Выбрать главу

Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn:

Du homoj supreniris en la templon, por preĝi: unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. La Fariseo, starante, preĝis kun si jene: Ho Dio, mi vin dankas, ke mi ne estas kiel la cete- raj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto. Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵon el ĉio, kion mi akiras. Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, diran­te: Ho Dio, estu favora al mi pekulo. Mi diras al vi: Ĉi tiu malsu- preniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita. (Luko, 18: 9-14.)

La kvalitoj de la preĝo tie estas klare difinitaj de Jesuo: kiam vi preĝas, li diras, ne elmontriĝu publike, sed preĝu en sekreto; ne ŝajnigu, kvazaŭ vi multe preĝas, ĉar ne pro la multeco, sed pro la sincereco de la vortoj, vi estos aŭskultitaj; antaŭ ol preĝi, se vi havas ion kontraŭ iu, pardonu lin, ĉar preĝo ne povas plaĉi al Dio, se ĝi ne venas el koro, purigita de ĉia sento kontraŭ la karito; fine, preĝu humile, kiel la impostisto, kaj ne fiere, kiel la fariseo; ekzamenu viajn kulpojn kaj ne viajn bonajn kvalitojn, kaj se vi komparas vin kun aliaj, serĉu tion malbonan, kio estas en vi. (Ĉ. X, §§ 7 kaj 8).

Efikeco de la preĝo

Pro tio mi diras al vi: Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos. (Marko, 11:24).

Kelkaj personoj neas la efikecon de la preĝo, sin bazante sur la principo, ke, ĉar Dio konas niajn bezonojn, tial estas superflue ilin prezenti al Li. Tiuj personoj aldonas, ke ĉiujn aferojn en la universo in- terĉenas eternaj leĝoj kaj, sekve, ke niaj petoj ne povas ŝanĝi la dekretojn de Dio.

Sen ia dubo ekzistas naturaj kaj neŝanĝeblaj leĝoj, kiujn Dio ne povas nuligi laŭ la kaprico de ĉiu homo; sed de tio ĝis la kredo, ke ĉiuj cirkonstancoj de la vivo estas submetitaj al la fatalo, estas granda distanco. Se estus tiel, la homo estus nenio krom ia pasiva instru- mento, sen libera volo kaj sen iniciativo. En ĉi tiu hipotezo, restus al li nur klini sian kapon sub la batoj de l' okazaĵoj, ne penante ilin eviti; li ne devus esti serĉinta ian rimedon por deturni la fulmon. Li ne ricevis de Dio prudenton kaj intelekton por ilin ne uzi, volon por ne voli, agemon por sidi neaktive. La homo estas libera agi en unu direkto aŭ en alia, kaj tial liaj agoj havas por li mem kaj por aliaj sekvojn konformajn al tio, kion li faras aŭ ne faras; per lia iniciativo fariĝos do okazoj, kiuj havas nenion komunan kun la fatalo kaj kiuj ne detruas la harmonion de l' universaj leĝoj, same kiel la trorapideco aŭ la malrapideco de montrilo de horloĝo ne nuligas la movadoleĝon, laŭ kiu estas konstruita ties mecanismo. Dio povas do cedi al iaj petoj, ne nuligante la nevariemon de la leĝoj, laŭ kiuj estas regata la tuto, ĉar Lia cedo restas ĉiam subordigita al Lia volo.

Estus mallogike konkludi el jena maksimo: "Kion ajn vi petos per la preĝo, tio estos donita al vi", ke sufiĉas peti por ricevi, kaj maljuste estus akuzi la Pro- videncon, se Li ne plenumas ĉian peton, ĉar Li pli ĝuste ol ni scias, kio estas por nia bono. Tiel agas saĝa patro, kiu rifuzas al sia filo ion kontraŭan al ties intereso. Ordinare la homo vidas nur la nunan tempon; nu, se la sufero estas utila al estonta feliĉo de la homo, Dio lasos lin suferi, same kiel la kirurgo lasas pacienton suferi de operacio, kiu rehavigos al tiu la sanon.

Kion Dio donas al la homo, se ĉi tiu turnas sin al Li kun fido, tio estas kuraĝo, pacienco kaj rezignacio. Li konsentas ankaŭ la rimedojn, por ke la homo malim- plikiĝu mem el embarasoj per ideoj inspiritaj de la bonaj Spiritoj: tiel, Dio lasas al la homo la meriton de ties propra konduto. Li helpas tiujn, kiuj helpas sin mem, laŭ la maksimo: "Helpu cin, la ĉielo cin helpos", kaj ne tiujn, kiuj ĉion atendas de fremda helpo, ne uzante siajn proprajn kapablojn; sed plej ofte la homo preferus esti helpata per miraklo, farante nenian penon. (Ĉ, XXV, §§ 1 kaj sekvantaj.).

