Tiu libereco de Esperanto evidente ne estas tuta. Kiel montris Piron,[16] se oni diras la frazon: por ke homo la juna homojn la muljunajn respektu, necesas ke komprenu li ilin, tio restas Esperanto, sed «vekas senton de strangeco». Prave. Tiu vortordo estas nekutima kaj samtempe pravigas sin nek signife nek estetike. La frazo fariĝas neklara, kaj sekve nebona.
Sed vortordo kapablas multon komuniki. Se ni komparas du variantojn de simpla frazo, ni povas tion esplori: Morgaŭ mia helpanto faros tiun taskon. Morgaŭ helpanto mia faros tiun taskon.
En la unua, «mia helpanto» implicas, ke nur unu helpanton mi havas; en la dua, «helpanto mia» implicas la ekziston de pli ol unu helpanto, kaj preskaŭ egalas al «unu el miaj helpantoj». Se mi skribas: Morgaŭ mia helpanto faros taskon tiun, tio implicas «kaj ne taskon alian anstataŭe».
Sed ankaŭ tie ne finiĝas la eblecoj. Se ni prenas la kvar elementojn, kiuj konsistigas tiun propozicion: subjekto (mia helpanto), predikato (faros), objekto (tiun taskon), kaj adjekto (morgaŭ), ni konstatas, ke la parolonto (aŭ skribonto) disponas pri 24 diversaj manieroj aranĝi ilin!
Mi ja ne listigos ĉiujn (tion povas ĉiu interesiĝanto mem), sed jen kelkaj specimene: Mia helpanto faros morgaŭ tiun taskon. Faros tiun taskon morgaŭ mia helpanto. Tiun taskon mia helpanto faros morgaŭ. Mia helpanto tiun taskon morgaŭ faros. El tiuj kvar, nur la lasta ŝajnas al mi ne konsilinda; la senco ne fluas, ĉar kontraŭkadenca, kaj la vorto faros estas tro neŭtrala por stari sur la emfazeta lasta loko. Sed povas esti, ke en iu difinita kunteksto ĝi estus konvena.
Kunteksto ofte gvidas la elekton. Ekzemple: Jam delonge riparendas la alia maŝino. Tiun taskon mia helpanto faros morgaŭ. La antaŭecon de Tiun taskon trudas la ĵusa mencio pri la farotaĵo, kaj la graveco de la tempo de riparo (morgaŭ) sugestias ĝin sur tiun gravan lastan lokon. Ĝeneralregule, la komenciĝo kaj finiĝo de bona frazo aŭ frazero estas lokoj ŝlosilaj.
Je ĉiu paŝo, do, oni disponas, pli-malpli nekonscie, pri amaso da esprimeblecoj. Kiam Zamenhof verkis la esperantistan himnon «La Espero», li estus povinta skribi ekzemple:
aŭ:
Sed ne. Li elektis skribi:
La preferindeco de lia teksto estas klara al ĉiu sana orelo (se vi dubas, provu kanti la variantojn!), kaj probable ne konscie li elektis ĝin. Sed la rolo antaŭ ĉio de poeto estas trovi la ĝustan lingvan formon por la konceptoj.
Pro tio la libereca vortordo de Esperanto estas unu el ĝiaj gravaj avantaĝoj kiel lingvo internacia, kaj tute precipe, cetere, kiel traduklingvo (pro la multnombraj eblecoj ĉiam prezentataj al la tradukanto).
Flanka avantaĝo de la akuzativa finaĵo estas tio, ke ĝi liveras trafan elekteblecon inter pasiva kaj aktiva esprimado de la sama koncepto, ne perdante la antaŭecon de la agricevanto: aŭ La poŝtisto estis mordita de hundo, aŭ La poŝtiston mordis hundo.
Tro abunda sinsekvado de pasivoj ofte efikas peze. Iom da eleganta variado faciligas la fluadon de la teksto kaj agrable variigas ĝin. Lingvoj strukture malsimilas inter si, kaj strukturo bela en originalo povas iĝi malbela en tro laŭvorta traduko; ekzemple, sinsekvo de pasivoj eleganta en la angla povas fariĝi tede peza se tradukanto tro sklave reproduktas tiun sinsekvon. Sed oni havas elekton:
Mia rigardo de tempo al tempo estis allogata de la nur malforte brilanta spegulo (pasive) —
Mian rigardon de tempo al tempo allogis la nur malforte brilanta spegulo (aktive).
