Tio cetere donas apartan potencon al la interpretistoj, kaj ili ne malofte montras tion: «Alian aspekton de interpretado oni devus laŭ mia opinio reliefigi. La interpretisto staras en kunveno „kiel eĥo en la centro de la universo“. Li sekve tendencas trotaksi sin, konante la gravecon de sia rolo, sciante ke ĉiuj dependas de li. Multaj interpretistoj fakte akiris reputacion de netolerebla orgojlo… Laŭdire iuj estas paranojaj. Eble estus pli juste, diri ke multaj el ili suferas komplekson unua-damecan».[4]
Ankaŭ Nikolo Timaĉefo, lingva oficisto de NASA, nomis ilin «didamnitaj unua-damoj».[5]
En internaciaj registaraj organizaĵoj, kiel UN, Unesko, Eŭropa Parlamento k.s., la situacio estas jam treege komplikita, pro la multnombreco de la «oficialaj» lingvoj.
Dum la 19ª jarcento, pro la elstara potenco de Francujo, la rekonata lingvo de internacia diplomatio estis la franca. Post la Unua Mondmilito du lingvoj regis egalrange sur tiu kampo: la franca kaj la angla; kaj ili estis la oficialaj lingvoj de la Ligo de Nacioj. Sed kiam post la Dua Mondmilito aperis la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, jam necesis pli da lingvoj oficialaj:
Kiam fondiĝis UN en 1945 oni deklaris egale aŭtentikaj la kvin tekstojn de la Ĉarto, kaj ties kvin lingvojn la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj: la ĉinan, la francan, la anglan, la rusan kaj la hispanan. La franca kaj la angla devis esti la laborlingvoj. Supozeble la praktika malfacilaĵo traduki ĉion en kvin lingvojn motivigis tiun distingon. Sed okazis konstanta premado plivastigi la servadon liveritan al la lingvoj nelaboraj. Certe la delegitoj el la dek ok hispane-parolantaj ŝtatoj-membroj devis senti sin malavantaĝaj ĝis en 1948 la hispana estis nomita laborlingvo. Dudek jarojn poste ankaŭ la rusan oni promociis al labornivelo. La rezultinta izoligo de la ĉina sur la pli malalta nivelo, kiel la sola nelabora oficiala lingvo, estis unu kaŭzo de la finfina nuligo de la sistemo dunivela. En 1973 la ĉinan oni promociis al labornivelo, kaj samtempe la araba estis rekonita kiel oficiala kaj labora lingvo.
Tiuj ŝanĝiĝoj ne okazis en politika vakuo. La kvin lingvoj de la Ĉarto, la originaj oficialaj lingvoj, inkluzivis tiujn de la kvin Konstantaj Membroj de la Sekureca Koncilio. Ĉinio, Usono kaj Britujo, Sovetunio kaj Francujo estis sufiĉe potencaj por ricevi vetoivon en la Sekureca Konsilio, kaj ankaŭ sufiĉe potencaj por postuli lingvan privilegion. La hispana, la sola oficiala lingvo ne uzata de Konstanta Membro, estis la lingvo de pli da ŝtatoj-membroj ol iu ajn alia. Tamen, kvankam ĝiaj parolantoj en la mondo nombris ĉirkaŭ trioble pli ol la france-parolantoj, la hispana ne fariĝis laborlingvo ĝis 1948. Parolantoj de la portugala estis duoblo de la france-parolantoj, tamen oni ne oficialigis ĝin, ankaŭ ne poste.
Klare, loĝantaro ne estis sufiĉa motivo, por ke lingvo ricevu oficialecon. Potenco kaj precedentoj estis la ĉefaj kondiĉoj».[6]
Kompreneble, la multnombreco de la laborlingvoj rezultigas altajn kostojn:
Lingvaj servoj en la Ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko laŭtakse kostis dudek sep milionojn da dolaroj en 1976, t.e. 7,5% de la normala buĝeto. La ĝeneva oficejo, kun proksimume la duona lingva personaro elspezis dutrione tiom, 6,4% de sia buĝeto. Kvankam taksado de aliaj agentejoj pri ties lingvaj elspezoj ne estas rekte komparebla pro malsamaj difinoj kaj kontotenaj metodoj, ili montras klaran emon de pli malgrandaj agentejoj elspezi pli grandan proporcion de sia buĝeto por lingvaj servoj ol elspezas la pli grandaj. La tuta elspezo de la UN-sistemo por lingvaj servoj en 1976 estis probable multe pli ol cent milionoj da dolaroj. Oni devas memori, ke lingva personaro kaj servado okazigas ankaŭ nerektajn kostojn: luo de la oficejoj kaj ties mebloj, oficejaj maŝinoj, produktado kaj dissendado de dokumentoj, instalado kaj prizorgado de interpretistaj kabinetoj kaj mikrofonaj-aŭskultilaj sistemoj, kaj tiel plu. Kostoj rilate personaron estas neeviteble altaj, pro la granda nombro de la personoj necesaj: ekz‑e la konstanta lingva personaro de la UN-Sekretariato estas unu el la plej grandaj tieaj profesiaj grupoj, konsistanta el preskaŭ kvarono de la tuta profesia personaro.[7]
