Post tiu tempo mi aŭdis ke Luizo mortis pro pulmomalsano. Sed miaj patro kaj patrino ankaŭ mortis unu post la alia, kaj pasis ankoraŭ du jaroj antaŭ ol mi revidis Johanon.
Fine, en iu aŭtuno ĉirkaŭ la fino de oktobro, venis al mi la ideo iri por ĉasi al tiu bieno gardata kun zorgemo, bieno — laŭ la aserto de mia farmisto — tre riĉa je ĉasaĵoj.
Mi do alvenis en iu vespero al tiu domo, en vespero pluva. Mi tre surpriziĝis revidante la iaman soldaton de mia patro kun haroj tute blankaj, kvankam li ne havis pli ol kvardek kvin aŭ kvardek ses jarojn.
Mi sidigis lin kontraŭ mi por vespermanĝi, ĝuste ĉe tiu ĉi tablo. Pluvis torente. Oni aŭdis la akvon, kiu batis la tegmenton, la murojn kaj la vitrojn, diluve fluegantan tra la korto, kaj mia hundo hurlis en la stalo, kiel faras ia niaj hodiaŭ vespere.
Subite, post kiam la servistino iris al la lito, la viro murmuris:
— S'joro barono…
— Kio estas, mastro Johano?
— Mi volas rakonti ion al vi.
— Diru, mastro Johano.
— Sed tio… tio min ĝenas.
— Nu, vi tamen diru.
— Vi bone memoras pri Luizo, mia edzino, ĉu ne?
— Kompreneble mi memoras.
— Nu, ŝi petis min diri ion al vi.
— Kion?
— Nu, nu… oni nomu tion konfeso…
— Ha, kio do estas?
— Estas… estas… mi ja pli volonte ne dirus al vi tion… sed mi devas… nu jen: ne pro malsano de la pulmoj ŝi mortis… sed… sed pro ĉagreno. Kaj jen la afero kun la detaloj, por klarigi ĉion.
Tuj post ŝia veno ĉi tien ŝi tiel malgrasiĝis kaj aliiĝis, ke post ses monatoj ŝi ne plu estis rekonebla; ne plu rekonebla, s'joro barono. Estis precize same kiel mi antaŭ ol mi edziĝis al ŝi, sed nun fariĝis inversa kazo, ĝuste la inversa.
Mi venigis la kuraciston. Li diris ke ŝi havas hepatan malsanon… iun… iun… apation[1]. Tiam mi aĉetis drogojn, drogojn kaj drogojn por pli ol cent frankoj; ŝi diris:
— Ne estas necese, kara Johano. Ne estas malsano. Mi, mi ja bone vidis ke estas malbono interne. Kaj jen, foje mi trovis ŝin plorantan; mi ne plu sciis kion fari; ne, mi ne plu sciis. Mi aĉetis kufojn, robojn, pomadojn por la haroj, orelringojn. Nenio helpis. Kaj mi komprenis ke ŝi baldaŭ mortos.
Nu, en iu vespero fine de novembro, en neĝa vespero, ne ellitiĝinte dum la tuta tago, ŝi petis min iri al la pastro por venigi lin. Mi iris.
Tuj post lia alveno:
— Johano, ŝi diris al mi, jen mia konfeso. Mi devas fari ĝin al vi. Aŭskultu, Johano. Mi neniam trompis vin, neniam. Nek antaŭ, nek post la geedziĝo, neniam. S'joro pastro estas tie ĉi por certigi tion; li, kiu konas mian animon. Nu, aŭskultu Johano, se mi mortos, estas ĉar mi ne povis konsoliĝi je tio, ke mi ne plu estas en la kastelo; mi havis tro grandan… tro grandan amikecon al s'joro barono René… tro grandan amikecon, vi aŭdas, nenion alian ol amikecon. Tio mortigas min. Kiam mi ĉesis lin vidi, mi sentis ke mi mortos pro tio. Se mi vidus lin, mi plu vivus; se mi nur vidus lin, nenion pli. Mi volas ke vi diru tion al li, iam estontece, kiam mi ne plu estos ĉi tie. Vi diru tion al li. Ĵuru tion… ĵuru tion… Johano, antaŭ s'joro pastro. Mi konsoliĝos pensante pri tio, ke li iam scios la kaŭzon de mia morto… jen… ĵuru tion…
Nu, mi promesis, s'joro barono. Kaj mi faras laŭ mia promeso, kiel honesta viro.
Kaj li eksilentis kun okuloj fiksitaj al la miaj.
Diable, mia kara, vi ne havas imagon pri la emocio, kiu min kaptis, dum mi aŭdis la kompatindulon, kies edzinon mi mortigis senkonscie, kaj kiu rakontis tion al mi tiel, en tiu pluva nokto, en ĉi tiu kuirejo.
Mi balbutis:
— Mia kara Johano, mia kara Johano.
Li murmuris:
— Jen la afero, s'joro barono. Ni ne povas ŝanĝi ion; nek mi… nek vi… tiel okazis…
Mi kaptis liajn manojn kontraŭ mi sur la tablo, kaj mi ekploris.
Li demandis:
— Ĉu vi volas veni al la tombo?
Mi jesis per la kapo, ĉar mi ne plu povis paroli.
Li sin levis, eklumigis lanternon kaj jen ni iris tra la pluvo, kies oblikvaj gutoj same rapidaj kiel sagoj ekbrilis antaŭ niaj ŝirmitaj kandeloj.
Li malfermis pordon kaj mi ekvidis nigrajn lignokrucojn.
En unu momento li diris antaŭ marmora tabulo: «Estas ĉi tie», kaj metis sur ĝin sian lanternon, por ke mi povu legi la ĉizitajn skribaĵojn:
AL LUIZO-HORTENSIO MARINET
Edzino de Johano-Francisko Lebrument
Terkulturisto
Ŝi estis fidelulino. Dio akceptu ŝian animon
Ni restis sur la genuoj en la koto. Inter li kaj mi staris la lanterno; mi rigardis la pluvon, kiu frapis la blankan marmoron, resaltis kvazaŭ akva polvo, kaj forfluadis al la kvar randoj de la malvarma kaj nepenetrebla ŝtono por fine torenti al la tero. Kaj mi pensis pri la koro de tiu, kiu estis mortinta… Kompatinda koro!.. Kompatinda koro!..
De tiam mi revenas ĉi tien ĉiujare. Kaj mi vere sentas kulpecan konfuziĝon nedifineblan, kiam mi staras kontraŭ tiu viro, kiu ĉiam ŝajnas pardoni min.
1
La leganto komprenu ke temis ne pri apatio sed pri hepatito, vorto pli fremda al la neklera farmisto.