La pagataj preĝoj havas alian malbonaĵon: kiu aĉetas ilin, tiu plej ofte opinias, ke li ne havas mem la devon preĝi, ĉar juĝas sin kvita, donante sian monon. Oni scias, ke la Spiritoj estas tuŝataj de la fervoro de tiu, kiu interesiĝas pri ili; kia povas esti la fervoro de homo, kiu komisias al alia preĝi anstataŭ li, kontraŭ pago? kia la fervoro de tiu alia, kiam li delegas sian mandaton aŭ iu tria, tiu ĉi al iu kvara ktp? Ĉu tio ne estas redukti la efikon de la preĝo al la valoro de kursohava mono?
Vendistoj elpelitaj el la templo
5. Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templ- on, li komencis elpeli la vendantojn kaj la aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj; kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo. Kaj li instruis, kaj diris al ili: Ĉu ne estas skri- bite: Mia domo estas nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj? Sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj. Kaj la ĉefpastroj kaj skribistoj aŭdis tion, kaj serĉis, kiamaniere pereigi lin; ĉar ili timis lin, ĉar la tuta homamaso miregis pro lia instruado. (Marko, 11:1518; Mateo, 21:12-13.)
Jesuo elpelis la vendantojn el la templo; per tia gesto li do kondamnis la negocadon de la sanktaj aferoj sub ia ajn formo. Dio ne vendas Sian benon, nek Sian pardonon, nek la eniron en la regnon de la ĉielo; la homo ne havas do la rajton postuli pagon por ili.
Senpaga mediumeco
La modernaj mediumoj — ĉar ankaŭ la apos- toloj havis mediumecon — same ricevis senpage de Dio ian specialan kapablon, nome la kapablon esti interpret- antoj de la Spiritoj, por la instruado al la homoj, por montri al ĉi tiuj la vojon de la bono kaj ilin gvidi al la kredo, kaj ne por vendi al la homoj vortojn ne aparten- antajn al ili, mediumoj, ĉar tiuj vortoj ne estas produk- taĵo de konceptado, de esploroj, nek de persona laboro de tiaj perantoj. Dio volas, ke la lumo venu al ĉiuj; Li ne volas, ke la plej malriĉa ĝin ne ricevu kaj povu diri: "Mi ne havas kredon, ĉar mi ne povis pagi por ĝi; mi ne havis la konsolon ricevi kuraĝigojn kaj montrojn de amo de tiuj, kiujn mi priploras, ĉar mi estas malriĉa." Jen kial la mediumeco estas nenies privilegio kaj troviĝas ĉie; fari ĝin io pagata estus do ĝin deturni de ĝia pro- videnca celo.
Kiu konas la kondiĉojn, en kiuj la bonaj Spiritoj komunikiĝas, ilian abomenon al ĉia egoisma intereso, kaj scias, kiel malmulte sufiĉas, por ke ili foriru, tiu neniel povas akcepti, ke la superaj Spiritoj estas al la dispono de iu ajn, kiu ilin vokus por ia prezo po kunsido; la simpla komuna saĝo forpuŝas tian penson. Ĉu ne estas ankaŭ sakrilegio voki por mono la estulojn, kiujn ni respektas aŭ kiuj estas al ni karaj? Sendube oni povas tiamaniere ricevi manifestiĝojn, sed kiu povus garantii ilian sincerecon? La Spiritoj frivolaj, mensogemaj, pe- tolaj kaj la multego da malsuperaj Spiritoj, neniel skrupulaj, ĉiam venas kaj estas pretaj respondi, kion oni demandas, tute ne zorgante pri la vero. Kiu volas do seriozajn respondojn, tiu devas unue serioze peti ilin, poste informiĝi pri la speco de simpatioj de la mediumo por la estuloj de la spirita mondo; nu, la unua kondiĉo, por havigi al si la bonvolemon de la bonaj Spiritoj, estas la humileco, la sindonemo, la abnegacio, la plej absoluta morala kaj materiala sinforgeso.
