Oni trovas ankoraŭ hodiaŭ samarianojn en kelkaj landoj de l' Oriento, precipe en Naplusa kaj Jafo. Ili obeas la leĝon de Moseo kun pli da severeco, ol la aliaj judoj, kaj geedziĝas nur inter si mem.
Sinagogo (el la greka lingvo Synagoge, kunveno, kongregacio). En Judujo estis unu sola templo, tiu de Salomono, en Jerusalem, kie oni solenadis la grand- ajn ceremoniojn de la kulto. La judoj tien iris ĉiujn jarojn en pilgrimado por la precipaj festoj, kiaj la Pasko, Konsekrado kaj Festo de la Laŭboj. Jesuo kutime iradis Jerusalemon okaze de tiuj festoj. La aliaj urboj ne havis templojn, sed sinagogojn, konstruaĵojn, kie la judoj kunvenis ĉiusabate por fari publikajn preĝojn, sub la direktado de la plejaĝuloj, de la skribistoj aŭ de la leĝistoj; oni tie legadis pecojn el la sanktaj libroj, kiujn oni klarigis kaj komentariis. Ĉiu povis partopreni en tiuj komentarioj; jen kial Jesuo, ne estante pastro, instruadis en la sinagogoj ĉiusabate.
Post la ruino de Jerusalem kaj la disiĝo de la judoj, la sinagogoj servas al la judoj, en la urboj, kie ili loĝas, kiel temploj, por soleni la kulton.
Skribistoj, nomo donita unue al la sekretarioj de la reĝoj de Judujo kaj al iuj provizumestroj de la judaj armeoj; poste tiu nomo estis uzata speciale por la leĝistoj, kiuj instruis la leĝon de Moseo kaj ĝin inter- pretis por la popolo. Ili estis solidaraj kun la Fariseoj, kun kiuj ili dividis la principojn kaj la antipation kontraŭ la reformoj; tial Jesuo ilin konfuzis en la sama mallaŭdo.
Terapeŭtoj (el la greka lingvo therapeŭtaj, formita de therapeŭejn, servi, kuraci, tio estas, servistoj de Dio aŭ kuracistoj); judaj sektanoj, samtempuloj de la Kristo, loĝantaj precipe en Aleksandrio, en Egiptujo. Ili havis multajn rilatojn kun la Esenianoj, kies principojn ili praktikis; same kiel ĉi tiuj lastaj, ili dediĉis sin al la praktikado de ĉiuj virtoj. Ilia nutraĵo estis ekstreme simpla. Dediĉataj al la fraŭleco, al la meditado kaj al la soleca vivado, ili formis veran religian ordenon. Filono, juda platona filozofo en Aleksandrio, estis la unua, kiu parolis pri la Terapeŭtoj; li faras el ili sekton el Judismo. Eŭzebo, Sankta Hieronimo kaj aliaj pastroj opinias, ke ili estis kristanoj. Egale, ĉu ili estis judoj aŭ kristanoj, estas evidente, ke, same kiel la Esenianoj, ili prezentis unuigan strekon inter Judismo kaj Kristanismo.
IV. SOKRATO KAJ PLATONO, PIONIROJ DE LA KRISTANA IDEO KAJ DE SPIRITISMO
El la fakto, ke Jesuo eble konis la sekton de l' Esenianoj, estus eraro konkludi, ke li ĉerpis el ĝi sian doktrinon, kaj ke, se li vivus en alia medio, li instruus aliajn principojn. La grandaj ideoj neniam eksplodas subite; la ideoj, kiuj kuŝas sur la vero, ĉiam havas pionirojn, kiuj parte preparas la vojojn; poste, kiam la tempo alvenas, Dio sendas iun kun la misio resumi, kunordigi kaj kompletigi tiujn disajn elementojn, kaj formi el ili korpon. Tiamaniere, ne alvenante abrupte, la ideo trovas ĉe sia apero spiritojn tute pretajn por ĝin akcepti. Tiel fariĝis kun la kristana ideo, kiu estis antaŭsentata plurajn jarcentojn antaŭ Jesuo kaj la Esenianoj, kaj kies ĉefaj pioniroj estis Sokrato kaj Platono[7].
Sokrato, same kiel la Kristo, nenion skribis, aŭ almenaŭ lasis neniun skribaĵon; same kiel Jesuo, li ankaŭ spertis la morton de la krimuloj, viktimo de la fanatikeco, ĉar li atakis la tradiciajn kredojn kaj starigis la virton super la hipokriteco kaj la ŝajnigo de la formoj, unuvorte, ĉar li kontraŭbatalis la religiajn antaŭjuĝojn. Same kiel Jesuo estis akuzita de la Fariseoj kiel koruptanto de la popolo per siaj instruoj, tiel ankaŭ Sokrato estis akuzita de la Fariseoj de sia tempo, ĉar Fariseoj ekzistis en ĉiuj epokoj, kiel koruptanto de la junularo, proklamante la dogmon de l' unueco de Dio, de la senmorteco de l' animo kaj de l' estonta vivo. Same kiel la doktrinon de Jesuo ni konas nur per skribaĵoj de liaj disĉiploj, ni konas la doktrinon de Sokrato nur per la
skribaĵoj de lia disĉiplo Platono. Ni opinias utile resumi tie ĉi la punktojn plej elstarajn de tiu doktrino, por montri ĝian akordon kun la principoj de Kristanismo.