La luno estis preskaŭ tute forkaŝita de nuboj (pasive) —
La lunon preskaŭ tute forkaŝis nuboj (aktive).
La altgrada fleksebleco de la esperanta sintakso faciligas sur tutmonda tereno la lernadon kaj uzadon de la lingvo.
Prononcado
Esperanto enhavas 28 sonojn, el kiuj 5 estas vokalaj sonoj kaj 23 estas konsonantaj sonoj.
Malsimile al aliaj lingvoj, en Esperanto la kvin literoj A E I O U reprezentas po unusola sono. (La angla lingvo, ekzemple, eĉ ne posedas literon, kiu reprezentu la plej oftan vokalon en la lingvo: /ə/!) Tiuj vokaloj (t.n. mezaj) estas tiel diferencaj inter si, ke ili ebligas relative larĝan diversecon en la prononcado sen miskompreno. Nederlandano foje certigis al mi, ke li ne kapablas distingi inter la anglaj vortoj hat kaj head – kvankam angla orelo facile tion faras. Io simila en Esperanto estas tre malprobabla.
Tamen tiu malmulteco de malsamaj vokalsonoj donas apartan gravecon al la konsonantoj en distingado de la vortoj. Se «malaperas» iuj konsonantoj, ekzemple dum kantado, tio tre malfaciligas la tujan komprenon. Sekve konsilindas relative forta elparolo de la konsonantoj, kaj ankaŭ necesas nete klara distingado inter la paroj p/b, c/dz, ĉ/ĝ, t/d, f/v, k/g, h/ĥ, ĵ/ŝ, l/r, m/n, s/ŝ, s/z, s/c, ŝ/ĉ, b/v, j/ĝ, ĵ/ĝ.
Diversaj nacioj devas atenti pri diversaj emoj al erarado. Angloj, ekzemple, devas lerni la prononcadon de ĥ kaj r, kaj ili tendencas diftongigi la vokalojn o kaj e kaj mallongigi la sonon i. Japanoj malfacile distingas inter r kaj l, kaj diligente ekzercadas sin per serioj kiel libero libelo ribelo rivero livero. Kaj tiel plu.
Sed tiuj ĝenoj – neeviteblaj, se oni pripensas la grandegan gamon de sonoj en la lingvoj de la mondo – estas bagatelaj, kompare kun la malfacilaĵoj spertataj de anglo, kiu lernas la francan, aŭ japano, kiu lernas la anglan.
Diftongoj en Esperanto ekzistas nur en la formo: vokalo plus j aŭ ŭ (kiujn iuj nomas duonkonsonantoj aŭ duonvokaloj). Ili estas: aj ej oj uj aŭ eŭ kaj la treege malofta kaj ne klasika oŭ.
Ĝis kioma grado oni atingas unuformecon de la prononcado, kaj kiel starigi rekonatajn normojn en lingvo, al kiu praktike mankas indiĝena popolo? Jen demandoj, kiuj ofte prezentiĝas al neesperantistoj kiel nesolveblaj.
Efektive, unuformeco de la parolado ne ekzistas en iu ajn lingvo – ĉiuj individuoj parolas iomete malsame (ni povas rekoni homojn, ĉu ne, per la nura voĉo). Tial, cetere, eĉ la «norma» prononcado iom post iom modifiĝas kaj ŝanĝiĝas. Sed eĉ se ni ignoras tiun fakton, malsamaj prononcadoj en diversaj regionoj samlingvaj – la dialektoj – tre ofte diferencas tiel forte inter si, ke reciproka kompreniĝo povas esti tre malfacila aŭ eĉ foje preskaŭ neebla! Tiom pli por alilandanoj, kiuj «scipovas» la koncernan lingvon!
Diverseco en la prononcado de Esperanto – kio kompreneble povas okazi – vere neniam atingis similan gradon de reciproka malfacilo. Unuavice, ĉar la celo de Esperanto estas internacia komunikiĝo, ĝiaj parolantoj konscie klopodas normigi sian lingvaĵon; duavice la granda simpleco de la vokalsistemo permesas relative larĝan diverĝon sen perdo de klara senco. Eĉ se iu anglo diftongigas ilin, la vortoj restas klare kompreneblaj!