Выбрать главу

Manke de interpretistoj, la homoj disponas nur unu rimedon: serĉadi iun lingvon komunan.

De tempo al tempo en la daŭro de la historio, iu lingvo fariĝis interlingvo sur pli aŭ malpli granda parto de la tersurfaco.

Ekzemple, en la Romia Imperio la latina estis la lingvo de administrado, kaj interkomunikilo de la multaj gentoj, el kiuj konsistis la imperio. Tamen samtempe, apud la latina, la greka estis lingvo de kulturo kaj interlingvo en multaj mediteraneaj regionoj. Edukitaj romianoj scipovis ambaŭ lingvojn.

Post la disfalo de la Romia Imperio, okazis dialektiĝo de la latina lingvo, el kiu rezultis la hodiaŭaj latinidaj lingvoj: la franca, hispana, itala k.a. La latina tamen restis ĝis la 17ª jarcento en Eŭropo grava interlingvo kaj verklingvo de la kleruloj, kaj la kutimo verki latine formortis nur, kiam serioze fortiĝis kaj establiĝis sentoj patriotisme naciecaj. Hodiaŭ eĉ la romkatolika eklezio preskaŭ tute rezignis pri uzado de la latina.

Ankaŭ en imperioj pli modernaj trudiĝis kiel oficiala lingvo, kaj intergenta komunikilo, tiu de la konkerinto: en la brita imperio – la angla; en la franca – la franca; en la aŭstra-hungara – la germana, ktp; ankaŭ la historio de Azio liveras diversajn ekzemplojn.

Ni trovas tute regule, ke, kiam ajn unu gento konkeras kaj submetas alian, la lingvo de la konkerinto trudiĝas al la konkerito, kaj la lingvo de konkerito fariĝas socie duagrada, kaj eventuale post iom da tempo povas eĉ formorti kaj praktike malaperi.

Tio okazis ankaŭ en Norda Ameriko. Dum la pasintaj ducent jaroj definitive formortis, aŭ estas rapide mortantaj, multaj indiĝenaj lingvoj. Samtempe la angla fariĝis la interlingvo de la nordamerika kontinento. Elmigris tien homoj el ĉiuj landoj de la tero, kiuj devis laŭeble ellerni la anglan lingvon, por civitaniĝi, kaj precipe eĉ por travivi. En vero, ne ĉiuj sukcesis; tamen ĉies infanoj nature fariĝis anglalingvanoj, kaj en la plimultaj kazoj tute rezignis pri la origina lingvo de la gepatroj.

Tio estas konata. Sed malofte oni rimarkas, ke preskaŭ hazarde la angla ricevis tiun rolon. Per relative malgrandaj ŝanĝiĝoj en la historiaj eventoj, la interlingvo de Nordameriko povintus esti la franca, aŭ la hispana. Efektive, en la hodiaŭa Kanado la franca, kaj en la hodiaŭa Usono la hispana denove starigas neignoreblan defion al la hegemonio de la angla! Sur la teritorio de la lingvoj nenio daŭras eterne.

Cetere, ĉi tiu eble estas taŭga loko atentigi pri la signifo de vivanta kaj mortinta kiel terminoj rilatantaj al lingvoj. Tiuj vortoj estas metaforaj, kaj pro tio (ĉar multaj homoj ne komprenas metaforigon) ofte misuzataj. Nur biologiaj estaĵoj povas vivimorti. Lingvo ne estas biologia estaĵo, do fakte ne povas reale vivi aŭ morti. Kiam temas pri lingvoj, vivanta signifas uzata, kaj mortinta signifas ne plu uzata. (Tio estas, en socia – ne sole geografia – senco.) Uzata, cetere, signifas uzata de homgrupo kiel ilo por senpera pensado.

Ĉu en la moderna mondo ekzistas iu lingvo kapabla roli kiel interlingvo por ĉiuj homoj senescepte, kiuj volas aŭ devas interŝanĝi siajn pensojn internacie?

Tio estas demando tre aktuala. Nuntempe daŭre kreskadas la kontaktoj internaciaj, ĉu komercaj aŭ turismaj, ĉu politikaj aŭ sportaj, ĉu kulturaj aŭ interpersonaj. Sur ĉiuj kampoj oni tre baldaŭ karambolas kun la lingvaj bariloj, kaj la granda plimulto el la kontaktoj okazas je nivelo malsupera, pro manko de komuna pensilo de la partoprenantoj. La problemoj estas ne nur praktikaj kaj ĉiutagaj, sed intime koncernas fundamentajn sociajn demandojn – kiel ekzemple, pri milito kaj paco.

Manko de interpopola komunikado eble ne kaŭzas militojn. Sed ĝi certe pligrandigas la eblecojn de milito. Kiam registaroj celas militon, ĉu la popoloj nepre devas kundrivi kiel ŝafoj? La komuna homeco de ĉiuj homoj estas tro facile ignorebla, kiam mankas eĉ la ebleco ĝin konstati senpere, pro manko de komuna lingvo.

