Jen la principo de la kapabloj de l' animo, nebuligitaj de l' organoj de la korpo, kaj tiu de la disvolviĝo de la kapabloj post la morto. Sed tie ĉi temas nur pri l' eminentaj animoj, jam purigitaj; ne estas same kun la nepuraj animoj.
IV. La nepura animo, en tiu stato, estas peza kaj altirata denove al la videbla mondo pro teruro al tio, kio estas nevidebla kaj nemateria; ĝi tiam vagadas, oni diras, ĉirkaŭ la monumentoj kaj la tomboj, apud kiuj oni kelkfoje vidas terurmienajn fantomojn, kiaj devas esti la figuroj de l' animoj lasintaj la korpon, ankoraŭ ne tute puraj, kaj konservantaj ion el la materia formo, kiu faras ilin percepteblaj. Tiuj ne estas la animoj de la bonuloj, sed de la malbonuloj, kiuj estas devigataj vagadi, ĝis la apetitoj propraj al la materia formo, al kiuj ili sin donadis, altiras ilin en iun korpon; kaj tiam ili sendube reprenas tiujn samajn morojn, kiuj, dum ilia vivo, estis objekto de iliaj preferoj.
Ne nur la principo de la reenkarniĝo estas tie ĉi klare esprimita, sed ankaŭ la stato de l' animoj, kiuj troviĝas ankoraŭ sub la regado de la materio, estas priskribita tiel, kiel Spiritismo ĝin montras en la manifestiĝoj de la Spiritoj. Estas tie ankaŭ dirite, ke la reenkarniĝo en materian korpon estas sekvo de la nepureco de l' animo, dum la elpurigitaj animoj estas liberaj de reenkarniĝo. Spiritismo nenion alian diras; ĝi aldonas nur, ke la animo, kiu prenis bonajn decidojn en sia vaganteco kaj kiu havas akiritajn konojn, kunportas, ĉe la renaskiĝo, malpli da malbonaĵoj, pli da virtoj kaj pli da intuiciaj ideoj, ol ĝi havis en sia antaŭa ekzistado; kaj ke ĉiu enkarniĝo markas do por ĝi novan intelektan kaj moralan progreson. (La Ĉielo kaj la Infero, 2a parto: Ekzemploj.)
Post nia morto, la genio (daimon, demono), kiu estis difinita por nin gvidi dum nia vivo, venigas nin en lokon, kie kunvenas ĉiuj, kiuj devas esti kondukataj al la Hadeso, por tie esti juĝataj. La animoj, loĝintaj en la Hadeso la necesan tempon, estas rekondukataj al tiu ĉi vivo en multnombraj kaj longaj periodoj.
Tio estas doktrino pri la Gardanĝeloj, aŭ protektantaj Spiritoj, kaj pri la sinsekvaj reenkarniĝoj post intertempoj pli aŭ malpli longaj en vaganteco.
La demonoj plenigas la spacon, kiu apartigas la ĉielon de la tero; ili estas la ligilo, kiu kunigas la Grandan Tuton kun ĝi mem. La dioj neniam rekte komunikiĝas kun la homo; nur pere de la demonoj la dioj interrilatas kaj interparolas kun li, ĉu dum dormo, ĉu dum maldormo.
La vorto daimon, el kiu oni faris la vorton "demono", ne havis malbonan sencon dum la antikveco, kiel ĉe la modernuloj; oni ne uzis ĝin ekskluzive pri malicaj estuloj, sed pri ĉiuj Spiritoj ĝenerale, inter kiuj oni distingis la superajn Spiritojn, nomatajn "dioj", kaj la malpli altajn Spiritojn, aŭ precize dirite demonoj, kiuj komunikiĝis rekte kun la homoj. Spiritismo ankaŭ diras, ke la Spiritoj loĝatigas la spacon; ke Dio komunikiĝas kun la homoj nur pere de la puraj Spiritoj, komisiataj por transsendi al la homoj la diajn volojn; ke la Spiritoj komunikiĝas kun la homoj dum la maldormo kaj dum la dormo. Anstataŭigu la vorton demono per la vorto Spirito, kaj vi havos la spiritisman doktrinon; uzu la vorton anĝelo, kaj vi havos la kristanan doktrinon.
La konstanta zorgo de la filozofo (tia, kia lin komprenis Sokrato kaj Platono) estas havi la plej grandan zorgon pri l' animo, malpli por tiu ĉi vivo, kiu estas nur momento, ol kun rigardo al la eterneco. Se la animo estas senmorta, ĉu ne estas saĝe vivadi celante la eternecon?
Kristanismo kaj Spiritismo instruas la samon.
