Выбрать главу

La averto de Zamenhof, ke oni enkonduku nur vorton fundamentan (kiu do estu radiko, el kiu oni formu la ceterajn vortojn), estis tre sagaca, sed ne ĉiam atentata. (Kiam el redakt‑ oni formas redaktisto, ĉu necesas redaktoro, ktp?)

Bedaŭrinde la regulo malfermas ankaŭ aliajn pordojn, malpli bonvenajn. Tre multaj anglalingvaj vortoj eniris aliajn lingvojn (la francan, la rusan, eĉ la japanan ktp), kaj fariĝis certagrade internaciaj: striptizo, buldozo, nokaŭti, handikapita k.s. El tio estas simpla paŝo eniri ankaŭ en Esperanto, sub egido de la 15ª regulo.

Ĉu tiel terure? Nu, jes kaj ne. Buldozo estas eble bona; se por la aliaj mi preferas: incitnudiĝo, senkonsciigi, malavantaĝa, ĉu eble tio ne estas ia ekscentra prefero flanke de maljuna konservativulo?

La problemo estas, ke tiu abunda angligo de la vortprovizo (kiu tamen okazas en pli forta grado en tre multaj naciaj lingvoj) ja subfosas la ĉefan avantaĝon de Esperanto kiel lingvo efektive internacia – ĝian vortkonstruan karakteron surbaze de relative malmulta kaj facile akirebla radikaro. Se Esperanto fariĝus tiel malfacila kiel la angla lingvo, kial preferi Esperanton?

16. La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭata de apostrofo.

Venis jam tempo emfazi kaj substreki la fakton, ke Zamenhof estis poeto kaj literature kultura homo. Pravas kaj gravas la konata sentenco de Kalocsay: «Kaj vere, oni povas diri, ke ne per Esperanto li faris poezion, sed per la poezio li faris Esperanton». Se tiu aserto ŝajnas al iuj legantoj maltrafa aŭ superflua, ili pripensu du fundamentajn faktojn:

(i) La metio de la poetoj kaj la literaturistoj ĝenerale estas la lingvo, kiun ili disponas. En ĉiuj lingvoj estas rekonate, ke tiuj metiistoj kreas la ĉefajn glorojn, la plej subtilajn kaj esprimivajn formojn, de la koncerna lingvo. Dum la dek jaroj de pretigado, kiujn Zamenhof dediĉis al Esperanto, lia celo ĉiam estis, ke ĝi kapablu reprodukti la verkojn literaturajn de aliaj lingvoj, verkojn de ekzemple Heine, Schiller, Andersen, la Biblio, k.a. Ne kodon li volis krei, sed plenkapablan lingvon, kaj li sukcesis.

(ii) La metio de la sciencistoj plej ofte estas analizado kaj dissekcado, sed ne kreado. La monstro de Frankenŝtajno estas trafega metaforo pri ilia krea kapableco… Mi tute ne dementas la sciencojn kaj ties rolon en nia mondo; sed necesas rekoni iliajn limojn. Tiuj interlingvistoj, kiuj «science» aliris la problemojn, estas ĝuste tiuj, kiuj ne sukcesis – ĉar fundamente ili ne celis – enblovi la vivon en sian kreitaĵon. Aliflanke ankaŭ Schleyer, kiu ja sukcesis vivigi dum mallonga tempo sian lingvon, estis ia verkinto de versaĵoj (en la germana).

Por tio la karaktero de Zamenhof estis ĝusta por la tasko, kiun li starigis al si. Ĝi postulis antaŭ ĉio poeton kaj ne scienciston.

Kaj certe al neniu sciencisto venus en la kapon starigi tiun ĉi deksesan regulon, kiu ebligis kreadon de la sonore belaj versoj de la Esperanta poezio kaj la formfidelan tradukadon el alilingvaj literaturoj, kiuj estas – aŭ devas esti – fieraĵo de la Esperanta lingvo.

Jen estis do la solaj devigaj reguloj de tiu lingvo.

Laŭeble facila akirebleco

Kiam Zamenhof eldonis sian unuan lernolibron en 1887, li difinis en antaŭparolo tri ĉefajn problemojn, kiujn li devis solvi. Du el ili koncernas nin ĉi tie:

– Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante.

– Ke ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale ĉu tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aŭ ne, – t.e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank’ al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj.

Eĉ la unuan el tiuj problemoj multaj aŭtoroj de internacilingvaj projektoj ne klopodis solvi; sed celi la duan estis unike: krei lingvon, kiun oni povu tuj ekuzi, ĉu aŭ ne aliaj adeptoj ekzistus! Tio klare evidentigas la ĉiam praktikan naturon de Zamenhof; kaj lia solvo diktis la karakteron de la lingvo, kiel mi ĝin analizis supre.

