Ĉia malobeo al Via leĝoj, Sinjoro, estas ofendo al Vi, kaj ŝuldo farita, kiun pli malpli baldaŭ ni devos pagi. Ni petas de Via senlima favorkoreco la pardonon de niaj ŝuldoj, kun la promeso klopodi, por ne fari novajn. Vi faris por ni el la karito difinitan leĝon; sed karito ne konsistas nur en la helpo al nia similulo en la bezono; ĝi estas ankaŭ la forgeso kaj la pardono de la ofendoj. Per kia rajto petus ni Vian indulgon, se ni mem ne indulgus la homojn, pri kiuj ni plendas?
Donu al ni, ho mia Dio, la forton por sufoki en nia animo ĉian venĝemon, ĉian malamon kaj ĉian koleron; konsentu, ke la morto ne surprizu nin kun deziro je venĝo en la koro. Se al Vi plaĉas repreni nin ankoraŭ hodiaŭ de sur la tero, konsentu, ke ni povu prezentiĝi al Vi puraj de ĉia malamo, laŭ la ekzemplo de la Kristo, kies lastaj paroloj estis pardonpeto por liaj turmen- tantoj. (Ĉap. X.)
La persekutoj, kiujn la malbonuloj igas nin suferi, estas parto de niaj surteraj provoj; ni devas ilin akcepti sen murmuro, kiel ĉiujn aliajn provojn, kaj ne malbeni tiujn, kiuj per siaj malicaĵoj preparas nian vojon al la eterna feliĉo, ĉar Vi diris al ni per la buŝo de Jesuo: "Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutataj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo!" Ni benu do la manon, kiu nin frapas kaj humiligas, ĉar la kontuzoj sur la korpo fortigas nian animon, kaj ni estos altigitaj pro nia hu- miliĝo. (Ĉap. XII, § 4.)
Glorata estu Via nomo, Sinjoro, ĉar Vi al ni instruis, ke nia sorto ne estas senrimede fiksita post la morto; ke ni trovos en aliaj ekzistadoj la rimedojn por elaĉeti kaj pagi niajn pasintajn kulpojn, por plenumi en nova vivo tion, kion ni ne povas fari en la nuna por nia progreso. (Ĉap. IV; ĉap V, § 5.)
Tiel klariĝas ĉiuj ŝajnaj anomalioj de la vivo; lumo estas ĵetata sur nian pasintecon kaj nian estontecon, kiel signo de Via suverena justeco kaj de Via senlima boneco.
VI. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.[22]
Donu al ni, Sinjoro, la forton por malcedi al la sugestoj de la malbonaj Spiritoj, kiuj provus deturni nin de la vojo de la bono, inspirante al ni malbonajn pensojn.
Sed ni mem estas malperfektaj Spiritoj, enkarniĝint- aj sur tiu ĉi tero por elaĉeti kulpon kaj plibonigi nin. La unua kaŭzo de la malbono estas en ni, kaj la mal- bonaj Spiritoj nur profitas niajn malvirtajn inklinojn, ĉe kiuj ili tenas nin por nin tenti.
Ĉia malperfektaĵo estas pordo malfermita al ilia influo; tial ili estas senpovaj kaj rezignas ĉian provon kontraŭ la perfektaj estuloj. Ĉio, kion ni povus fari por eviti ilin, estus senutila, se ni ne kontraŭstarus al ili per neskuebla volo por la bono kaj absoluta rezigno pri la malbono. Nur kontraŭ ni mem do ni devas direkti niajn klopodojn, kaj tiam la malbonaj Spiritoj foriras mem, ĉar la malbono ilin altiras, dum la bono ilin forpelas. (Vidu malsupre: Preĝoj por la obseditoj.)
Sinjoro, subtenu nin en nia malforteco; inspiru al ni per la voĉo de niaj Gardanĝeloj kaj de la bonaj Spiritoj la volon korekti nin pri niaj malperfektaĵoj, por fermi al la malpuraj Spiritoj la pordojn de nia animo. (Vidu malsupre: § 11.)
La malbono ne estas Via verko, Sinjoro, ĉar la fonto de la tuta bono nenion malbonan povas krei; ni mem ĝin kreas per malobeo al Viaj leĝoj kaj per malbona uzo, kiun ni faras el la libereco, kiun Vi donis al ni. Kiam la homoj plenumos Viajn leĝojn, la malbono mal- aperos de sur la tero, kiel ĝi jam malaperis el la mondoj pli progresintaj.
Por neniu la malbono estas io nepre bezona, kaj ĝi ŝajnas nekontraŭstarebla nur al tiuj, kiuj plezuras en ĝi. Se ni havas la volon fari ĝin, ni povas ankaŭ havi la volon fari la bonon; tial, ho mia Dio, ni petas de Vi kaj de la bonaj Spiritoj la helpon por kontraŭstaro al la tento.
VII. Tiel estu.
Bonvolu, Sinjoro, ke niaj deziroj plenumiĝu! Sed ni kliniĝas antaŭ Via senlima saĝo. En ĉiuj aferoj, kiujn ni ne povas kompreni, estu farate laŭ Via sankta volo, kaj ne laŭ la nia, ĉar Vi volas nur nian bonon kaj, pli ĝuste ol ni, Vi scias, kio estas al ni utila.
