ĝeneralaj preĝoj
La Sinjora preĝo = Patro Nia
Antaŭparolo. La Spiritoj rekomendis loki la Patron Nian kiel kapon de tiu ĉi kolekto, ne nur kiel preĝon, sed ankaŭ kiel simbolon. El ĉiuj preĝoj, ili donas al ĉi tiu la unuan rangon, aŭ tial, ke ĝi venas de Jesuo mem (Sankta Mateo, 6:9-13), aŭ tial, ke ĝi povas anstataŭi ĉiujn aliajn, laŭ la penso, kiun oni al ĝi alligas. Ĝi estas la plej perfekta modelo de koncizeco, vera majstroverko de sublimeco laŭ sia simpleco. Efektive, sub la plej malvasta formo, ĝi resumas ĉiujn devojn de la homo al Dio, al si mem kaj al la proksimulo; ĝi enhavas deklaron de fido, agon de adorado kaj de submetiĝo, peton de ĉio necesa al la vivo kaj la principon de karito. Gin diri intence al iu estas peti por li tion, kion oni petus por si.
Tamen tial, ke ĝi mem estas tre mallonga, la profunda senco enfermita en la kelkaj vortoj, kiuj ĝin konsistigas, ne estas kaptata de la plimulto el la homoj; tial oni ĝin ordinare diras ne direktante la penson al la aplikado de ĉiu el ĝiaj partoj; oni ĝin eldiras kiel formulon, kies efikeco estas proporcia al la nombro da fojoj de ĝia ripetado; nu, tiu nombro estas preskaŭ ĉiam unu el la kabalaj nombroj, tri, sep aŭ naŭ, eltiritaj el la antikva superstiĉa kredo al la efikeco de la nombroj, uzata en la magiaĵoj.
Por anstataŭi la malplenon, kiun la koncizeco de tiu preĝo lasas en la menso, laŭ konsilo kaj kun la helpo de la bonaj Spiritoj, al ĉiu frazo estas aldonita komen- tario, kiu elvolvas ĝian sencon kaj montras ĝiajn aplik- ojn. Laŭ la cirkonstancoj kaj la disponebla tempo, oni povas do diri la Patron Nian simpla aŭ komentariita.
3. Preĝo.
I. Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita!
Ni kredas al Vi, Sinjoro, ĉar ĉio elmontras Vian povon kaj Vian bonecon. La harmonio de la universo atestas saĝon, prudenton kaj antaŭvidemon, kiuj superas ĉiujn homajn kapablojn; la nomo de iu Estulo suverene granda kaj saĝa estas enskribita en ĉiuj verkoj de la kreitaĵaro, ekde la trunketo de herbo kaj la plej mal- granda insekto ĝis la astroj, moviĝantaj en la spaco; ĉie ni vidas la pruvon de patra prizorgemo; tial estas blinda tiu, kiu ne rekonas Vin en Viaj verkoj, fiera tiu, kiu Vin ne gloras, kaj maldankema tiu, kiu ne esprimas al Vi sian ŝuldon por Viaj favoroj.
II. Venu Via regno!
Sinjoro, Vi donis al la homoj leĝojn plenajn de saĝo, kiuj farus ilian feliĉon, se ili observadus tiujn leĝojn. Kun tiuj leĝoj ili igus la pacon kaj la justecon regi ĉe ili; ili helpus sin reciproke, anstataŭ malutili unuj al aliaj, kiel ili faras; la fortulo subtenus la malfortulon, anstataŭ lin subpremi; ili evitus la malbonaĵojn, kiujn naskas la mal- justaĵoj kaj ĉiaspecaj ekscesoj. Ĉiaj suferoj sur la tero venas de la malobeo al Viaj leĝoj, ĉar ĉiu malobeo havas siajn fatalajn sekvojn.
Al la bruto Vi donis la instinkton, kiu signas la limon de tio necesa al ĝi, kaj ĝi aŭtomate konformiĝas; sed al la homo, krom tiu instinkto, Vi donis ankaŭ intelekton kaj racion; Vi donis al li ankaŭ la liberecon obei aŭ malobei tiujn el Viaj leĝoj, kiuj lin rekte kon- cernas, tio estas, la liberecon elekti inter la bono kaj la malbono, por ke li havu la meriton kaj la repondecon por siaj agoj.
Neniu povas preteksti nescion pri Viaj leĝoj, ĉar, per patra prizorgemo, Vi volis, ke tiuj leĝoj estu en- gravuritaj en ĉies konscienco, sendistinge de kultoj aŭ de nacioj: kiuj ilin malobeas, tiuj Vin ne rekonas.
Venos tago, kiam, laŭ Via promeso, ĉiuj plenumos Viajn leĝojn; tiam la nekredemo estos malaperinta; ĉiuj Vin rekonos kiel la Suverenan Mastron de ĉiuj aferoj, kaj la regado de Viaj leĝoj starigos Vian regnon sur la tero.
Bonvolu, Sinjoro, fruigi tiun alvenon, donante al la homoj la necesan lumon, kiu konduku ilin sur la vojon de la vero.
Plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero!
Se la submetiĝo estas devo de la filo al la patro, de la malsuperulo al sia superulo, kiel des pli granda estas la devo de submetiĝo de la kreito al sia Kreinto! Fari Vian volon, Sinjoro, estas observi Viajn leĝojn kaj sen murmuroj submetiĝi al la diaj dekretoj; la homo submetiĝos al ili, kiam li komprenos, ke Vi estas la fonto de ĉia saĝo, kaj ke sen Vi li nenion kapablas; tiam li faros Vian volon sur la tero, kiel la elektitoj en la ĉielo.
Nian panon ĉiutagan, donu al ni hodiaŭ.
Donu al ni la nutraĵon, kiu subtenus la fortojn de la korpo; donu al ni ankaŭ la spiritan nutraĵon por la elvolviĝo de nia Spirito.
La bruto trovas sian nutraĵon, sed la homo ŝuldas ĝin al sia agemeco kaj al la rimedoj de sia intelekto, ĉar Vi kreis lin libera.
Vi diris al li: "En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon"; per tio Vi trudis al li la devon de laboro, por ke li ekzercu sian intelekton per la serĉado de rimedoj, por prizorgi siajn bezonojn kaj sian bonstaton, unuj per materia laboro, aliaj per intelekta laboro; sen la laboro li restus senprogresa kaj ne povus aspiri al la feliĉo de la superaj Spiritoj.
Vi helpas la bonvolan homon, kiu fidas al Vi por la necesaj aĵoj, sed ne tiun, al kiu plaĉas la mallaboremo kaj ĉion volus ricevi sen penoj, nek tiun, kiu serĉas la superfluaĵon. (Ĉap. XXV.)
Kiom da homoj pereas pro sia propra kulpo, pro sia malzorgemo, pro sia neantaŭvidemo aŭ pro sia ambicio, kaj tial, ke ili ne volis kontentiĝi per tio, kion Vi donis al ili! Tiuj estas la farintoj de sia propra malfeliĉo kaj ne havas la rajton plendi, ĉar ili estas punataj de sia propra peko. Sed eĉ tiujn Vi ne forlasas, ĉar Vi estas senlime favorkora; Vi etendas al ili helpeman manon, tuj kiam, kiel la erarinta filo, ili sincere revenas al Vi. (Ĉap. V, § 4.)
Antaŭ ol plendi kontraŭ nia sorto, ni demandu, ĉu ĝi ne estas nia verko; ĉe ĉiu malfeliĉo, kiu okazas al ni, ni demandu nin mem, ĉu ne dependis de ni eviti ĝin; sed ni diru ankaŭ, ke Dio donis al ni intelekton, por ke ni eliru mem el la ŝlimejo, kaj dependas de ni uzi tiun intelekton.
Tial, ke la leĝo de laboro estas la kondiĉo de la homo sur la tero, donu al ni kuraĝon kaj fortojn por plenumi ĝin; donu al ni ankaŭ prudenton, antaŭzorgemon kaj
moderecon, por ke ni ne perdu la frukton de la laboro.
Donu al ni do, Sinjoro, nian ĉiutagan panon, tio estas, la rimedojn por akiri per la laboro la aĵojn neces- ajn al la vivo, ĉar neniu havas la rajton peti ion superfluan.
Se la laboro estas al ni ne ebla, ni fidas al Via dia providenco.
Se apartenas al Viaj planoj submeti nin al la plej severaj provoj, malgraŭ niaj klopodoj, ni akceptos ilin kiel justan elaĉeton de la kulpoj, kiujn ni eble faris en la nuna vivo aŭ en iu antaŭa, ĉar Vi estas justa; ni scias, ke ne estas punoj ne merititaj, kaj ke Vi neniam punas sen ia kaŭzo.
Gardu nin, ho mia Dio, kontraŭ la sento de envio kontraŭ la homoj, kiuj posedas, kion ni ne havas, eĉ kontraŭ tiuj, kiuj havas superflue, dum al ni mankas la necesaĵoj. Pardonu ilin, se ili forgesas la leĝon de karito kaj amo al la proksimulo, kiun Vi instruis al ili. (Ĉap. XVI, § 8.)
Forigu ankaŭ de nia spirito la penson nei Vian justecon, kiam ni vidas la prosperon de la malbonulo kaj la malfeliĉon, kiu premas la bonulon. Nun ni scias, dank' al la novaj konigoj, kiujn Vi konsentis al ni, ke Via justeco ĉiam plenumiĝas kaj al neniu mankas; ke la materiala prospero de la malbonulo estas tiel mallong- gedaŭra kiel lia korpa ekzistado, kaj ke ĝi havos terurajn sekvojn, dum la ĝojo, destinita al tiu, kiu suferas kun rezignacio, estas eterna. (Ĉap. V, §§ 7, 9, 12, 18.)
V. Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. = Pardonu al ni niajn ofend- ojn, kiel ankaŭ ni pardonas tiujn, kiuj nin ofendis.