfeliĉa pro sia kulpo mem kaj pro tio, ke li ne aŭskultis la voĉon, kiu avertis lin per lia konscienco; tiam Dio lasas lin suferi la sekvojn, por ke lia malobservo utilu al li estonte kiel leciono. (Ĉ. V, § 4.)

La tero produktos sufiĉe por nutri siajn loĝant- ojn, kiam la homoj scios administri ĝiajn produktaĵojn laŭ la leĝoj de justeco, de karito kaj de amo al la proksi­mulo. Kiam la frateco regos inter la popoloj, kiel inter la provincoj de unu sama imperio, la momenta super- fluaĵo de unu loko provizos la momentan nesufiĉan kvanton de alia, kaj ĉiu havos la necesan. Tiam la riĉulo estos rigardata kvazaŭ homo, posedanta multe da semoj; se li dissemos ilin, ili produktos centoble por li kaj por aliaj; sed se li sola mangos tiujn semojn kaj malŝparegos kaj perdos la ceterajn, kiujn li ne manĝis, ili nenion produktos kaj ne estos abundo por ĉiuj; se li enfermos ilin en sia grenejo, la vermoj ilin mangos; tial Jesuo diris: Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, ĉar ili pereas, sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, ĉar tiuj estas eternaj. Alivorte, ne donu al la havaĵoj ma- terialaj atenton pli grandan, ol al la spiritaj bonaĵoj, kaj sciu oferi la unuajn por la utilo de la duaj. (Ĉ. XVI, §§ 7 kaj sekvantaj.)

Ne per leĝoj oni dekretas kariton kaj fratecon; se ĉi tiuj ne estas en la koro, egoismo ilin ĉiam sufokos; igi tiujn virtojn penetri en la korojn, jen la tasko de Spiritismo.

Ne afliktiĝu por posedi oron

Ne provizu oron nek arĝenton nek kupron en viajn zonojn, nek saketon por vojaĝo, nek du tunikojn, nek ŝuojn, nek bastonon; ĉar la laboranto meritas sian nutraĵon.

Kaj en iu ajn urbo aŭ vilaĝo, en kiun vi eniros, demandu, kiu tie estas inda; kaj loĝu tie, ĝis vi foriros. Kaj venante en la domon, salutu ĝin. Kaj se la domo estas inda, via paco venu sur ĝin; sed se ĝi ne estas inda, via paco revenu al vi. Kaj se iu ne akceptos vin, nek aŭskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aŭ el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj pie- doj. Vere mi diras al vi: Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de juĝado, ol por tiu urbo. (Mateo, 10:9-15.)

En tiu tempo, nenion strangan havis tiuj ĉi paroloj, kiujn Jesuo diris al siaj apostoloj, kiam li sendis ilin je l' unua fojo por anonci la Bonan Novaĵon; tiuj vortoj estis konformaj al la patriarkaj moroj en Oriento, kie la vojaĝanto estis ĉiam akceptata en la tendon. Sed tiam la vojaĝantoj estis maloftaj; ĉe la modernaj popoloj la kresko de la cirkulado devis krei kutimojn novajn; kutimojn de l' antikva tempo oni trovas nur en mal- proksimaj regionoj, kien la granda movado ankoraŭ ne penetris; se Jesuo revenus hodiaŭ, li ne povus diri al siaj apostoloj: Vojiru sen provizaĵoj. Krom la ĝusta senco, tiuj paroloj havas ankaŭ moralan sencon tre profundan. Per ili Jesuo instruis siajn disĉiplojn konfidi al la Providenco; cetere, nenion havante, ili ne povus tenti la avidecon de la homoj, kiuj ilin akceptus; tio estis rimedo, por distingi la karitemajn de l' egoistaj; tial li diris: "Demandu, kiu estas inda vin gastigi", tio estas, kiu estas sufiĉe humana, por doni gastigon al vojaĝanto, havanta nenion por pagi, ĉar tiuj estas indaj aŭdi viajn parolojn; laŭ ilia karitemo vi ekkonos ilin.