Ni adresas al Vi tiun ĉi preĝon, ho mia Dio, por ni mem; ni adresas ĝin al Vi ankaŭ por ĉiuj suferantaj animoj, enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj, por niaj amikoj kaj niaj malamikoj, por ĉiuj, kiuj petas nian helpon, kaj aparte por N...
Por ĉiuj ni petegas Vian favorkorecon kaj Vian benon.
NOTO. Oni povas tie ĉi formuli tion, por kio oni dankas Dion, kaj tion, kion oni petas por si mem, aŭ por alia. (Vidu malsupre la preĝojn n-rojn 26, 27.)
SPIRITISTAJ KUNVENOJ
Kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili. (Mateo, 18:20.)
Antaŭparolo. Kunveno en la nomo de Jesuo ne signifas, ke sufiĉas, se ĝi estas ia materiala kolekto; estas necese, ke la personoj spirite kunsidu, kun komun- eco de intencoj kaj de pensoj por la bono; tiam Jesuo troviĝas en la kunveno, li aŭ la puraj Spiritoj, repre- zentantaj lin. Spiritismo komprenigas al ni, kiel la Spiritoj povas esti inter ni. Ili ĉeestas kun sia fluidaĵa aŭ spirita korpo, kaj kun la aspekto, kiu igus nin rekoni ilin, se ili fariĝus videblaj. Ju pli alte ili staras en la hierarkio, des pli granda estas ilia povo de disradiado; tial ili posedas la kapablon de ĉieesto kaj povas troviĝi samtempe en pluraj lokoj: por tio sufiĉas radio de ilia penso.
Per tiuj paroloj, Jesuo volis montri la povon de la unuiĝo kaj de la frateco; ne la pli aŭ malpli granda nombro altiras lin, ĉar, anstataŭ du aŭ tri personoj, li povus diri dek aŭ dudek, sed la sento de karito, kiu animas ilin, unuj favore al la aliaj; nu, por tio sufiĉas du. Sed se el tiuj du personoj preĝas ĉiu siamaniere, kvankam ili sin turnas al Jesuo, inter ili ne estas komuneco de la pensoj, precipe se ilin ne instigas sento de bonvolemo reciproka; se ili eĉ vidas unu alian per malbona okulo, kun malamo, envio aŭ ĵaluzo, la fluidecaj fluoj de iliaj pensoj forpuŝas unu alian anstataŭ unuiĝi per komuna impeto de simpatio, kaj tiam ili neniel estas kunvenintaj en la nomo de Jesuo; Jesuo estas nur la preteksto de la kunveno, sed ne ĝia vera motivo. (Ĉap. XXVII, § 9.)
Tio neniel signifas, ke li estas surda al la voĉo de unu sola persono; li ne diris: "Mi venos al iu ajn, kiu vokos min" tial, ke li super ĉio postulas la amon al la proksimulo, kaj tiun amon povas pli konvinke pruvi pluraj personaj, ol unu sola, ĉar tiam forestas ĉia persona sento; el tio sekvas, ke, se en grandnombra kunveno nur du aŭ tri personoj elkore unuiĝas per la sento de vera karito, dum la aliaj izoliĝas kaj koncentriĝas en egoistaj aŭ mondumaj pensoj, li estos kun la unuaj, sed ne kun la aliaj. Ne la samtempeco de la paroloj, de la kantoj aŭ de la eksteraj agoj, formas do la kunvenon en la nomo de Jesuo, sed la komuneco de la pensoj konformaj al la spirito de karito personigita en Jesuo. (Ĉap. X, §§ 7 kaj 8; ĉap. XXVII, §§ 2, 3, 4.)
Tia devas esti la karaktero de la seriozaj spiritistaj kunvenoj, en kiuj oni sincere volas la kunlaboradon de la bonaj Spiritoj.
6. Preĝo. (En la komenco de la kunveno.)
- Ni petegas Vin, Sinjoro Dio Ĉiopova, sendi al ni bonajn Spiritojn por nin helpi, forigi tiujn, kiuj povus nin konduki al eraro, kaj doni al ni la lumon necesan por distingi la veron de la trompo.
Forpuŝu ankaŭ la malicajn Spiritojn, enkarniĝintajn aŭ elkarniĝintajn, kiuj provus ĵeti la malkonkordon inter ni kaj deturni nin de la karito kaj de l' amo al la proksimulo. Se kelkaj el ili volus enveni tien ĉi, zorgu, ke ili en la koron de neniu el ni trovu eniron.
Bonaj Spiritoj, kiuj bonvoleme venas instrui nin, faru nin obeemaj al viaj konsiloj; deturnu de ni ĉian penson pri egoismo, fiero, envio kaj ĵaluzo; inspiru al ni indulgemon kaj bonvolemon por niaj similuloj, ĉeest- antaj aŭ forestantaj, amikaj aŭ malamikaj: ebligu fine, ke per la sentoj, kiuj animas nin, ni rekonu vian superan influon.