Bonaj Spiritoj, kies voĉon li ne rekonis, de nun li volas aŭskulti vin; permesu al li ekvidi la feliĉon de l' elektitoj de la Sinjoro, por ke li persistu en la deziro purigi sin por ĝin atingi; subtenu lin en liaj bonaj decidoj kaj donu al li forton, por rezisti al la malbonaj instinktoj.
Spirito de N..., ni gratulas vin pro via ŝanĝo kaj ni dankas la bonajn Spiritojn, kiuj helpis vin!
Al vi iam plaĉis fari la malbonon, nur tial, ke vi ne komprenis kiel dolĉa estas la plezuro fari la bonon; vi sentis vin tro malalta, por esperi tian plezuron. Sed de la momento, kiam vi metis la piedon sur la bonan vojon, nova lumo fariĝis por vi; vi komencis gustumi nekonatan feliĉon, kaj la espero eniris en vian koron. Tion vi ekhavis, ĉar Dio ĉiam aŭskultas la preĝon de la pekinto pentanta; Li forpuŝas neniun, kiu venas al Li.
Por plene reeniri en Lian gracon, de nun klopodu ne nur por ne fari plu la malbonon, sed por fari la bonon; tiam vi estos kontentiginta la justecon de Dio; ĉiu bona ago forviŝos unu el viaj pasintaj kulpoj.
La unua paŝo estas farita; de nun, ju pli vi marŝos, des pli facila kaj agrabla ŝajnos al vi la vojo. Persistu do, kaj iam vi havos la gloron esti alkalkulata al la bonaj kaj feliĉaj Spiritoj.
Por la harditaj spiritoj
75. Antaŭparolo. La malbonaj Spiritoj estas tiuj, kiujn la pento ankoraŭ ne tuŝis; kiuj plezuras ĉe la malbono kaj nenian bedaŭron eksentas pro ĝi; kiuj estas sensentaj pri la riproĉoj, forpuŝas la preĝon kaj ofte blasfemas la nomon de Dio. Tiuj hardiĝintaj animoj post la morto venĝas al la homoj la suferojn, kiujn ili elportis, kaj persekutas per sia malamo tiujn, kiujn ili malamis dum la vivo, aŭ per obsedo aŭ per iu ajn pereiga influo. (Ĉap. X, § 6; ĉap. XII, §§ 5 kaj 6.)
De malicaj Spiritoj estas du kategorioj tre distingeblaj; tiuj, kiuj estas senkaŝe malbonaj, kaj la hipokritaj. La unuaj estas multe pli facile rekondukeblaj al la bono, ol la duaj; plej ofte ili estas krudaj kaj maldelikataj karakteroj, kiajn oni vidas ankaŭ ĉe la homoj; ili faradas la malbonon pli per instinkto ol laŭ kalkulo, kaj ne penas kredigi, ke ili estas pli bonaj ol ili estas; sed en ili estas latenta ĝermo, kiun oni devas elvolvi, kaj preskaŭ ĉiam oni sukcesas en tio per persistemo, per firmeco kunigita kun bonvolemo, per konsiloj, rezonadoj kaj preĝoj. Per mediumo, ilia malfacileco skribi la nomon de Dio, estas signo de instinkta timo, de intima voĉo de la konscienco, kiu diras al ili, ke ili ne indas ĝin fari; tiam ili staras sur la sojlo de la konvertiĝo, kaj oni povas ĉion esperi de ili: sufiĉas trovi la vundeblan punkton de ilia koro.
La hipokritaj Spiritoj estas preskaŭ ĉiam tre in- teligentaj, sed en la koro ili havas neniun senteman fibron; nenio tuŝas ilin; ili ŝajnigas ĉiujn bonajn sentojn por kapti konfidon, kaj estas feliĉaj trovante stultulojn, kiuj akceptas ilin kiel sanktajn Spiritojn kaj kiujn ili povas regi laŭ sia plaĉo. La nomo de Dio, anstataŭ inspiri al ili eĉ la plej malgrandan timon, servas al ili kiel masko, por kovri iliajn hontindaĵojn. En la nevidebla, same kiel en la videbla mondo, la hipokritaj estas la plej danĝeraj estuloj, ĉar ili agadas en la ombro kaj oni ne malfidas ilin. Ili havas nur ŝajnon de fido, sed neniel sinceran fidon.
76. Preĝo. Sinjoro, konsentu ĵeti bonvolan rigardon sur la malperfektajn Spiritojn, kiuj estas ankoraŭ en la mallumo de la nescio kaj Vin ne rekonas, kaj precipe sur la Spiriton de N...
Bonaj Spiritoj, helpu nin komprenigi al li, ke kon- dukante la homojn al la malbono, ilin obsedante aŭ turmentante, li plilongigas siajn proprajn suferojn; penu, ke la ekzemplo de la feliĉo, kiun vi ĝuadas, estu kuraĝigo por li.
Spirito, kiu plezuras ankoraŭ en la malbono, vi ĵus aŭdis la preĝon, kiun ni faras por vi; ĝi devas pruvi al vi, ke ni deziras fari al vi la bonon, kvankam vi faras la malbonon.
