La akuzativon ni poste diskutos pli detale.
3. La adjektivo finiĝas per a. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej; ĉe la komparativo oni uzas la konjunkcion ol.
Al iuj kritikistoj ŝajnas superflue, ke la adjektivo akordiĝu kaze kaj nombre kun sia substantivo. Tamen en lingvo, kiu celas klarecon kaj precizecon, tiu karakterizo, en kombino kun granda vortorda libereco (vd. poste), ne nur evitas kelkajn miskomprenojn, sed ankaŭ ebligas diversajn elegantecojn en la maniero sin esprimi, ekz‑e:
Eleganteco, tro ofte subtaksata de la teoriistoj, estas grava karakterizo de bonkvalita Esperanto.
4. La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciatoj) estas: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per sitnpla kunigo de la numeraloj.
Oni diras, ke nombrado kaj sakrado estas la plej malfacile regeblaj kapablecoj en fremda lingvo; kaj efektive ekzistas tre spertaj esperantistoj, kiuj dumkalkule uzas siajn denaskajn numeralojn anstataŭ la Esperantajn. Tamen la nombrado en Esperanto estas laŭeble simpla. Por kalkuli de 1 ĝis 999_999 oni manipulas nur dek du vortojn: 15 dek kvin; 50 kvindek; 500 kvincent; 5000 kvinmil; 1887 mil okcent okdek sep.
Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj – la sufikson obl, por la nombronaj – on, por la kolektaj – op, por la disdividaj – la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.
Tiel tre nete kaj skemece Zamenhof kompletigis la nombradon. Nur la disdividaj numeraloj kaŭzis al iuj malfacilaĵon, ĉar tiun koncepton ne havas multaj lingvoj. Tamen la ekzemploj donitaj en la Ekzercaro – kiu, samkiel la Fundamenta Gramatiko, estas parto de la Fundamento de Esperanto (vd. poste) kaj sekve aŭtoritata – ŝajnas sufiĉe klaraj kaj nemiskompreneblaj:
– Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.
– Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝojn, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.
5. Pronomoj personaj: mi, vi, li, ŝi, ĝi (pri objekto aŭ besto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finiĝo adjektiva. La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.
Klare, la personaj pronomoj estas kreitaj laŭ la modelo de la hindeŭropaj lingvoj. Tial, ekzemple, la tria persono havas tri formojn singulare, sed nur unu formon plurale. Singulare oni distingas la naturon de la aludato, dum plurale tion oni supozas nenecesa.
Kiel en hindeŭropaj lingvoj, tio signifas ke, kiam la sekso de aludata persono estas nekonata, oni ordinare uzas la viran pronomon li. Kaj tio siavice indignigas zelotojn de la virinismaj movadoj. Tial kelkfoje oni ekuzis tiuokaze la formon liŝi (ŝili estus oportuna pluralo, aŭ eble iŝi?).
La nedifinita pronomo oni (kiu malgraŭ averto en PIV estas uzata kiel singulare tiel ankaŭ plurale) montriĝas netaŭga – ĉar ne sufiĉe konkreta? – por la supra celo. Ĝi, siavice, estas tre ofte uzata anstataŭ pasivo (iom pezajn pasivojn bona Esperanto emas eviti):
En la vintro la fornoj estas hejtataj. =
En la vintro oni hejtas la fornojn.
Okulfrape estas, ke la duapersona vi estas uzata singulare kaj plurale. Proponita singulara formo ci preskaŭ neniam uziĝis eĉ skribe, kaj dum preskaŭ kvardek jaroj la nuna aŭtoro neniam aŭdis ĝin en la paroluzo. Pri ĝi Zamenhof skribis:
Ci skribas (anstataŭ «ci» oni uzas ordinare «vi»). —Ekzercaro §16
…tiu ĉi vorto estas trovata sole nur en la plena vortaro; en la lingvo mem ĝi preskaŭ neniam estas uzata. —Dua libro, 1888
Por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur «vi». —La Revuo, 1908
Aldonindas, ke la malagrabla, sibla sono de la vorto ci, kiu sugestias malicon aŭ koleron, ne tre konvenas por la intima, karesa uzado de la singulara dua persono, kia ĝi estas konata en tiuj lingvoj, kiuj posedas ĝin. Tiun fakton la sentema orelo de Zamenhof certe ne preteratentis.
6. La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finiĝon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os; la modo kondiĉa -us; la modo ordona ‑u; la modo sendifina ‑i.
(Ni preteratentu la ekpenson, ke tiu unua frazo ŝajnas lezi la regulon 12!)
La verbo en Esperanto estas mirinde simpla. Tute mankas la kompleksaĵoj de la verboj hindeŭropaj, kiuj, konsentite, ebligas al kleraj uzantoj altgradan precizecon, sed aliflanke estas tiel malfacilaj, ke la plimultaj eĉ indiĝenaj parolantoj neniam sukcesas mastri ilin. Oni ne povas tro substreki, ke la tuta verbo de Esperanto konsistas el nur ses finaĵoj, kiuj sufiĉas por difini la interrilatojn inter la diversaj agoj.
En la okazo, ke iu pli preciza difino estas dezirinda, oni prefere tion indiku per diversaj adverboj (jam, poste, pli frue ktp). Uzeblas ankaŭ participoj.
Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta: -ant; aktiva estinta -int; aktiva estonta -ont; pasiva estanta -at; pasiva estinta -it; pasiva estonta -ot. Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas de.
Tiu paragrafo – tute nenecese – kaŭzis multajn malfacilaĵojn al iuj lernantoj kaj eĉ spertaj esperantistoj. Laŭ mia scio, neniu eŭropa lingvo posedas ion similan. (En Brazilio iu diris al mi, ke unu indiĝena lingvo posedas sistemon perfekte paralelan, sed pliaj informoj mankas.) Pro la torditaj klopodoj de iuj gramatikistoj prezenti en lernolibroj tiun sistemon, la Esperanto-movado perdis nekalkuleble multajn aspirantojn, al kiuj la «facila» lingvo subite ekaspektis «tro malfacila»!
Kaj tamen. La verkintoj de lernolibro, konforme al nacilingvaj kutimoj, insistis pri ia verbeco de la participoj kaj parolis pri «kunmetitaj verbformoj», dum evidente – kaj tion insistas Zamenhof – la participoj havas sencon «adjektivan aŭ adverban».
Kunmetitaj verbformoj en Esperanto ne ekzistas. Kio ekzistas, tio estas la verbo est‑ kun adjektivo. Pri la fakto, ke de tempo al tempo tio plej oportune tradukiĝas en alian lingvon pere de komplikita verbo, ne kulpas Esperanto. La Esperanto mem estas treege simpla.
Kiam oni uzas est‑ kun adjektivo havanta participan afikson, tiu adjektivo restas adjektivo kaj, kiel ĉiuj adjektivoj, priskribas la staton de la substantivo (do subjekto) en la momento priskribata. Se ni diras, ke la lago estas trankvila, ni priskribas la staton de la lago en la nuna momento, kaj same se ni diras, ke la lago estas forlasita aŭ malgrandiĝanta aŭ sondata; la sola verbo estas estas, kaj la adjektivo priskribas la aktualan staton de la subjekto. Se ni diras, ke la profesoro estos veninta post kelkaj horoj, tio ne diferencas strukture de la profesoro estos malsata post kelkaj horoj: eble la teorie verba karaktero de la radiko ven supozigas, ke veninta estas iel verba, sed ĝi ne estas. Ĝi estas adjektivo priskribanta la staton, en kiu la profesoro sin trovos post kelkaj horoj.