William AULD
La fenomeno ESPERANTO
ENKONDUKO de Humphrey Tonkin
Kiam en la unuaj diskutoj pri festado de la Jubileo de Esperanto ni diskutis la eblecon eldoni libron, kiu prezentu superrigardon de la Internacia Lingvo kaj la ideoj, kiuj fonas ĝin, tuj oni proponis, ke William Auld ĝin verku. Li estas konata kiel homo escepte klera – poeto, eseisto, kritikisto, redaktoro. Li estas brila tradukisto, talenta esperantologo. Samtempe li bone komprenas, kaj ofte priskribas, la fenomenon de la Esperanto-kulturo, ne kiel ian abstraktan beletran koncepton, sed kiel manifestiĝon de vigla, vibra komuna vivo de la utiligantoj de Esperanto. Li dediĉis sian intelektan kaj emocian vivon al tiu fenomeno, zorge kaj sisteme prezentante ĝiajn kulturajn ricaĵojn al la publiko per redaktitaj volumoj kaj revuoj, kaj ankaŭ plene partoprenante la Esperanto-socion ne nur kiel simpla esperantisto sed ankaŭ kiel gvidanto (li eĉ estis vicprezidanto de UEA dum iom da tempo, kaj estas nun ĝia Honora Membro).
Auld akceptis la taskon verki la libron. Kiel multaj aliaj homoj, li vidis en la centjariĝo de la lingvo unikan okazon prezenti ĝin al la ekstera publiko kaj ankaŭ levi la animojn kaj plifortigi la kuraĝon de tiuj, kiuj laboras por Esperanto. Efektive la Jubileo alportis, kaj ankoraŭ alportas, elstarajn rezultojn. Sesmil homoj partoprenis la Jubilean Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio – la plej granda kunveno de parolantoj de Esperanto en la tuta historio de la lingvo. Per si mem tiu nombro pruvis la viglecon de la Esperanto-movado – kion konfirmis la altnivelaj artaj prezentoj dum la kongreso kaj la raportoj de kongresanoj pri la agado por Esperanto en iliaj propraj landoj. Sed la Kongreso ankaŭ kaptis la atenton de la amasmedioj. Centoj da artikoloj pri Esperanto kaj la Kongreso aperis en la pola gazetaro kaj ilin sekvis pliaj centoj, eĉ miloj, en aliaj landoj. Televidaj teamoj vojaĝis al Varsovio por kapti la kongreson kaj abundis radio-intervjuistoj kaj aliaj ĵurnalistoj. Venis propono el la Pola Registaro, ke oni starigu en Bjalistoko internacian Centron Zamenhof, kiel animanton de la Esperanto-kulturo kaj la serioza studado de la lingvo. Organiza komitato, kun partopreno de UEA, estas nun fondata.
Okazis tuta serio da fakaj konferencoj pri Esperanto kunlige kun la Jubileo – en Parizo, Novjorko, Tokio, Zagrebo, Vieno. Okazis kultura festivalo en Jugoslavio. En pluraj landoj oni organizis aparte imponajn naciajn kongresojn, ofte kun publika partopreno, kaj en aliaj landoj okazis specialaj festaj aranĝoj – ekzemple en Britio kaj Svedio. Aliaj landoj eldonis aŭ ankoraŭ eldonas specialajn librojn aŭ instruilojn aŭ sonmaterialon. Aperis poŝtmarkoj kaj poŝtstampoj, oficialaj deklaroj, starigo de novaj kursoj, nomigo de placoj kaj stratoj, starigo de monumentoj. La sola homo, kiu suferis, estis la redaktoro de la revuo Esperanto, kiu ja ne havis lokon en sia revuo por ĉion gravan raporti.
La jubilea periodo daŭras: ĝi finiĝos per ferma ceremonio en la Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo en julio 1988. Ni rajtas jam fieri pri la rikolto – el kiu tiu ĉi libro estas unu frukto – kaj venos pliaj fruktoj. La Jubileo ja bele pruvis, ke Esperanto vivas. Ĝi ankaŭ pruvis, ke per Esperanto la homoj el ĉiuj landoj – de Ĉinio ĝis Nederlando, de Aŭstralio ĝis Sovetunio, de Kanado ĝis Argentino – povas pace kaj interkomprene ligi la manojn en kunlaboro.
1: La problemo
Estas neeble registri precize, kiom da lingvoj ekzistas en la mondo, ĉar sciencistoj ne sukcesis difini, kio estas lingvo kaj kio estas nur dialekta formo de iu lingvo. Sed se ni diras, ke ekzistas pli ol 3000 diversaj lingvoj aktuale parolataj en la mondo, tio certe ne troigas la situacion.
La distribuo de la lingvoj estas, oni povus diri, ĥaosa. Verŝajne unu homo el ĉiuj kvar en la mondo parolas la t.n. mandarenĉinan sur dekkvinono de la tera surfaco. En Zambio, aliflanke, estas parolataj pli ol tridek bantuaj lingvoj, el kiuj kvar estas ĉefaj kaj reciproke nekompreneblaj. La Eŭropa Komunumo havas naŭ oficialajn lingvojn – oficiale egalrajtajn – sed kompreneble ankaŭ aliaj lingvoj estas parolataj sur ĝiaj terenoj. La hispana estas la oficiala lingvo en preskaŭ tuta Sudameriko – krom en Brazilo, kie temas pri la portugala.