Vi estas malfeliĉa, ĉar estas neeble esti feliĉa farante la malbonon; kial do resti en turmento, kiam nur de vi dependas liberiĝi de ĝi? Rigardu la bonajn Spiritojn, kiuj ĉirkaŭas vin; vidu, kiel feliĉaj ili estas kaj ĉu ne estus al vi pli agrable ĝuadi la saman feliĉon.
Vi diras, ke tio ne estas al vi ebla; sed nenio estas neebla al tiu, kiu volas, ĉar Dio donis al vi, same kiel al ĉiuj Liaj kreitoj, la liberecon elekti inter la bono kaj la malbono, tio estas inter la feliĉo kaj la malfeliĉo, kaj neniu estas kondamnita fari la malbonon. Se vi havas volon fari ĝin, vi povas havi ankaŭ volon fari la bonon kaj esti feliĉa.
Turnu vian rigardon al Dio; levu vin unu solan momenton al Li per la penso, kaj radio de Lia dia lumo venos prilumi vin. Diru kun mi tiujn ĉi simplajn vortojn: Mia Dio, mi pentas, pardonu min. Provu penti kaj fari la bonon anstataŭ la malbono, kaj vi vidos, ke tuj Lia favorkoreco etendiĝos sur vin kaj ke nekonata feliĉo venos anstataŭi la angorojn, kiujn vi suferas.
Kiam vi estos farinta la unuan paŝon sur la bona vojo, la restanta marŝo ŝajnos al vi facila. Tiam vi komprenos, kiom da tempo perdis via feliĉo pro via kulpo; sed ridanta estonteco plena de espero malfermiĝos antaŭ vi kaj igos vin forgesi vian mizeran pasintecon, plenan de konfuzo kaj de moralaj turmentoj, kiuj estus por vi la infero, se ili devus eterne daŭri. Venos tago, kiam tiuj turmentoj estos tiel neelporteblaj, ke je iu ajn kosto vi volos ĉesigi ilin; sed ju pli longe vi ĝin prokrastos, des pli malfacile tio fariĝos.
Ne kredu, ke vi restos ĉiam en la stato, en kiu vi staras; ne, tio estas neebla; vi havas antaŭ vi du perspektivojn: aŭ suferi multe pli ol vi suferas nun, aŭ esti feliĉa, kiaj estas la bonaj Spiritoj ĉirkaŭ vi; la unua estas neevitebla, se vi persistos en via obstineco; simpla peno de via volo sufiĉas, por tiri vin de la malbona vojo, kie vi estas. Rapidu do, ĉar ĉiu tago de malfruiĝo estas tago perdita por via feliĉo.
Bonaj Spiritoj, penu, ke ĉi tiuj paroloj trafu tiun animon ankoraŭ ne sufiĉe progresintan, por ke ili helpu ĝin alproksimiĝi al Dio. Ni petas vin pri tio en la nomo de Jesuo Kristo, kiu havis tiel grandan povon super la malbonaj Spiritoj.
v. por la malsanuloj kaj obseditoj Por la malsanuloj
77. Antaŭparolo. La malsanoj estas parto de la provoj kaj sortoŝangoj de la surtera vivado; ili estas esence propraj al la maldelikateco de nia materia naturo kaj al la malsupereco de la mondo, en kiu ni vivas. La pasioj kaj ĉiuspecaj ekscesoj semas en ni la ĝermojn malsanigajn, ofte heredajn. En la mondoj, materie aŭ morale pli progresintaj ol la nia, la homa organismo, pli purigita kaj malpli materia, ne estas elmetita al tiom da malsanoj, kaj la korpo ne estas silente konsu- mata de la fajro de la pasioj. (ĉap. III, § 9.) Ni devas do rezignacii kaj suferi la kondiĉojn de la medio, kien nin metas nia malsupereco, ĝis fine ni meritos alian. Tio ne devas malhelpi, dum la atendado, ke ni faru tion, kio dependas de ni, por plibonigi nian nunan situacion; sed se, malgraŭ niaj klopodoj, ni ne povas sukcesi, Spiritismo instruas al ni elteni kun rezignacio niajn dumtempajn malfeliĉojn.
Se Dio ne volus, ke la korpaj suferoj estu forigataj aŭ mildigataj en iuj okazoj, Li ne metus kuracigajn rimedojn al nia dispono. Lia antaŭvidema zorgado pri tio, en akordo kun la instinkto de memkonservado, montras, ke estas nia devo serĉi kaj apliki la kuracajn rimedojn.
Krom la ordinara medikamentado, ellaborata de la scienco, la magnetismo konigis al ni la povon de la agado de la emanaĵoj; poste Spiritismo malkaŝis al ni alian forton en la sanigiva mediumeco kaj la influon de la preĝo.
(Vidu poste la noton pri la kuraca mediumeco.)
Preĝo. (Fare de la malsanulo) - Sinjoro, Vi estas la perfekta justeco; la malsanon, kiun al Vi plaĉis sendi al mi certe mi meritis, ĉar Vi neniam afliktas sen kaŭzo. Por mia resaniĝo mi tute fidas al Via senlima favorkoreco; se al Vi plaĉas redoni al mi la sanon, Via sankta nomo estu glorata; se, kontraŭe, mi devas ankoraŭ suferi, ĝi estu glorata; mi submetiĝas sen murmuro al Viaj saĝaj dekretoj, ĉar ĉio, kion Vi faras, povas havi kiel celon nur la bonon de Viaj kreitoj.