Выбрать главу

Spiritismo estas opinio, kredo; eĉ se ĝi estus religio, kial oni ne havus la liberecon deklari sin spiritisto, same kiel oni havas la liberecon diri sin katoliko, judo aŭ protestanto, partiano de tia aŭ tia alia filozofia doktrino, de tia aŭ tia alia ekonomia sistemo? Tiu kredo estas aŭ falsa aŭ vera; se ĝi estas falsa, ĝi falos per si mem, ĉar la eraro ne povas venki la veron, kiam fariĝas lumo en la intelektoj; se ĝi estas vera, nenia persekutado faros ĝin falsa.

La persekutado estas la bapto de ĉiu nova ideo granda kaj justa; ĝi kreskas laŭ la grandeco kaj la graveco de l' ideo. La furiozeco kaj la kolero de la malamikoj de l' ideo estas proporciaj al la timo, kiun ĝi inspiras al ili. Tial Kristanismo estis iam persekutata kaj Spiritismo estas nun persekutata, tamen kun tiu diferenco, ke Kristanismo estis persekutata de l' Idolanoj, dum Spiritismo estas persekutata de la Kristanoj. La tempo de la sangverŝantaj persekutadoj estas forpasinta, tio estas vera, sed se oni ne plu mortigas la korpon, oni torturas la animon; oni ĝin atakas eĉ je ĝiaj plej intimaj sentoj, je ĝiaj plej karaj korligiloj; oni disigas la familiojn, oni instigas patrinon kontraŭ filinon, edzinon kontraŭ edzon; oni atakas eĉ la korpon je ties bezonoj materiaj, forprenante de la homo la perlaboron de sia ĉiutaga pano, por lin venki per malsato. (Cap. XXIII, §§ 9 kaj sekv.)

Spiritistoj, ne afliktiĝu pro la frapoj, kiujn oni donas al vi, ĉar ili pruvas, ke vi estas kun la vero; alie, oni lasus vin trankvilaj, oni ne frapus vin. Tio estas provo por via fido, ĉar laŭ via kuraĝo, via rezignacio, via persistemo, Dio ekkonos vin inter Siaj fidelaj servantoj, kiujn Li nun nombras, por doni al ĉiu la parton, kiu al ĉiu apartenas pro ĉies verkoj.

Laŭ la ekzemplo de l' unuaj Kristanoj, estu fieraj porti vian krucon. Kredu al la parolo de la Kristo, kiu diris. "Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon." Li diris ankaŭ: "Amu viajn malamikojn, faru bonon al tiu, kiu faras al vi malbonon, kaj preĝu por tiuj, kiuj persekutas vin". Montru, ke vi estas liaj veraj disĉiploj kaj ke via doktrino estas bona, ĉar vi faras tion, kion li diris kaj mem faris.

La persekutado ne longe daŭros; atendu do pacience la ektagiĝon, ĉar la matena stelo jam montriĝas en la horizonto. (Ĉap.XXIV, §§ 13 kaj sekv.)

52. Preĝo. Sinjoro, per la buŝo de Jesuo, Via Mesio, Vi diris al ni: "Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco; pardonu viajn malamikojn; preĝu por tiuj, kiuj vin persekutas"; kaj li mem montris al ni la vojon, preĝante por siaj turmentantoj.

Laŭ lia ekzemplo, mia Dio, ni petas Vian favor- korecon por tiuj, kiuj ne konas Viajn diajn instruojn, la solajn, kiuj povas certigi la pacon en tiu ĉi mondo kaj en la alia. Kiel la Kristo, ni diras al Vi: "Pardonu ilin, mia Patro, ĉar ili ne scias, kion ili faras."

Donu al ni forton por elteni kun pacienco kaj rezignacio, kiel provojn por nia fido kaj nia humileco, iliajn mokojn, iliajn insultojn, iliajn kalumniojn kaj per- sekutojn; deturnu de ni ĉian penson de revenĝo, ĉar la horo de Via justeco sonos por ĉiuj, kaj ni ĝin atendas, submetiĝante al Via sankta volo.

Preĝo por ĵusnaskita infano

Antaŭparolo. La Spiritoj atingas la perfektecon nur travivinte la provojn de l' enkorpa vivo; tiuj, kiuj estas en vaganteco, atendas, ĝis Dio permesos al ili repreni ekzistadon, kiu havigos al ili rimedon por progresi, aŭ per elaĉeto de pasintaj kulpoj pere de suferoj, al kiuj ili estas submetataj, aŭ plenumante mision utilan al la homaro. Iliaj progreso kaj estonta feliĉo estas proporciaj al la maniero, kiel ili uzas la tempon, kiun ili estas pa- sontaj sur la tero. La tasko, gvidi iliajn unuajn paŝojn kaj direkti ilin al la bono, estas komisiita al la gepatroj, kiuj respondos antaŭ Dio por la maniero, kiel ili plenumis sian devon. Por faciligi la plenumon de tiu tasko, Dio faris el la gepatra amo kaj el la fila amo leĝon de la naturo, leĝo, kiu neniam estas senpune malobeata.