Lingvoj kaj nacioj koincidas nur hazarde. Belgio havas du oficialajn lingvojn, Svislando havas kvar, dum unu triono de la hungare parolantoj loĝas ekster la limoj de Hungario.
Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj. Estas neeble imagi iun ajn ĝeneraligan regulon pri lingvoj, por kiu ne tuj prezentiĝus amaso da esceptoj. Tamen tiu lingva ĥaoso estas kutime malatentata, kvazaŭ ĝi ne ekzistus kaj ne starigus gravajn malfacilaĵojn en la normala homa konduto.
La granda plimulto el la homoj estas unulingvuloj. Ekzistas signifa kvanto da dulingvuloj – precipe en landoj (kiel ekzemple la Respubliko de Sudafriko), kie tio estas enlanda neceso, sed ankaŭ aliloke. Homoj disponantaj pri tri lingvoj estas relative maloftaj, kaj tiuj, kiuj vere regas pli ol tri lingvojn, estas mirindaj esceptuloj. Kvankam preskaŭ ĉiuj homoj scias paroli, lingvoregado estas iasence aparta talento, analoga al pentrista aŭ muzika kapableco. Eble tial la plimultaj homoj ne okupiĝas pri ĝi, aŭ kondutas, kvazaŭ ĝi ne koncernus ilin. Sed eĉ al tiu «regulo» troviĝis multaj esceptoj!
Multaj renkontiĝoj inter diverslandanoj devus esti tre ĝenaj kaj embarasaj pro la malalta nivelo de vera interkompreniĝo, sed ofte ne sentiĝas tiaj al iuj partoprenantoj. Mi foje demandis al mia edzino: «Kial oni kontentiĝas per tiaj primitivaj konversacioj?» Pro sia kutima klarvido ŝi respondis: «Ĉar ili ne atendas ion pli bonan», kaj certe ŝi pravas. Multaj homoj ne atendas seriozan nivelon de interparolado en internaciaj cirkonstancoj.
Mi iam sidis sur kafeja teraso grekinsula. Apude sidis gejunula rondo internacia. Unu el ili, usonano, estis la sola indiĝena parolanto de la angla, sed la angla estis ilia konversacia lingvo. Estante mem indiĝena parolanto de tiu lingvo, mi zorge atentis dum unu horo ilian interparoladon.
Ĝi komenciĝis tre vigle, kun multa ridado, sed iom post iom oni kvietiĝis, kaj fine de la horo, post iom da silenta rigardado al la maro, la grupo dispartiĝis kaj foriris du‑ aŭ triope. Mi sentis, ke la renkontiĝo certagrade fiaskis. La fakto estis, ke la vortprovizo de la neangloj estis vere limigita: la samaj kliŝaj frazoj ripetiĝis plurfoje, ĝis ili ne plu estis adekvataj. La temoj estis samkaŭze limigitaj kaj tre baldaŭ oni tediĝis pri ili. Samtempe la kompatinda usonano devis ofte ripeti frazon ne komprenitan, aŭ serĉi pli facilan esprimon. Por ne paroli pri lia prononcado, kiun eĉ mi kelkfoje nur malfacile komprenis….
Tiu okazaĵo aspektis al mi kiel mikrokosmo de la normalaj internaciaj rilatoj, antaŭ ĉio je la persona nivelo. Ĝi povas esti eĉ pli malbona, kaj eĉ (sufiĉe ofte) kriza, ekzemple kiam turisto klopodas klarigi al enlanda kuracisto la simptomojn de sia malsano, aŭ havas ian karambolon kun la enlanda polico aŭ la pasport-kontrolo.
Lingvodiverseco tuŝas nian vivon pli ofte ol ni konscie rimarkas. Ekzemple, fremdlingvaj filmoj en kinejo aŭ televido. Por «solvi» tiun problemon oni aplikas nur du eblajn rimedojn. Aŭ oni anstataŭigas la fremdlingvan parolon per enlanda parolo registrita de tute aliaj aktoroj ol rolas en la filmo, aŭ oni aldonas skriban tradukon. Neniu el ambaŭ rimedoj plene kontentigas. En la unua kazo la tradukitaj tekstoj devas esti samlongaj kiel la originalaj kaj laŭeble konformiĝi al la lipmoviĝoj de la orginalaj aktoroj (kio ofte falsas la efikon), kaj en la dua la skribitaj tekstoj plej ofte sukcesas nur resumi la parolojn. Tia situacio ne kontentigas sentemulojn, kvankam eble – kiel la lingva ĥaoso ĝenerale – ĝi ne tro ĝenas la ĝeneralan publikon, kiu eventuale rajtas elekti alternativan programon.
Sed la plej grava rezulto de la lingva ĥaoso koncernas la demandon pri paco kaj milito.