9. Krom la morala demando prezentiĝas ne malpli grava fakta afero, dependanta de la naturo mem de la priparolata kapablo. La serioza mediumeco ne povas esti kaj neniam estos ia profesio, ne nur, ĉar ĝi morale senkreditiĝus kaj baldaŭ identiĝus kun tiu de l' "antaŭ- diristoj de la sorto", sed ankaŭ tial, ke materia baro tion kontraŭstaras; efektive, ĝi estas kapablo esence ŝan- ĝema, nedaŭra kaj varia, je kies konstanteco neniu do povas kalkuli. Por ekspluatisto ĝi estus, sekve, tute necerta fonto de enspezoj, kiu povus manki al li en la momento, kiam li ĝin plej bezonus. Tute alia afero estas talento akirita per lernado kaj laboro kaj kiu, pro tio mem, estas propraĵo, el kiu oni kompreneble rajtas tiri profiton. Sed la mediumeco ne estas ia arto, nek ia talento, kaj tial ĝi ne povas fariĝi profesio; ĝi ne ekzistas sen kunlaborado de la Spiritoj; se Spiritoj mankas, jam ne estas mediumeco; la kapablo povas daŭri, sed ĝia ekzercado estas nuligita; tial, nenia mediumo en la mondo povas garantii la okazigon de ia spirita fenomeno en difinita momento. Ekspluati la mediumecon estas do disponi pri io, kion oni efektive ne posedas; aserti la kontraŭon estas trompi tiun, kiu pagas; cetere ne pri si mem la ekspluatisto disponas; li starigas prezon por la kunlaborado de la Spiritoj, de l' animoj de la mortintoj; tia penso naskas instinktan senton de abomeno. Ĝuste tiu negocado, degenerinta en ekscesan kutimon, ekspluatata de ĉarlatanoj, de malkleraj, de kredemaj kaj de superstiĉaj homoj, motivis la malpermeson de Moseo. La moderna Spiritismo, kompreninte la seriozan flankon de l' afero kaj per la diskreditado, en kiun ĝi faligis tian ekspluatadon, levis la mediumecon ĝis la rango de misio. (Vidu "La Libro de la Mediumoj", ĉ. XXVIII; ankaŭ "La Cielo kaj la Infero", ĉ. XII.)
10. Mediumeco estas io sankta, kion oni devas sankte, religie praktikadi. Ekzistas speco de mediumeco, postulanta en ankoraŭ pli absoluta maniero tiun kon- diĉon, nome la kuraca mediumeco. La medicina doktoro donas la frukton de siaj studoj, kiujn li ofte faris koste de penigaj oferoj; la magnetizisto donas siajn proprajn emanaĵojn, ofte eĉ sian sanon: ili povas postuli por tio prezon; la sanigiva mediumo transdonas la sanigan emanaĵon de la bonaj Spiritoj: tiun li ne rajtas vendi. Jesuo kaj la apostoloj, kvankam malriĉaj, nenian pagon petis de la homoj, kiujn ili resanigadis.
Kiu do ne havas porvivon, tiu serĉu rimedon iel ajn, ne per mediumeco; se necese, li dediĉu al ĝi nur la tempon, je kiu li povas materiale disponi. La Spiritoj alte taksos liajn sindonemon kaj oferemon, sed, kontraŭe, forlasas la homojn, kiuj esperas fari el ili ŝtupon por sia altigo.
Ĉapitro XXVII
petu kaj vi ricevos
Kvalitoj de la preĝo.
Efikeco de la preĝo.
Agado de la preĝo. Transsendo de la penso.
Kompreneblaj preĝoj.
Pri la preĝo por la mortintoj kaj la suferantaj Spiritoj.
Instruoj de la Spiritoj:
Maniero preĝi.
Feliĉo, kiun la preĝo alportas.
Kvalitoj de la preĝo.
1. Kiam vi preĝas, ne estu kiel la hipokrituloj; ĉar ili amas preĝi, starante en la sinagogoj kaj ĉe la anguloj de la stratoj, aŭ montri sin al homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. Sed vi, kiam vi preĝas, eniru en vian ĉambreton, kaj ŝlosinte vian pordon, preĝu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos. Kaj dum via preĝado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; ĉar ili supozas, ke ili estos aŭskultitaj pro sia multvorteco. Ne estu similaj al ili; ĉar via Patro scias, kion vi bezonas, antaŭ ol vi petas de Li. (Mateo, 6:5-8).
Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu; por ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn. Sed se vi ne pardonos, ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, ne pardonos viajn erarojn. (Marko, 11:25-26).