Al tiuj, kiuj vidos en tiu komparo ian profanadon kaj pretendos, ke ne povas esti egaleco inter la doktrino de idolano kaj la doktrino de la Kristo, ni respondos, ke la doktrino de Sokrato ne estis idolana, ĉar ĝia celo estis kontraŭbatali idolanismon; ke la doktrino de Jesuo, pli kompleta kaj pli purigita, ol la doktrino de Sokrato, nenion povas perdi el la komparo; ke la dia misio de la Kristo ne povus el tio esti malplivalorigita; cetere, ke ili apartenas al la historio kaj ne povas esti forviŝitaj. La homo venis al punkto, kiam la lumo eliras per si mem de sub la grenmezurilo; li estas matura por ĝin rigardi en la vizaĝon; des pli malbone por tiuj, kiuj ne kuraĝas malfermi la okulojn. La tempo venis, por ke oni rigardu la aferojn grandamplekse kaj de alte, kaj ne plu el la malvasta, malgrandioza vidpunkto de l' interesoj de sektoj kaj de kastoj.
Tiuj ĉi citaĵoj cetere pruvos, ke, se Sokrato kaj Platono antaŭsentis la kristanan ideon, en ilia doktrino oni tro- vas ankaŭ la fundamentajn principojn de Spiritismo.
Resumo de la doktrino de Sokrato kaj Platono
Oni ne povas pli klare esprimi la distingon kaj la sendependecon de l' inteligenta principo kaj de la materia principo; cetere tiu estas la doktrino pri l' antaŭekzistado de l' animo; pri la malpreciza intuicio, kiun ĝi konservas pri alia mondo, al kiu ĝi aspiras reveni; pri ĝia vivado post la morto de la korpo; pri ĝia eliro el la spirita mondo por enkarniĝi, kaj pri ĝia reeniro en tiun saman mondon post la morto; fine, ĝi estas la ĝermo de la doktrino pri la defalintaj Anĝeloj.
La animo devojiĝas kaj konfuziĝas, kiam ĝi uzas la korpon, por konsideri iun objekton; ĝi havas kapturniĝojn, kvazaŭ ĝi estus ebria, ĉar ĝi alligiĝas al aĵoj ŝanĝemaj pro sia propra naturo; sed kiam ĝi rigardas sian propran esencon, ĝi estas direktata al tio, kio estas pura, eterna, senmorta, ĉar ĝia naturo mem estas ja tia sama, ĝi tie restas alligita tiel longe, kiel ĝi povas; tiam ĝiaj devojiĝoj ĉesas, ĉar ĝi estas unuigita kun tio neŝanĝema, kaj tiun staton de l'animo oni nomas saĝeco.
Tiel, la homo, kiu konsideras la aferojn triviale, el vidpunkto materia, kreas al si iluziojn; por konsideri la aferojn kun ĝusteco, li devas ilin vidi de supre, tio estas, de spirita vidpunkto. La vera saĝulo devas do iamaniere izoli la animon for de la korpo, por vidi per la okuloj de la Spirito. Tion saman instruas Spiritismo. (Ĉ. II, § 5.)
Tiel longe kiel ni havos nian korpon, kaj nia animo estos ŝlosita en tiu putremaĵo, neniam ni posedos la objekton de niaj deziroj: la veron. Efektive, la korpo kreas al ni mil malhelpojn pro la bezono, en kiu ni troviĝas, zorgi pri ĝi; plie, la korpo plenigas nin per deziroj, perapetitoj, per timoj, per mil kimeroj kaj per mil stultaĵoj, en tia maniero, ke kun la korpo estas neeble esti saĝa eĉ dum unu momento. Sed se ne estas eble pure koni ion, dum la animo estas kunigita kun la korpo, el du aferoj unu estas certa: aŭ ni neniam konos la veron, aŭ ni konos ĝin post la morto. Liberigite el la frenezo de la korpo, ni tiam konversacios, kiel estas prave esperi, kun homoj same liberaj, kaj ni konos per ni mem la esencon de l' aĵoj. Tial la veraj filozofoj ekzerciĝas por morti, kaj la morto ŝajnas al ili neniel timinda. ("La Ĉielo kaj la Infero", 1a parto, ĉ. II; 2a parto, ĉ. I.)