Выбрать главу

(Alia). Mi sentas, mia Dio, bezonon preĝi al Vi, por ke Vi donu al mi forton, por elteni la provojn, kiujn al Vi plaĉis sendi al mi. Permesu, ke la lumo fariĝu sufiĉe viva en mia spirito, por ke mi komprenu la tutan amplekson de amo, kiu min afliktas, ĉar ĝi volas min savi. Mi submetiĝas kun rezignacio, ho mia Dio; sed, ve! La kreito estas tiel malforta, ke, se Vi ne subtenos min, mi timas perei. Ne forlasu min, Sinjoro, ĉar sen Vi mi nenion povas.

(Alia). Mi levis mian rigardon al Ci, ho Etern­ulo, kaj mi sentas min fortigita. Ci estas mia forto, ne forlasu min; ho mia Dio! Mi estas frakasita sub la pezo de miaj maljustaĵoj! helpu min; Ci konas la malfortecon de mia karno, kaj Ci ne deturnas Ciajn okulojn for de mi! mi estas konsumata de arda soifo; ŝprucigu la fonton de vivanta akvo, kaj mi estos sensoifigita. Mia buŝo malfermiĝu, nur por kanti Ciajn laŭdojn kaj ne por murmuri kontraŭ la afliktoj de mia vivo. Mi estas mal­forta, Sinjoro, sed Cia amo subtenos min.

Ho Eternulo! nur Ci estas granda, nur Ci estas la fino kaj la celo de mia vivo. Cia nomo estu glorata, se Ci min frapas, ĉar Ci estas la Mastro kaj mi la malfidela servanto; mi klinos mian frunton sen plendo, ĉar nur Ci estas granda, nur Ci estas la celo.

En minacanta danĝero

Antaŭparolo. Per la danĝeroj, kiujn ni travivas, Dio atentigas nin pri nia malforteco kaj la rompebleco de nia ekzistado. Li montras al ni, ke nia vivo estas en Liaj manoj kaj ke ĝi pendas de fadeno, kiu povas rompiĝi en la momento, kiam ni tion tute ne atendas. Pri tio neniu havas privilegion, ĉar la granduloj kaj la malgranduloj estas submetataj al la samaj kondiĉoj.

Se oni ekzamenas la specon kaj la sekvojn de la danĝero, oni vidas, ke plej ofte tiuj sekvoj, se ili efektiviĝus, estus puno pro kulpo farita aŭ pro mal- plenumo de iu devo.

Preĝo. Dio Ĉiopova, kaj vi mia Gardanĝelo, helpu min! Se mi devas perei, plenumiĝu la volo de Dio. Se mi estas savota, la resto de mia vivo estu elaĉeto de la malbono, kiun mi faris kaj pri kiu mi pentas.

Dankpreĝo post forsavo de dangero

Antaŭparolo. Per la danĝero, kiun ni travivis, Dio montras al ni, ke ni povas tre baldaŭ esti vokitaj, por prezenti niajn kalkulojn pri l' uzado, kiun ni faris el la vivo; Li tiel avertas nin zorgi nin mem kaj nin korekti.

Preĝo. Mia Dio, kaj vi, mia Gardanĝelo, mi dankas Vin por la helpo, kiun Vi sendis al mi en la danĝero, kiu min minacis. Tiu danĝero estu por mi averto kaj klarigu al mi pri la kulpoj, kiuj altiris ĝin al mi. Mi komprenas, Sinjoro, ke mia vivo estas en Viaj manoj, kaj ke Vi povas ĝin repreni de mi, kiam tio al Vi plaĉos. Inspiru al mi, pere de la bonaj Spiritoj, kiuj min helpas, la intencon uzi utile la tempon, kiun Vi ankoraŭ donos al mi sur la tero.

Mia Gardanĝelo, subtenu min en la decido, kiun mi prenas, elaĉeti miajn kulpojn kaj fari ĉiun bonon, kiu estos en mia povo, por ke mi venu ŝarĝita de malpli da malperfektaĵoj en la mondon de la Spiritoj, kiam al Dio plaĉos voki min tien.

En la momento ekdormi

Antaŭparolo. La dormo estas la ripozo de la korpo, sed la Spirito ne bezonas ripozon. Dum la sent- umoj malvigliĝas, la animo parte liberiĝas el la materio kaj uzas siajn kapablojn de Spirito. La dormo estas donita al la homo por riparo de la korpaj fortoj kaj por reakiro de moralaj fortoj. Dum la korpo reakiras la elementojn, kiujn ĝi perdis per la agado dum la mal- dormo, la Spirito iras revigliĝi ĉe aliaj Spiritoj; li ĉerpas el tio, kion li vidas, el tio, kion li aŭdas kaj el la konsiloj, kiujn oni donas al li, ideojn, kiujn li retrovas ĉe la vekiĝo en stato de intuicio; la dormo estas la dumtempa reveno de l' ekzilito en sian veran patrujon; dormanto estas malliberulo, momente reakirinta la liberecon.