Ni prenu ekzemplon. Homo estas perdita en dezerto; li suferas teruran soifon; li svenas kaj falas sur la teron; li petegas Dion pri helpo, kaj atendas; sed neniu anĝelo venas alporti al li ion por trinki. Tamen bona Spirito inspiras al li la penson leviĝi kaj laŭiri unu el la vojetoj antaŭ li; tiam per ia mekanika ekmovo, streĉante ĉiujn siajn fortojn, li stariĝas kaj hazarde marŝas. Alveninte al altaĵo, li ekvidas malproksime rivereton; ĉe tio, li reprenas kuraĝon. Se li havas fidon, li ekkrios: "Dankon, Dio mia, pro la penso, kiun Vi inspiris al mi, kaj pro la forto, kiun Vi donis al mi." Se li ne havas fidon, li diros: "Kian bonan penson mi mem havis! Kian bonan ŝancon mi havis, preninte la dekstran, anstataŭ la maldekstra vojeto: la hazardo ja bonege servas al ni kelkfoje! Kiel feliĉa mi opinias min pro mia braveco kaj pro tio, ke mi ne senkuraĝiĝis!"

Sed, oni diros, kial la bona Spirito ne klare diris al la homo: "Sekvu tiun ĉi vojeton, kaj ĉe ties ekstremo vi trovos, kion vi bezonas?" Kial la Spirito ne montriĝis al li, por lin gvidi kaj subteni en lia senhelpeco? Tiama- niere la Spirito estus konvinkinta lin pri la helpo de la Providenco. Unue, la Spirito tiel kondutis, por instrui al la homo helpi sin mem kaj uzi siajn proprajn fortojn; due, per la necerteco, Dio elprovas la fidon al Li kaj la submetiĝon al Lia volo. Tiu homo estis en la situacio de infano, kiu falis kaj kiu, se ĝi ekvidas iun, krias kaj atendas, ĝis tiu ĝin levos; sed, se ĝi vidas neniun, ĝi klopodas kaj ekstaras mem.

Se la anĝelo, kiu akompanis Tobijan, dirus al li: "Mi estas sendita de Dio, por gvidi cin dum cia vojaĝo kaj por antaŭgardi cin kontraŭ ĉia danĝero", Tobija havus nenian meriton; fidante nur al sia kunulo, li eĉ ne bezonus pensi; tial la anĝelo malkaŝis sian identecon nur ĉe la reveno.

Agado de la preĝo. Transsendo de la penso

La preĝo estas alvoko; per ĝi la homo ekrilatas, per la penso, kun la estulo, al kiu li sin turnas. Ĝia celo povas esti peto, danko aŭ laŭdo. Oni povas peti por si mem aŭ por alia, por la vivantoj aŭ por la mortintoj. La preĝoj, adresataj al Dio, estas aŭskultataj de la Spiritoj, komisiitaj por plenumi Lian volon; la preĝoj adresataj al la bonaj Spiritoj estas transportataj al Dio. Kiam oni preĝas al estuloj aliaj ol Dio, oni turnas sin al simplaj perantoj aŭ propetantoj, ĉar nenio povas fariĝi sen la volo de Dio.

Spiritismo komprenigas la agadon de la preĝo, klarigante la manieron de transsendo de la penso, ĉu la estulo, al kiu ni preĝas, kontentigas nian vokon, ĉu nia penso nur atingas lin. Por kompreni, kio okazas en tiu momento, ni devas prezenti al ni ĉiujn enkarni- ĝintajn kaj elkarniĝintajn estulojn entenataj en la uni- versa fluidaĵo, kiu plenigas la spacon, same kiel sur la tero nin tute ĉirkaŭas la atmosfero. Tiu fluidaĵo ricevas de la volo ioman impulson; ĝi estas la kondukilo de la penso, same kiel la aero estas kondukilo de la sono, kun tiu diferenco, ke la vibroj de l' aero estas ĉirkaŭlimigitaj, dum la vibroj de l' universa fluidaĵo disetendiĝas senfine.

Kiam do la penso estas direktata al iu ajn estulo, sur la tero aŭ en la spaco, de enkarniĝinto al elkarniĝinto, aŭ inverse, de unu al la alia ekestas ia fluidaĵa fluo, kiu transportas la penson, same kiel la aero transigas la sonon.[21]

La energio de la fluo estas proporcia al la energio de la penso kaj de la volo. Tiel la preĝo, direktata al la Spiritoj, estas aŭdata de ĉi tiuj, kie ajn ili troviĝas; tiel la Spiritoj komunikiĝas inter si, ili sendas al ni siajn inspirojn, telepatiaj interrilatoj efektiviĝas inter enkarniĝintoj.