Por ke la lingvo estu laŭeble facila, Zamenhof aliris la problemon el du vidpunktoj: gramatika kaj vortproviza.

La gramatikaj komplikaĵoj de la etnaj lingvoj estas tiaj, ke lernanto bezonas monatojn aŭ eĉ foje jarojn por kontentige regi ilin. Zamenhof simpligis «ĝis nekredebleco» la gramatikon, kaj fiere pretendis: «La tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en la daŭro de unu horo». Lingvo konsistas el multe pli ol gramatiko, tamen tiu pretendo estas vera. La 16 regulojn serioza studanto ja povas alproprigi en la daŭro de unu horo. Kaj tio estas en si mem mirindaĵo.

Kiel ni jam vidis, el vortproviza vidpunkto la sistemo de vortfarado jam per si mem grave reduktas la kvanton de la lernendaj vortoj. Ankaŭ pri tio Zamenhof prave ne hontis:

«Mi kreis regulojn por vortfarado kaj per tio ĉi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj, ne sole ne deprenante per tio ĉi de la lingvo ĝian riĉecon, sed kontraŭe, farante la lingvon – dank’ al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn kaj esprimi ĉiujn eblajn nuancojn de la penso – pli riĉa ol la plej riĉaj naturaj lingvoj.»

Tiun malmodestan pretendon flanke de nekonita aŭtoro de nekonata projekto oni akceptos laŭ sia maniero surbaze de siaj antaŭjuĝoj; sed tiuj el ni, por kiuj lia lingvo fariĝis normala peranto de la intimaj pensoj kaj spertoj, kaj kiuj eventuale uzadas ĝin por la kreado de plej subtilaj artverkoj ktp – tio estas, la posedantoj de la koncerna lingvo – forte emas konsenti kun Zamenhof. Ĉu necesas aserti, ke neniu volas, aŭ povus, bagateligi la atingojn de la aliaj lingvoj; sed ni ankaŭ ne rajtas supraĵece bagateligi la kvalitojn de Esperanto.

La kvanton de la lernota vortmaterialo Zamenhof plue reduktis per la enkonduko de alia speciala vortkategorio, t.e. «…per la enkonduko de diversaj prefiksoj kaj sufiksoj, per kies helpo ĉiu povas el unu vorto formi diversajn aliajn vortojn, ne bezonante ilin lerni. (Pro oportuneco al tiuj ĉi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj…)»

Ĉi tie nur kelkaj komentoj.

La prefikso mal signifas «rektan kontraŭaĵon de la ideo». Iuj teoriistoj kritikis tiun prefikson, ĉar tion ĝi kutime ne signifas en aliaj (eŭropaj) lingvoj (sed implicas mison). Tiun lastan implicon ĝi ne havas en Esperanto. Sed ĝi estas genia eltrovaĵo, ne nur ĉar «…sciante la vorton bona, ni jam mem povas formi la vorton malbona, kaj la ekzistado de aparta vorto por la ideo malbona estas jam superflua», sed ankaŭ ĉar ĝi liveras, kiel ni vidos, oportunajn eblecojn de utilaj sinonimoj:

Malsupren, malsupren, malsupren Descendu ni nun!

La uzado de mal nenie kaj neniam estis precize difinita aŭ limigita. Zamenhof citis ekzemplojn: malmola, malvarma, malnova, malpura, malproksima, malriĉa, mallumo, malhonoro, malsupre, malami, malbeni, sed li aldonis k.t.p., k.t.p., kaj la serio estas praktike senlima. Ĉiu koncepto, kiu implicas rektan kontraŭaĵon, kapablas esprimiĝi per la uzado de mal.

Tio multfoje kondukas al situacio, en kiu ni rajtas elekti el serio de alternativoj, kiel ekz‑e:

dolĉa ↔ maldolĉa

maldolĉa = amara

malamara ↔ dolĉa

Tiaj alternativoj tre ofte utilas en realaj kuntekstoj: Mia malĝojo ne tristigu vin.

Tamen la homoj estas konservativemaj, kaj multaj esperantistoj preferas limigi sian uzadon al jam sankciitaj formoj, kaj eviti nekutimaĵojn. Pro tio, eble, samseksemuloj bedaŭrinde preferas nomi sin gejaj anstataŭ la same, aŭ pli, korekta – kaj certe pli sinaserte preciza – malgeaj.