Simile, participaj adverboj (kiel diras Zamenhof) estas adverboj, kaj indikas kiel, kie, kiam, kial la ago esprimita per la verbo okazas (vd. reg. 7).
7. La adverboj finiĝas per e; gradoj de komparado kiel ĉe la adjektivoj.
Ni jam menciis la grandan flekseblecon de la Esperanta adverbo. Ĝi povas esprimi kaŭzon: morti akvomanke; tempon: alveni frue; gradon: ŝtale forta; celon aŭ rezulton: sange bati; instrumenton: mortigi pafile; lokon: kuŝi tombe; manieron: ridegi plormiene; kaj, kompreneble, komparon: tigre ŝiri, eksvarmi funge.
Ĝuste pro tiu multuzeblo, la precizan signifon ofte difinas nur la kunteksto.
8. Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon.
Tiu ĉi regulo necesas, ĉar en iuj lingvoj prepozicioj postulas ekzemple akuzativon aŭ alian kazon. En Esperanto, akuzativon post prepozicio regas la regulo 13.
9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.
Kaj, kompreneble, inverse: ĉiu vorto estas skribata, kiel ĝi estas prononcata. Tiu regulo forigas ortografiajn problemojn, kiaj ekzistas en multaj, ĉefe malnovaj, lingvoj.
Pro tio la alfabeto de Esperanto, kiu estas la unua paragrafo en la Fundamenta Gramatiko kaj sekve deviga, konsistas el 28 literoj, respondantaj al la 28 apartaj sonoj de la lingvo, el kiuj 5 estas vokaloj.
La alfabeto estas propraĵo de Esperanto. Kiel aliaj latinaj alfabetoj, ĝi estas precize adaptita al la postuloj de la lingvo, kaj ankaŭ (kiel la aliaj) posedas sian unikan aspekton, pro la literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
Tiu alfabeto, kiu kompreneble kontribuas al la memstara karaktero de la lingvo, ne ĉiam plaĉis al iuj reformemuloj, kiuj eble ne ŝatis, ke la internacia lingvo pretendu egalrajtecon kun aliaj lingvoj. Por pravigi sian vidpunkton, tiaj homoj kutime serĉas pretekstojn ne tre serioze taksindajn. Ekzemple, d‑ro Javal, proksima amiko de Zamenhof, klopodis influi tiun lastan per atentindaj monsumoj, ke li konsentu forigi la supersignojn. Sian deziron li motivis (li multe laboris por helpi la blindulojn), pretendante, ke la supersignoj estas lacigaj por la okuloj! Plej lastaj pretendoj koncernis komputilojn; reformemuloj pretendis, ke la maŝinoj kapablas funkcii nur uzante literojn sensupersignajn (kio praktike signifis la alfabeton anglan) – malgraŭ tio, ke la mondo estas plenplena de komputiloj perfekte funkciantaj kun diversaj abocoj, inkluzive de la Esperanta!
Finfine, la alfabeto Esperanta estas perfekte taŭga por la lingvo Esperanto, kaj estetike belaspekta. Neniu el la multnombraj alternativaj alfabetoj ĝis nun proponitaj sukcesis plibeligi la aspekton aŭ plitaŭgigi la akordiĝon de la skribita lingvo.
10. La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
Kien loki la akcenton en vorto estas konstanta problemo en multaj lingvoj, por alilandanoj kaj eĉ foje por indiĝenoj (same temas pri vorto, kiun la indiĝeno renkontas la unuan fojon en skribita teksto). Zamenhof evitis tion per la regulo 10, kiu estas tre simpla – kondiĉe ke oni komprenas, ke ĉiu silabo enhavas unusolan vokalon. Tial apud estas dusilaba, balai estas trisilaba, historio estas kvarsilaba, varietee estas kvinsilaba, kaj ili prononciĝas Apud, balAi, historIo, varietEe. La akcento do estas ĉiam sur la antaŭlasta vokalo.
11. Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino): la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
Tiu ĉi regulo donas la bazon de tiu vortkonstruado (jam menciita), kiu difinas la karakteron de la lingvo. Estas tre grave, ke Zamenhof aludas nur al «vortoj», kaj insistas, ke ankaŭ la gramatikaj finiĝoj estas vortoj memstaraj. Klare, ankaŭ la t.n. afiksoj estas tiaj. Ni vidos poste la pragmatikan originon de tiu ĉi situacio.
La ĉefa vorto staras en la fino: sekve la analizado de vortkunmeto legiĝas dekstro-maldekstren, ekz‑e: ĉefflegistino estas substantivo – ino, kiu profesie flegas, ĉefa en sia fako. Kaĝbirdo estas antaŭ ĉio birdo, kaj birdkaĝo estas speco de kaĝo; preĝejo estas antaŭ ĉio ejo, kaj postlasaĵo estas antaŭ ĉio aĵo (kiun oni lasis poste). Nenionfara priskribas iun, kiu faras nenion. Estas tuj klare al ĉiu esperantisto, ke figemalafablulinidetaĉoj estas abomenindaj malgrandaj buboj kaj bubinoj, infanoj de virino ne societema…!
Kiel ĉiam, la zamenhofa regulo estas minimuma kaj laŭeble liberala. Krom tiu regulo oni havis por sin gvidi ankaŭ la modelojn en la tekstoj verkitaj de la majstro. Surbaze de tiu materialo, oni komencis ellabori ampleksajn teoriojn pri la ĝusta vortkunmetado. La teorio transprenita kaj rafinita de Kalocsay estas la plej ĝenerale akceptita, malgraŭ tio, ke ĝi baziĝas sur premiso, kiu restas ĝis hodiaŭ temo de diskuto: ĉu la Esperantaj radikoj havas en si mem gramatikan kategoriecon?
Tute prave, la teoriado okazas nur marĝene de la praktika uzado, kiu klare demonstras, ke la vortkreaj eblecoj de la lingvo estas eble la ĉefa riĉaĵo de Esperanto. Ĝiaj kapablecoj ŝajnas senlimaj.
12. Ĉe alia nea vorto la vorto ne estas forlasata.
Tiu ĉi regulo necesis, ĉar en iuj lingvoj duobla negativo emfazas la negativecon, dum en aliaj ĝi male emfazas pozitivecon. Tiel, en iuj lingvoj la ekvivalento de Hodiaŭ mi ne vidis neniun signifas, ke mi vidis neniun, dum en aliaj ĝi signifas, ke mi ja vidis iun. Esperanto apartenas do al tiu lasta kategorio.
13. Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo.
Tion ni jam esploris en rilato al la prepozicioj: La birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon. Sed ĝi okazas tre ofte ankaŭ ĉe adverboj: hejmen, maldekstren, flanken, tien.
14. Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.
Tiun ĉi gravegan regulon, kiu signife diferencigas Esperanton de la aliaj lingvoj, ni jam pli frue diskutis detale.
15. La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.
Kiam ĝi estis eldonita en 1887, la lingvo havis malpli ol mil radikojn – kvankam kompreneble per tiu materialo oni disponis pri vortprovizo multe pli ampleksa. Tiu stoko rapide pligrandiĝis (kiam eldoniĝis la unuaj vortaroj, kaj ankaŭ la unuaj literaturaj verkoj), kaj daŭre pligrandiĝas hodiaŭ.
Estas fakto, ke – precipe sur kampoj sciencaj kaj teĥnikaj – la lingvoj de la mondo posedas ampleksan terminaron pli-malpli komunan, kaj tiaj terminoj povis senĝene akceptiĝi ankaŭ en Esperanto. Fizikistoj kaj psiĥologoj, inĝenieroj kaj juristoj ktp povis rapide starigi siajn fakterminarojn sur tiu bazo.