Preĝo. (Fare de la gepatroj.) Spirito, kiu en- karniĝis en la korpon de nia infano, estu bonvena ĉe ni. Dio Ĉiopova, kiu lin sendis, estu glorata.

Li estas deponitaĵo, al ni konfidita kaj pri kiu ni devos iam prezenti kalkulon. Se li apartenas al la nova generacio de la bonaj Spiritoj, kiuj devas loĝi sur la tero, dankon, ho mia Dio, por tiu favoro! Se li estas malperfekta animo, nia devo estas helpi ilian progreson sur la vojo de la bono per niaj konsiloj kaj ekzemploj; se li falos en la malbonon pro nia kulpo, ni estos respon- decaj antaŭ Vi, ĉar ni ne estos plenumintaj nian mision koncerne lin.

Sinjoro, subtenu nin en nia tasko, kaj donu al ni forton kaj volon por ĝin plenumi. Se ĉi tiu infano devas esti objekto de provoj por ni, estu farata Via volo!

Bonaj Spiritoj, kiuj venis prezidi lian naskiĝon kaj devas akompani lin dum la vivo, ne forlasu lin. Forigu de li la malbonajn Spiritojn, kiuj provus konduki lin al la malbono; donu al li forton, por malcedi al iliaj su- gestoj, kaj kuraĝon por suferi kun pacienco kaj rezigna­cio la provojn, kiuj lin atendas sur la tero. (Ĉap. XIV, § 9.)

(Alia). Mia Dio, Vi konfidis al mi la sorton de unu el Viaj Spiritoj; permesu, Sinjoro, ke mi estu inda je la tasko al mi donita; donu al mi Vian protekton; lumigu mian intelekton, por ke mi povu baldaŭ vidi la inklinojn de tiu, kiun mi devas prepari por eniri en Vian pacon.

(Alia). Tre bona Dio, ĉar al Ci plaĉis permesi al la Spirito de tiu ĉi infano veni, por denove sperti la surterajn provojn destinitajn progresigi lin, donu al li la lumon, por ke li lernu koni, ami kaj adori Cin. Per Cia Ĉiopoveco konsentu, ke tiu ĉi animo revirtiĝu en la fonto de Ciaj diaj instruoj; ke, sub la protekto de ĝia Gandanĝelo, ĝia intelekto kresku, elvolviĝu kaj aspiru ĉiam pli kaj pli alproksimiĝi al Ci; ke la scienco de Spiritismo estu la brila lumo, gvidanta lin tra la rifoj de la vivo; fine, ke li sciu taksi la tutan amplekson de Cia amo, kiu elprovas nin por nin purigi.

Sinjoro, ĵetu patran rigardon sur la familion, al kiu Ci konfidis tiun ĉi animon; povu ĝi kompreni la gravecon de sia misio, kaj ĝermigi en tiu ĉi infano bonajn semojn ĝis la tempo, kiam li povos, per siaj propraj aspiroj, leviĝi al Ci.

Bonvolu, ho mia Dio, aŭskulti tiun ĉi humilan preĝon

en la nomo kaj pro la meritoj de tiu, kiu diris: "Lasu la

infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio."

Por agonianto

Antaŭparolo. La agonio esta la komenco de la disiĝo de l' animo je la korpo; oni povas diri, ke en tiu momento la homo havas unu piedon en tiu ĉi mondo kaj la duan jam en la alia mondo. Tiu transiro kelkfoje estas peniga por tiuj, kiuj estas tre alligitaj al la materio kaj vivis pli por la bonaĵoj de tiu ĉi mondo, ol de la alia, aŭ kies konscienco estas skuata de bedaŭroj kaj de riproĉoj; por tiuj, kontraŭe, kies pensoj leviĝis al la senlimo kaj estas liberigitaj el la materio, la ligiloj pli facile romp- iĝas kaj la lastaj momentoj estas neniel doloraj; la animo tiam estas ligita al la korpo nur per fadeno, dum en la unua okazo, ĝi havas profundajn radikojn; en ĉiuj okazoj la preĝo forte influas sur la faradon de la disiĝo. (Vidu, malsupre: Preĝoj por la malsanuloj. La Ĉielo kaj la Infero, 2-a parto, ĉ. I, La Transiro.)

Preĝo. Dio potenca kaj favorkora, jen animo, kiu lasas sian surteran envolvaĵon, por reveni en la mondon de la Spiritoj, ĝian veran patrujon; povu ĝi tien eniri en paco kaj Via favorkoreco etendiĝi sur ĝin.