Выбрать главу

La demando pri sinonimoj kaj alternativaj formoj estas tre grava. Vere riĉa lingvo devas disponi pri ili. Kontraŭuloj de Esperanto foje asertas, el sia profunda nescio, ke tia lingvo kia Esperanto malhavas sinonimojn, dum kontraŭe sinonimoj abundas en Esperanto.

Pensu ekzemple pri la sufikso il. Ni povas esprimi plurmaniere la saman konkretaĵon, sed kun gravaj nuancaj diferencoj: batalilo – armilo – mortigilo. La du unuaj retenas almenaŭ iom la romantikecon de milito; la tria nemiskompreneble difinas la funkcion de la koncerna instrumento!

Ĝusta uzado de la vortoj ig kaj ne malofte starigas malfacilaĵojn al ekzemple hindeŭropanoj. Tiuj malfacilaĵoj deriviĝas el la fakto, ke en hindeŭropaj lingvoj oni oftege uzas la saman vorton por esprimi senŝanĝe ideon netransitivan kaj ideon transitivan. La ununura vorto kaŝas antaŭ la uzanto la fakton, ke la sama vorto esprimas du esence malsamajn konceptojn.

Tiaj konceptoj estas eble droni kaj dronigi;komenci kaj komenciĝi. El vidpunkto de la sama individuo (do de la sama starpunkto), la ago droni kaj la ago dronigi havas komplete malsamajn rezultatojn de komplete malsamaj cirkonstancoj: la agoj estas tute malsamaj. El vidpunkto de la sama individuo troviĝas granda diferenco inter Tiu kunveno komenciĝis kaj Tiu kunveno komencis mian karieron.

Esperanto klare distingas du tiajn konceptojn. Kiu pensas sub influo de nacilingvaj ekvivalentoj, tiu eble havos malfacilaĵojn; sed kiu ellernas la semantikan enhavon de la Esperantaj radikoj, tiu ne nur ne havos malfacilaĵojn, sed ankaŭ rekonos, ke tiurilate Esperanto estas lingvo semantike pli preciza, pli ekzakta.

Kun la celo do ebligi, ke «kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj…», Zamenhof tiel aranĝis, ke ĉiu elemento (= vorto) de la lingvo havu unu fiksitan signifon. Necesis nur disponi pri ŝlosiloj kun tradukoj-klarigoj de la elementoj en aliaj lingvoj por tuj ekuzi skribe la lingvon.

Zamenhof donas kiel ekzemplon la frazon: Mi ne sci·as, kie mi las·is mi·a·n baston·o·n; ĉu vi ĝi·n ne vid·is?

Per ŝlosilo en sia lingvo, alilandano facile povus kompreni la frazon, ĉar la elementoj estis klare dispartigitaj. Ne eblas scii, ĉu tiu ebleco iam ajn estis multe uzita en la praktiko, sed ĝi diktis la aglutinecon de la lingvo Esperanto.

Zamenhof klare komprenis la neeŭropecon de sia lingvo. En la Unua Libro li tion diras eksplicite:

Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tiel mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), – li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo.

Tro ofte, post ellerno de la lingvo li tion daŭre eĉ ne supozis.

Plian regulecon kaj facilan akireblecon Zamenhof havigis al Esperanto per la korelativoj. Temas pri serio de 45 vortoj aŭ esprimoj semantike interligitaj. En aliaj lingvoj, tiuj konceptoj ordinare postulas 45 apartajn vortojn, kies interrilatiĝo ne ĉiam evidentiĝas. Zamenhof tion atingis per manipulado de 14 elementoj havantaj (kiel ĉiuj elementoj) konstantan signifon. Tion oni klare vidas per tabeligo, sed jen la klarigo liverita de Zamenhof en la Ekzercaro (§30):

Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. – La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon „k“, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon „t“, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon „ĉ“, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. Aldonante la prefikson „nen“, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu.

Sed ne tie finiĝas tiu utila korelativeco:

Aldonante al la vortoj montraj la vorton „ĉi“, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime).

Aldonante al la vortoj demandaj la vorton „ajn“, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povos ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi tiea, tieŭlo, tiamulo, k.t.p. ( = kaj tiel plu).

Klare, multaj vortoj en la serioj troviĝas inter la plej oftaj nocioj en la lingvo, kaj fakte oni povas diri, ke almenaŭ en la skribita lingvo ĉiu propozicio enhavas (meznombre) po unu el ili. Tial estas tre necese, ke la lernanto mastru kiel eble plej frue la tabelon. Kompense, pro ties simpla reguleco, tio estas tasko relative facila – kaj certe pli facila ol la akirado de 45-plus apartaj vortoj.

Teoriistoj dezirantaj maksimuman similecon al la hindeŭropaj lingvoj iam nomis la korelativojn «artefaritaj» – kiaj ili eble estas. Tamen en la viva uzado, ili estas forte esprimivaj, pro la semantika forteco de la koncernaj elementoj.

Altgrada fleksebleco

Normala vortordo multe diferencas de unu lingvo al alia. Se citi simplan ekzemplon, en unu lingvo adjektivo antaŭiras sian substantivon, en alia lingvo ĝi postsekvas la substantivon.

Aŭ: la normala ordo de subjekto, objekto kaj predikato en propozicio povas tre malsami de lingvo al lingvo. Dank’ al la akuzativa finaĵo ‑n, Esperanto posedas grandan liberecon tiurilate. Tiu akuzativa finaĵo estas ofte kritikita de okcidenteŭropaj neesperantistoj, kiuj nomas ĝin «nenecesa». Sed tiu kritiko ignoras la fakton, ke ĉiu lingvo posedas akuzativon en iu formo aŭ alia. Lingvoj, kiuj ne indikas ĝin per finaĵo aŭ alia leksika ŝanĝiĝo, tion faras per deviga vortordo – kiun fremdulo devas lerni, kaj kiu tre rigore rigidigas la vortordon en tiu lingvo.

Homoj posedantaj lingvon kun relative rigida vortordo ne ĉiam komprenas la avantaĝojn de vortordo relative libera. Efektive ili ne malofte supozas la ekziston de ia «natura» vortordo (kiu spegulas, kompreneble, la vortordon kutiman en ilia propra etna lingvo), sed kiel eksplikis Wells,[15] tio estas iluzio. Iu lingvo havas vortordon kutiman; sed la ebleco variigi tiun kutimaĵon liveras valoran rimedon de subtileco kaj eleganteco. Ju pli libera estas la vortordo, des pli da rimedoj ekzistas; kaj vere Esperanto havas grandan liberecon tiurilate. Tio devenas parte de ĝia noveco – ĝi ankoraŭ ne havis tempon sufiĉan por ŝtoniĝi – kaj parte de la tutmondeco de ĝiaj uzantoj, kiuj kutimiĝas al la diversaj vortordoj de siaj etnaj lingvoj.

вернуться

[15]

WELLS, John. Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Rotterdam, 1978.