Mi scias, ke nia disiĝo estas nur momenta, kaj ke, eĉ se ĝi al mi ŝajnas longa, ĝia daŭro forviŝiĝas antaŭ la eterneco de feliĉo, kiun Dio promesas al Siaj elektitoj. Ke Lia boneco gardu min, por ke mi faru nenion, kio povus malfruigi tiun deziratan momenton, kaj ke Li ŝparu al mi ankaŭ la doloron ne retrovi cin ĉe mia eliro el la surtera sklaveco.
Ho! Kiel dolĉa kaj konsola estas la certeco, ke inter ni estas nur materia vualo, kiu kaŝas cin de mia vido, ke ci povas esti tie ĉi, apud mi, vidi kaj aŭdi min kiel antaŭe kaj eĉ pli bone ol iam; ke ci ne forgesas min, same kiel mi ne foresas cin; ke niajn pensoj ne ĉesas kunfandiĝi, kaj ke la cia sekvas kaj subtenas min ĉiam.
La paco de la Sinjoro estu kun ci.
Por suferantaj animoj, kiuj petas preĝojn
Antaŭparolo. Por kompreni la helpon, kiun la preĝo alportas al la suferantaj Spiritoj, oni devas rememori ĝian agmanieron, jam klarigitan. (Ĉ. XXVII, §§ 9, 18 kaj sekvantaj.) Kiu estas konvinkita pri tiu vero, tiu preĝas kun pli da fervoro, ĉar li estas certa, ke li ne vane preĝas.
Preĝo. Dio pardonema kaj favorkora, Via boneco etendiĝu sur ĉiujn Spiritojn, kiuj rekomendas sin al niaj preĝoj, kaj precipe sur la animon de N...
Bonaj Spiritoj, kiuj okupiĝas ekskluzive pri la bono, propetu kun mi por helpi ilin. Igu brili antaŭ iliaj okuloj radion da espero, kaj igu ilin klare kompreni siajn neperfektaĵojn, kiuj tenas ilin for de la loĝejo de la feliĉuloj. Malfermu ilian koron al la pento kaj al la deziro puriĝi kaj rapidigi sian progreson. Komprenigu al ili, ke, per siaj penoj, ili povas mallongigi la tempon de siaj provoj.
Dio, per Sia boneco, donu al ili forton por persisti en siaj bonaj decidoj!
Povu tiuj ĉi bonvolemaj paroloj mildigi iliajn suferojn, montrante al ili, ke sur la tero ekzistas estuloj, kiuj kompatas ilin kaj deziras ilian feliĉon.
(Alia). Ni petegas Vin, Sinjoro, disverŝu la gracojn de Via amo kaj de Via favorkoreco sur ĉiujn, kiuj suferas, ĉu en la spaco kiel vagantaj Spiritoj, ĉu inter ni kiel enkarniĝintaj Spiritoj. Estu indulgema al niaj malfortaĵoj.
Vi faris nin eraremaj, sed Vi donis al ni forton por kontraŭstari al la malbono kaj ĝin venki. Via favorkoreco entendiĝu sur ĉiujn, kiuj ne povis rezisti al siaj malbonaj inklinoj kaj treniĝas ankoraŭ sur malbona vojo. Viaj bonaj Spiritoj ĉirkaŭu ilin; Via lumo brilu antaŭ iliaj okuloj, kaj altirate de ĝia viviga varmo, ili venu humilaj, pentemaj kaj submetiĝemaj, adorkliniĝi ĉe Viaj piedoj.
Ni petegas Vin ankaŭ, favorkora Patro, por tiuj el niaj fratoj, kiuj ne havis forton por elteni siajn surterajn provojn. Vi donis al ni ŝarĝon, Sinjoro, kaj ni devas demeti ĝin nur ĉe Viaj piedoj; sed nia malforteco estas granda kaj kelkfoje mankas al ni kuraĝo dum la vojirado. Indulgu tiujn maldiligentajn servantojn, kiuj forlasis la laboron antaŭ la horo; Via justeco indulgu ilin kaj permesu al Viaj bonaj Spiritoj alporti al ili helpon, konsolon kaj esperon je l' estonteco. La perspektivo de pardono fortigas la animon; montru ĝin, Sinjoro, al la kulpuloj, kiuj malesperas, kaj, subtenate de tiu espero, ili ĉerpos fortojn el la grandeco mem de siaj kulpoj kaj suferoj, por elaĉeti sian pasintecon kaj prepari sin por konkeri la estontecon.
Por mortinta malamiko
67. Antaŭparolo. La karito por niaj malamikoj devas sekvi ilin post la tombo. Estas necese pripensi, ke la malbono, kiun ili faris al ni, estis por ni provo, kiu certe estis utila al nia progreso, se ni sciis profiti ĝin. Ĝi eble estis al ni pli utila ol la pure materiaj afliktoj tial, ke krom la kuraĝo kaj la rezignacio ĝi permesis al ni praktiki kariton kaj forgeson je l' ofendoj. (Ĉap. X, § 6; ĉap. XII §§ 5 kaj 6.)