Se la animo estas nemateria, ĝi devas iri, post tiu ĉi vivo, en mondon ankaŭ nevideblan kaj nematerian, kaj la korpo, diseriĝante, revenas al la materio. Estas necese nur klare distingi la animon puran, vere nematerian, kiu nutras sin, kiel Dio, per scio kaj pensoj, de l' animo pli aŭ malpli makulita de materiaj malpuraĵoj, kiuj malebligas al ĝi altiĝi al Dio kaj ĝin tenas en la lokoj de ĝia surtera loĝejo.
Kiel oni vidas, Sokrato kaj Platono perfekte komprenis la diversajn gradojn da senmateriiĝo de l' animo; ili insistis pri la malsameco de situacioj, kiu rezultas por la animoj de ties pli aŭ malpli granda pureco. Tion, kion ili diris per intuicio, Spiritismo pruvas per multenombraj ekzemploj, kiujn ĝi metas sub niajn okulojn. (La Ĉielo kaj la Infero, 2a parto.)
Se la morto estus la diseriĝo de la tuta homo, ĝi estus granda gajno por la malbonuloj; post la morto, ili estus liberigitaj samtempe el la korpo, el la animo kaj el la malvirtoj. Kiu ornamis sian animon, ne per fremda juvelaro, sed per sia propra, nur tiu povos trankvile atendi la horon de sia foriro al la alia mondo.
Alivorte, tio signifas, ke la materialismo, kiu proklamas la neniaĵon post la morto, estus la nuligo de ĉia morala respondeco postmorta kaj sekve instigilo al la malbono; ke la malbonulo havas ĉion por gajni el la neniaĵo; ke nur la homo, kiu seniĝis je siaj malvirtoj kaj riĉiĝis per virtoj, povas trankvile atendi la vekiĝon en la alia vivo. Spiritismo montras al ni, per la ekzemploj, kiujn ĝi ĉiutage metas sub niajn okulojn, kiel dolora estas por malbonulo la transiro de unu vivo al la alia, la eniro en la estontan vivon. ( La Ĉielo kaj la Infero, 2a parto, ĉ. I.)
La korpo konservas bone markitaj la postesignojn de la zorgoj, kiujn oni havis por ĝi aŭ de l' akcidentoj, kiujn ĝi suferis; estas same pri l' animo; kiam ĝi estas senigita je la korpo, ĝi portas la evidentajn trajtojn de sia karaktero, de siaj inklinoj kaj la postesignojn de ĉiuj agoj, kiujn ĝia vivo stampis sur ĝi. Tiel, la plej granda malfeliĉo, kiu povas okazi al la homo, estas iri en la alian mondon kun la animo ŝarĝita per krimoj. Ci vidas, Kalikles, ke nek ci, nek Polus, nek Georgias, scius pruvi, ke ni devas havi alian konduton, kiu estos al ni utila, kiam ni estos tie transe. El tiom da diversaj opinioj, la sola, kiu restas neskuebla, estas, ke estas pli bone ricevi ol fari maljustaĵon, kaj ke antaŭ ĉiuj aferoj oni devas klopodi ne por ŝajni virta homo, sed esti virta homo. (Interparolado de Sokrato en la malliberejo kun siaj disĉiploj.)
Tie ĉi oni trovas tiun ĉefpunkton, hodiaŭ konfirmitan de l' observado, ke la animo ne purigita konservas la ideojn, la inklinojn, la karakteron de la pasioj, kiujn ĝi havis sur la tero. Ĉu tiu maksimo: Pli bone estas ricevi ol fari maljustaĵon ne estas tute kristana? Tiu estas la sama penso, kiun Jesuo esprimis per tiu ĉi figuro: "Se iu frapas al vi sur unu vangon, prezentu al li ankaŭ la alian". (Ĉ. XII, §§ 7, 8.)
XI. El du aferoj unu: aŭ la morto estas la absoluta detruo, aŭ ĝi estas la paso de l' animo en alian lokon. Se ĉio estingiĝas, la morto estos kiel unu el tiuj maloftaj noktoj, kiujn ni pasigas sen sonĝo kaj sen iu ajn konscio pri ni mem. Sed, se la morto estas nur ŝanĝo de loĝejo, la paso en lokon, kie la mortintoj devas kunveni, kia feliĉo estos tie renkonti tiujn, kiujn oni konis! Mia plej granda plezuro estus ekzameni de proksime la tieajn loĝantojn kaj distingi, kiel tie ĉi, tiujn, kiuj estas saĝaj, de tiuj, kiuj opinias esti, sed ne estas saĝaj. Sed estas tempo, ke ni disiĝu, mi por morti, vi por vivi. (Sokrato al siaj juĝintoj.)
Laŭ Sokrato, la homoj, kiuj vivis sur la tero, renkontiĝas post la morto kaj rekonas unuj aliajn. Spiritismo montras, ke ili daŭrigas siajn iamajn interrilatojn kaj, sekve, ke la morto ne estas interrompo, nek ĉeso de la vivo, sed transformo sen malkontinueco.