Выбрать главу

Tiu karakterizo evidente faciligas kaj rapidigas lernadon de la lingvo, ĉar ĝi grave reduktas la kvanton da vortmaterialo lernenda (vd. poste). Ĝi ankaŭ ebligas kreadon de vortoj esprimantaj nociojn, por kiuj en aliaj lingvoj simila vorto ne ekzistas, ekz‑e sennaciismo (vd. poste).

Do kvankam la radikmaterialo de Esperanto estas eŭropdevena, la aglutina karaktero de la lingvo distancigas ĝin de Eŭropo kaj proksimigas ĝin al multaj neeŭropaj lingvoj. Tio, kaj la malmultigo de la lernendaj vortelementoj, rezultigas, ke la lingvo estas alloga (kaj certagrade rekonebla) en diversaj mondpartoj ekster Eŭropo. Tiuj ne estas la solaj kialoj, kompreneble – ankaŭ sociaj kaj politikaj faktoroj rolis kaj rolas, kiel ni vidos poste – sed ili multe kontribuas.

Ankaŭ pluraj aliaj karakterizoj de la lingvo faciligas ĝian popularecon en plej diversaj socioj. Ni pensu ekzemple pri prepozicioj.

Prepoziciojn uzas multaj lingvoj por difini la rilatojn inter diversaj elementoj en frazo. Sed ili ne estas universalaj. Iuj lingvoj uzas prefere finaĵojn aŭ postpoziciojn. En hindeŭropaj lingvoj la korekta uzado de prepozicioj estas tre malfacile lernebla, ĉar ili funkcias ofte nelogike kaj nur konvencie. En Esperanto, feliĉe, ili estas multe pli konsekvencaj; principe la prepozicioj, kiel ĉiuj elementoj, havas klaran semantikan signifon, kiu difinas ilian funkcion. Oni ne povas garantii, ke ĉiu lernanto uzos ilin korekte, tamen korekteco estas klare atingebla. Kiam la signifo de neniu alia prepozicio precize taŭgas por koncerna interrilato, oni ĉiam havas la rimedon uzi la neŭtralan je: morgaŭ je la deka horo ni renkontiĝos.

En multaj kuntekstoj tamen la prepozicioj en Esperanto estas ankaŭ eviteblaj, ĉar validas pli ol unu sola rimedo de frazkonstruo. Oni povas diri, ekzemple, aŭ: iri al la urbo, aŭ iri la urbon. Pro sia signifo de moviĝado, la prepozicio al aparte konvenas tiurilate. Ne estas ĝenerale rimarkite, ke la frazo en la ĉambron estas efektive gramatike derivita de al en-la-ĉambro!

Multe pli oftaj, tamen, estas la eblecoj ŝanĝi prepozicion en prefikson. Kvankam la uzitaj elementoj estas samaj, ilia aranĝado en la frazo estas afero de elekto:

naĝi tra rivero = tranaĝi riveron

pensi pri afero = pripensi aferon

iri en ĉambron = eniri ĉambron

La granda fleksebleco de la Esperanta adverbo simile signifas, ke oni povas elekti inter adverba frazo kaj samsignifa adverbo, tiel evitante prepozicion:

sidi en la hejmo = sidi hejme

diboĉi dum la junaĝo = diboĉi junaĝe

konatiĝi antaŭ la festo = konatiĝi antaŭfeste

dum la tago = dumtage

aŭ korelativon (ĉefe por komparoj aŭ similigoj):

mensogi kiel tomboŝtono = mensogi tomboŝtone

eksplodema kiel pulvo = pulve eksplodema

rigardaĉi kiel bovido = rigardaĉi bovide

Evidente, ankaŭ adjektivaj frazoj kaj adjektivoj estas interŝanĝeblaj:

virino en longa jupo = virino longjupa

domo trans la vojo = domo transvoja

Oni povas krome verbigi la prepozicion: mia domo apudas la preĝejon.

Sume, tiuj kaj aliaj sintaksaj alternativoj donas grandan liberecon en la gramatika esprimado, kaj neniu estas devigata senti, ke necesas sklave sekvi en Esperanto la kutimojn de la multe pli rigidaj hindeŭropaj lingvoj. Tio efektive iom kompensas la eŭropecon de la baza radikmaterialo.