Preĝo. Sinjoro, al Vi plaĉis revoki la animon de N... antaŭ ol la mian. Mi pardonas al li la malbonon, kiun li al mi faris, kaj la malbonajn intencojn, kiujn li havis kontraŭ mi; li povu tion bedaŭri, nun, kiam li jam ne havas la iluziojn de tiu ĉi mondo.
Mia Dio, Via favorkoreco etendiĝu sur lin, kaj forigu de mi la penson ĝoji pro lia morto. Se kontraŭ li mi agis malprave, li pardonu min, kiel mi forgesas liajn agojn kontraŭ mi.
Por krimulo
Antaŭparolo. Se la efikeco de la preĝoj estus proporcia al ilia longeco, la plej longaj devus esti rezervataj por la plej kulpaj, ĉar ili bezonas pli ol tiuj, kiuj sankte vivadis. Rifuzi ilin al la krimuloj estas ne plenumi la kariton kaj ne rekoni la favorkorecon de Dio; kredi, ke ili estas senutilaj, ĉar tiu homo faris tian aŭ tian alian eraron, estas antaŭjuĝi la justecon de la Plejaltulo. (Ĉap. XI, § 14.)
Preĝo. Sinjoro, favorkora Dio, ne forpuŝu de Vi tiun krimulon, kiu jus lasis la teron; la justecon de la homoj eble frapis lin, sed ĝi ne liberigis lin de la Via, se lia koro ne estas tuŝita de riproĉoj.
Fortiru de li la okulvindaĵon, kiu kaŝas de li la gra- vecon de liaj kulpoj; povu lia pento trovi favorkorecon ĉe Vi kaj malpezigi la suferojn de lia animo! Povu ankaŭ niaj preĝoj kaj la helpo de la bonaj Spiritoj havigi al li esperon kaj konsolon, inspiri al li la deziron ripari siajn malicaĵojn en nova ekzistado, por ke li ne pereu en siaj novaj luktoj!
Sinjoro, kompatu lin!
Por sinmortiginto
Antaŭparolo. La homo neniam havas la rajton disponi pri sia propra vivo, ĉar nur al Dio apartenas la rajto eltiri lin el la surtera sklaveco, kiam Dio juĝas oportune. Tamen la dia justeco povas mildigi sian ri- goron konsidere al cirkonstancoj, sed ĝi uzas sian tutan severecon kontraŭ tiu, kiu volis ne submeti sin al la provoj de la vivo. La sinmortiginto similas malliberulon, kiu forkuras el sia karcero, antaŭ ol finiĝis lia puno; kiam rekaptita, li estas tenata pli severe. Tiel okazas al la sinmortiginto, kiu kredas, ke li liberiĝas el la nunaj suferoj kaj implikiĝas en pli grandajn malfeliĉojn. (Ĉap. V, §§ 14 kaj sekv.)
Preĝo. Ni scias, ho mia Dio, la sorton destinitan al tiuj, kiuj malobeas Viajn leĝojn, memvole mallongigante siajn vivtagojn; sed ni scias ankaŭ, ke Via favorkoreco estas senlima: bonvolu etendi ĝin sur la animon de N... Povu niaj preĝoj kaj Via kompatemo mildigi la amarecon de la suferoj, kiujn li trapasas, ĉar li ne havis kuraĝon, por atendi la finon de siaj provoj!
Bonaj Spiritoj, kies misio estas helpi la malfeliĉulojn, prenu lin sub vian protekton: inspiru al li bedaŭron pro sia kulpo, kaj via helpo donu al li forton, por elteni kun pli da rezignacio la novajn provojn, kiujn li estas suferanta por ripari sian eraron. Forigu de li la malicajn Spiritojn, kiuj povus denove lin konduki al la malbono kaj plilongigi liajn suferojn, igante lin perdi la frukton de siaj estontaj provoj.
Al vi, kies malfeliĉo estas la temo de niaj preĝoj, ni deziras, ke povu nia kompato mildigi vian amarecon kaj naski en vi la esperon pri estonteco pli feliĉa! Tia estonteco estas en viaj manoj; fidu al la boneco de Dio, kies brakoj estas ĉiam malfermitaj al ĉiuj pentantoj kaj restas fermitaj nur al la malmolaj koroj.
Por la pentantaj spiritoj
Antaŭparolo. Estus maljuste meti en la ka- tegorion de malbonaj Spiritoj la suferantajn kaj pen- tantajn Spiritojn, kiuj petas preĝojn; tiuj eble estis iam malbonaj, sed ili jam ne estas tiaj de la momento, kiam ili rekonas siajn kulpojn kaj ilin bedaŭras: ili estas nur malfeliĉaj; kelkaj eĉ ekĝuas iom da feliĉo.
Preĝo. Favorkora Dio, kiu akceptas la sinceran penton de la pekinto enkarniĝinta aŭ elkarniĝinta, jen Spirito, kiu plezuris ĉe la malbono, sed kiu rekonas siajn erarojn kaj eniras en la bonan vojon; bonvolu, ho mia Dio, ricevi lin kiel erarintan filon kaj pardoni lin.