Pri la preĝo por la mortintoj kaj la suferantaj Spiritoj
La suferantaj Spiritoj petas preĝon; ĝi estas utila al ili, ĉar, konstatante, ke oni pri ili pensas, ili sentas sin malpli forlasitaj, malpli malfeliĉaj. Sed la preĝo faras sur ilin pli rektan agadon: ĝi relevas ilian kuraĝon, instigas en ili la deziron altiĝi per pento kaj repago, kaj eble ĝi deturnas de la malbono ilian penson; en tiu ĉi senco ĝi povas ne nur mildigi, sed ankaŭ mal- plidaŭrigi iliajn suferojn. (Vidu en La Ĉielo kaj la Infero, 2an parton: Ekzemplojn.).
Iuj personoj ne konsentas pri la preĝo por la mortintoj, ĉar, laŭ ilia kredo, la animo havas unu nuran alternativon, nome, esti savita aŭ kondamnita al eternaj suferoj; en ambaŭ okazoj la preĝo estas do senutila. Ne diskutante la valoron de tia opinio, ni konsentu por momento pri la realeco de l' eternaj suferoj pro nepar- donindaj kulpoj kaj ke niaj preĝoj estas senpovaj, por meti finon al tiuj suferoj. Ni demandas, ĉu en tiu hipotezo estas logike, kariteme kaj kristane rifuzi la preĝon por la kondamnitoj? Kiom ajn senpovaj por li- berigi ilin, ĉu niaj preĝoj ne estus por tiuj malfeliĉaj Spiritoj montro de kompato, kapabla mildigi iliajn suferojn? Sur la tero, kiam iu estas kondamnita al dumviva punlaboro, eĉ tiam, se ekzistas nenia espero, ke estos konsentita al li pardono, ĉu estas malpermesite al iu karitema persono helpi lin treni siajn katenojn, por ĉi tiujn malplipezigi? Kiam iu estas trafita de nekura- cebla malsano, ĉu oni lin forlasu sen ia malakrigo de liaj doloroj, nur tial, ke neniom da espero oni havas por lia resaniĝo? Ĉu oni devas forlasi lin sen ia konsolo? Ekpensu, ke inter la kondamnitoj povas troviĝi persono, kiu estis al vi kara, iu amiko, eble patro, patrino aŭ filo: ĉar, laŭ via opinio, li ne povas esperi pardonon, ĉu tial vi rifuzus al li glason da akvo, por kvietigi lian soifon? ian balzamon, por sekigi liajn vundojn? ĉu vi ne farus por li tion, kion vi farus por dumviva kondamnito? ĉu vi ne donus al li ateston de amo, de konsolo? Sendube, ĉar tiel vi kondutus kiel kristano. Kredo, kiu ŝtonigas la koron, ne povas harmonii kun la kredo je iu Dio, kiu lokas en la unua rango de la devoj la amon al la proksimulo.
La neeterneco de la suferoj ne neprigas la mal- konfirmon de puno dumtempa, ĉar Dio, per Sia justeco, ne povas intermiksi bonon kaj malbonon; nu, nei en tiu okazo la efikecon de la preĝo estus nei la efikecon de la konsolo, de la kuraĝigoj kaj de la bonaj konsiloj; estus nei la forton, kiun ni ĉerpas el la morala helpo de la homoj, kiuj volas nian bonon.
20. Aliaj sin bazas sur pli verŝajna motivo: la ne- fleksebleco de la diaj dekretoj. Dio, ili diras, ne povas ŝanĝi Siajn decidojn laŭ peto de Siaj kreitoj; alie, nenio estus fiksa en la mondo. La homo nenion do havus por peti de Dio, sed devus nur submetiĝi kaj adori Lin.
En ĉi tiu rezonado montriĝas falsa apliko de la ne- ŝanĝebleco de la dia leĝo, aŭ pli bone, nescio pri la leĝo koncerne la estontan punon. Tiun leĝon malkaŝas la Spiritoj de la Sinjoro, hodiaŭ, kiam la homo estas ma- tura por kompreni, kio en la kredo estas konforma aŭ kontraŭa al la diaj atributoj.
Laŭ la dogmoj de l' absoluta eterneco de la suferoj, ne estas konsiderataj favore al la kulpulo ties konscienc- riproĉoj kaj pento; por li ĉia deziro je pliboniĝo estas senutila: li estas kondamnita restadi por eterne ĉe la malbono. Se li estas kondamnita por difinita tempo, la puno ĉesos tuj, kiam tiu tempo forpasos; sed kiu diras, ke li tiam ekhavos pli bonajn sentojn? Kiu diras, ke laŭ la ekzemplo de multaj kondamnitoj de sur la tero, ĉe ilia eliro el la malliberejo, li ne estos tiel malbona, kiel antaŭe? En la unua okazo, oni konservus en la doloro de la puno homon revenintan al la bono; en la dua okazo, oni pardonus tiun, kiu restas kulpa. La leĝo de Dio estas pli antaŭvidema; ĉiam justa, senpartia kaj favorkora, ĝi fiksas nenian daŭron por la puno, kia ajn ĉi tiu estas; ĝi resume konsistas en la jeno:
21. "La homo suferas ĉiam la konsekvencon de siaj kulpoj: nenia malobeo je la leĝo de Dio restas nepunita.