Gramatika reguleco

Tamen troa libereco eble kondukus ĝis ĥaoso. Ĉiu lingvo havas siajn «regulojn»: tamen estas notinde, ke lingvaj reguloj de etnaj lingvoj deriviĝas de la efektiva uzado, kaj ne inverse. Ne malofte la «reguloj» instruataj en la lernejoj grave postlamigas la realan uzadon en la socio, kaj ĉiuokaze ili estas devigitaj ŝanĝiĝi laŭ la evoluo de la socia uzado.

Kaze de planita lingvo, la situacio estas, aŭ estis, iom alia. Kiam la projekto Esperanto eldoniĝis en 1887, tute ne ekzistis esperantista socio. La ekuzantoj de la projekto bezonis iujn regulojn aŭ gvidliniojn pri la korekta uzado de la embria lingvo. En tiu fakto povintus kaŝiĝi danĝero: rigida regularo kapablus bremsi aŭ malhelpi estontan evoluon de la projekto lingven.

Gravega merito de Zamenhof estis ĉiam tio, ke li plene rekonis la neceson de socia lingvobazo kaj de libera evoluo de la lingvo sub la kondiĉoj de praktika uzado. La planlingva movado Volapük disfalis, parte pro la diktatoreca sinteno de ĝia kreinto, kiu insistis estadi la sola arbitracianto pri la lingvo kaj ĝia sorto. Oni rajtas senti simpation pri tia sinteno de kreinto al sia kreaĵo, sed ĝi estis fundamente erara. Ĉiu lingvo estas propraĵo de ĉiuj siaj uzantoj.

La solvo de Zamenhof estis genie simpla. Li starigis por sia lingvo dek ses regulojn, kiuj restas ĝis hodiaŭ la solaj devigaj reguloj por Esperanto; intertempe la gramatikistoj kaj verkintoj de lernolibroj derivis pro siaj celoj diversajn aliajn «regulojn» laŭ la efektiva uzado de la lingvo – sed tiuj restas nur rekomendoj. Ili fakte estas nur helpiloj pri akceptinda uzado.

La dek ses reguloj nenion malpermesas. Ili starigas la necesan bazon de tiu reguleco, kiu tiom faciligas lernadon de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj (kun ties neregulaĵoj kaj multnombraj «esceptoj» al ĉiuj «reguloj»). La reguleco de Esperanto havas gravan sekvon: lernanto scias, ke tio, kion li lernas en unu kunteksto, estas aplikebla en ĉiuj similaj kuntekstoj. Tio simpligas la transiron de konoj pasivaj al uzado aktiva. Tio kondukas al pli pozitiva memfido en lernanto, kiam li ekuzas skribe aŭ parole la lingvon.

La dek ses reguloj jenas:

1. Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egale por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.

Al tio estas aldonita Rimarko: La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. Nu, koncerne tiun rimarkon agnoskendas, ke la uzado de la artikolo, eĉ en tiuj lingvoj, kiuj ĝin havas, malsamas de lingvo al lingvo. Sed pedanta Zamenhof neniam estis. Li sciis, ke ju pli la lingvo iĝos uzata, des pli la homoj unuformigos la uzadon de la artikolo en Esperanto kaj komune ellaboros stilistikon tiurilate. Kaj tiel efektive okazis. Kiel en ĉiuj lingvoj, la esperantistoj konformigas hodiaŭ siajn kutimojn al la normoj de rekonitaj modeloj.

La ceteron de tiu Rimarko, nome: La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi, vere neniam estis aplikata post la unuaj du-tri jaroj, malgraŭ tio, ke la plimultaj unuaj esperantistoj estis slavlingvanoj, kaj pluraj reformemuloj forte kritikis la artikolon. La stilon de Zamenhof oni imitis; kaj la fondiĝo de la revuo La Esperantisto en 1889 liveris al ĉiuj modelan lingvaĵon (kiun la redaktoro, Zamenhof, sendube unuecigis).

2. La substantivoj havas la finiĝon o. Por la formado de la multenombro oni aldonas la finiĝon j. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo n. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genetivo per de, la dativo per al, la ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).

Zamenhof menciis genitivon, dativon kaj ablativon ĉefe por orientigo de tiuj homoj, ekzemple slavoj, kies genta lingvo posedas deklinacion: en Esperanto ili apenaŭ rekoneblas, kaj, kiel ni vidis supre, prepoziciojn oni ne malofte evitas. Eĉ la genitivo ne estas konstanta, sed esprimebla ankaŭ senprepozicie: domo de pastro = pastrodomo; noktomezo = mezo de nokto, ktp.