RIBILLARD, Jean (1904–1962). Franco. Romanisto. Ĉefa verko: Vivo kaj opinioj de Majstro M’Saud.
ROSBACH, Johann Hammond (1921–2004). Norvego. Novelisto, romanverkisto. Ĉefaj verkoj: Homoj kaj riveroj (nqyelaro); Disko (novelaro); Fianĉo de l’ sorto (romano).
ROSSETTI, Cezaro (1902–1950). Svis-anglo. Verkisto. Ĉefa verko: Kredu min, sinjorino! (romano).
ROSSETTI, Reto Mario (1909–1994). Sviso. Artisto, poeto, novelisto. Ĉefaj verkoj: El la maniko (novelaro); Pinta krajono (poemaro).
ROSSI, Nicolino (1939–). Sanmarina civitano. Poeto, tradukisto. Ĉefa verko: Sur la vivopado (poemaro).
SADLER, Victor (1937–2020). Anglo. Poeto. Direktoro de la Centra Oficejo de UEA 1968–80. Verko: Memkritiko (poemaro).
SCHULHOF, Stanislav (1864–1919). Ĉeĥo. Poeto, tradukisto. Ĉefaj verkoj: Per espero al despero (poemaro); Kion la vivo alportis (poemaro); Aŭtunaj floroj (poemaro).
SCHWARTZ, Raymond (1894–1973). Franco. Novelisto, romanverkisto. Ĉefaj verkoj: Prozo ridetanta (novelaro); La stranga butiko (poemaro); Kiel akvo de l’rivero (romano).
SEKELJ, Tibor (1912–1988). Kroato. Esploristo, verkisto. Ĉefaj verkoj: Nepalo malfermas la pordon; Premiitaj kaj aliaj noveloj.
SELEZNJOV, Ivan (m. 1904). Ruso. Pionira esperantisto, multe vojaĝinta. Fondis kaj redaktis la periodaĵon Revuo internacia en 1902.
STURMER, Kenelm Ralph Creuzé (1903–1960). Anglo. Novelisto. Verkis ankaŭ sub pseŭdonimo Kenelm Robinson. Ĉefaj verkoj: Por recenzo! (romaneto); Se grenereto… (novelaro).
STYLER, Albert Edward (1865–1928). Anglo. Verkisto. Ĉefaj verkoj: En la montoj; En la dolomitoj.
SZATHMÁRI, Sándor (1897–1974). Hungaro. Romanverkisto, novelisto. Verkoj: Vojaĝo al Kazohinio (romano); Maŝinmondo (novelaro).
SZILÁGYI, Ferenc (1895–1967). Hungaro. Poeto, novelisto. Redaktis la gravan revuon Norda prismo. Ĉefaj verkoj: La granda aventuro (novelaro); Koko krias jam! (novelaro); Mistero minora (romano).
ŜIRJAEV, Ivan Genadieviĉ (1877–1933). Ruso. Pionira verkisto. Ĉefaj verkoj: Sep rakontoj (novelaro); En la vagono (novelaro).
THORSEN, Poul (1915–2006). Dano. Poeto. Ĉefaj verkoj: Rozoj kaj urtikoj (poemaro); Sen paraŝuto (poemaro).
TOTSCHE/TÁRKONY, Lajos (1902–1978). Hungaro. Poeto. Verko: Soifo (poemaro). Elstara literaturkritikisto.
TROMPETER, Wilhelm Heinrich (1839–1901). Germano. Termezuristo. Kiam en 1891 Zamenhof ne plu povis eldoni la revuon La Esperantisto, Trompeter dum tri jaroj pagis ĉiujn elspezojn por la revuo kaj tiel savis de disfalo la Esperantan aferon.
URQUHART, Thomas (1611–1660). Skoto. Aŭtoro de Logopandecteison, or an Introduction to the Universal Language, Londono, 1653.
VALLIENNNE, Henri (1854–1908). Franco. Verkisto, tradukisto. Verkis la unuajn romanojn originalajn en Esperanto: Kastelo de Prelongo; Ĉu li?
WARINGHIEN, Gaston (1901–1991). Franco. Poeto, tradukisto, leksikografo ktp. Elstara figuro en la Esperanta kulturo. Verkis poemojn sub la pseŭdonimo Georges E. Maura. Ĉefaj verkoj: Plena ilustrita vortaro; Eseoj I: Beletro; Ni kaj ĝi (eseoj); Duonvoĉe (poemaro); Tra la parko de la franca poezio (kvar volumoj).
WILKINS, John. Anglo. Aŭtoro de An Essay Towards a Real Character and a Philosophical Language, With an Alphabetical Dictionary, Londono, 1668.