Sed okazas, kiel ĉe malvirta malliberulo, ke la Spi­rito ne ĉiam profitas tiun momenton da libereco por sia progreso; se li havas malbonajn instinktojn, anstataŭ serĉi la societon de la bonaj Spiritoj, li serĉas la rondon de siaj similuloj, kaj iras viziti lokojn, kie li povas libere konduti laŭ siaj inklinoj.

Kiu estas konvinkita pri tiu vero, tiu levu sian penson en la momento, kiam li sentas alproksimiĝon de la dormo; petu la konsilojn de la bonaj Spiritoj kaj de tiuj, kies memoro estas al li kara, por ke ili venu kolektiĝi al li dum la mallonga tempo, kiu estas al li donata, kaj ĉe la vekiĝo li sentos pli da forto kontraŭ la malbono, pli da kuraĝo kontraŭ la malprospero.

Preĝo. Mia animo estas vidiĝonta dum momento kun aliaj Spiritoj. La bonuloj venu helpi min per siaj konsiloj. Mia Gardanĝelo, permesu, ke ĉe mia vekiĝo mi konservu daŭran kaj utilan impreson de tiuj konsiloj.

Kiam oni antaŭvidas proksima sian morton

Antaŭparolo. La fido al la estonteco, la altiĝo de la penso dum la vivo al estontaj destinoj, helpas la rapidan liberiĝon de la Spirito, malfortigante la ligilojn, kiuj katenas ĝin al la korpo, kaj ofte, antaŭ ol la korpa vivo estingiĝos, la animo, senpacienca, jam ekflugas al la senlimo. Kontraŭe, ĉe la homo, kiu koncentrigas ĉiujn siajn pensojn sur la materiajn aferojn, tiuj ligiloj estas persistemaj, la disiĝo estas peniga kaj dolora, kaj la vekiĝo en la transtomba mondo estas plena de konfuzo kaj angoro.

41. Preĝo. Mia Dio, mi kredas al Vi kaj al Via senlima boneco; tial mi ne povas kredi, ke Vi donis al la homo intelekton, kiu ebligas al li koni Vin, kaj aspiron al la estonteco, por lin ĵeti en la nenion.

Mi kredas, ke mia korpo estas nur la pereema envolv- ajo de mia animo kaj ke, kiam ĝi estos ĉesinta vivi, mi vekiĝos en la mondo de la Spiritoj.

Dio Ĉiopova, mi sentas, ke rompiĝas la ligiloj, kiuj kunigas mian animon kun mia korpo, kaj baldaŭ mi devos prezenti kalkulojn pri l' uzado farita el la vivo, kiun mi lasas.

Mi estas ricevonta la sekvojn de la bono kaj de malbono, kiujn mi faris; tie ne plu estas iluzioj, nenia artifiko estas plu ebla; mia tuta pasinteco estas elvolviĝonta antaŭ mi, kaj mi estos juĝita laŭ miaj agoj.

Neniun el la surteraj bonaĵoj mi kunportos; honoroj, riĉaĵoj, kontentigo de la vantamo kaj de la fiero, ĉio, fine, apartenanta al la korpo, restos sur la tero; nenion el ĉio ĉi iros kun mi, kaj nenio el ĉio tio donos al mi la plej malgrandan helpon en la mondo de la Spiritoj. Mi kunportos kun mi nur tion, kio apartenas al la animo, tio estas, la bonajn kaj malbonajn kvalitojn, kiuj estos taksitaj en la pesilo de severa justeco, kaj mi estos juĝita kun tiom pli da severeco, kiom pli da okazoj mia pozicio sur la tero donis al mi por la bono, kiun mi ne faris. (Ĉap. XVI, § 9.)

Favorkora Dio, mia pento venu al Vi! Plaĉu al Vi etendi al mi Vian indulgon.

Se al Vi plaĉos plilongigi mian ekzistadon, la res- tonta tempo estu uzata por ripari tiom, kiom al mi estos eble, la malbonon, kiun mi faris. Se mia horo sonis senrimede, mi kunportas la konsolantan penson, ke estos al mi permesite elaĉeti miajn kulpojn en novaj provoj, por iam meriti la feliĉon de l' elektitoj.

Se al mi ne estas permesite tuj ĝui tiun senmiksan feliĉon, kiu estas premio nur de la perfekta justulo, mi scias, ke la espero ne estos disde mi por ĉiam forprenita, kaj ke, kun laboro, mi alvenos al la celo pli malpli baldaŭ laŭ miaj klopodoj.

Mi scias, ke bonaj Spiritoj kaj mia Gardanĝelo estas apud mi por ricevi min; baldaŭ mi vidos ilin, kiel ili min vidas. Mi scias, ke mi retrovos tiujn, kiujn mi amis sur la tero, se mi tion meritas, kaj ke tiuj, kiujn mi lasos sur la tero, venos retrovi min, por ke ni ĉiuj estu iam kune por ĉiam, kaj ke dum la atendado mi povos veni kaj viziti ilin.