Tre multaj personoj pretas aserti, ke en la moderna mondo la lingvaj problemoj estas solvitaj per la angla lingvo. Sed se tio estas vera, por kio ankoraŭ ĉiam necesas la multekosta dungado de interpretistoj kaj tradukistoj en la plimultaj internaciaj konferencoj? Ĉu ilia rolo ne devus jam ekmalaperi?

Kompreneble, la angla estas internacie uzata en iuj difinitaj kuntekstoj kaj en iuj regionoj. Sed la ofte aŭdata pretendo, ke pere de la angla lingvo oni povas elturniĝi ĉie en la mondo, estas pura fantaziaĵo. La anglan scipovas multaj homoj en Skandinavio, Flandrujo, Nederlando kaj Germanujo. Sed en la aliaj okcidenteŭropaj landoj oni ne trovas angle-parolantojn tiel abunde. En iuj, ekzemple Grekujo, ili estas vere maloftaj. En la socialismaj landoj – kaj ni ne forgesu, ke ili ampleksas pli ol duonon de la tersurfaco! – ili eĉ pli maloftas. En Japanujo ĉiuj edukitoj studis la anglan; tamen tre malmultaj scias ĝin paroli, kaj eĉ malpli ĝin komprenas. En la tuta Sudameriko la angla malmulte utilos al vi.

En landoj antaŭe koloniaj oni plejofte celas iom post iom anstataŭigi la lingvon de la koloniintoj per loka lingvo – kvankam en iuj landoj, precipe afrikaj, oni devas plu toleri ĝin pro la ĥaosa situacio de la indiĝenaj lingvoj.

Do eĉ se oni ne volas subtaksi la utilecon de la angla lingvo, estas tamen eble ĝin ankaŭ trotaksi.

Estas konate, ke la angla estas vaste uzata en la internacia aviado, ekzemple, sed ne tiel ekskluzive, kiel iuj emas kredi. En sia libro Airport International, Brian Moynahan citas jenan okazaĵon ĉe la fluĝaveno Heathrow, Londono:

«Du rusaj frajtaviadiloj survoje al Bristolo por repreni malpezajn aviadilojn post konkurso aermanovra perdiĝis en la kontrolregiono. Mankis brulaĵo, kaj la pilotoj ne parolis angle. Ĉiuj alvenantaj aviadiloj estis staplitaj dum unu horo dum oni elsendis publikan alvokon en ĉiuj pasaĝeroj por iu, kiu parolas ruse. Finfine iu s‑ro Usher, lingvoamanto, trovis sin parole alteriganta la aviadilon. Lia ŝatokupo preskaŭ certe evitigis akcidenton.»

Tiu okazaĵo, cetere, substrekas la fakton, ke en okcidento tre malmultaj homoj scipovas la «internacian» lingvon de Orienteŭropo, la rusan…

Oni vere ne sufiĉe agnoskas, ke la lingvoj estas gravaj politikaj armiloj. Kiu trudas aŭ akceptigas sian lingvon, akiras avantaĝojn psiĥologiajn kaj praktikajn. Ĝuste pro tio, ekzemple, la dek ŝtatoj-membroj de la Eŭropa Komunumo rifuzas cedi la egalrajtecon de siaj lingvoj. Ĝuste pro tio tre ofte malpaciĝas la homoj en landoj posedantaj pli ol unu lingvon oficialan, kiel ekzemple Belgujo en Eŭropo, kaj diversaj landoj en Azio kaj Afriko.

Ĝuste pro tio potencaj grupoj praktikas diskrimanacion lingvan: nur tio ekzistu, kion rekonas milionoj! Milionoj parolas angle, france, hispane! Malmultaj parolas gaele aŭ kimre aŭ vaske – do tiuj rezignu pri sia lingvo kaj parolu kiel parolas la grandaj nombroj!

La logika finkonkludo de tiu argumento tekstas: do ĉiuj homoj parolu ĉine! Sed la homoj ne vivas logike.

Kontraŭ la universala uzado de unusola nacia lingvo kontraŭstaras multaj faktoroj, el kiuj la ĉefaj estas eble:

(i) Tio diskriminacias la parolantojn de ĉiuj aliaj lingvoj, kiuj estiĝas malavantaĝaj kompare kun indiĝenaj parolantoj de la elektita lingvo. Estante malavantaĝaj, ili neeviteble malkontentiĝas, kaj pli aŭ malpli frue (laŭ la politikaj eblecoj) ribelas kontraŭ tiu situacio.

(ii) Eĉ indiĝenaj parolantoj, kiuj rilatas pli senteme al sia lingvo, malŝategas la konstantan fuŝadon de tiu lingvo fare de eksterlandanoj.

(iii) La politikaj cirkonstancoj konstante ŝanĝiĝadas, kaj lingva grupo, kiu hodiaŭ ĝuas superecon politikan aŭ komercan, morgaŭ perdos tiun superecon favore al alia grupo kaj ties lingvo. Ekrigardo al la historio tion pruvas, kaj nur naiva optimisto supozus, ke en la estonteco estos alie.