"La severeco de la puno estas proporcia al la graveco "de la kulpo.
"La daŭro de la puno pro ia ajn kulpo estas nedi- "finita; 0i dependas de la pento de la kulpulo kaj de ties "reveno al bono; la puno daŭras tiel longe kiel la obstin- "nado en malbono; ĝi estus eterna; se la obstinado estus "eterna; ĝi estas mallongedaŭra, se la pento rapidas.
"Tuj kiam la kulpulo petas kompaton, Dio aŭdas "kaj sendas al li la esperon. Sed la simpla bedaŭro pro "la farita malbono ne sufiĉas: repago estas necesa; tial la "kulpulo estas submetata al aliaj provoj, en kiuj li povas, "ĉiam per sia volo, fari la bonon, por repagi la mal- "bonon, kiun li kaŭzis.
"Tiel la homo estas konstante la arbitracianto de "sia propra sorto; koncernas lin mem mallongigi aŭ sen- "lime daŭrigi sian turmenton; lia feliĉo, aŭ malfeliĉo, "dependas de lia volo fari bonon."
Tia estas la leĝo, leĝo neŝanĝebla kaj konforma al la boneco kaj la justeco de Dio.
La kulpa kaj malfeliĉa Spirito ĉiam povas do savi sin mem: la leĝo de Dio diras, sub kia kondiĉo li povas tion fari. Kio plej ofte mankas al li, tio estas volo, forto, kuraĝo; se, per niaj preĝoj, ni inspiras al li tiun volon, ni subtenas kaj kuraĝigas lin; se, per niaj konsiloj, ni al li donas la lumon, kiun li bezonas, anstataŭ peti Dion rompi Sian leĝon, ni fariĝas instrumentoj por la plenumo de Lia Leĝo de amo kaj karito, en kiu Li permesas al ni partopreni, por ke ni donu mem pruvon de karito. (Vidu en La Cielo kaj la Infero, unuan parton, ĉ. IV, VII, VIII.).
instruoj de la spiritoj
Maniero preĝi
22. La unua devo de ĉiu homa kreito, la unua ago, kiu devas signi lian revenon al la aktiva ĉiutaga vivo, estas la preĝo. Preskaŭ ĉiuj vi preĝas, sed kiom malmultaj scias preĝi! Kiom interesas al la Sinjoro la frazoj, kiujn vi sekvigas unujn post aliaj mekanike, pro la kutimo, plenumante devon, kiu pezas sur vi, kiel ĉiu devo?
La preĝo de la kristano, de la Spiritisto, al kiu ajn kulto li apartenas, devas esti farata tuj, de kiam la Spirito reprenis la jugon de la karno; ĝi devas humile leviĝi el la profundo de la koro al la piedoj de la Dia Majesto, en impeto de dankemo pro la bonfaroj ricevitaj ĝis tiu tago, pro la forpasinta nokto, dum kiu estis al vi permesite, kvankam sen via scio, reveni al viaj amikoj, al viaj gvidantoj, por ĉerpi ĉe ilia kontakto pli da forto kaj da persistemo. Ĝi devas humile altiĝi al la piedoj de la Sinjoro, por al Li rekomendi vian malfortecon, peti de Li apogon, indulgon, favorkorecon. Ĝi devas flugi el la profundo de la koro, ĉar via animo devas supreniri al la Kreanto, transfiguriĝi kiel Jesuo sur la monto Tabor, por tien veni blanka kaj radianta de espero kaj amo.
Via preĝo devas enhavi peton de la gracoj, kiujn vi bezonas, sed kiujn vi efektive bezonas. Senutile estus do peti la Sinjoron mallongigi viajn provojn, doni al vi ĝojojn kaj riĉecon; petu de Li konsenti al vi pli altvalor- ajn bonaĵojn, kiaj estas pacienco, rezignacio kaj fido. Ne diru, kiel kelkaj el vi: "Neniom valoras preĝi, ĉar Dio ne aŭskultas min." Kion vi plej ofte petas de Dio? Ĉu vi iam ekpensis peti de Li vian moralan pliboniĝon: Ho! ne, tre malofte. Vi prefere ekpensas peti de Li la suk- ceson en viaj surteraj entreprenoj, kaj vi ekkrias: "Dio ne okupiĝas pri ni; se Li atentus nin, ne fariĝus tiom da maljustaĵoj." Malsaĝaj! sendankaj! se vi irus ĝis la fundo de via konscienco, vi tie preskaŭ ĉiam trovus la elirpunkton de viaj malfeliĉoj, pri kiuj vi plendas; petu do, antaŭ ĉio, vian pliboniĝon, kaj vi vidos, kia torento da gracoj kaj konsoloj verŝiĝos sur vin. (Ĉ. V, § 4.)