Simila ĥaoso regas en la Eŭropo Parlamento, kaj Eŭropa Komunumo. En la Komunumo partoprenas dek landoj, kun sep lingvoj oficialaj kaj egalrajtaj:
Kiel en la Parlamento, tiel ankaŭ en la ĉefsidejo en Bruselo de la komunuma burokrataro batalionoj da tradukistoj necesas por prepari dokumentojn en ĉiu el tiuj sep lingvoj; ĉe ĉiu grava kunsido, brigado da interpretistoj devas ĉeesti por transdoni unu lingvon en alian. Entute, pli ol miliono da paĝoj estis tradukitaj pasintjare. Sole en la Komisiono, interpretistoj devis partopreni proksimume 8_500 kunsidojn, kaj ĉiutage en Bruselo laboras 450 el ili…Triono de la homoj dungitaj de la Komisiono, kaj duono de la personaro de l’ Eŭropa Parlamento, okupiĝas plentempe pri la traduka kaj interpreta servoj, je kosto de ĉirkaŭ ¤ 180 milionoj jare, t.e. 40% de la administraj elspezoj de la Komunumo… „Estas neeble havi ĝustan debaton, precipe la skermadon de parlamenta debatado, al kiu ni kutimiĝis en Britujo“… Eŭropa parlamentano devas meze atendi minimume kvar semajnojn, ĝis dokumento estas tradukita… Ĉe la Komisiono mem, tradukado kaŭzas ĉiutage kapdolorojn, malgraŭ tio, ke preskaŭ 600 tradukistoj, reviziistoj kaj oficistoj laboradas, apogite de pli ol 200 tajpistoj, por prizorgi la amason da vortoj. „Tradukisto povas prilabori ĉiutage iujn kvin aŭ ses paĝojn … sed malgraŭ tio dokumentoj postulas du ĝis tri semajnojn por esti tradukitaj, reviziitaj kaj dissenditaj“…
Pripensu la matematikon: kun ses oficialaj lingvoj oni havas 30 taskojn, por konverti ĉiun el la ses en ĉiujn ceterajn kvin. Aldonu sepan lingvon, kaj oni havas sepoble ses, t.e. 42 taskojn. Kaj kiam alvenos Hispanujo kaj Portugalujo, kio ŝajnas certa en la 1980aj jaroj, tiam temos pri naŭoble ok: 72 taskoj. Praktike, ĉar multaj interpretistoj kaj tradukistoj parolas aŭ komprenas pli ol du lingvojn, pasintjare oni malofte trovis 30 interpretistojn en iu kunsido. Ĝenerale sufiĉis 13 ĝis 16. Kun naŭ lingvoj, tamen, minimume 30 interpretistoj estos bezonataj, kio duobligos la koston. Kaj por skribaĵoj estas kalkulite, ke proksimume 200 pliaj tradukistoj estos necesaj por ĉiu nova lingvo.[8]
Ĉio ĉi adiciiĝas al jeno: grandegaj elspezoj por nekontentigaj rezultoj. Nekalkuleblaj estas la eblecoj por paneo de la tuta situacio: difektiĝoj de la maŝinaro, strikoj kaj malsaniĝoj de la personaro, miskomprenoj, mistradukoj kaj ellasoj flanke de la funkciuloj, ktp. Kaj la tuta internacia komunikiĝo – ne nur en la menciitaj registaraj rondoj, sed ankaŭ en multnombraj internaciaj konferencoj kaj kunvenoj – postulas elspezon de monrimedoj, kiuj pli utile estus uzataj kontraŭ malsato aŭ malsano, aŭ por edukado kaj sociaj servoj.
Kaj ĉio ĉi neniel helpas la ordinarajn civitanojn, kiuj en la nuna epoko pli kaj pli vojaĝas eksterlanden, aŭ la relative malgrandajn komercajn entreprenojn, kiuj pli kaj pli emas komerci internacie. Ili ne disponas pri la rimedoj de la registaroj, kaj iliaj problemoj estas neglektataj. Finfine, malgraŭ belaj retorikaĵoj, ŝajnas, ke neniu registaro efektive deziras, ke ĝiaj civitanoj povu libere kaj senkatene komunikiĝi kun alilandanoj.
La alveno de komputiloj vekis esperojn pri maŝina tradukado, kaj oni investas denove grandajn sumojn por esploroj sur tiu kampo. Ĝis nun la rezultoj restas treege primitivaj (kvankam utiligo de komputilo por helpi tradukistojn fariĝos ĉiam pli ofta), kaj ne antaŭvideblas en la baldaŭa estonteco seriozaj atingoj. Certe ni longe atendos maŝinon kapablan traduki hungaran tekston en la araban!
Kaj komputiloj verŝajne neniam solvos la problemon de la ordinara civitano, kiu vizitas eksterlande. Apenaŭ imageblas tago, kiam (laŭ versoj de satiristo) – «la vojaĝantoj pagos sian groŝon, kaj komputilon metos en la poŝon».[9]
[6]
HARRY, Ralph; MANDEL, Mark. Language Equality in International Cooperation.
[9]
Letero okaze de la 90-jara Jubileo de Esperanto, en