Pri tiuj, kiuj ne volos ilin akcepti, nek ilin aŭskulti, ĉu li konsilis al siaj apostoloj tiujn malbeni, sin trudi, uzi perforton kaj ĝenon por ties konverto? Ne; tute simple kaj pure, ke ili iru aliloken kaj serĉu pli bonvol- emajn homojn.

Tion saman konsilas Spiritismo al siaj adeptoj: Neniun konsciencon perfortu; neniun devigu lasi sian kredon, por adopti la vian; ne anatemu tiujn, kiuj ne pensas same, kiel vi; akceptu tiujn, kiuj venas al vi, kaj lasu pace tiujn, kiuj vin forpelas. Memoru la parol- ojn de la Kristo: iam oni perforte prenadis la ĉielon, nun oni envenas per mildeco. (Ĉ. IV, §§ 10 kaj 11.)

Ĉapitro XXVI

donace vi ricevis, donace vi donu

Kapablo sanigi.

Pagataj preĝoj.

Vendistoj elpelitaj el la templo.

Senpaga mediumeco.

Kapablo sanigi

Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu: donace vi ricevis, donace vi donu. (Mateo, 10:8.)

"Donace vi ricevis, donace vi donu", diris Jesuo al siaj disĉiploj; per tiu maksimo li ordonas, ke ni ne devigu alian pagi al ni ion, por kio ni mem nenion pagis; nu, kion la disĉiploj senpage ricevis, tio estis la kapablo sanigi malsanulojn kaj elpeli demonojn, tio estas, la malbonajn Spiritojn; tiun kapablon ili senpage ricevis de Dio, por mildigi la sorton de la suferantoj kaj por helpi la disvastigon de la kredo; Jesuo do rekomendis al ili ne fari el tia kapablo ian komercon, negocon aŭ viv- rimedon.

Pagataj preĝoj

Kaj dum la popolo aŭskultis, li diris al siaj disĉiploj: Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn en la festenoj; kaj kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas. Ci tiuj ricevos pli severan kondamnon. (Luko, 20:45-47; Marko, 12:38-40; Mateo, 23-14.)

Jesuo diris ankaŭ: Igu neniun pagi vin por viaj preĝoj; ne faru kiel la skribistoj, "kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas", tio estas, kiuj akaparas la riĉaĵojn. La preĝo estas ago de ka- ritemo, impeto de la koro; postuli de alia pagon por preĝo, kiun por li oni turnas al Dio, estas fariĝi salajrata peranto; la preĝo fariĝas do ia formulo, kies longo estas proporcia al la alportata sumo. Nu, el la jenaj du aferoj unu estas certa: aŭ Dio mezuras, aŭ ne mezuras, Siajn gracojn laŭ la nombro de la paroloj; se multaj vortoj estas necesaj, kion helpas malmultaj aŭ preskaŭ neniaj al tiu, kiu ne povas pagi? tio estas manko de karito; se unu sola vorto sufiĉas, la ceteraj estas senutilaj; kial do postuli pagon por ili? tio estas malhonestaĵo.

Dio ne vendas la bonaĵojn, kiujn Li konsentas. Kial do iu, kiu ne estas eĉ la disdonanto de tiuj favoroj, kiu ne povas garantii ties ricevon, postulu pagon por peto, kiu eble nenion rezultigos? Dio ne povus kondiĉigi kon- senton de pardono, de bono aŭ de justaĵo, kiun oni petas de Lia favorkoreco, al ioma sumo da mono; alie, se la sumo ne estus pagita, aŭ se ĝi estus nesufiĉa, la justeco, la boneco kaj la pardonemo de Dio sin detenus de agado. La racio, la komuna saĝo, la logiko diras, ke Dio, la absoluta perfekteco, ne povus delegi al Siaj neperfektaj kreitoj la rajton tarifi Liajn verdiktojn. La justeco de Dio similas la Sunon: Ĝi ekzistas por ĉiuj, ĉu malriĉaj aŭ riĉaj. Se oni konsideras malmorale negoci pri favoroj de surtera suvereno, ĉu estus do morale vendi la gracojn de la Suvereno de l' Universo?